Zdenka Bergrová
Feliĉo, aŭdigu vin
Hana, Vlasta, Madla kaj Eva estis elstare scivolemaj bubinoj. Ili sciis, kio ie okazis, ĉar ili ĉion diris al si reciproke, kion ili vidis aŭ aŭdis, kiam ili devis por momento disiri. Alikaze ili ĉiam estis kune. Ili serĉeme vagaĉis tra la tuta ĉirkaŭaĵo, ili konis ĉiujn lokajn hundojn kaj katojn, kaj male ĉiu ajn sciis pri ili. Eĉ momenton ili ne estis trankvilaj. La gepatroj kaj sinjorino instruistino ne sciis, kion fari kun ili, ĉefe pro tio, ke la bubinoj firme tenis kune, unu ne allasis klaĉi pri alia.
”Vi estas hodiaŭ ia stranga, Eva,” diris Vlasta en parko apud la lernejo.
”La niaj volas divorci,” ekploris Eva.
”Kaj kial?” demandis Hana.
”Mi ne scias. Ili eĉ ne multe kverelas.”
”La niaj kverelas fervore, sed ili ne divorcos,” rimarkigis Madla.
”Diru al ili, ke vi estas malfeliĉa pro tio,” konsilis Vlasta.
”Mi jam diris. Sed paĉjo diris, ĉu estas feliĉo vivi kune, se pro tio ili estas malfeliĉaj.”
”Kio entute estas – la feliĉo…” elbuŝigis Hana.
Momenton ĉiuj silentis.
”Mi opinias, ke la feliĉo signifas esti bela,” diris malrapide Madla.
”La feliĉo estas havi ĉion, pri kio vi nur ekpensas,” revis Hana. ”Sed poste vi ne plu havos ion por deziri.”
”Estus necese precize trovi, kio estas la feliĉo,” rezonis Eva.
”Sed kiel?” aldonis Vlasta.
Sed subite preterflugis io kiel papilio, sed ĝi ne estis papilio. Ĝi estis malgranda pupo, ludilo en bebokombineo.
”La feliĉo estas mi,” ĝi vokis per subtila voĉeto. Kaj ĝi malaperis en la aero.
La bubinoj restis ŝokitaj.
”Kaj vidu,” diris post momento Hana. ”En la lernejo ni recitas la poemeton – muŝeto nura el oro, vespere tuŝas al koro – kaj ĝi estas dume io kiel pupeto por ludi, sed viva kaj en bebokombineo.”
”Estas necese trovi tute precize, kio la feliĉo estas,” ripetis Eva. ”Sed kiel, mi konsentas kun Vlasta.”
”Kaj ĉu eble demandi,” aŭdiĝis Madla.
”Demandi multajn homojn,” kompletigis Eva.
”Mi estas por tiaspeca ekspedicio, sed ni ja devas viziti la lernejon, poste hejme tagmanĝi, poste… simple ni havas multajn devojn…” oponis Hana.
Kaj jen je ŝiaj kruroj frotis sin kato. Kaj tuj ankoraŭ alia. Ili estis senhejmaj katoj, la bubinoj verŝis al ili en pelvetojn en arbustoj iom da lakto, kiun ili alportis en kuvetoj el la hejmo, kaj tiel nutris ilin.
”Mi scius kiel,” miaŭis la kato.
”Ĉu ni estas en fabelo?” rimarkigis Vlasta. ”Vivanta ludpupo, parolanta kato. Sed negrave, do diru, Minjo, kiel tion aranĝi.”
”Mi kaj jen mia amikino estos hejme kaj en la lernejo anstataŭ vi kaj vi povos iri esplori. Ni scipovas transformiĝi.”
Kaj tuj ĝi montris, ke ĝi vere scipovas tion. Apud Eva staris alia Eva, tute la sama.
”Klonaĵo… La kato fariĝis via klono, Eva,” mirigite elspiris Madla.
