Uncategorised

Klubejo fermita

Pro malpliboniĝanta epidemio la klubejo estas fermita ĝis revoko. Renkontiĝoj de Esperantista Klubo Brno okazos plu. Ne en klubejo, sed rete, virtuale per programo Skype (skajpo). Ligilo aperos en la paĝo kun programo antaŭ la kunveno.

Klubejo Křenová

La klubejo estas pro epidemio de KOVIM-19 fermita ĝis revoko. La renkontiĝos okazas rete uzanta aplikaĵon Skype.

Adreso de la klubejo

Křenová 57, Brno (alklaku ligilon por montro en mapo)

La plej proksima haltejo de publika transporto

Masná, tramoj 8, 10, 12, trolejbusoj 31 kaj 33, autobusoj 63 a 49

Vi povas trovi konekton ĉe retpaĝaro de DPMB.

Enigo

Bonvolu veni al la pordego antaŭ la 18-a horo. Atendos nin adminstrantino de la klubejo.

 

Se vi malfruiĝos, vi povas sonorigi. Sonorilbutono ankoraŭ ne estas markita. Ĝi estas en la dekstra kolumno, la kvara de malsupre, tuj sub lasta butono markita "Symbios terapeutická místnost". La administrantino promesis marki la butonon.

 

Programo estis nuligita

Pro la epidemio de malsano COVID-19 la kunvenoj de Esperantista Klubo Brno estas nuligitaj ĝis revoko.

 

Esperantista klubo Brno deziras al siaj klubanoj kaj favorantoj belan someron

Fotis kaj verkis: Oldřich Arnošt Fischer

 

Regulaj kunvenoj de Esperantista Klubo Brno komenciĝos denove septembre. Ni renkontados en nova loko kaj nova tempo. La rekontoj okazados en civitana klubo ĉe Křenová 57 marde de la 18-a ĝis la 19-a.

SES 2020

Unika okazo lerni Esperanton aŭ pliboniĝi en ĝi ĉi-jare la unuan fojon en Ĉeĥio

Somera Esperanto-Studado (SES) okazos ĉi-jare de la 18-a ĝis la 26-a de julio en Kroměříž, Moravio.

iun ĉi someran lernejon ĉiu jare partoprenas ĉirkaŭ du cent homoj el multaj landoj kaj el ĉiuj aĝaj kategorioj – de infanoj, tra junularo, mezaĝuloj ĝis maljunuloj. Antaŭtagmeze okazos diversaj lingvaj kursoj – por komencantoj, komencintoj, por spertuloj je nivelo C1, kaj specialaj kursoj pri literaturo kaj tradukado. Posttagmeze vi povas ekskursi aŭ aŭskulti prelegojn, vespere vi povas ĝui esperantajn koncertojn. Ni rekomendas SES-on al ĉiuj. Ne gravas, ĉu vi estas sperta esperantisto aŭ vi estas favoranto, kiu timas ekparoli.

Aliĝilon kaj gravaj informojn vi trovos en ratpaĝaro de la evento – https://ses.ikso.net/2020/eo/

 

Pliaj artikoloj...

  1. Belan Kristnaskon