| El la nuntempa ĉeĥa
  literaturo  | Věra Ludíková EKAŬDI
  LA ANIMON poemoj kaj tekstoj   Enkonduko          Antaŭ
  mi kuŝas paperfolio, kaj mi serĉas vortojn, per kiuj mi prezentus
  min al vi koncize.          La
  plejgravaĵon enhavas la metaforoj de poemoj, kiujn mi verkas jam de junaĝo.
  Jam en tiu tempo la aŭskultantoj povis aŭdi ilin en Viola aŭ
  legi ilin en gazetaro. Kiam malfermiĝis novaj ebloj publikigi kaj eldoni
  librojn sen permeso kaj sen cenzuro, mi decidis eldonigi sinsekve poemarojn
  PESILO, ILI NE SCIETAS kaj EKAŬDI LA ANIMON proprakoste. Miaj poemoj
  kaptis intereson de profesorino XING-CAN, kiu enĉinigas ilin.          Ofte
  mi ricevas la demandon: Kial vi verkas? Verŝajne tial, ĉar oni
  bezonas por si mem multon gravan ordigi kaj formuli. Ekzemple oni demandas,
  kial la homoj estas neinstrueblaj kaj kial ili ĉiam kaj ĉiam denove
  flamigas la brulegojn de malamo kaj de milito. Rimarki iliajn ĝermojn
  kaj preventi konfliktojn, kuraĝigi en espero kaj amo - jen estus bela
  misio de gepoetoj. Sed iam tiam la propraj kapabloj ne sufiĉas por regi
  propran personon. Mi opinias, ke estas ĝuste dividi sian vidpunkton kun
  komprenanta leganto.          Vespere
  mia fenestro estingiĝas kiel la lasta. Longe jam la infanoj endormiĝis
  ĉe fabelo, eĉ kiam la taksoj eminente” translokiĝis el
  lernejaj kajeroj en la abiturientan atestilon de matureco. La vortoj elmergiĝis
  el sekretaj kaŝejoj, el profundaĵoj kaj ankaŭ el bluaj altoj,
  por doni nomon al tio, kio tiom suferigas kaj samtempe alportas unikan feliĉon.                                                                   Věra Ludíková     Hodiaŭ
  preterpasu min piedpinte Mi elpaŝos
  el mi fingropinte, miaj
  piedoj vagos sur tegmentaj dorsoj kaj valoj. Mi elpaŝos
  el mi fingropinte, miaj
  piedoj transpontos oratantojn de frontonojn. Mi elpaŝos
  el mi fingropinte, ĉu
  vi aŭdas min? Halo, ĉielen mi vokas, enĵetante
  telefonajn monerojn. Bonvolu
  meti, Sinjoro, viajn manojn sur tegmentajn dorsojn, fleksu
  ortantojn kaj kurbigu ilin en kvarajn dimensiojn, dancigu
  en muziko magnetojn de la tero. MI
  INSISTAS: AMU VIN RECIPROKE   * * * Rubujoj Kreskado
  ne videblas, kaj
  tamen ĉiujare fruktoj maturiĝas. Kreskadon
  de l' homeco vi intencas       ekkompreni
   el
  pot-splitoj, forfalintaj de viv-eventoj, ne plu
  bezonaj, forĵetitaj
  post kabanoj ekstervilaĝe. Tiam la
  homoj emis ornami ceramikaĵojn, armilojn,  certe
  ankaŭ sin beligi.   Kiom ni
  hodiaŭ devancis ilin, kion
  sciis pri la mondo tiuj mizeruloj,  sklavoj
  de dioj, de malsato kaj de aŭguristoj.   Kion, se
  iu prijuĝus la enhavojn de niaj rubujoj, kiun
  gradon de kultur-dekadenco li al ni aljuĝus,  pri kio
  juĝus li laŭ malnovaj ŝuaĉoj, ladaj ujoj,  nuraj
  splitoj sen ornamoj, laŭ ĉifonoj kaj panŝimo? Al
  posteuloj pruvon ne prezentos plu la
  karbonmetodo pri
