Zdenka Bergrová
Bobelo
Estis iu fantomo, kaj tiu timis. Ĝi terure timis homojn. Ĝi naskiĝis en la tempo, kiam la malnovtempaj fantomoj jam estas formor-tantaj, koncize dirite ĝuste antaŭ nelonge. Fantomo havas eĉ neniujn gepatrojn, ĝi simple estiĝas nur tiel senkaŭze, ĝi estas orfo. Aŭ orfino, ni nomos ŝin Bobelo, aŭ ĉu prefere Bububuo? Kio pli multe plaĉas al vi. Do bone, Bobelo.
Bobelo ricevis eĉ neniujn potencajn sorĉ-diraĵojn kaj saĝaĵojn en la kunveno de fantomoj. Vi certe scias, por kio estas sorĉdiraĵoj, sed por esti certa, se iu tion ne scius, ĉar li ne estis atentema aŭskultante fabelojn, aŭ almenaŭ rigardante ilin en la televido, do sorĉdiraĵoj elvokas sorĉojn, por ke estu kiel kaj per kio timigi. Bobelon baldaŭ turmentis, ke ŝi ne havas je dispono grandajn sorĉdiraĵojn, kaj strebis iujn imiti. Sed kie. De kiu. Eblas diri imiti, sed sorĉistinoj ne plu estas, senkapaj kavaliroj ankaŭ ne, ekzistas eble senkapaj homoj, sed ĝuste tiujn Bobelo timis mem.
Da fantomoj estas ĉiam ankoraŭ sufiĉe, iam ŝajnas, ke ili estas eĉ pli multaj ol antaŭe, sed ili estas ĉiam novaj, tiuj, kiujn elpensis la sen- kapaj homoj kaj de tiuj imiti la sorĉadon ne eblas. Ĝi estas ekzemple milito. Pri tio oni ĉiam skribas, vidas sur la ekrano kaj aŭdas en la radio – milito estas tie kaj tie, ĉie kuŝas multe da mortigitoj aŭ vunditoj, ankaŭ infanoj, multe da domoj estas detruitaj, homoj ne havas lokon por loĝi, ili fuĝas, sed kion oni povas de tio imiti por timigi bele malnovmaniere kiel ar- barfeoj, grotsorĉistino, vaglumoj, muĝfeino, kaj kiel ĉio povus fine malnovmaniere bone finiĝi. Tiel, por ke la malbono estu punita kaj la bono venku.
Militon faras homoj kaj dume – homoj ĝin timas. Kaj reciproke ili minacas per ĝi. Tion Bobelo ne kapablis imagi, ke iu faras ion, kion li mem timas. Kaj ŝi ne povis havi ideon, kiel tian minacadon imiti. Vi certe konsentas kun mi, ke timigi estas io simila kiel minaci. Bobelo povus timigi sole per tio, ke ŝi ie aperus, sed ŝi eĉ ne sciis, kiel ŝi devus aspekti, por ke iu lasu sin trompi kaj timu.
Kian timegon povas Bobelo ellasi sur homojn? Eble ankoraŭ al infanoj ŝi povus ie de post angulo pafekkrii, sed ankaŭ infanoj primokus ŝin. Ili havas proprajn fantomojn, malbonajn notojn en la lernejo – aŭ ankoraŭ pli malbonan danĝeron. Hejme oni diras al ili, ke de neniu fremda homo ili prenu bombonojn, ĉokoladon kaj entute neniun manĝaĵon, eĉ se tio estus glaciaĵo. Kial? Ĉar la malbonaj fremdaj homoj – denove homoj – atendas ĉe la lernejo por povi al fidemaj infanoj proponi ion bonan, eble nur pulvoron kiel ŝaŭmpulvoro, kaj kiam iu infano lasas sin kapti kaj formanĝas tion, ĝi vidas unue belajn fantomojn. Poste ĝi volas ĉiam gluti la pulvoron, post kiu ĝi vidas ilin, sed la malbonaj homoj ne plu ion disdonas, sed la pulvoron vendas – kaj multe-koste. La infano eble eĉ ŝtelas, por povi aĉeti al si la fantometojn, sed la belaj fantomoj ŝanĝiĝas en terurajn, pli malbonajn ol estis drakoj. La infano estas malsana, tute ĝi tremas kaj mortas pro terurego. Fi.
Tiu ĉi minaco estas vera hororo. Tio estas nenio por Bobelo. Ŝi eĉ ion similan ne scipovus kaj ne volus fari. Kompreneble Bobelo estas fantomo, do kion nun. Ĝis ŝi ekhavis ideon. Ŝi ja verdire timigi ne devas. Kial ŝi devus fari ion tiel malbonan kaj malsaĝan. Ŝi povas prefere averti.
