Zdenka Bergrová

 

                                            Infanoj de la respubliko

 

     Mi havas kvin jarojn, estas do la jaro 1928-a. Mi staras en noktoĉemizeto super helica ŝtuparo kaj konvulsie tenas min je panjo kaj ĉe la alia flanko je paĉjo. Ni ne estas en la koridoro solaj. Apud ni staras la geedzoj Kočí kun Tonjo, ŝi estas je unu jaro pli aĝa ol mi, la geedzoj Hruška sen bebo, kiun dume la rumoro ne vekis, premas sin ĉi tie ankaŭ la geedzoj Kříž. Malsupre sub la ŝtuparo de unuetaĝa anguldometo, kie ni loĝas, furiozas ebriulo.

     „Kiu estas ĉi tie la mastro, mi estas ĉi tie la mastro,“ li kriegis kiel rabia. Li estas la domposedanto. 

     Tiam regis la sama loĝejmanko kiel nuntempe. Ĉi tie paĉjo trovis nian unuan propran loĝejon. La dometo estis multe kadukaspekta jam en la jaro 1928, kaj miaopinie iam en julio 1988 oni montris ĝin en la televido kiel ekzemplon de malzorgado pri loĝej-fonduso. Ĝis nun ĝi kadukas plu.

     Dume ankaŭ mi maljuniĝis.

     Antaŭ nelonge mi troviĝis proksime de ĝi.

     Mi enpaŝas internen kaj iras sur la helica ŝtuparo en malhelan koridoron de la unua etaĝo. Tiu ĉi pordo iam kondukis en nian loĝejon. Mi hezitas, ĉu mi frapu, sed la pordo subite mem malfermiĝas, eliras el ĝi eble dudekjara, okulfrape vestita fraŭlino kun dukolora hararo. La pordon ŝi tuj brufermis, sed mi tamen sentas ekblovon de ŝimaĵo kaj de neklara delongtempeco.

     „Ĉu vi serĉas iun?“ frape demandas la fraŭlino.

     „Ne, ne,“ mi balbutas, sed kiam mi estis malgranda, ni loĝis en via loĝejo.“

     „Hm,“ ŝi elbuŝigas. „Tio ne estas ebla, ni loĝas ĉi tie de ĉiam.“

     Eĉ momenton ŝi ne restas, ŝi traflugas pretere kaj jam ŝi estas el la domo.

     Tio rememorigas al mi malnovegan historieton, kiam mi rigardis la geedziĝan fotografaĵon de miaj gepatroj. Ne estas tie multaj homoj, sed tamen nur –

     „Kie estas mi?“ mi seniluzie demandas. „Mi ne povas trovi min tie.“

     „Tiam ni ankoraŭ ne havis vin,“ ekridas panjo.

     „Ne, ne, vi havis min ĉiam,“ mi mienas plore. Kaj panjo penas konsoli min.

     En la jaro 1928 ni loĝas en ĉambro kaj kuirejo sen akcesoraĵoj, en la domo ni estas la plej riĉa malriĉularo. La maljunaj geedzoj Kříž havas plenkreskajn infanojn, Alojzon, Cirilon kaj Marian, kaj ili ĉiuj loĝas en unu ĉambro. Ilia plej aĝa filino Beta edziniĝis en Bremeno, origine ŝi forveturis tien por trovi postenon de servistino. Ŝi konatiĝis kun metiisto sinjoro Maschmayer, ili geedziĝis kaj pli poste transloĝiĝis en Pragon. Loĝejon ili trovis en la kvartalo Pankrác en malalta balkondomo proksime de la tria pordego de Vyšehrad.

     Kaj ni jam baldaŭ ankaŭ loĝos en Beneš-strato en Pankrác, en komuna koridoro kun ĉiuj najbaroj de la domo de Krč.  Dume ni suferas pro la oftaj diboĉaĵoj de la ebria domposedanto kaj ĉiutage, post kiam paĉjo foriras perpiede en presejon ĝis la kvartalo Hradčany en la antikva Písek-pordego, kie li estas dungita kiel kompostisto, panjo preparas por vojaĝo iom malpli longa ankaŭ min kaj la infanĉaron kun nia ĵus naskiĝinta Jarmila.

     Ni iras al Vyšehrad, kie ni loĝis ĝis mia kvara jaro en ĉambreto de miaj geavoj. La kuirejeton tenis por si la geavoj kun pli aĝa frato de la patrino, Oldro. Kaj en la tuta unuĉambra loĝejo, nome kun antaŭĉambro, provizejo kaj necesejo, sed sen banĉambro, mi petolas preskaŭ tutan tagon kun naŭ gekuzoj. Kvar knaboj, kvin knabinoj, mi la deka.

     Mia vivo neniam distingiĝis per lukso, sed mia patrino vivis multe pli peze, ĉefe pro tio, ke ŝi neniam kapablis apartiĝi de la mizero de Vyšehrad, kaj la vivo de mia avino de Vyšehrad estas morna tenebro. Ŝi havis ok infanojn, postvivis ŝin nur du filinoj, Anna kaj Milada, mia patrino.    

     Nia ĉambro en Vyšehrad kadras mian unuan rememoron. Ĝi estas mallonga kaj iom drola. Paĉjo portas min enbrake tien kaj reen kaj kantas. Li estas alta kaj mi atendas, kiam li denove puŝfrapos lustreton kun perpendikla randaĵo, sur kiu estas pentritaj flavaj citronoj, inter ili girlandoj da rigida verda foliaro… Paĉjo malfortigas la voĉon, sed kantas vervajn soldatmarŝojn, li ne scipovas aliajn lulkantojn. Se li ne revenus el la unua mondmilito, mi ne havus patron. Tial mi statis tre bone. Li estas bona, fortika, li estas en ĉio fidinda. Ĝi estas granda sekureco.

     Aŭ ke mia plej malnova rememoro estus la sunsubiro, kiun mi rigardas el malgranda balkoneto? Ho ne, tiam mi jam estis pli granda, kiam mi ŝovadis skabelon el la kuirejo sur la balkoneton por vidi trans la ŝtona parapeto malsupre la Vratislav-straton ĝis tie, kie malantaŭ la fervoja viadukto flagretis la okcidenta vesperruĝo. Vultavo estis kaŝita malsupre, nur supozata, sed mi sciis pri ĝi. Do tiam mi jam vere estis iom pli aĝa. Kaj mi rigardis al la okcidento ofte, tial mi tion bone memoras.

     Panjo estis tute alia ol paĉjo, kvazaŭ ŝi senĉese ion timus. Tio min strange emociigis.