”Ion mi legis, aŭ aŭdis en la televido, ke oni povas fari klonaĵojn,” ne lasis sin konsterni Vlasta. ”Sed ĝi estas tre granda scienco.”
”Do vidu,” diris per la voĉo de Eva la klonita kato Eva, dum Eva staris kiel kolono… ”Ni scipovas tion tre rapide.”
Kaj apud Vlasta tute neatendite aperis alia klonita kato, Vlasta, kaj diris per ŝia voĉo: ”Ni helpos al vi, se vi volas.”
”Sed…” balbutis Hana, ”vi ja ĉion pri ni ne povas scii, ĉefe hejme ili devas esti singardemaj – kaj mi ne scias, ĉu homoj donus al ni respondojn, se ni ne estas plenaĝulinoj…”
”Estas bagatelaĵo,” ekridis la kato Eva. Kaj tuj el ĝi estis plenaĝa fraŭlino.
”El vi ne, el vi ne povus esti plenaĝulinoj, sed el Vlasta kaj Eva,” daŭrigis Hana.
”Ĝi eblas ankaŭ,” malŝparis sorĉojn la kato Vlasta. Kaj tuj estis el ĝi Vlasta lernejanino, sed el Vlasta plenaĝa fraŭlino.
”Nu laŭ tio, kio konvenas. Iufoje estas pli bone aspekti kiel plenaĝulinoj, iufoje kiel lernejaninoj,” postulis Eva.
”Kun nia helpo eblas ĉio,” fanfaronis la kato Eva. ”Sufiĉas diri mallaŭte – jupeto – kaj vi estos lernejanoj, aŭ – jupo – kaj vi estos plenaĝaj.”
”Ni povus tion fari lerte,” pripensis Vlasta. ”Dividi nin. Eva kaj mi povas iri kune, se vi du katoj jam estas klonitaj al nia aspekto, kaj Madla kaj Hana dume helpu al vi en la lernejo kaj entute. Kaj poste interŝanĝe.”
”Tio povus esti,” konsentis la klonitaj katoj. Kaj Madla kaj Hana nur kapjesis, vorton diri ili ne kapablis.
Kaj do ili tion tiel faris.
La unua loko, kien Eva kaj Vlasta celis, estis aŭtomat-ludejo. Ili sciis, ke infanoj en tian ludejon ne rajtas, do ili iris tien kiel plenaĝaj fraŭlinoj, sed ĉe la lud-aŭtomatoj, mirige, sidis buboj el ilia lernejo. Rapide ili rigardis aliloken, por ke la buboj ne rekonu ilin, sed ili penis senbezone. La buboj havis okulojn por nenio alia ol por la aŭtomato. Ĉiu por la sia.
”Ĉu vi estas feliĉa?” demandis Eva la ludanton, kiu estis preskaŭ plenaĝa.
”Mi estos, kiam mi gajnos,” li respondis sen entute rigardi ŝin.
”Ĉu vi jam iam gajnis?” daŭrigis Eva.
”Dume ne, sed foje tio okazi devas,” li ekmurmuris.
Eva prefere transiris al alia, sed tie ŝi malsukcesis ankoraŭ malpli bone, la ludanto tute ne respondis al ŝi, li nur kiel obsedita ĵetis monerojn en la ludaŭtomaton.
Vlasta iris al junulo, kiu ĵus ĉesis ludi kaj metis la kapon en la manplatojn.
”Kial vi ne ludas?” ŝi diris.
”Kial vi provokas, stulta virinaĉo,” li vortatakis ŝin. ”Ĉu vi ne vidas, ke forkonsumiĝis mia mono?”
”Ĉu vi ne gajnis?”
La junulo anstataŭ respondi piedfrapis ŝian piedon.
”Aŭ,” ekkriis Vlasta.
El la pordo de malantaŭa ĉambro eliris muskolhava ulo, ĉirkaŭrigardis kaj tuj iris al Eva.
”Kion, fraŭlino, ĉu ekkriis vi?”
