Zdenka Bergrová

 

                                          Gaja rakonto

 

     „Do panjo, ni jam iras,“ diris la filino, kiam ili eliris el la ĉambro.

     „Vi povus ankoraŭ provi la konsultejon…“

     „Ne, ne plu,“ aŭdigis koncize la bofilo.

     „Tie oni persvadus nin,“ aldonis la filino ankaŭ sufiĉe firme.

     „Vi vidos, ke doktoro Babočka bone konsilos al vi,“ daŭrigis nefirme la patrino kaj avino.

     „Kial ne, kiam li estas via kamarado,“ diris ironie la bofilo.

     „Ne nur pro tio, sed ĉiu lin laŭdas…“

     „Nu panjo, ni jam iras, dormigu la bubojn kaj post kiam Helena revenos, vi ambaŭ iru ankaŭ dormi. Ni – eble malfruiĝos, ne atendu nin.“

 

*

     Post kiam la pordo klakfermiĝis, Tomaso kaj Marko fermis la scivolemajn buŝojn kaj tuj ilin denove malfermis.

     „Kien ili iras?“

     „Avinjo, kien ili iras?“

     „Fari viziton. Kaj vi rapidu lavi vin kaj – „

     „Ne,“ oponis decideme la ĝemeloj kaj preparis sin al defendo.

     Tempeton daŭris la opini-plemiko de du kontraŭ unu, kaj tial la avineto prenis por helpo kanvergon.

     Tomaso rampis sub manĝotablon, Marko elŝovis la langon.

     „Do mi estas por vi nura ŝercamuzaĵo,“ diris per senpova emfazo la avino kaj minace svingis la kanvergon.

     Tomaso prenis la pinton de tablotuko, por malsuprenĵeti ĝin kaj kun ĝi ĉion, kio troviĝas sur ĝi. Marko kaptis la okazon, ke la avineto ĵetis sin al la tablo por ŝirmi ĝin proprakorpe, li surgrimpis sur seĝon, de ĝi sur sbribotablon kaj mistermaniere supren sur libroŝrankon kaj dume li ankoraŭ kapablis forŝoti la seĝon, por ke ĝi kun bruego falu al la piedoj de la avineto.                                                                                                             

     Ektimego – eĉ ne tiom pro la bruego – kiom pro la rigardo supren al la alpinista atingaĵo.

     La kanvergo ĉesis moviĝi.

     „Marko, iru suben! Ne, atendu, mi remetos la seĝon sur la tablon… Ne, atendu!“

     „Avinjo, forĵetu la armilon, alikaze mi restos ĉi tie.“

     La kanvergo estas formetita.

     „Marko, iel…“

     „Ne incitiĝu, avinjo, por ke vi ne ricevu infarkton.“

     „Do diru, kiel vi volas malsupreniĝi.“

     „Al mi plaĉas ĉi tie.“ Kaj el polvotavolo li levis sekigitan rozon.

     La avineto glutis. Ĝi estis longe forgesita memoraĵo pri la lasta festo de patrinoj dum la vivo de la avo. La ekscitiĝo disduiĝis. Tiam la rozo, nun Marko sur la libroŝranko en tegmentista danĝero.

     „Marko…“

     De sub la tablo alrampis Tomaso kaj malantaŭe li malligis la banton de la negliĝo de l´ avino.

     „Nu atendu,“ mansvingis la avino.

     „Mi atendas,“ ili prononcis preskaŭ sammomente.

     La venkita prapatrino memkompreneble aprobis la spektadon de maltaŭga televida programo. Marko malsupreniĝis memmerite kaj ambaŭ estontaj junaj viroj mergiĝis en sangoplenan spektaĵon.

*

     Helena silente malŝlosis la pordon, kaj dum la avino de sur la knaboj viŝis la sangon, kiu ŝprucis el la televidilo, ŝi ŝteliris al provizejo. Ŝi volis ion manĝeti kaj senprokraste ree elvojaĝi, sed la avino kaptis ŝin je la mano.

     „Avinjo, mi devas ankoraŭ al diskoteko,“ konfesis tuj Helena.

     „Nenien.“

     „Do mi demandos la paĉjon.“

     „Ili ne estas hejme.“

     „Hm. Tiom pli bone. Ili certe konsentus.“ - -

     „Helenjo,“ petparolis la avino, „ĉu vi ne povas dediĉi al mi eĉ minuton?“

     „Nu – minuton – tio eblus, se vi min poste delasos. La disko tamen dekomence ne havas la ĝustajn gradojn.“

     „Bone satmanĝu, mi preparos por vi buterpanon kun mielo.“

     „Hm.“

     Helena akceptis la honorigon kaj rapide ŝi manĝis.