     „Ci falos, ne moviĝu!“ ŝi vokas ĉiumomente. Kaj mi kliniĝas tiom pli, iam por vidi la okcidenton, aliam por povi respondi al la eble samaĝa knabo, kiu mansvingas al mi kaj vokas el subtegmento de la malalta kontraŭa dometo.

     Restaĵo de malnova konstruaĵo elstaris tie en la straton, pro kelkaj tiaspecaj la strato estis zigzaga. Poste oni la dometon malkonstruis kaj konstruis tie altan domon. Sed la knabo ne loĝis en ĝi, kien li malaperis, mi neniam eksciis.

     Mi memoras ankaŭ ambaŭ miajn onklojn. Jozefo, la patro de ses infanoj, mortis, kiam mi estis dujara. Li venis iam en la kuirejon kaj post kiam mi aŭdis liajn paŝojn, mi kaŝis min inter telerŝranko kaj ŝranko, kaj ĉar li tion evidente rimarkis, li diris:

     „Kie estas la malgranda fringelo?“ Kaj mi elrigardis kaj ridis.

     Post la onklo Jozefo georfiĝis kvar kuzoj kaj du kuzinoj, kaj ĉar ilia patrino mortis ankoraŭ pli frue, ili estis kompletaj georfoj. Post tio loĝis kun ili en malluma teretaĝa loĝejo, ankaŭ en la Vratislav-strato, nur iom pli malalte, ilia avino Skalská. Ŝi iradis kun lambastonoj. Mia avino, Charvátová, zorgis pri ili alimaniere, ili tagmanĝis kaj vespermanĝis ĉe ni.

     La avino entombigis kvar siajn infanojn malgrandajn, du filojn plenkreskajn, ili ambaŭ estis trideknaŭ-jaraj, kiam ili baldaŭ unu post alia mortis. La avino estis justama, sed mi ankoraŭ ne kapablis kompreni, kial ŝi disdividis ĉiujn suĉbombonojn inter la infanojn de Jozefo, kaj al mi ŝi ŝovis nur unu. Suĉbombono estis mia sopiro, la gepatroj ne donis  ĝin al mi. Kial do la avino tiel flanklasas min? La ruĝan malmolan frambon mi ne prenis, mi forkuris en la ĉambron, kaŝis min post kahelan fornon kaj korŝire plorsingultis. Mi ja ĉiam disrompis ĉokoladon al tiom da pecetoj, kiom da infanoj estis ĝuste en la kuirejo, do kial nur, kial la avino tiom flanklasas min. Al neniu mi pri tio diris, sed mi sentis tion kiel malhonorigon.

     La onklo Oldro estis laŭ mi justama. Tiu donadis sukeraĵojn al ĉiuj egale. Li estis handikapulo, li kavis kurban dorson, li mortis en la lasta jaro de nia vivo en Vyšehrad. La avino persisteme riproĉis al la sorto, ke mortis ses ŝiaj infanoj, kaj ŝi ankoraŭ vivas. Etulojn falĉis en tiuj malnovaj tempoj difterioj kaj skarlatinoj. La avino ofte rakontis, kiel ŝia Vlaĉjo iris ankoraŭ matrikuli sin en lernejon, poste li grimpis kun buboj sur arboj, li falis kaj mortiĝis. En la lernejon li jam ne iris. Ĉiuj kvar etaj infanoj mortis pli frue, ol naskiĝis mia patrino. Ŝi estis anstataŭigonta Miroslavan, kiun sufokis difterio, sed por ke ne trafu ŝin la sama sorto, ŝi ricevis alian nomon, kvankam almenaŭ similan, Milada, kaj oni alparolis ŝin Mildinjo kiel la mortintan.

     Panjo estis la plej juna el siaj gefratoj samkiel paĉjo, sed la gefratoj de paĉjo vivis ĉiuj almenaŭ ĝis siaj kvardek du jaroj. Tiom juna mortis la plej amata frato de mia patro Johano. Paĉjo estis la sepa en la vico, li havis tri fratinojn kaj tri fratojn, sed li la sola volis resti en bieno, kie li naskiĝis, kaj mastrumi. La plej aĝa frato Jozefo fariĝis fervojisto, laŭdire por povi senpage vojaĝi tra la tuta Aŭstrio, Franĉjo en la bieno ŝatis nur ĉevalojn, sed tiujn li amis tiom, ke pro ili li fariĝis ulano. Kavalerio ja estis tiam signifoplena kaj parada parto de armeo. Johano ŝatis librojn, li sopiris fariĝi instruisto kaj li ankaŭ fariĝis tiu. Dum la unua respubliko li helpis en Slovakio, kie estis preskaŭ neniuj instruistoj, kapablaj instrui slovaklingve. Antaŭ ol estiĝis Ĉeĥoslovaka respubliko en la j. 1918, do ĝis la fino de la unua mondmilito, estis Slovakio sub la hungara hegemonio, en lernejo oni instruis nur hungare. Infanoj ne komprenis la instruistojn, tial ili malbone lernis kaj elkreskis el ili nur dratumistoj. Ili vagadis tra la mondo kaj rebonigadis, dratumis vazaron. Iam rompitan kruĉon neniu elĵetis, oni dratumis ĝin kaj ĝi servis plu. Hodiaŭ oni simple aĉetas novan. Aŭ la infanoj en Slovakio rapide ellernis la hungaran kaj fariĝis el ili hungaroj, kiel tion la tiama registaro deziris. En Bohemio estis tiam iom pli bone.

     Paĉjo, la eta Vojteĉjo, hejme estis amato de ĉiuj. Foje li glitumis kun kamaradoj sur fiŝlago kaj la maldika glacio sub li trarompiĝis. Li timis iri malseka hejmen, por ne ricevi batadon, tial li sekigis sin kun kamarado, same malseka, sur forno ĉe najbaroj. Tiuj forveturis al iu edziĝfesto, hejme estis nur infanoj, inter ili ankaŭ la infanamo de la patro Manjo. Kiom plaĉa estis la varma tuko sur ŝia kapo, nu estis belege…

     Sed paĉjo rememoris ankaŭ, kiel vivis dum lia infanaĝo malriĉaj homoj en vilaĝo. Oni nomis ilin helplaboristoj, helpistinoj, stalservistoj. Ili servis ĉe bienmastroj. Stalservisto ne havis sian ĉambron. Li dormis ĉe la ĉevaloj, kiujn li striglis, pajlosternis, kun kiuj li laboris sur kampo. En angulo de la stalo li havis nur pajlosakon, sur ĝi kapkusenon kaj lankovrilon kaj sur  la muro du tri hoknajlojn, sur kiujn li pendigis vestojn kaj porvintran surtuton. Ŝuojn ne portis eĉ la infanoj de bienulo, ili kutimis iri nudpiedaj ankaŭ aŭtune sur stoplejo kaj vintre sur neĝo. Ili estis pli harditaj ol la nuntempaj infanoj. Dum mia infanaĝo estis jam ĉio alia, precipe en la urbo, kvankam en la malnova Vyšehrad estis ankoraŭ ĉiam sufiĉe da mizero.