  mortintoj el amas-tomboj. La fumon
  de murdatoj en gaskameroj jam antaŭlonge
  forportis la aero. Kreskado
  ne videblas, la
  fruktoj de l' homeco maturiĝas lante.                   *  *  *   Ili ne
  scietas Kiam vi
  ploremas sincere, sentante
  triston nehipokritan, la mondo
  indiferentas, ĉu vi aŭskultas el
  Mozart aŭ el Betoveno. Malantaŭ
  larmo ĝi vidas histerion, kontraŭ
  kiu preskribendas glacia akvo. Kiam mi
  ploremas sincere, sentante
  bedaŭron nehipokritan, mi
  ripetas al mi komparon: Kiam
  stelo naskiĝas aŭ pereas, travivas
  ekbolon kaj falon en
  enormaj temperaturoj kaj premoj. Kaj al
  homoj ŝajnas post longa esplorado ĉio
  nur ekfulmo.     Bildo de
  Salvador Dali Mia
  bandaĝo brakumas la mondon, per
  naiveco mi narkotas la homojn. Mi
  puntas kiel pitono, logikas
  kiel struta plumo.  Ekzaltita
  de ekzekutaj eŝafodoj, mi
  plezuras aerpendi kaj teruras. Vekante subprematan
  kontraŭpremon, al
  veantoj mizeron mi distribuas, rezignigante
  pri defendo kaj disfendante reziston. Mi estas
  terora teruro, teroro de teruroj, opio de
  kapoj papavaj.              „Averto antaŭ intercivitana
  milito.” Silenta
  poŝt-ludo Kreivaj
  manoj per dukatetoj prisemis la teron, eksidis
  sur orajn disketojn en libere pendantaj jupoj,  sur
  korsaĵojn, violonpontetojn, sur
  iliajn kordojn por rememori ludi... Kiam vi
  kurtene dismetos vian vestaĵon, suspiros
  kronetoj sur la kapoj dolĉamare. Kaskadojn
  kamomile lavitajn vi frizos en
  nodojn gordiajn -  Angoro
  martelas kiel timpana simfonio. Mergi la
  frunton en etajn kamomilojn! Kiam la
  solvaĵo estas supersaturita, naskiĝos
  kristalo - SENDU ĜIN AL PLUAJ!   Mia
  animo havas
  maskon kunulon vangon. Tie ĝi
  loĝas, ĝelajn brikojn masonmetis
  rikoltantoj de pomoj prohibitaj. En
  granda renkontado nin kaj niajn antaŭulojn  agordis
  por resonanco la vibriĝo de Ĝemeloj, la
  kolonaro de la katedralo Notre-Dame. *                  Kaheletoj
  sur planko  de ŝaktabuloj
  kaporompaj, ni scias
  - tie estas celo kaj ni
  iras aliloken kaj apuden.   * Duboj
  stumblantoj - vin
  devancis militantoj,  murrompaj
  ramoj, cerboj virŝafaj. * Ni fidas
  vin kiel
  kolonojn el salo, kiam vi
  malfermas buŝon, malseka
  mensogo forrompas kristalon. Oni dispremis
  kolon-kanelon, ĉizitan
  por fremdaj dioj. Oni
  translokis frontan tabelon  por alia
  akto de la teatraĵo: Divide
  et impera!” La
  malbeno ŝvelas ĝis nun. * Oni
  fragmentigis ziguraton je
  eternaj brikoj. Kliniĝema
  kloŝfloro dissonorigis
  reviviĝon. * Timo
  sidas sur animo  kiel
  pruno sur kuko, ŝtopita
  buŝo englutas eĉ kernon. * Tuj nun
  vi volas ekkoni senmezurecon de la
  Universo - vi povas
  ĝin dedukti el pinĉo da tero. La
  okuloj ne sufiĉus, la kruroj ne servus.  * La Tero
  estas Dia polmo malfermita, sur nervetoj
  de la sorto ni iras piede. * Al la
  tercentro de ĉie estas same proksime, sed pli
