Zamenhofa festo en Vieno 2012

Sabate la 15-an de decembro 2012 en Pola Instituto



Programo

* Enkonduko kaj gvidado tra la programo (Bernhard Tuider)
* 50-jara jubileo de ALBE (Henriette Etzenberger kaj Veronika Haupt)
* Kiel ni informas pri niaj gravuloj. Esperantistoj en Vikipedio, kun ekzemplo de Josef Cink (Miroslav Malovec kaj Marek Blahuš)
* 15 jaroj de interlingvistikaj studoj, UAM (aldona prelego de Ilona Koutny)
* Bufedo



Vidu ankaŭ Kunlaboro Vieno-Brno.


Fotoj, kiujn ni ricevis de Uwe Stecher




































































Nia alveturo al Vieno

Unu tagon pli frue forveturis al Bratislava Marek Blahuš kaj tiu poste venis de Bratislava per aŭtomobilo de Petro Baláž. El Brno veturis trajne en la Zamenhofa tago: Miroslav Hruška, Miroslav Malovec kaj Josef Vojáček. Ili atingis Vienon ĉirkaŭ la 11-a horo. Ilia trajno traveturis nove konstruatan ĉefstacion, sed haltis en la stacio Meidling, por kiu ili havis rabatitan veturbileton danke al In-karto inkluzive de tuttaga urba trafiko en Vieno (nur J. Vojáček aĉetis urban bileton aparte, ĉar li ne sciis, ke li povas ĝin aĉeti kun la trajnbileto). La triopo unue iris al Schönbrunn, malnova imperiestra palaco, nun plena de standoj kun kristnaskaj varoj. De tie ili veturis per metroo al la konstruata ĉefstacio, ĉar apude en nova domo estis senpaga ekspozicio pri la konstruado. Ĉar ekstere pluvetis, estis agrable tie pasigi unu horon inter multaj paneloj kun bildoj kaj videoj, eĉ tridimensiaj. Poste ili uzis tramon por veturi unu stacion al Belvedero, alia historia konstruaĵo kun multaj kristnaskaj standoj en la korto. Ĉar jam proksimiĝis la 15-a horo, ili iris de tie en la urbon direkte al katedralo de Sankta Stefano tra vere homplena avenuo. De la katedralo jam estis la Pola Instituto relative proksime.


Pola Instituto (Am Gestade 7) troviĝas en anguldomo, en la dua etaĝo, kie ĝi havas saloneton kaj libroŝrankon kun libroj pri Chopin. Necesas sonorigi per unu el prembutonoj por esti enlasita. En la antaŭĉambro ni lasis niajn anorakojn, poste eksidis sur seĝojn teatre aranĝitaj. Je la 16.30 h komenciĝis la programo. La ĉeestantojn bonvenigis Bernhard Tuider, la prezidanto de la Aŭstria Esperanto-Federacio.


50-jara jubileo de ALBE (Henriette Etzenberger kaj Veronika Haupt)

En la prelegejo kolektiĝis proksimume trideko da personoj. Post malgranda enkonduko, s-ro Bernhard Tuider transdonis la vorton al du nevidantaj s-inoj Henriette Etzenberger kaj Veronika Haupt, kiuj rakontis pri la historio de ALBE, Aŭstria Ligo de Blindaj Esperantistoj. Ili laŭde menciis pasintjaran kongreson de LIBE en Olomouc kaj viziton de Teĥnika Muzeo en Brno.


Kiel ni informas pri niaj gravuloj. Esperantistoj en Vikipedio, kun ekzemplo de Josef Cink (Miroslav Malovec kaj Marek Blahuš)

Poste ricevis la vorton Marek Blahuš kun Miroslav Malovec. Ili akompanis siajn vortojn per lumbildoj projekciataj sur granda ekrano. Marek Blahuš klarigis, ke ĉefe junaj homoj, kiam ili unuafoje aŭdas pri Esperanto, tuj iras al interreto por serĉi, pri kio temas. Guglo al ili kutime proponas sur la unua loko artikolojn en Vikipedio, tial tre gravas, kiamaniere Esperanto estas prezentita precipe en la nacilingvaj versioj de Vikipedio. Per pluraj ekzemploj li montris, ke mencio pri Esperanto en televido ekzemple, tuj vidiĝas en Vikipedio, ĉar la vikipedian artikolon pri la internacia lingvo vizitas miloj da homoj (en Vikipedio ekzistas kalkuliloj, kiuj tion registras). En Vikipedio ekzistas jam informoj pri 4000 (kvar mil) esperantistoj, sed ne en ĉiuj lingvoj kaj sur la sama nivelo. Oni povas helpi al tiuj Vikipedioj per enkonduko de kategorio „esperantistoj“, per esperantigo de nacilingvaj artikoloj (ekz. pri la ĉinaj esperantistoj) kaj de tie al la ceteraj. Kiel kuriozaĵon li prezentis listojn de plej popularaj esperantistoj aŭ Esperanto-favorantoj (ekz. Fidel Castro, Johano Paŭlo la II-a, Umberto Eco) el diversaj vidpunktoj. La prelegon de Marek Blahuš oni povas trovi ĉe www.vikipedio.net aŭ rekte elŝuti.


Miroslav Malovec parolis pri Josef Cink, pasintjare forpasinta grava ĉeĥa esperantisto, kiu studis en Brno kaj aktivis tie en la 1950-aj jaroj inter junularo. Poste kiel instruisto li verkis plurajn kantaretojn, lernolibrojn de Esperanto por korespondaj kursoj kaj progresintoj. En lia pastlasaĵo estis trovitaj multaj tradukoj de popolaj kaj religiaj kantoj kaj ankaŭ de 300-paĝa ĉeĥa-esperanta frazeologio, kiun nia klubo preparas por eldono. Fine ili montris, kiel aspektas la vikipedia artikolo pri Josef Cink.


15 jaroj de interlingvistikaj studoj, UAM (aldona prelego de Ilona Koutny)

La lasta preleganto estis Ilona Koutny. Ŝia prelego konsistis el ses partoj: fiksado de Esperanto kiel lingva sistemo, poste kiel viva lingvo kaj lingvo de literaturo, konstituado de esperantologio kaj interlingvistiko, ilia kultivado fare de István Szerdáhely kaj ŝi mem en la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznan. Ŝi finis per statistiko, kiom da personoj pasigis la interlingvistikaj kursoj kaj el kiuj landoj.


Bufedo kaj forveturo

Poste sekvis malgranda bufedo, kiun preparis lokaj esperantistoj, kaj libroservo, kiun preparis Petr Baláž kun siaj slovakaj kolegoj. Kun ili revenis al Bratislava ankaŭ Marek Blahuš, ĉar lia veturbileto validis inter Brno-Bratislava kaj reen. La trajno de la triopo Hruška-Malovec-Vojáček veturis je la 22.30 h. S-ro Tuider kun la kluba prezidantino akompanis ilin tra nokta Vieno unue al la katedralo, kie ĝuste ludis juda muziko okaze de juda lumtago (tie ĉiuj prenis varman punĉon) kaj poste al la stacidomo. En Břeclav ili atendis trajnon el Slovakio, per kiu venis Marek Blahuš kaj poste ili kvarope venis al Brno je 1.30 post noktomezo.