     La pli aĝa fratino de mia patrino, Anna, en malfeliĉa geedzeco havis tri filinetojn. Ŝia edzo estis rusa legiano, li transvivis pezan vundon de la ventro, eble pro tio li fariĝis acidhumora, la tero estu malpeza al li. Al Anna li edziĝis nur kiam ŝi atendis kun li la trian filineton, la kuzinon Anjo, je du jaroj pli aĝan, ol estis mi. Manjo, la plej aĝa filino de Anna, onidire perzentis sin en la unua klaso de baza lernejo: Dryáková, fraŭline Charvátová. Al la Dryáková-knabinoj la avino ankaŭ kondutis favore. Al mi ne, mi havis patron, kiu konscience zorgis. 

     En la jaro 1927 ni en Vyšehrad travivis incendion de la citadelo. Ne ke ni estus rekte ĉe la fajro, sed ni vidis en mallumo la ardan brilon kaj fajrerojn, ŝajnis, ke ili ŝprucis al la ĉielo rekte el la tegmento de la kontraŭa domo. Kaj ni aŭdis la trumpetadon de estingistoj, ili veturis al la incendio preter ni. Mi ĝuste estis resaniĝanta el angino, ni ĉiuj tri rigardis tra fenestro.

     Antaŭ nia forloĝiĝo en la kvartalon Krč okazis mia konkurbatalo kun koĉero. El la balkono mi ofte vidis, kiel la kruelaj koĉeroj vipas la ĉevalojn, por ke ili forte ektiru almonte. Ĝis nun elstariĝas en tiu vojkurbiĝo la malalta domo „Ĉe Šefrna“. Ĉevaloj estis mia amo. Ne kurĉevaloj, tiujn mi ne konis, sed ĝuste la larĝkorpaj trenĉevaloj, eksstalonoj… Amare mi ĝemploris pro ili. La pavimo en la kurbiĝo abrupte ascendas, la veturiloj estis alte ŝarĝitaj. Koĉeroj grandparte antaŭe haltis ĉi tie en la gastejo „Ĉe Přemysl“ kaj trinkis iom. Kaj la ĉevaloj poste devis denove ekmovi la pezajn ŝarĝojn. Foje mi kaj paĉjo hazarde troviĝis ĉe tio, ni trinkis limonadon starante antaŭ gastejo. Koĉero apud ni trinkis bieron. El lia boto elstaris vipo. Rapide mi eltiris ĝin, ĝi estis preskaŭ pli alta ol mi. Mi eĉ ne scias, kiel mi kapablis tion, rapide mi ŝovis ĝin en kloak-kradon. Peco ankoraŭ elstaris. La koĉero turnis sin, tuŝis min, sed mi sukcesis la vipopinton fleksi je la krado kaj ŝovi ĝin tra alia interspaco malsupren. Mi flaris de proksime la ŝvitmalsekan kvadratitan ĉemizon, jam la koĉero disŝiregos min. Mi ne scias, kia estus mia fino, sed paĉjo haltigis la koĉeron – kaj pacigis lin. Do li pagis.

     Mi ŝatis ankaŭ Batulan, la hundinon de la najbaroj Švejkovský. Ŝi blindiĝis pli poste, sed longe ŝi vivis, mi priploris ŝin jam preskaŭ plenaĝa.

     La familio Švejkovský estis bonaj najbaroj. Vidvino post magistrata oficisteto, sinjorino Švejkovská havis en la aĝo de miaj gepatroj tri infanojn. Fraŭlino Růžena vizitadis kun mia patrino en lernejo unu klason, Jarmila estis je du jaroj pli juna, ilia frato havis la nomon Karel. Kiam ni loĝis en Vyšehrad, mia familio min flankenmetis al la familio Švejkovský, kiam ĉiuj familianoj havis ion neprokrasteblan, kion ne eblis plenumi kune kun malkvieta infano. Mi ŝatis iradi al Švejkovský. Mi apartenis al  infanoj, kiuj „ne manĝas“.  Tio signifas – mia patrino surtabligis antaŭ min abundajn manĝaĵojn kaj pli ofte devigis min manĝi. Foje ni ĉiuj tri estis ĉe Švejkovský kaj tie la tutan societon mi ŝokis per peto:

     „Sinjorino Ofoská, ĉu vi ne havas pankrusteton?“

     Ĉiuj ekridis kaj la historieto estis longe rakontata. Ĝis hodiaŭ mi ŝatas pankrustojn.

     En la kontraŭa alta domo estis en keletaĝo malgranda laborejo, oni iradis en ĝin sur kelkaj ŝtupoj de sur trotuaro. Ĝi estis gurdoriparejo. Sinjoro Kameník incitetis min, li instigis min manipuli tion. Sed la nemoveblajn krankojn ne estis eble ekturni, per la plej granda penado mi kapablis akiri apenaŭ ekfajfon. Iuj gurdoj havis sur la supra plato figuretojn, kiuj dum ludado moviĝis kaj dancis. Kiam sinjoro Kameník havis bonan humoron, li cedis al petoj, la pezan krankon li turnis kaj prezentis la tutan spektaklon.

     Nun la Vratislav-strato estas tute alia. Antaŭ nelonge mi apenaŭ ekkonis la lokon, kie la laborejo estis, samkiel en preskaŭ ĉiuj apudaj domoj estas malsupre kafejo, vintrinkejo, gastejeto, mi ne scias, kiu el ili estas hejmeca, ĉiuj aspiras esti malnovtempe romantikaj, tute ne gurdo-riparejo. Ĝi estis longajn jarojn dezerta malantaŭ lada rulkurteno. Ĝi ne plu estas… 

     En la Brika pordego loĝis en malhela loĝejo fraŭlino aŭ eble sinjorino Rézinka Pětnicová. Ŝi iradis tiom strikte zonita en la talio, ke tio estis proverba, oni diris: „Ŝi zonas sin kiel Rézinka“, aŭ „Ne tiru strikte la rimenon, vi estos kiel Rézinka.“