  dista estas la via ol mia Dio. * Se vi
  desegnas liniojn rekte antaŭen,  la vivo
  ilin deflankigos zigzage. Mi donas
  al vi stabilon kaj anim-ŝlosilon,  nur ne
  volu ĝin perdi stult-age. * Sur
  blanka pergameno per krajono mi ŝanĝos
  mian nomon je la via Kiam mi
  turnos ŝlosilon en pordo al nekono, mi
  deziros bonon por vi esprimi - Sur
  blanka pergameno per krajono  vi ŝanĝos
  vian nomon je nomo mia Kiam mi
  turnos ŝlosilon sur vojo al nekono, mi vin
  protektos, kion devu timi -   * Antaŭskribita
  de cirkonferenco en
  mirego vi ekkonas eliran
  punkton. * Enplektigo
  pro averta puno  en
  radaron de Fortuno trafas
  suverenojn. *  Se al vi
  ŝajnas,  ke vi
  malgajnas tufojn
  da orkideoj,  ne kredu
  kalumniojn. * La tutan
  tagon sole por si gardi, kiam
  tamburetoj flute sonas. Povi sub
  la ĉielon ne rigardi, je kies
  konto hodiaŭ ili insultas. * Tra
  kudriltruo de celkonformeco trairas
  kruda sekalfadeno. Kial ne
  aldoni pli da koloreco - Direktata
  de perpendiklo ne klinu
  kapon, ne
  subenturnu okulojn,  lasu
  senton sen ŝanĝo. *   La maro
  eksusuris antaŭ
  sablo de la plaĝo de jaroj. Blanka ŝipo
  sur ĝi navigas  kiel
  nubeto en blua ĉielo afabla
  fantazio. * Per kio
  volas vi haltigi  ekkurintan
  sunan paŝon. Fleksebliĝintaj
  manoj estas cigna ombroludo, flugemaj
  blankaj lanugoj  post oro
  de forvelkintaj tusilagoj. *  Amoko
  kaj Amoro najbarproksimaj
  en aboco estas
  formoj de frenezeco de detruado kaj amo.
  Amoro kaj Amoko je la
  alia ŝanĝiĝas, indiferenteco
  estas indiferenteco. * Noktoj
  kiel nigra kafo, nigra
  efika unuavide, de nokto
  nigra infiniteco kun
  pedunkloj de rememoroj... *  Knabino
  estas de suno trapenetrita pejzaĝo  kisata
  sur buŝo fermita per sigelo. Okuloj
  palpas la sorĉan, la plej belan,  la esencan... * Nigra
  sambuko kun blanka tufo,  al suno
  vi turnas vian sopiron. Mistera
  Hamleto en veluro vestita, post
  sepa sigelo vi trovas plu... * Mi
  varmigas vakson de festa kandelo  en streĉitaj
  manoj de arkpafanto, el mia
  varmo kvanton mi doni provas - ke el la
  fajranta ne restu meĉeto duonbruliĝinta, kiu
  morgaŭ apogi ne plu povas. * Mi
  lernas aŭskulti interparolojn de aceroj,  mi
  klopodas enpaŝi en radiketojn de poemo.  Vin mem
  klopodas mi kompreni. Mi
  klopodas ne vundi. * Oktobro estas
  flamo de tridek sorpujoj, tridek
  ekkrioj sur pomujo. Prunoj
  estas larmoj de nuda branĉo de virino.  Oraj
  platetoj ne kovros dezertajn kortetojn. * Noktoj
  kiel nigra kafo, nigra
  efika unuavide,  nokto
  sendorma,  ĉu
  konas vi savkoridoretojn? * Miaj kolonaroj
  flugilportantaj - miaj
  suprenspiralaj ŝtupoj anobiaĵaj - Splite
  rompita estas kristala globo.  En
  brilraketoj de cirkulantaj fajreroj  vi
  eldiras KIAL ĝuste
  vi restas sen helpo. * Por mia
  kristala globo kungluita
  el splitetoj,  deprenataj
  restaĵetoj, kio