     „Ĉu vi povus diri al mi, kion vi havos morgaŭ en la lernejo?“

     „Hm. Memkomprene. Antaŭ ĉio – la malfuroran ĉeĥan lingvon – literaturajn frandaĵojn.“

     „Kiun vi studas?“

     „Mi opinias, ke morgaŭ tiun – Jaroslav Seifert, la maljunulon babilaĉeman.“

     Li ja estas nia sola literatura laŭreato de Nobel-…“

     „De Nobel kiel de Stalin, seksbombo kiel seksbombo. Se tiu estus almenaŭ Emil Frída.“

     „Kiu do?“

     „Nu Emil Frída. Lia nomo verdire estas Jaroslav Vrchlický, sed tio ŝajnis al li banala, tial li akceptis pseŭdonomon.“

     „Kion li verkis, diru al mi.“

     „Li verkas sensaciajn versojn. Buboj tute ne ŝatas versojn, sed en tiu ĉi kazo…“

     „Certe,“ konsentas la avino, „knabinoj estas ĉiam pli komprenemaj.“

     „Ĉu jes. Aŭskultu: Neakcepteblaj krateroj de korvoj eskvizite tipigas motivigon. La dinamiko de antipoduloj colon post colo kapitaligas foliegojn al progreso de elitro…“

     „Kio ĝi estas ĉeĥlingve?“

     „Tion ja neniu scias, sed ĝuste en tio troviĝas la poezio, ĉu vi ne pensas?“

     La avino ne pensis, dum Helena plu daŭrigis la pledon, ŝi enreviĝis.

     

*

     „Novotná, ĉu vi scias, ke vi nomiĝas egale kiel la avinjo de Božena Němcová?“ ekmienis rideme la instruisto pri la ĉeĥa lingvo.

     Ĉar Novotná ne sciis, ŝi opiniis, ke la rideto de la instruisto estas malagrable koketa kaj ŝi energie glutis por signali, ke la demando estis frapo sub la zono.

     „Ne gravas,“ daŭrigis la instruisto, „sed la fraŭlinan nomon de la aŭtorino vi eble do scias?“

     La vigla Novotná, kiu ne komprenis, kie aperas tiel nerealaj demandoj, rapide interrompis lian parolon kaj kun alkutimiĝinta aroganteco ŝi renversis la demandon de l´ instruisto, kiel oni ĉiam faras por veni sur regeblan kampon.

     „Iam la nomo estas komplete mistera. Kiel tiu Helimadoe.“

     La klaso memkompreneble trovis, kie la instruisto pri la ĉeĥa estas hejme, kaj komunforte ekregis la necesajn sciojn.

     „Tiu Helimadoe estas romano de Jaroslav Havlíček,“ Novotná instruis la naskiĝinton el Jilemnice.

 

*

     Kaj kio plua en la vivodaŭro, kiam Novotná jam havis la nomon Horáková, kaj volis publikigi sian flamigan artikolon pri la libereco de ideoj kaj de gazetaro.

     „Vi devus akcepti pseŭdonomon, kamaradino Horáková,“ konsilis redaktorino.

     Vi sciu, akurate, ekpensis Horáková kaj persistis en tio, ke pseŭdonomoj estas esprimo de malkuraĝo. En la tempo, kiam ŝia samnomulino estis juĝata pro la libereco de idearo, tio ne estis diplomata. Ŝi suferis la rifuzon de sia literatura genieco, la mondo jam estas tia, sed eble tio ne estis obseda bezono – verki artikolojn, sekve pluaj reprezalioj ne plu okazis, la aŭtorino trovis alian vivotaskon.

 

*

     „Avinjo, ĉu mi do jam rajtas iri? Estos tie sensacia diskestro.“

     „Kiu?“ la avino elŝiriĝis el la rememoroj.

     „Do prezentisto, por ke vi komprenu.“

     „Prezentisto, pli frue konferanseo, nun amuzisto – mallonge ĉeĥe blagulo.“

     Helena ekridis, kvazaŭ la vort-evoluon montrus ŝi.

     „Nu blagulo,“ ekhezitis la avino, „kia estas tia blagulo, li gurdas senĉese unu saman vorton kaj tuj li havas tekston de kanzono.“

     Helena denove ekridis.