     Inter  pordegoj, tuj post la Brika, la Citadelo ne aspektis kiel nun. Setlis tie etĝardenistoj. Ni havis luprenitan ĝardeneton, strion, kiu estis supre sur la remparo parte ebena, sed poste ĝi kliniĝis al vojo. Supre inter arboj pendis pendolo. Sub vikariejo, kiu tiam estis teretaĝa, staris sur malgranda ebenaĵo „Meduňka“. La malgranda kurbiĝinta personeto, kiu havis ĉi tie kadukan kioskon kaj eble ankaŭ loĝejon, verŝajne havis la nomon Medunová, mi ne scias. Neniu al ŝi kaj al la kiosko diris alie ol Meduňka. Sinjorino Meduňka vendis turkan mielon kaj limonadon. De Meduňka deflankiĝis de la strato la vojo al korto. Ĝi estis io kiel provinca mastrumaĵo. Ili havis tie longforman loĝdometon, ŝedon, kokinojn kaj alian kortbirdaron. Korto estis nomata ankaŭ la kontraŭa flanko, la loko kontraŭ la vikariejo kaj kapeletoj, kie loĝis la servistaro de kapitulo de Vyšehrad. Tien en la korton ni ne iradis. En la korton ĉe Meduňka jes. Kunvenadis tie la etĝardenistoj, inter ili ankaŭ mia patro.

     Paĉjo estis pasia ĝardenisto. Li naskiĝis en vilaĝo ĉe Jičín. Dum kelkaj jarcentoj liaj antaŭuloj estis lokaj vilaĝestroj. Paĉjo ne havis nur tri fratojn, sed ankaŭ tri fratinojn. Ĉiuj volis avantaĝe edziniĝi kaj por tio dum Aŭstrio ili bezonis grandampleksan doton. En la jaro 1911 la bieno de la avo bankrotis, la maljuna patro iris labori kiel intendanto en fremda bieno kaj tial la plej juna filo Vojtěch ne povis labori sur la heredita grundo, kiel li sola el la gefratoj intencis. Li ekloĝis ĉe sia fratino Božena en Prago, li finis tie la lernejon kaj nevolonte li lernis la profesion de tipografo en presejo. Tio estis tiam bone salajrata profesio, sed malsaniga, ĉar oni laboris en plumbo-haladzo. Kaj li tiom ŝatis la bonodoron de fojno.

     En libera tempo dum la tuta vivo li okupiĝis en ĝardeneto. Verŝajne nur pro tio li ĝisvivis naŭdek jarojn, kvankam junaĝe li longe estis superanta veneniĝon de plumbo. La tiama pres- maniero estis la t. n. varmega, la tipografo sidis ĉe granda maŝino, kiu laŭ frapoj sur alfabetan klavaron elklikis matricojn, kiuj falis malsupren kaj elfandis plumbajn liniojn, kiuj aŭtomate viciĝis unu post alia kaj la tipografo forportis ilin en alineoj al presprovado. Infanaĝe mi estis en la presejo kvazaŭ hejme, sed kompreneble ĉiam nur por mallonga tempo. Paĉjo kompostis per linotipo, pli poste per intertipo kaj per monotipo, sed ĉiam per varmega kompostado. La truado de paperbendoj ankoraŭ ne estis eltrovita.

     Mi vizitis la elementan lernejon, kiam paĉjo peze malsaniĝis. Sinjoroj doktoroj antaŭvidis finon de lia vivo kaj preparis panjon al tio, ke ŝi estos vidvino. Iu konsilis al ŝi, ke ŝi vizitu la saniganton Mikulášek. Panjo veturis al li. Li tiutempe ĵus transloĝiĝis kaj ankoraŭ ne kuracis. Panjo traatendis la tutan nokton, matene sinjoro Mikulášek vidis ŝin malantaŭ sia pordeto malesperantan kaj akceptis ŝin. Li diris, ke la patron li resanigos, se li precize agos laŭ liaj preskriboj. Ili enhavis ekzemple ankaŭ seriozan masaĝon de  regiono de la galveziko.

     Paĉjo havis en la karaktero la precizecon. En la laboro li elstaris tiom, ke dum krizo li restis sen laboro nur mallongan tempon. Li havis tian famon en la fako, ke post bankroto de la malgranda presejo en Vyšehrad, en kiun li transiris el la Písek-pordego, oni akceptis paĉjon ĉe la unua vakiĝo de posteno en la Ŝtatan presejon kaj li laboris tie ĝis pensio, eĉ pli poste li iradis helpi kun malfacilaj alilingvaj kaj tabelaraj tekstoj. Same skupula, konscienca kaj ekzakta li estis ankaŭ ĉe la obeado de la preskriboj de sinjoro Mikulášek. Li resaniĝis kaj al la plumboveneniĝo li estis poste infektorezista. Kaj verŝajne helpis lin al la alta aĝo ankaŭ la ĝardenistado.

     Paĉjo havis la naskiĝjaron 1899, dum la unua mondmilito li atingis dek ok jarojn kaj post mallonga ekzercado li devis al la suda fronto ien al Sopron. Eniri en la legiojn li ne sukcesis, sed en paffajro li unufoje estis. Li gardostaris proksime de tranĉeoj, komenciĝis kanonpafado, li ne moviĝis de sia loko. Eble ili celumis al li, sed malĝuste, trafitaj estis la soldatoj en la tranĉeo. Li ricevis poste militkrucon pro braveco. Neniam li fanfaronis per ĝi al ni infanoj, verŝajne pro la aŭstra ordeno li prefere hontis, eksciis pri tio nur la amata pranepo Johanĉjo. La militkantoj de paĉjo estis miaj lulkantoj. Li ankaŭ rakontadis el sia ŝoprona militestado gajajn historietojn kaj diraĵojn. Ekzemple kiel la ĉeĥaj soldatoj imitis la trumpetadon kaj tamburadon:

     „Paĉjo hungar´, panjo hungar´, infanar´ hungarar´, trararar´, trararar´“.  Aŭ kion instruis dalmatoj al ĉeĥaj soldatoj: „Mankas pano, mankas mono, por dalmato nebezono.“ Estis pli multaj tiaĵoj, domaĝe, ke la memoro estas sendanka kribrilo.

     Post la milito paĉjo denove soldatservis, kvazaŭ li neniam militus. Li estis altstatura, svelta, oni elektis lin por la kastela gardistaro. Kiam ajn ni kune trairadis tra la Kastelo, li montris al ni, kie li atentostaris, kiam preterveturis prezidento Masaryk.

     Paĉjo kaj panjo estis fervoraj patriotoj. Ili interkonatiĝis en la grupo de la junularo de Vyšehrad. Paĉjo loĝis ĉe sia pli aĝa fratino Božena rande de la kvartalo Nusle, Vyšehrad estis proksime.