  enfosiĝis en fingrojn en la
  tutaĵo por ĉiam mankas. Alia
  estas mondo sub ĉielo alia.  * La animo
  konas vortojn, oscilantajn
  tien-reen  en alto
  ie supertere. Kiuj
  unufoje aŭdos ilin, pro
  mirego mutiĝos plej vere. * Vi kaŝas
  torenton de homa tenero  en
  nebulon blankan, monstran, ĝis
  nevolo aŭdi vortojn de l' animo  antaŭ
  ol lipoj por ĉiam cindriĝos. * Tero -
  jen polmo malfermita de Dio,  ĉe
  randoj laŭvicaj enfalejoj. Ĉiu
  mem lumportanto sur
  nervoj de l' sorto ni kuros.  * Mi
  forbalaas polverojn de via vojo,  ili
  enfalas en miajn okulojn. Ne miru,
  ne esperante tion, por
  momento mi eksilentos.   * Se vi
  tiom emas frapi la
  pordon de kontraŭa domo, konfidu
  fajron al puto. La
  akvonivelo refraktos nomtabuletojn, kiujn vi
  volis premi per polmoj. Ne levu
  martelitan frapilon kontraŭflanke.  La koro
  nur por vi martelema preterirus
  vin neaŭdate. *  Nur
  preterpase vi malfermas koverton. Legi vi
  ne pretas, kiam vi
  leteron demetas per
  tiktakado de l' animo plenigitan. * Kiom
  pezas nigra guto, nigra
  perlo de ŝnureto falinta,  nigra tuĉo
  sur pieridaj flugiloj amplene
  desegnita - * Al vi ŝajnas,
  ke animo perligas frostiĝintajn
  larmojn el kristalo. Jen nur
  arĝentajn monerojn en arboj dispendigis
  pluvo. * Kiel
  papilioj en animo oscilas membranhavaj
  buntkoloraj pensoj. La
  gastiganto fortimigis pieridon, la
  festenanto ne ekvidus ĝin. * Somero -
  duonpaŝe al aŭtuno - ne
  demandas pri la senco de maturado, pleniganta
  formojn ĝiskomplete. Aŭtuno
  koloriĝinta kvazaŭ pro ĝojo finos
  sian verkon, pom-granadetojn
  disrulos. * Novembro
  rondeltranĉis tridek kvin krizantemojn,  tridek
  kvin nuancojn forkalkulis. Verdaj
  farbotavoloj antaŭlonge estas forviŝitaj  per viŝtukoj
  de nebulaj matenoj. Tra
  defalintaj folioj iradas kun ni belo  kiel
  tempo, posedanta nin mem. * Super
  barilstangoj nebuloj flosas kiel
  tralavataj blankaj akvareloj,  ĝis
  distingeblas nur konturoj. Pli
  malproksime en kohortoj staras pice-strioj, ĝis
  monto foren sin anoncas alifoje
  por supreniro. * Lampistoj
  konas brilon de vespersteloj. En junaĝon
  foliumi ili virinojn tiel instruas,  ke
  sekreton, de lipoj gluitan el trezorejoj  iu alia
  ne legu trans ilia ŝultro. *  Kandelbrilajn
  tintilojn  el
  maldikaj arĝentfolioj - dispendigos
  da ili milojn en
  verdaj pingloj sankta vespero... * Virino
  estas sekreto de lipoj
  sigelita. Kiam kun
  amo vi ilin malfermos, vi
  trovos invitilon por paciĝo. * Kiel se
  animo pufigas plumetojn, estas
  banaleco per rubando de belo bandaĝita,  kiam neĝas. * Peniko -
  jen plumo de poeto, ambaŭ
  bildojn pentras. Kien unu
  vortojn direktas, la alia ilin
  per okro kolorigas. La vivo
  estas pentristo pasia,  kun
  mevoj la teron trarigardas. Kiu per
  krajono skribas en nekonatecon,  pro tera
  bluo senpeziĝas. Ĉielarko