”Ne, ne,” Eva klopodis esti kiel eble plej trankvila, sed ŝi ne tre sukcesis.
”Ĉu vi ne havas vakantan aŭtomaton?” demandis la ulo.
”Ni ne ludos,” enmiksiĝis Vlasta, kiun la ulo nur nun rimarkis kaj fiksis al ŝi la okulojn.
”Do kion vi serĉas ĉi tie? Ĉu vi havas ĉi tie fraton?”
”Ni – ni demandas homojn, ĉu ili estas feliĉaj. Tio estas tia – enketo.”
La ulo ekridis, sed tuj poste li mienis kiel ĉagrenulo.
”Ĉu vi estas feliĉa?” demandis servoprete Vlasta.
”Fraŭlino, vi estas impertinenta!”
”Do vi ne estas. Tial vi elrevigis min. Ni serĉas feliĉajn homojn, ni volas demandi ilin, kio estas la feliĉo.”
Li ekmienis minace.
”Vi ne devas elĵeti nin,” aŭdiĝis Eva. ”Ni iros mem.”
Kaj ili iris.
Ekstere ili ankoraŭ rigardis returnen, ĉu post ili bone fermiĝis la pordo.
Kaj tiam ili kuregis, por veni plej rapide al Hana, Madla kaj la katoj. Kiam ili sukcesis kunigi ilin, ili rakontis, kio okazis en la aŭtomatludejo.
”Nu vidu, ni opiniis, ke la ludado estas verdire la feliĉo,” diris Eva.
”Mi tuj opiniis la samon,” Madla ŝajnigis sin sagaca. ”La buboj, kiuj ludas, ĝis ili malgajnas ĉion, tiuj poste iam eĉ ŝtelas, por havi monon por la ludado, kaj oni enhospitaligas ilin. Sed mia paĉjo simple fleksus ilin trans la genuo.”
”Ne estis la plej bona ideo iri en la ludejon. Kien ni iros nun?”
Dum tempeto ili disputis kaj poste – ke la plej feliĉaj estas eble Miss. Sed kie ĝuste nun estas preparata elekto de la reĝino de beleco. Kiam ili trovis tion, foriris tien ĉi-foje Madla kaj Hana.
La elekto okazis en solena salonego, plena de speguloj, de seĝoj kiel en teatro, de tapiŝoj, unu estis eĉ sur la podio, kie la reĝinoj de beleco estis promenontaj, dancontaj, kantontaj kaj respondontaj la demandojn de juĝantoj. Dume estis ĉi tie nur la spektantaro, kiu bruis. La reĝinoj preparis sin malantaŭe post la salonego.
La bubinoj facile venis tien tra la enirejo por la partoprenantinoj.
”Vi certe ankaŭ aspiras la titolon de la reĝino de beleco,” diris la pordisto kaj trankvile lasis ilin pluen.
La bubinoj sufokiĝis pro rido, sed ege flatis ilin, ke la pordisto konfuziĝis.
Ili iris tra longa koridoro kaj venis en grandan vestejon. Tie staris kaj sidis belegaj knabinoj. Madla kaj Hana nelonge gapis kaj poste Hana turnis sin al unu el ili.
”Vi estas tre bela, ĉu vi estas feliĉa, ke vi gajnos la konkurson?” ŝi demandis.
La knabino elrulis la okulojn al ŝi.
”Entute ne estas klare, ke venkos ĝuste mi. Mi opinias, ke eble, eble mi estas la plej bela, sed mi ne kapablas kanti. Mi estas muziksentema, pri tio demandis la aranĝantoj antaŭ ol ili min entute akceptis, sed kiam mi timas, tiam en mia gorĝo io kuntiriĝas kaj mi ne povas kanti. Estos skandalo.”
”Ĉu vi timas?” miris Hana.
”Kaj ege. Ĉu vi ne timas?”