    

(Daŭrigota)                                                                                                    Tradukis Jiří Patera        

 

 

Zdenka Bergrová

 

                                           Infanoj de la respubliko

(Daŭrigo)

 

     Panjo travivis jam dum la unua mondmilito starvicojn por pano, en kiuj virinoj svenis pro malsato kaj senfortiĝo. Dum la ŝtatrenverso panjo kantis tutan nokton kun Karel Hašler sub florkronita tilio en Venceslaa placo. Unuafoje ŝi venis hejmen nur antaŭmatene kaj estis riproĉregalita de sia panjo, sed ne tro, ĉiuj sciis, kion oni festas. Hejme la avino estis sola kaj nur pro tio,  ke la diboĉuloj, kiuj ne havis ŝlosilojn, ne restu sur la strato.

     Panjo ne havis elstaran voĉon, sed ŝi ŝatis kanti. Antaŭ la invento kaj ankoraŭ kelkan tempon antaŭ la ĝenerala disvastiĝo de la radio homoj pli multe kantis, nuntempe kantado el loĝejoj ne aŭdiĝas. Ŝi kantis popolajn kaj patriotajn kanzonojn, inter ili ankaŭ „Lumu al mi suno ora, por el patruj´ lasta paŝ´“ pri la adiaŭo fare de Johano Amoso Komenio al Ĉeĥlando, kiun li devis forlasi pro sia bohemifrata kredo.

     „Panjo, kio estas filmi?“ mi demandis foje, por konvinkiĝi, ke filmi estas la samo kiel rememori.

     „Kion vi pensas per tio?“ kontraŭis panjo.

     „Nu ja, ĉar mi devas adiaŭi, vin ja filmi estos ĉiam!“

     Panjo ekridis kaj klarigis:

     „Via fil´ - mi estos ĉiam…“

     La ĉeĥa lingvo iam havas ĉe muziko apartan intonacion.

     Panjo naskiĝis en la jaro 1901. La avo estis stukisto, tiam tio estis lukra profesio, sed bedaŭrinde li troĝuis gastejojn. Ĉe Přemysl, Ĉe Neklan… Kiam li havis bonan humoron, li diradis al la infanoj, kiuj serĉis lin en gastejoj:

     „Mi scias, se mi ne estus trinkanta, vi povus surhavi silkon kaj veluron.“

     Certe… La stukistoj estis iom kiel skulptistoj. Ili ornamis ankaŭ en novaj burĝaj domoj, ne nur nobelaj palacoj, la altajn plafonojn aŭ eĉ vandojn per filigranaj reliefoj el gipso, per stukaĵoj. Ili havis por tio formojn, sed multo dependis ankaŭ de la artista kapablo de la stukisto.

     Gastejoj estis malbeno de la malnova Vyšehrad. La avo ĉesis viziti ilin nur dum senĉesa malsano en la maljunaĝo. Kiam mi estis eble dekkvar-, dekkvin-jara, mi vizitadis lin en stukista laborejo sub Bělka, kie li laboris, kaj mi provis skulpti.

     La malnova Vyšehrad… kaj la akvolaborista Podskalí – Subrokejo… kie, laŭ mia panjo, infanoj naskiĝadis sur ŝovelilon de tombfosisto…

     Vivis tie familioj de francaj elmigrintoj post la Granda franca revolucio, ekzemple la familio Burget, sed ili vivis tie jam tiom longe, ke Subrokejo estis jam longe ilia hejmo. La subrokanoj grandparte flosigis lignon sur Vultavo de Ŝumavo ĝis Prago kaj pluen, vintre ili fosis glacion el Vultavo kaj disveturigis ĝin en buĉejojn kaj en gastejojn, ĉar glaciŝrankojn ankoraŭ neniu fabrikis, iuj fiŝkaptis, sed vivrimedoj estis malpli multaj ol homoj, kiuj ofte havis mizeron. En unu familio de Vyšehrad estis infanoj mortantaj dekok-jaraj, mortigis ilin gorĝoftizo. Por enterigo de unu iris plua infano jam kun bandaĝita kolo, rakontis panjo. La avino helpis, kie ŝi povis, kion la avo ne fortrinkis, tion ŝi disdonis. Ĝi estis vana am-klopodo.

     La rememorojn pri la tiamaj flosistoj, glaciistoj, ŝipistoj ĉiuspecaj konservas la ĉarme kostumata societo Vultavanoj. Lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj Vultavo estis reguligita. Ĝis tiam ĉiujare ĝi inundis Subrokejon. La komunikiĝon inter Vyšehrad kaj Podolí prizorgis pramisto, nur dum la reguligo enpenetris en la sanktan rokon de Vyšehrad tunelo. Nuntempe ĝi devus esti multe pli larĝa, ĝi ne sufiĉas por la trafiko. Ankaŭ al Smíchov trafikis pramoj.   

     En la tempo, kiun mi memoras, ni loĝis en la supra parto de la Vratislavova-strato. Mia naskiĝdomo estas verko de la konstruestro Hodek. Ĝi estas anguldomo, malsupre sub ĝi en Neklanova-strato estas domo kubisma, elstara konstru-memorindaĵo. En la kubisma stilo estiĝis tuj post la reguligo de Vultavo la vilaa kajo ekde la tunelo ĝis la Fervoja ponto.

     Subrokejo la perdon de la libera vultava bordo priploris kaj poste ree prifestis. Post la fino de la reguligo estiĝis teatraĵo, verkis kaj reĝisoris ĝin Popelka Biliánová. Mia panjo en tiu teatraĵo rolis niksidon. Popelka-n Bilánová konis ankoraŭ ankaŭ mi, ŝajnas al mi, ke ŝi estis malgranda globforma maljunulino kun fajfsona voĉo. Ŝi mortis en sia dometo en la Citadelo en la jaro 1941. Vidalvide staras la origina domo de la Jedlička-instituto, fondita en 1913. Tiam panjo estis 12-jara. Ĝis la fondiĝo de la instituto ĝi estis ludomo, oni nomis ĝin mi ne scias kial Pollando. Sub la dometo de Popelka Biliánová estas eta placeto, kiu finiĝas per dometo, konstruita perpendikle al la strato En la Citadelo. Iam estis en ĝi tabakvendejo. Post pulmito paĉjo tuj dekutimiĝis fumi. En la dua mondmilito ni jam interŝanĝadis lian porciumon da cigaredoj ĉe bakisto por pano. 