  ploras, gutetas pluvo, saltas
  kiel guto de hidrargo.  Forigu
  folieton post folieto,  malfermu
  algluitan koverton. * Mi kuras
  sur ardigitaj ŝtonoj,  akrajn
  vortojn ne rememorante, precipe
  se vi butonfermas antaŭ
  mi vian animon. Mi kuras
  sur ardigitaj ŝtonoj, ardaj
  vortoj enbruligas sin en la animon.    * Mia
  animo zorgoplenas, kvazaŭ
  ĝi multon scius, elsub ĉevalaj
  piedingoj de invadanto  iam ĝi
  jam manplendis. Vortforman
  alĥemion  en ia
  ajn harmonio li tamen
  ne volus kompreni. * La animo
  flustras por si mem, formuletojn
  de parolo ĝi ne demandas.  Larmojn
  kiel pilketojn ĝi forrulas,  ĝis
  iu, kun kiu ĝi volas esti,  kial ĝi
  suferas, ĝin demandos. * La animo
  ĝemas silente, ĉar
  mem ĝi bone scias, ke per bruo
  ĝi ne malakrigos eĝojn. *                                        RUT          Longe
  mi preparis min por la hodiaŭa vespero, kiun mi longigos eĉ multe
  trans la noktomezon, por noti antikvan mesaĝon. Sole la hodiaŭan
  vesperon mi volas dediĉi al ĝi, ĉar pli longe mi ne rajtas
  prokrasti miajn devojn. Jena momento apartenas al vi, junulino Rut. Mi provos
  koncentri min plene al vi por elvoki vian bildon kaj por trovi vortojn, kiel
  vin proksimigi, por ke vi estu io pli reala ol nelegebla streketo notita sur
  la muro de viktimoj. Mia Sinjoro, mi petas, se vi deziras, ke mi priskribu la
  dramon de la junulino Rut, donu al mi forton ĝuste hodiaŭ, en la
  festotago de mortintoj. Jam longe mi klopodis kompreni la grandan perfidon,
  per kiu kulpis kontraŭ vi homo plej proksima. Longe mi devis pensi pri
  vi, junulino Rut, kvankam vi mortis antaŭ mia naskiĝo, ĉar
  tujaj decidiĝoj, eĉ trapensitaj, estis por vi drame fatalaj. Viaj
  okuloj aperados antaŭ la miaj kaj persekutos min, ĝis mi finskribos
  almenaŭ koncize vian nefinitan historieton, ĉar mi jam ricevis
  plumon en la manon, kuraĝon kaj volon mi ricevas ĝuste nun. Ŝajne
  ne estis hazardo, ke mi vidis en fotografaĵo viajn profundajn nigrajn
  okulojn sur fono de glata bruneta haŭto, kiuj kvazaŭ alvokis min ne
  formeti ĝin facilanime, sed kompreni ilian apartan funebron. En
  skatoleto estis ordigitaj iliaj sekretoj. Kovrilo demetita parte malkovris
  liniojn de ornamaj skriboj, neniam malesperon. Ne tralegu, ne foliumu, kiu
  estis la lasta. Ŝi certe ne supozis, eĉ ne kredus, ke ŝi ne
  plu renkontiĝos kun sia fianĉo, kiam ŝi deponis la fianĉinan
  heredaĵon ĉe liaj gepatroj, antaŭ ol ili fariĝos edzo kaj
  edzino, kiel ili promesis al si. Blankajn pladetojn finitajn per ruĝa
  marĝeno ili kune elektadis kiel anticipe kalkulitajn, akrobatajn,
  stringajn malbonaŭgurajn informojn, avertantajn. Mi ne konis Rut, mi
  vidis nur kelkajn ŝiajn portretojn kaj aŭdis rakonti historieton,
  kies finon neniu konas, mi nur scias, ke ŝi ne revenis hejmen kiel
  multaj aliaj, kiuj devis porti la stelon de David. La nigraj okuloj de la
