Zd. Bergerová

 

                                                 La Fratoj de Krakonoŝo

 

     En la Subkarkonoŝa regiono tuj malantaŭ arbaro staris dometo. Vivis tie tri infanoj, neniu plenaĝulo. Tio okazis tiel. Ilia panjo mortis jam antaŭlonge kaj paĉjon mortigis arbo, ĝi falis sur lin dum dehakado en la arbaro. Pri la infanoj estis zorgontaj onklo kaj onklino, sed kiel jam okazadas, la propra etularo estis pli proksima al ili, kaj tial ili permesis, ke la infanoj restu en la dometo kaj la plej aĝa, Cilka, kuiru al ili. Ŝiaj fratoj nomiĝis Tomaso kaj Věroš. La infanoj havis peceton da kampo, herbejon kiel manplaton, sur ĝi pomarbon, ili havis ankaŭ bovineton, kokinojn kaj hundon. Printempe la onklo venis plugi la kampeton, sed ĉion ceteran ili jam devis prizorgi mem. Tomaso dum rikolto falĉis grenon, tiun ili interŝanĝis por faruno kaj grieto, ili rikoltis iom da pizoj kaj terpomoj kaj tiel ili mem vivtenis sin. Lakton kaj ovojn ili havis, sed mankis al ili salo kaj ankaŭ sukero. Věroš estis ankoraŭ malgranda kaj griaĵon li ŝatis dolĉan. Sed por kio ili aĉetos tion, kio mankas al ili.

     „Restis al ni post paĉjo sufiĉe da Krakonoŝoj,“ diras Tomaso, kiam oni komencis paroli pri tio. Ili ne emis iri al la geonkloj, ke ili bezonas salon kaj sukeron. La onklo estis frato de ilia panjo, li ĉiam ŝatis vidi ilin, sed la onklino ne, kaj tial ili iradis al ŝi kun peto nur tre nevolonte. 

      Krakonoŝojn paĉjo elfaris ĉiam vintre, kiam estis malpli da laboro. Li elektis el konusoj por hejtado la plej grandajn kaj plej solidajn, kapon li eltranĉis el lignoŝtipeto, ĉapelon kaj kitelon li tranĉis el arboŝelo, ĉiu konusa  Krakonoŝo ricevis bastonon en la manon.

     „Nu, kelkaj ili restis, sed – kiu portos ilin en foirejon. Paĉjo portis ilin tien mem, ĉiam antaŭ festoj…“ daŭrigis Cilka. 

     „Mi irus,“ aŭdigis sin Věroš.

     „Vi estas la ĝusta,“ ridis Cilka. „Al la urbo estas longa vojo kaj nune oni iras sur neĝo. Do ne estas kiel somere,  kiam ni iras interŝanĝi grenon.“

     „Iros mi,“ sciigis Tomaso. „Pro tio mi komencis paroli pri tio.“

     „Se iu iros, do ni ĉiuj,“ decidis Cilka.

      Kaj tial la infanoj varme sin vestis, kiel ili nur povis, fermis la dometon je kroĉanso, ŝlosilon ili ne havis, kaj ankaŭ – kiu kion prenus en tia malriĉa mastrumaĵo. Kaj ili ekpaŝis.     

Krakonoŝojn portis Tomaso en korbo kovritajn per tuko.

     Komence ili iris bone. Estis matene, neĝo iom knaris kaj brilis, poste ankaŭ la suno lumis kaj la infanojn preskaŭ ravegis, ĉio en la sunlumo trembrilis kaj pikis la okulojn. Tiam ili iris sur deklivoj. Prefere ili iom deflankiĝis en arbaron, tie estis ombro kaj ŝajnis, ke estas pli varme. Ili iris kaj iris, sed ho ve, iliaj ŝuoj tramalsekiĝis, ili ne estis tro solidaj.

     „Věroš, piedfrapu,“ ordonis Cilka. „Vidu, kiel ni piedfrapas, por ke niaj piedoj ne frostvundiĝu.“             

     Věroš do piedfrapis egale kiel Cilka kaj Tomaso. Sed al ili ĉiuj estis malvarme ĉiam pli kaj pli.

     „Ĉi tie estas iaj piedsignoj,“ diras Věroš.

     Kaj vere la infanoj trafis iajn spurojn.

     „Tondre,“ ekkriis Tomaso. „Ili estas la niaj propraj. Rigardu. Ili estas triopaj – kaj provu enpaŝi en ilin. Ili identas. Ili estas la niaj. Sur tiu ĉi loko ni jam estis, ni rondiras. Ni vojeraris.“   

     Věroš estis ploronta, sed li kunpremis la dentojn kaj nur singultis.

     „Ne timu,“ kvietigis lin Cilka, sed ŝia voĉo iom tremis. „Ni trovos la vojon.“

     „Kuŝas ĉi tie dehakitaj arbotrunkoj, ni forigos de sur ili neĝon kaj sidigos nin,“ proponis Tomaso.

     Kaj la infanoj tion ankaŭ faris. Ili kunportis tri pantranĉaĵojn, tial Cilka elpakis ilin kaj la infanoj formanĝis ilin. Sed la infanoj  iel ne emis leviĝi kaj iri plu, ili ĉirkaŭbrakis sin reciproke kaj sidis.

     La korbo kun  Krakonoŝoj staris apude sur la neĝo. Věroš iom moviĝis, por ke estu pli varme al li, li volis rekte enŝovi sin en la surtuton de Cilka, iom li puŝis la korbon  kaj ĝi renversiĝis.   

     Subite io moviĝis en ĝi.