     Dum la dua mondmilito malaperis el nia hejmo ĉiuj valoraĵoj, interŝanĝeblaj por manĝaĵo. La ora horloĝo de paĉjo, la ringo de panjo, ankaŭ la nuptoringoj, la facetita vazo. En manĝaĵon transformiĝis ankaŭ la tuta laborenspezo de panjo. Panjo ellernis la metion de kudristino, sed ŝi utiligis tion, escepte de la militjaroj, nur hejme, ŝi kudris por si kaj por mi. Ŝi ellernigis min kudri. Ĉiuj miaj „modeloj“ estis de hejma origino, adoleskante mi ellernis miajn robojn projekti, desegni tajloŝablonojn kaj ankaŭ tajli. Mi fuŝis nur unu kaj ne tute, ĝin eblis ripari. Mi scipovis baldaŭ maŝinkudri, sed panjo longe havis kunkudrojn pli rektajn, ŝi longe prizorgis ĉion pluan permaŝine kaj permane, ĝis poste per malpli fortaj okuloj ŝi malfacile tredis fadenon, kaj tiam kunkudradis vestojn por sia kuzino la laboranta  kudristino Slávka, ŝi elprovis, kaj panjo poste ĉirkaŭfadenigis. La kudromaŝinoj tiam ankoraŭ ne finpretigis la kudraĵon, almenaŭ la nia, kaj la manlaboro estas eĉ pli fajna. Sed en la dua mondmilito, kiam en urboj estis mizero, panjo kudris enspezcele, el restaĵoj kaj fortranĉaĵoj ŝi faris infanludilojn por la vendejo de sia labordonantino. En tiu tempo mi ellernis kudri gantpupojn, mi kudris ilin en la grupo de Josef Pehr. Panjo ne labor-registriĝis kaj tial maljunaĝe ŝi ricevis nur la edzinan pension 240 kronojn monate. Dume ŝi laboris pli ol plejparto de dungitoj. Tiutempe estis kutimo, ke daŭre dungata estis nur viro, la kapo de la familio.

     El la unua mondmilito paĉjo revenis pli poste, tial la renverson de 1918 en Prago li ne festis. Sed li estis same fervora patrioto kiel panjo. Ili transigis sur min sian entuziasmon por la unua respubliko kaj por prezidento Masaryk. Antaŭ la dua milito la gepatroj dediĉis ĉion, kion ili dum la geedzeco ŝparis, por la defendo de la ŝtato. En la jaro 1938 dum la mobilizo paĉjo soldatiĝis kiel la plej olda aĝogrupo. Mi sendadis al li al Mimoň, kie lia taĉmento kantonmentis, leterojn plenajn de kuraĝigaj frazoj. Dum ilia skribado mi ploris…

     Mi skribas hazardpense, mi ne scias, ĉu eblas tion vicigi en unuopajn jarojn, mi travivis jarindikojn multajn, multajn renversajn. Unu mia poemeto nomiĝas Sep renversoj. Ĝi finiĝas iel tiel: Korvoj en falspiraloj ĵetas sin al abismaj trairejoj de renversoj.

     Laŭ vidpunkto de miaj samaĝuloj ili devus esti sep nur en la jaro 2004, se ni kalkulas en renversojn la eniron en Eŭropan Union, sed mi antaŭmenciis tiun, kiun ni heredis post la plej proksima antaŭa generacio. Ĝi estas nia renverso fundamenta kaj kune kun la venka fino de la dua mondmilito la plej bela. Sep niajn renversojn menciis antaŭ nelonge ankaŭ samklasano el altlernejo, mi nur ne scias, ĉu ni ne estas maltrafantaj. En jarindikoj por mi tio estas la jaroj 1918, 1938, 1939, 1945, 1948, 1968, 1989. La jaro 2004 estas oka. Ĉiu ĉi renverso estas alia, miaopinie ili kunkune elreligis la ĉeĥan nacion tiel, ke ni ne povas miri pri la malordoj.

     Kun la escepto de la heredita entuziasmo por la unua respubliko la pli vastan eŭropan situacion de la ĉeĥa medio mi komencis konscii ĉe la morto de  prezidento Masaryk. Mi estis dekkvarjara kaj la eventon mi sentis kiel vundon. Esprimas tion la akordo de Suk el la Fabelo pri Raduzo kaj Mahulena, la ĉeĥa muziksento ĝin por tiu momento precize elektis. Kiam ajn mi tiun akordon aŭdas, ĉiam mi rememoros… Ĝis tiu momento  mi travivis neniun malbonan, fatalan intervenon en la vivon de mia nacio. Sed personaj malfacilaj travivaĵoj jam estis kelkaj, ĉion mi travivadis tre abrupte, eble panjo transigis sur min sian nervan konstituon. Ŝi havis malmulte da propra volo, ŝi estis cedema al la patro, kiu estis tre justama, tamen mi pensas, ke konvenus al ŝi pli granda memstareco. Ŝi peze spertis la morton de siaj fratoj, la transloĝiĝo al Krč estis por ŝi nevola ŝiriĝo de gracilaj fadenetoj, per kiuj ligis ŝin dum la tuta vivo la malnova Vyšehrad.

     Nur laŭ malmultaj vidpunktoj panjo liberigis sin el la influo de sia naskiĝloko. En io tamen. En la komenco de la jarcento  estis la tuta subkastela domaro influita de la kapitulo de Vyšehrad. Oni partoprenis procesiojn kun antaŭkantantoj, ekzemple al la Sankta Monto. La malgranda Mildička kompreneble ankaŭ. Sur la ŝtuparo oni grimpis tie surgenue. La malgranda Mildička kompreneble ankaŭ. Oni aĉetadis oferaĵojn, Mildička ŝparis por granda koro, por ke la avino, turmentata de sorto, resaniĝu. Longe ŝi preĝis, ĉiuj jam foriris, Mildička, genuanta en la benko ne estis videbla, kiel ŝi estis klinita. Interrompis ŝian preĝadon la alveno de la loka preĝejservisto, aŭ eble eĉ de monaĥo. Li formetis ĉiujn vaksoferaĵojn en korbon, Mildička postsekvis lin por vidi, kion li faros kun ili. Li forportis ilin al standistoj, evidente por nova vendo. Certe tion pastroj klarigus per simbola dediĉo de la oferaĵoj al Maria la Virgulino, sed tion la reala penskapablo de la infano bonŝance ne atingis, kaj tial el Mildička fariĝis dubanto pri la sankta eklezio katolika. Sed alimaniere forŝiri panjon de Vyšehrad paĉjo ne sukcesis. 