     „Sed – kian titolon havas la plurvorta kreaĵo de via poeto – kaj en kiu librokolekto oni eldonis ĝin?“

     „Nia poeto? Nian poeton ni havas neniun, eble nur vi grandaĝuloj.“

     „Sed tiu – Korvo neakceptebla.“

     „Do Emil Frída.“

     „Ĝuste tiu.“

     „Kaj en kio li estas eldonata?“

     „Vico da libroj ja estas librokolekto. Kaj se tiu Emil Frída estas tiel elstara, tiam liaj verkoj ie aperas. Eble en la Juveloj de la nuntempa ĉeĥa poezio.“

     „Vi do opinias, ĉu li verkas ian poemserion?“

 

*

     Marko kaj Tomaso forturnis sin de la televido, kiu en la plej multe spektata tempo ekelsendis instrufilmon pri deskriptiva geometrio.

     „Avinjo, mi emas dormi!“

 

*

Ĉi-kaze Helena profituzis la situacion kaj anglamaniere malaperis.

 

*

     „Avinjo, rakontu ion!“

     „Nu bone. Ĉu la fabelon Reĝo Johanĉjo - ?“

     „Fabelon… Ĉu vi legis neniun detektivaĵon?“

     „Sed jes… Sherlock Holmes violonludis kaj pensis…“

     „Ĉu li violon-ludis?“

     „Ĉu li devis?“

     „Pov-rulo…“ malrapidege diris unu, sed ekdormis ambaŭ.

 

*

     Ŝia rigardo haltis sur fotografaĵo de la filo, kiam li estis ankoraŭ pli juna, ol nun la ĝemeloj.

     Ili apogis sin kune je balustrado en zoologia ĝardeno kaj rigardis profunde malsupre krokodilon.

     „Panjo, descendu al ĝi kaj karesu ĝin.“

     „Tion mi ne povas, ĝi formanĝus min.“

     Johanĉjo primeditis kaj ekridetis kiel sur la malnovega fotografaĵo.

     „Tio ne gravas, mi havas ankoraŭ paĉjon.“

 

*

     Aŭ tiutempe sur Karkonoŝoj. Oni kredigis al li, ke ĉiuj viroj, kiuj havas barbon kaj ruĝan dorsosakon, estas fratoj de Krakonoŝo kaj sur montaroj ili forprenas la bubojn, kiuj ne volas eĉ iom da kiselo.

     „Sufiĉos, kiam vi formanĝos kvin kulerkvantojn.“

     Li formanĝis.

     La artifikon li ne malkovris, sed li rekompencis ĝin alimaniere.

     Al la feriantoj de Revolucia Sindikata Movado ne estis premesite kunpreni alian infanon, ol la propran. Sed Johanĉjon ili tiam dume nur prizorgis. Daŭris longege, antaŭ ol li rajtis porti la nomon de la adoptintaj gepatroj.

     „Johanĉjo, ke vi estas nia, tion vi ja scias.“

     Li kapjesis kaj prenis la manon.

     „Se vin iu demandus en la montaro, kiel vi nomiĝas, tiam diru Horák. Ĉu vi diros?“

     Li kapjesis.

     La demando kompreneble aperis kaj li plenumis la promeson. Al la demandinto, la estrino de la feriado, li respondis fiere:

     „Surr la montarro mi estas Horrák.“

     Li estis fiera pro sia adoptiĝo, aŭ ĉu prefere pro tio, ke li ĵus ellernis prononci „ro“?

     Kaj kiel bone tio tiam finiĝis.

 

*

     Sufiĉe simila evento okazis al la adopto-filino Jitka.

     Kiam en la unua klaso de baza lernejo la instruistino demandis ŝin, kiel ŝi nomiĝas, ŝi diris:

     „Horáková. Sed kia estis mia fraŭlina nomo, mi ne plu scias.“

 

*

     Kaj nun…

     Tuj kiam Jitka, fraŭline Horáková, transpaŝis sojlon, la patrino kaj avino tuj esplor-demandis. Ŝi okuladis de la filino al la bofilo kaj reen.

     „Do kio?“

     „Nu…“ malrapidis la bofilo. „Ĝi finiĝis, kiel vi deziris.“

     „Ĉu vere?“

     „Sinjoro doktoro Babočka,“ aldonis Jitka, „longe rakontis, kiel ĉe la tribunalo ni kulpigos unu la alian – kaj mensogos pri ni – kaj kio plej malbona – temos pri la infanoj. Neniu el ni havas rajton je ĉiuj tri. – Laŭdire nur je unu kaj duono.“

     „Tial ni ne porciigos ilin,“ aldonis la bofilo.

 

                                              (El la ĉeĥa ĝis nun nepublikigita manuskripto tradukis Jiří Patera)