Al Karel Nėmec el Sliač la 11-an de septembro 1855
- Kion vi nun trasuferos, tio iam estos por vi bona valoro, kredu min, tian homon oni eĉ ekkoni ne povas, kiu ne spertis ankaŭ malbonon – nur kiam vi ankaŭ en tio persistos, vi certe havos ian valoron.
Kiam vi en vi mem malkovros la forton – ekzemple de Dio – aŭ vi mem vin tiel forte mobilizos, eĉ se ekzemple en paciencon, ke vi poste grandajn obstaklojn kaj sortobatojn superos, diru pri via sperto al aliaj, kiuj dume ne scias, ke la provoj al vi taskataj estas de la Patro al ni taskataj nur en tia mezuro, kiun ni estas kapablaj elteni. Kiam la solvaĵo de nia doloro estas saturita, naskiĝos la kristalo de nia spiritiĝo, fine ankaŭ de la spiritiĝo de la Universo. La turmenton kaj malcertecon de aliaj ni strebu mildigi ankaŭ tiel, ke ni diros al ili pri nia sperto, en kiaspeca provo ni sukcesis. Ĝi devus esti eĉ nia devo, ni devus havi senton de ia ŝuldo pro la granda helpo, kiun ni ricevis por la supero de la obstaklo. Rakontu al aliaj, ke el tiu ĉi vivoprovo vi eliris pli fortaj kaj ke vi ricevis la Gracon progresi sur via spirita vojo iom pluen, ekde la punkto alfa al la punkto omega, al la senco de nia celado.
Kiu havas bonan personan sperton, kiel sukcesi en la provo, tiu transdonu ĝin neprofiteme pluen; se similan sperton havas la tuta nacio, la samon devus fari ankaŭ ĝi.
Nur el la interno de l´ koro donu la forton
por la proksimuloj dronantaj,
nur el la interno de l´ animo ĉerpu la forton
por la koroj batantaj…
Nur el la interno de l´ koro ĉerpu la belon
de l´ amo ardanta –
Ne plu havas forton por disdoni
la amo trans bordojn disverŝita…
Tenu nin firme
tenu nin firme super la nivelo
la bonaj vortoj.
(Esperantigis Jiøí Patera)