     La loĝejon en Krč trovis paĉjo, sed dum la vojaĝoj al Vyšehrad panjo rimarkis, ke proksime de la tria pordego de Vyšehrad en la domo Ĉe Atloj kreskas surkonstruaĵo. Kaj tiel panjo liberigis ĉiujn luantojn de la sinjoro dom-posedanto „kiu estas ĉi tie mastro“, ĉiuj samtempe forloĝiĝis.

     En Krč naskiĝis mia fratino Jarmila, sed panjo igis enskribi, ke ŝi naskiĝis en Vyšehrad kiel mi. Mia baptopatrino estis la onklino Božena, kaj panjo rakontis, kiel ŝi timis, ke ŝi volos, ke mi nomiĝu laŭ ŝi. Sed la onklino lasis la elekton de mia nomo al panjo. Kiam mi fariĝis adoranto de Božena Němcová, mi bedaŭris, ke mi ne estas Bonjo. Por Jarmila estis  baptopatrino la fraŭlino Jarmila Švejkovská, kaj tiam panjo ĝojis, ke la knabino nomiĝas laŭ ŝi. La baptopatrino eĉ elpensis la kromnomon Šamílek. La kromnomo enradikiĝis.

     Šamílek foje perdiĝis. Pri ni ambaŭ zorgis paĉjo en la ĝardeno, ŝi el la ĝardeno malaperis. Serĉis ŝin ĉiuj ĝardenistoj kiel perlon inter ŝtonoj. Šamílek nenie. Mi havis ideon rigardi de sur la muregoj, de kie estis videbla nia balkoneto en la unua etaĝo de la vratislavova-strata anguldomo. Kaj kiun mi tie vidas kiel Šamílek-on. Ŝi estis apenaŭ trijara, ŝi trairis la Brikan pordegon, tra iom da Vratislavova-strato kaj malantaŭ la pordo de la konata loĝejo ŝi laŭdire vokis:

     „Frapu!“

     En la ĝardenetoj Šamílek eminentiĝis ankoraŭfoje. En la korto, kie estis diversaj kortbirdoj, al ŝi kaj al la malgranda Mirek ekplaĉis kokinaj ekskrementoj tiom, ke ili per ili „pentlis poldeton“. Per bastoneto ili ŝmiris ilin sur la pordo de ŝedo. Tio estis en varmega somero, ambaŭ patroj la infanojn naŭzoplene senvestigis kaj verŝis sur ilin la karanan akvon el korta hidranto.

     Lernejon mi komencis vizitadi el la loĝejo Ĉe Atloj, kie en lasta loĝejo en la surkonstruaĵo ni havis belegan rigardon al Hradčany el kuirejo kaj el ĉambro al Barrandov. Ankaŭ la malgranda fenestreto en  koridoro, ĉe kiu mi ludadis kun Jarka, celis al Hradčany. El ni naskiĝis patriotoj. Jarka estis sana forta samklasanino kaj ŝi vizitadis min ankaŭ kiam mi malsanis. Ŝi havis onklon, kiu estis sufiĉe pli juna ol ŝi, ŝi devis zorgi pri li kaj kiam li ne obeis, ŝi scipovis obeigi lin. Plua mia kamaradino el apuda domo estis la eminentulino Milena.  

     Ŝi iom ĵaluzis, ĉar ĉe ĉiuj instruistinoj, kiujn ni havis en la unuagrada lernejo, mi estis ŝatata infano, kio ĝuste devis ne okazi. Mia pozicio en la klaso estis ankaŭ alimaniere iom aparta, ĉar ĉe tiu privilegio kaj diference de aliaj eminentulinoj mi ne estis malŝatata de „malpli bonaj“ lernantinoj. Certe ne pro miaj brunaj okuloj, sed pro tio, ke mi havis por paŭzomanĝo almenaŭ kvin bulkojn, kaj nur unu estis destinita por mi, la ceteraj por malriĉaj samklasaninoj. Foje unu el ili svenis pro malsato kaj mi ne estis kvietigebla, tial panjo provizis min.

     Eble min ĉiuj samklasaninoj favoris ankaŭ pro tio, ke tuj post mia eniro en la lernejon mi kaŭzis komikan historieton. Tuj antaŭ mia eniro en la lernejon mi ricevis skarlatinon, la klasĉambro sekve ne devis esti desinfektita, kaj nur mi eniris en la lernejon je ses semajnoj malfrue.

     Sinjorino instruistino Froňková sidigis min en benkon, sed mi ne restis sidi en ĝi. Mi promenas tra la klasejo, rigardas  bildojn sur  vandoj, jen kaj jen mi ĝenas samklasaninojn per ia demando, mi ne perceptas, ke la instruistino observas min. Ĝis kiam ŝi alvokis min al si:

     „Venu al mi, vi migrulino.“

     Trankvile mi iras, mi haltas ĉe la podio. Kaj tiam mi ĝentile salutas. Sed kiel. Serioze mi diris „Mian respekton“, kiel mi kutimis komenci paroli en butiko. La tuta klaso ekridis. Sinjorino instruistino ankaŭ ridis, mi ekmienis ploronte, estis evidente, ke ili mokas min.

     „Manjo,“ alvokis la instruistino Manjon Málková el la unua benko. „Venu montri, kiel oni salutas en lernejo!“

     Manjo rektiĝis kiel liniilo, rompiĝis en la talio, kliniĝis kaj rektiĝis. Kaj iris sidigi sin.

     La klaso jam streĉite silentis. Mi brulis kiel peonio kaj sur la vangoj ruliĝis testudaj larmoj. Sinjorino instruistino leviĝis, sidigis min sur la sinon kaj diris:

     „Ne ploru, antaŭ nelonge la ceteraj knabinoj ankaŭ ne sciis, kiel oni en la lernejo ĉe la podio salutas.“

     Kaj ŝi ekridetis al mi tiel, ke mi vidis en ŝi bonan feinon kaj la ploro pasis.

     Sed la instruistino ne havis ĝuste sveltan staturon de feino, ŝi estis pufmola, ĝis nun mi memoras ŝian molan ĉirkaŭbrakon, ĉar ŝi min ĉe sia rakontado ĉiam tenis en la sino, por ke mi eble ne vagu tra la klasejo. Ŝi invitadis min kun panjo en sian loĝejon kaj lasis min tie kuri, ŝi eĉ instigis min al tio. Kun la edzo ŝi ne havis infanojn, amuzis ilin mia scivolemo. Mi estis malkvieta kreaĵo, jam pro la petolemo kaj distriĝemo mi povus fiaski ĉe severa instruistino, precipe kiam la gepatroj ne instruis min, ke mi en la lernejo estu atentema. Nur pro propra scivolemo mi esplortrovis, kiu litero estas kiu, sed eĉ silabumi mi ne scipovis. Tion mi ellernis nur en la lernejo.  