Kaj
ŝi tuj ekagis. En la lernejo en koridoro ŝi transformiĝis en la diinon Vesna. Ŝi havis disligitajn harojn, grandajn bluajn okulojn, levitan nazon, korpon kiel feino, kaj ĉefe bele- gan, malpezan, tre mallongan robon. Ĝi ja estis mallonga, sed ĝi flirtis ĉirkaŭ ŝi ĉe ĉiu blovo. Kaj ŝi atendis la paŭzon.Post kiam sonoris, infanoj elkuris en la koridoron kaj tuj ili rimarkis Bobelon.
”Aŭdu,” diris Jarĉjo, ”kio vi estas kaj kion vi faras ĉi tie?”
”M
i estas, moŝtoj, Vesna,” prezentis sin Bobelo.”Ĉu Vesna?” miris la infanoj.
”Jes, Vesna.”
”Kaj kiu fantomo estas tiu Vesna,” diris Zunjo.
”Vesna estas slava diino de printempo,” malestime instrukciis Joĉjo. ”Ĉu tion ĉi vi ne scias? Kaj la diino de vintro estas Morana, tiun ni printempe ĵetas en akvon, por ke ĝi ne ĝenu.”
”Ĝi estas printempo, tiu Vesna,” aliĝis Petra.
”Do printempo. Sed ŝi aspektas pli vere kiel artosketantino. Oni ricevus pro ŝi frosto-haŭton,” alparolis Jana.
”Ĉu vi estas Vesna? Vi malsaĝa fantomo?” vortatakis Romano.
”Jes,” diris dignoplene Bobelo. ”Mi estas ĝuste Vesna, sed neniu senigos sin de iu diino, ĵetinte ŝin en akvon, ni estas senmortaj.”
”Ĥa, ĥa,” ridis la infanoj.
”Ĉu vi scias, kion fari,” malice proponis Paŭlo, ”ni elĵetos ŝin tra fenestro kaj tuj ni vidos.”
Bobelo ektimis, ŝi ne sciis, kion fantomo faru, kiam iu volas elĵeti ĝin tra fenestro. Sed ŝi ne vidigis siajn embarasojn.
”Kial vi elĵetus min, mi estas utila,” ŝi protestis.
”Ĥa, ĥa,” ridis la infanoj. Kaj Helena diris:
”Ŝi pravas, kial ŝin tuj trafenestrigi, ŝi estas amuza, kaj tio, kion ŝi surhavas, estas rekte por modparado.”
”Ĥa, ĥa,” ridis la infanoj kaj Johana aldonis:
”Nu klare, por maskobalo. Sed kion ŝi propre faras ĉi tie, tion ŝi devus diri.”
”Fine prudenta parolo,” ekparolis Bobelo. ”Mi venis vin averti.”
”Kaj kontraŭ kio?” miris la infanoj.
”Erika, montru, kion vi havas en la poŝo,” daŭrigis Bobelo.
Erika ekruĝetis kaj elprenis cigaredojn.
”Kion, nur cigaredojn.”
”Cigaredoj estas ĉiam abomenaĵo,” krivoĉis Bobelo. ”Vi alkutimiĝos al ili kaj fariĝos sklavo. Ĉu vi volas esti sklavoj? Kaj tiuj ĉi plie estas el majorano, kiel vi nomas mariĥuanon.”
”Kia zorgo, vi savarmeo,” ekgrimacis Erika. ”Majorano estas sendanĝera – tiu ĝuste estas utila – kaj ne vi.”
”Ĥa, ĥa,” ekridis nun Bobelo. ”Bele sendan-ĝera kaj utila. Ĝi estas drogo kaj la drogoj estas danĝeraj preskaŭ kiel – la milito.”
”La milito estas abomenaĵo, jes ja,” konsen- tis Jarĉjo. ”Sed majorano – tute ne.”
”Vi konvinkiĝos. Kaj poste vi devos promesi al mi, ke dum la tuta vivo vi estos kontraŭ drogoj – kaj kontraŭ militoj.”
”Ĉu ni? Kiel ni povas esti kontraŭ militoj. Verdire ni estas kontraŭ ili, sed – kiom ĝi utilos?” konstatis Helena.
”Multe ĝi utilas. Ĉu buboj interbatiĝas? Interbatiĝas. Do tio estas komenco de ĉiuj militoj.”