”Mi ne konkursas, mi…”
”Ĉu vi apartenas al iu el la juĝistoj?” la knabino elrulis la okulojn ankoraŭ pli. ”Vi povus propeti…”
”Tute ne,” Hana rapide interrompis ŝian parolon, ”mi povus tute nenion, mi jen kun Madla estas ĉi tie spione.”
La knabino nubmienis.
”Kiel spione?”
”Ĝi estas tiaspeca – veto, ĉu vi scias? Ni kvar kamaradinoj vetis, ke ni trovos la plej feliĉan homon kaj demandos liŝin, kio estas feliĉo .”
”Hm,” singultis la knabino. ”Ne estas bele, tiel spioni…”
”Do pardonu,” senkulpigis sin Hana kaj celis al Madla. Tiu dume enketis alian knabinon, sed ankaŭ jam foriris de ŝi.
”Kiel vi sukcesis?” flustris Hana.
”Ŝi ne estas plene feliĉa. Ŝi ja estas konvinkita, ke ŝi estas la plej bela, sed ŝi ne scias danci kaj timas demandojn. Estas necese ankaŭ respondi demandojn, kaj laŭdire ili estos malfacilaj.”
”Eble ili ne estas la plej feliĉaj. Eble feliĉa estos tiu, kiu venkos, sed la ceterajn la konkurso seniluziigos. Ni iru de ĉi tie.”
Kaj la bubinoj malaperis.
”Imagu,” kuris en la parko renkonte al ili Eva, ”kion la katoj sukcesis!”
”Kie ili estas, mi ne vidas ilin ĉi tie,” demandis Hana.
”Tio ne gravas, ili helpas nin, ili pacigis la gepatrojn de Eva,” diris Vlasta.
”Nu tio estas novaĵo,” ĝojis Hana. ”Ni havos feston. Ni elprenos ĉion, kion ni havas en kasetoj kaj iros en sukeraĵvendejon. Sed ni elspionis preskaŭ nenion. Eĉ la reĝinoj de beleco ne estas la plej feliĉaj.”
”Do por ke estu klare, tiuj, kiuj nur konkursas pri la reĝino. Ili ne emas ŝerci kaj post la elekto estas plene feliĉa nur unu,” aldonis Madla.
Unue la bubinoj prifestis la eventon, ke la gepatroj de Eva interpaciĝis. Kaj tuj en la sukeraĵejo ili disputis, kien nun Eva kaj eble Hana ekiros. Por mallonga tempo ŝajnis, ke ili iros demandi kantistojn, kiuj havas sian propran kapelon kaj ricevas premiojn, iam eĉ eksterlande. Sed poste ili ŝanĝis la decidon.
”Tio estos egala kiel ĉe la elekto de la reĝino de beleco,” diris Vlasta.
”Sed do kien?”
”Mi scias kion,” aŭdiĝis Eva. ”Ni iros al sportistoj. Tiuj estas la ĝustaj.”
Akceptite kaj do Hana kaj Eva iris al futbal-ludkampo.
Monon por enirbiletoj ili ne plu havis, ĉar ĉion ili formanĝis en la sukeraĵejo, sed ili trarampis tra truo en barilo kiel iuj buboj. Ili ekflustris – jupeto – ĉar kiel plenaĝulinoj ili ne sukcesus.
Kaj estis matĉo. La bubinoj fanatikis, ja ne nur al unu flanko, sed ĉiam, kiam iu ludanto sukcesis goli. La buboj ĉirkaŭ ili minacis al ili, ke ili batregalos ilin pro tiu ĉi stranga fanado. Ili ja fanatikis nur al unu flanko, al tiu ili kriis ”forte ek”, sed al la alia ne. Kiam ilia golejo estis en danĝero, ili timtremis, mallonge ili ne estis tro justaj fanoj. Almenaŭ Hana kaj Eva ne povis kompreni, kial ili apogas nur la unujn.
Kiam estis post la matĉo, la bubinoj malrapidis al la vestejo. Internen ili ne povis, tial ili atendis, ĝis la futbalistoj komencis eliri.