     Al mia unua lerneja Kristnasko mi ricevis sub la arbeton Avinjon de Božena Němcová kaj Lampiretojn de Karafiát. Tiam mi jam posedis iom da lernejaj scioj. Mi tralegis ambaŭ librojn dum la kristnaska libertempo kaj la lampiretojn kaj avinjon mi tiom korŝire priploris, ke panjo ĵetis rigardon al paĉjo kaj bedaŭris:

     „Jesueto ne devis doni al ŝi ĝuste tion, li devis donaci al ŝi Rulpizeton.“

     Nu jam okazis. Mi kontraŭe postulis ian daŭrigon de Avinjo. Barunka ne mortis, la ceteraj infanoj ankaŭ ne, do kia estis la daŭrigo de la rakonto. Paĉjo momenton pripensis, poste li elprenis el libroŝranko la unuan volumon de F. L. Věk de Jirásek kun ilustraĵoj de Adolf Kašpar, li montris ilin al mi kaj diris:

     „Mi pruntus al vi tiun ĉi grandan libron, sed vi devus ĉe la legado sidi ĉe tablo bele rekte, ne kurbiĝi al ĝi.“

     Ke mi devas ĉe legado havi lavitajn manojn, mi jam sciis. Pri ĉiuj kondiĉoj mi konsentis.

     „De la komenco temas pri malgranda bubo, sed poste li elkreskos. Nu kaj kiam tio tedos vin,“ daŭrigis paĉjo, „mi donos al vi ion alian.“

     Sed mi enprofundiĝis en legadon de F. L. Věk, mi legis kaj legis, ĝis mi tralegis ĉiujn kvin ampleksajn volumojn. Mi nur ofte ĝenis postulante klarigojn. Kaj paĉjo klarigis tute volonte. Li prenis min en Klementinumon, tiel mi troviĝis tie, kie nun estas la Nacia biblioteko, kaj kie en la tempo de la malgranda Franĉjo Věk estis monaĥejo kaj li studis en ĝi. Mi notis en mia memoro ankaŭ aliajn konstru-memoraĵojn de Prago, aŭ mi eksciis, kie ili troviĝis.

     Sed kio okazis en la lernejo. Neatendite min instruistino Froňková gvidis en kvinan klason. Tie ŝi diris al lernantino, ke ŝi malfermu ilian legolibron, ĉe kiu paĝo ŝi volas, kaj donis ĝin al mi.

     „Legu,“ ŝi instigis min.

     Kaj poste:

     „Tiu ĉi knabineto estas el la unua klaso, ŝi venis en la lernejon pli poste, ĉar ŝi estis longe malsana, kaj kiel ŝi legas. Kaj iuj el vi ankoraŭ nun silabumas.“ 

     Mi terure hontis.

     Panjo venis por peti la instruistinon Froňková, ke ŝi ne demandu min, kiu ion misfaris, ĉar mi devus mensogi, ke mi ne scias, ĉar mi ĉiam estis pro tio plorema. Mi ploris ankaŭ pro almozuloj kaj migraj muzikistoj. Ili estis plejparte tirharmonikisto kaj violonisto, ili ludis en kortoj, ankaŭ iam ili kantis, kaj aŭskultantoj ĵetis al ili almozon. Mi bedaŭris ilin, ke ili ne povas vivteni sin alimaniere kaj estas kondamnitaj al tia almozado. Sed nuntempe preskaŭ ĉiu portas sian muzikon en la poŝo.

     Ankaŭ la direktorino Kliková, kiu instruis nin en la dua klaso, min malĝuste privilegiis. Kaj kiam en la tria klaso ŝin por ia tempo anstataŭis la juna finstudinto de la Instruista instituto Mirko Voráček, tiu min eĉ portis sur la ŝultroj. De li mi ankaŭ ricevis la unuan laŭdon por literatura „verko“. Li rakontis la legendon pri la Daliborka-turo kaj tuj li taskis al ni verki ĝin per propraj vortoj. La kajerojn li alportis korektitajn en la sekvanta leciono kaj diris:  

     „Kio tre plaĉis al mi, tion mi tralegos al vi.“

     Kiam li komencis legi, ekfajris miaj oreloj, ĝi estis mia skribaĵaĉo.

     Milena havis belegan skribmanieron diference de mi, kaj ŝi tuj enkapigis tion al mi.

     „Se vi prefere kapablus skribi tiel bele kiel mi.“

     Tio min iom ĉagrenis, sed ne multe. Kun Milena mi amikis ĝis ŝia antaŭnelonga morto, ŝi fariĝis sukcesa inĝenierino.

     Alian sukceson mi travivis ankaŭ ankoraŭ en la unuagrada lernejo, en la kvara klaso de la instruistino Taliánová. Kiel hejmtaskon mi skribis por la dekkvina datreveno de la respubliko poemeton:

     Ni jam ĝojas pro libero dek kvin jarojn,

     do dum tempo ne tro longa,

     sed sufiĉas, ke l´ patrujo estas nia panjo

     kaj nacio nia spertu pluajn pacajn farojn.

     Mi legis ĝin poste sur la podio. Paĉjo provizis min per la verkoj de Sládek, Vrchlický kaj aliaj facile kompreneblaj poetoj, ili servis al mi kiel modelo, sed la enhavo de la poemo estis aŭtonoma.  

     Tio estis en la jaro de la enpotenciĝo de Hitler 1933. Tiam mi ne sciis, kiom granda malfeliĉo ĝi estis por ni.

     Ankaŭ aliel mi havis sufiĉe da malbonŝanco. Mortis la je du jaroj pli juna fratino de Milena, mia samnomulino. Mi amis ŝin eĉ pli multe ol Milenan, ĉar ŝi estis simila ekscesanto kiel mi kaj ŝi ne ĵaluzis, kaj sekve ŝi eĉ ne fanfaronis kontraŭ mi. Por memorigaĵo pri ŝi ŝia patrino donis al mi malgrandan libreton de ŝiaj fabeloj, mi havas ĝin ĝis nun.

     Mi estis iom stulte trosentema. Foje mi iris kun la eta Jarmila en la pupteatron de Sokol de Vyšehrad sur la muregoj. Kiam sur la scenejo aperis diabloj, ni ambaŭ leviĝis kaj fuĝis.

     „Kien, kien, vi ja ne timus,“ strebis la fratoj sokoloj haltigi nin.

     Sed ni tro kunsentis kun la endanĝerigitaj lignaj aktoroj.

 

(Daŭrigota)                                                                                                 (Tradukis Jiří Patera)