”Nu kion vi ne volus. Ke buboj ne inter-batiĝu?” diris Joĉjo.
”Certe. Ili povas kune konkuri alimaniere. Eble en la sporto, aŭ en la fiziko…”
”Ĥa, ĥa,” denove ekridis la infanoj.
”Aŭ en la fumado de majorano,” sufokiĝis pro rido Romano.
Bobelo sciis, ke tiamaniere ŝi ne venkos. Sed ŝi havis ion en la maniko, kiel oni diras. Ŝi ekgrumblis mallaŭte sorĉe-vorte-huŝ kaj al-vokis per tiu ĉi malforta, malnova sorĉ- sentenco tamen nur sorĉon, por ke la infanoj eksciu tuj, kio ĉiuokaze baldaŭ fariĝos evidenta. Ŝi sukcesis fari, kion ŝi volis. En la koridoron enkuregis incitita Sonja kaj vokis:
”Imagu, en nia klaso iu bubino mortis.”
Momenton estis silente.
”Kio okazis al ŝi,” demandis Jarĉjo.
”Ŝi mortis pro drogoj. Ŝi injektis en sian vejnon heroinon.”
”Sandra,” ekflustris Erika.
”Jes, Sandra,” konfirmis Sonja. ”Antaŭe ŝi fumis majoranon, sed poste tio ne plu sufiĉis al ŝi, tial ŝi pikadis al si heroinon. Ŝi devis. Ŝi ricevadis unu malbonan noton post alia, hejme ŝi ankaŭ sentis sin iel strange. Ĵus venis ŝia patro kaj diris en la klaso, ke ŝi mortis. Ŝi estas senviva kaj ŝi havos sepulton.”
”Nu vidu,” ligis la parolon Bobelo. ”Kaj laŭdire majorano estas sendanĝera kaj utila.”
”Kiam ŝi tamen devis,” ploreme singultis Erika.
”Nenion ŝi devis, tio estas sensencaĵo,” daŭrigis Bobelo. ”Ŝi ĉion al si nur plimal- bonigadis. Ĝuste per majorano ŝi ĉion mal- bonigadis.”
”Nu jes, sed kion ŝi estis faronta,” diris Paŭlo.
”Ŝi devis telefoni al la konfidenc-linio – sed entute – plej bone estus neniam rilati kun majorano.”
Sed tiumomente jam sonoris. La infanoj observis Bobelon scivoleme, kaj estis klare, ke ili iom ne kredas al ŝi. Sed Bobelo ne emis cedi.
”Moŝtoj, ni renkontiĝos antaŭ la lernejo,” ŝi sukcesis ankoraŭ diri.
Post la instruado ne atendis antaŭ la lernejo Bobelo sola. Estis tie ankaŭ neokulfrapa viro, kiu havis en unu mano saketon da bombonoj kaj en la alia cigaredojn. Infanoj alkuris ĉirkaŭ ilin. Ili rigardis de unu al la alia.
”Do nun ni ekkonkuros,” diris Bobelo.
Kaj ŝi komencis pufiĝi. Ŝi pufiĝis kaj pufiĝis, ĝis ŝi estis je kapo pli granda ol tiu viro. La infanoj iun surprizon de Vesna atendis kaj ĝojegis, sed la neokulfrapa viro pro mirego malfermis la buŝon. Kaj ĉar li estis mirrigida kaj havis ambaŭ manojn plenajn, Bobelo povis rapide eltiri el lia mano la saketon kaj la bombonojn enŝuti en lian malfermitan buŝon. Post tio ŝi ankoraŭ puŝis la malmolajn bom- bonojn tra lia gorĝo malsupren, kvazaŭ oni kropŝtopas la anseron. Li nur ĝemegis…
”Do sinjoro drogaĉulo, funebrulo,” forigis Bobelo la manojn.
La viro kun konfuzitaj okulegoj lasis fali la cigaredojn kaj ŝanceliris al sia aŭto. Jana prenis la cigaredojn kaj ĵetis ilin en kloakon.
Erika ĵetis tien ankaŭ la siajn.
”Drogaĉulo, ci aŭtulo kaj stultulo,” la infanoj mokis la venkitan ulon.
La viro rapide enaŭtiĝis kaj forveturis, sed iel strange zigzagante la ŝoseon.
Bobelo estis ree nur tiel granda kiel la infanoj kaj ridis kun ili.
”Mi estas neniu diino, mi ne estas Vesna,” ŝi diris, ”mi estas Bobelo.”
Kaj ŝi malaperis.
.
(El ĉeĥa manuskripto tradukis Jiří Patera)