     Ascendis el ĝi Krakonoŝoj, dume ili kreskis ĝis ili estis altaj kiel homoj kaj estis vivaj.

     La infanoj ektimis, al ĉiu misŝanco ankoraŭ tio ĉi.

     „Ne timu,“ diris unu el Krakonoŝoj. „Ni ne malutilos al vi. Ni estas fratoj de Krakonoŝo kaj helpas al bonaj homoj.“  

     La infanoj kvazaŭ mutiĝis.

     „Rigardu, kiel ni konstruas dometon,“ diris alia.

     Kaj jam ili eklaboris. El neĝo, kiun la infanoj formetis de sur la arbotrunkoj, Krakonoŝoj faris neĝbrikojn kaj konstruis bele de la tero. Ili foruzis por tiu verko ĉiun neĝon el la ĉirkaŭaĵo, kaj la dometo estis baldaŭ preta eĉ kun la tegmento. Tute sama kiel tiu, el kiu la infanoj matene eliris. Sed nun jam estis vespero.

     „Nu, bonvolu internen,“ diris unu el Krakonoŝoj kaj malfermis pordon.

     La infanoj starigis sin kaj eniris en la dometon. Estis tie varme kaj agrable, kiel hejme.

     „Kaj kion vi?“ Věroš demandis Krakonoŝojn, ĉar kelkaj ankaŭ transiris sojlon.

     „Pri ni ne timu,“ respondis unu el la fratoj de Krakonoŝo, „ni devas ekiri al la foirejo, por ke nin tie homoj aĉetu kaj ni povu doni al  vi ian monon.“

     „Ni ne volas monon,“ diris Tomaso. „Kaj tute ne kiel kompenson por vi.“

     „Ni bezonas nur salon kaj sukeron. Sed pro vi ni tion ne volas, ni prefere iros peti al la onklino,“ aldonis Cilka.     

     „Ĉu salon kaj sukeron?“ ridis la frato de Krakonoŝo. „Jen en la korbeto estas du saketoj. En la malgranda estas salo, en la pli granda estas sukero.“ Kaj  li metis la korbeton, kiun li alportis de ekstere, sur  plankon.

     „Sed vi jam metis en ilin nur neĝon,“ miris Věroš.

     „Vi vidos matene,“ kapjesis Krakonoŝo.

     „Ĉefe ne iru al la foirejo,“ daŭrigis Věroš. „Ni ne plu volas vendi vin, vi ja estas vivaj.“

     „Ni dankas, ni dankas,“ laŭtvoĉis Krakonoŝoj. „Sed ni devas iri al la foiro kaj refariĝi la konusaj Krakonoŝoj, ĉar baldaŭ estos Kristnasko kaj homoj volos aĉeti nin, por ke ili estu faliĉaj en la nova jaro.“  

     „Tio, ke ni viviĝis, estas propre verko de nia plej aĝa frato, la montarestro Krakonoŝo.“

     „Vi iru trankvile dormi en viajn litojn, ni prizorgos nin.“

     Kaj la fratoj de Krakonoŝo forpaŝis.

     Kion la infanoj estis farontaj? Ili eĉ ne povis fari ion alian, ol demeti la malsekajn ŝuojn, senvestigi sin kaj enlitiĝi. Věroš ankoraŭ rapide kisis Cilkan kaj ekplorpepis:

     „Sed estas bonaj la fratoj de Krakonoŝo.“

     Matene la infanoj vekiĝis en la litoj, en kiujn ili vespere kuŝiĝis, sed tio ne estis en la dometo el neĝo, sed hejme ĉe la arbarrando.        

     Cilka leviĝis kaj iris al la korbo, kiu staris sur la planko. Estis en ĝi du saketoj. En unu salo, en la alia sukero. Ili tiom miris. Sed kie estas Krakonoŝoj?

     Tomaso tuj kuris en kameron, Krakonoŝoj tie kuŝis sur breto, kvazaŭ neniu iam prenis ilin de tie. Li iris pli proksimen kaj  fiksrigardis ilin. Sed kia amuziĝo. Unu Krakonoŝo palpebrumis.  

     „Vi estas vivaj,“ ekvokis Tomaso.

     „Ni ne estas,“ diras tiu Krakonoŝo. „Ni volas nur ion diri. Post kiam malaperos neĝo kaj estos antaŭ Pasko, tiam iru denove en la urbon al la foirejo.“

     „Ni havas nenion por vendi,“ respondis Tomaso.

     „Sed vi havas,“ oponis Krakonoŝo. „Nur rigardu tie en la hurdon.“

     Tomaso rigardis – kaj la hurdo estis plena de paskaj ovoj, kiajn iam pentris panjo

     „Ni dankas,“ li diris al Krakonoŝo, sed tiu kuŝis, eĉ ne moviĝis, ne palpebrumis.

     Tomaso revenis en la ĉambron kaj diris pri la miraĵo al Cilka kaj Věroš.

     „Ni tamen ne vendos ilin,“ respondis Cilka. „La paskaj ovoj estas post panjo samkiel Krakonoŝoj post paĉjo, ni retenos ilin.“

     „Mi skulptos novajn Krakonoŝojn kaj vi povas pentri novajn paskajn ovojn,“ kontraŭdiris Tomaso.    

     „Kaj kion faros mi,“ aŭdigis sin Věroš. „Mi scias kion, mi helpos al vi.“

     „Tiu Krakonoŝo ja estas ŝerculo,“ diras Tomaso.

 

                                                     (Krakonoŝo estas legenda estro de la montaro Karkonoŝo.                 

                                                      Li estas identa kun la germana Riebezahl.)