Eva haltigis unu.
”Ĉu vi estas feliĉa?” ŝi demandis.
”Eva, tiun ne demandu,” atentigis ŝin Hana. ”Tiu ĉi apartenas al tiuj, kiuj malvenkis.”
Kaj sur la futbalisto estis ankaŭ videble, ke la demando ne estis por li tre bonvena, Evan li preskaŭ trapikis per la okuloj.
”Do ne koleru,” balbutetis Eva. ”Ni fanatikis por vi.”
Li diris nenion, sed la kamarado, kiu iris kun li, elbuŝigis: ”Ansero.”
Hana volis haltigi la grupon de tiuj, kiuj venkis, sed ili ĉirkaŭiris ŝin, tenis sin reciproke ĉirkaŭ la talio, trinkis bieron el botelo kaj ĝi eble ne estis la unua, ĉar ili iom ŝanceliĝis. Tio ne plaĉis al Hana, kvankam eble ili estis feliĉaj.
”Ĉu tio devus esti la faliĉo?” paŭtis ambaŭ bubinoj.
Poste iris la arbitracianto. Sur la ludkampo la fanoj vokis al li – arbitracianto-konfuzanto – sed li estis tute justa.
”Ĉu vi estas feliĉa?” haste diris al li Eva.
”Kion?” li miris.
”Aŭ vi preferus, se venkus la aliaj?” diris Hana.
”Ĉu vi estas ia malsana, bubineto?” li respondis ree per demando.
”Sciu, ni serĉas, kiu estas faliĉa kaj kio estas la feliĉo,” klarigis Eva.
”Kun stultuletinoj mi ne interparolas,” li respondis.
La bubinoj ne plu provis iun alparoli, kaj ĉar de malproksime observis ilin la buboj, kiuj staris ĉirkaŭ ili dum la matĉo, ili prefere malaperis el la areno.
En la parko poste komenciĝis granda interkonsiliĝo.
”Min tio ne plu amuzas,” diris Vlasta. ”Neniu eble estas la plej feliĉa. Eble sole la futbalistoj, kiuj venkis, sed ili trinkis bieron. Ĉe ni en la domo ebriigas sin iu homo, la niaj diras, ke li estas malfeliĉa kaj ke nur pro tio estas el li ebriulo.”
”Mi ne plu iros ien spionadi,” diris Madla. ”Ankaŭ mi jam estas sata de tio.”
”Tiu fortulo en la aŭtomat-ludejo nin preskaŭ elĵetis,” aliĝis Eva. ”Kaj faliĉa mi estas nun, ke la gepatroj ne divorcos.”
”Sed vi povus esti ankoraŭ pli feliĉa. Ĉiuj. Nur scii, kio estas la feliĉo,” diris Hana.
Kaj denove subite flugis ĉirkaŭe io kiel papilio, sed ĝi estis eta ludpupeto en bebokombineo.
”La feliĉo estas ja mi,” ĝi vokis per subtila voĉeto. ”Sed vi devas meriti min.”
”Kiel, kiel,” klopodis aŭdigi sin ĉiuj samtempe.
”Tio estas via afero,” de malproksime vokis la pupeto. ”Vi devas tion trovi mem…”
”Kial mem,” diris Vlasta, ”ni demandos la katojn.”
Sed la katoj ne estis troveblaj.
Je la kruroj de Madla frotis sin unu el la senhejmaj, sed nigra, la sorĉistinoj estis trikoloraj.
”Certe, ni verŝos al vi,” diris Madla kaj elprenis kuveton, en kiu ŝi alportis iom da lakto.
”Ŝajnas,” diris Eva, ”tiu transformiĝi ne scipovas.”
”Ne gravas,” rimarkigis Madla. ”Cetere ni mem devas trovi, kio estas la faliĉo, kaj mem zorgi pri ĝi, do tiel.”
(Tradukis Jiří Patera)