  portreto dokumentas pri neplenumita amo de juna pomarbo, kiu sovaĝe
  kreskas en ĝardeno, kaj kvankam ĝi proponas sian manon al la suno,
  ne maturiĝos sur ili eĉ etaj pomoj, kaj ŝi sentas sin kvazaŭ
  sovaĝa pirarbo sur kampo, kvankam ŝi vivis en superluksego de
  silkaj ŝtrumpoj kaj veluraj kolumoj. Ili promenis alkroĉitaj al si
  kaj tenante sin je la mano kvazaŭ serioza duopo kun peltaj kolumoj. De
  vaste kaj distance plendetoj de vortoj havas kiun peti pri helpo, rememoris
  Rut, kie ŝi faris eraron. Se ŝi ĝuste nun frakasus sian kapon
  kontraŭ la muro, nenion ŝi revenigos reen. Fraŭlino Rut
  devenis el respektata familio, sur kiu tamen kuŝis ombro, ĉar la
  panjo estis judino. Ŝi ne estis plene sana. Rut tre amis ŝin kaj
  estis zorgoplena, kien oni forveturigos la patrinon kun ia transporto. Kvazaŭ
  ŝi sentus, ke la patrino forveturas en lokojn, kie elsublimis la animoj
  de la karceristoj, ŝi volis kun ŝi resti ankoraŭ momenton, ankoraŭ
  ion rakonti al ŝi, por ke ŝi ne restu tiom sola dum la vojaĝo
  al nekonateco. Sed antaŭ ol ŝi atendis tion, la vojaĝo finiĝis
  per pordego kaj pikdrato. Abruptaj, gorĝostringaj estas la malbonaj
  informoj, avertantaj. De ekstere mi imagas ŝin en ŝlosita vagono,
  sed sian sorton ŝi decidis jam antaŭe, kiam ŝi transpaŝis
  ĝian sojlon. Kaj tie, sur la loko de destino, ŝi ne povis kredi, ke
  ŝin, Rut, filinon de miksa geedzeco, ĉar la paĉjo ne estis
  judo, sed kristano, povis trafi tio, kio trafadis jure validajn judojn. Ŝi
  ja havos, pli precize dirite estis havonta edzon kristanon kaj estas
  preparita vivi kun li laŭ la leĝoj de lia konfesio, kiel alie - en
  ilia hejmo eĉ ne pendis ujo kun sankta skribo super la porda sojlo. Sen
  sanktaj vortoj estis ringoj kaj valoraj ŝtonetoj de antaŭuloj kaŝitaj
  en la tero. La vojaĝo impresis ŝin kiel koŝmara sonĝo,
  sed ŝi baldaŭ devis vekiĝi. Je kelkaj tagoj pli frue, se ŝi
  estus fianĉino... Nur la nuboj nenion sciantaj, kio ĝuste nun
  okazas, ŝajnis al ŝi malbonaŭguraj kiel sovaĝaj ĉevaloj
  kaj flugantaj vulturoj samtempe. Nuboj nenion sciantaj, ruĝaj nuboj ŝajnis
  al aliaj okuloj nur kiel ĉielruĝo, kiel ruĵo sur lipoj,
  promesantaj ĉarmon ankaŭ por morgaŭ. Mi sonĝis sonĝon,
  ke ruĝaj ŝtonbuloj altaj ĝis tibioj kvazaŭ ovoj tiranosaŭraj
  obstaklis sub la piedoj, brulis eĉ sub la palpebroj. Mi sonĝis tiun
  sonĝon, ne sciante, kiel ĝin klarigi. Kaj poste mi reimagis la
  okulojn de junulino Rut, kaj ĉion, kion mi aŭdis pri ŝi, en
  enkadrita bildo de teruroj, kiuj ĉirkaŭhantis kiel monstraj fantomoj
  la koncentrejan Eŭropon. Nur nelonge, unu stacion antaŭ ol vi
  transdonos al ni torĉon, mi kunveturos, rememoru, panjo, kion vi ne
  diris al mi ĝis nun. Sed la patrino klopodas persvadi la filinon, ke ŝi
  revenu, ke ŝi ne envagoniĝu. Ŝi rememoris la vortojn, per kiuj
  estis persvadata la biblia Rut reveni al la gepatroj, sed same vane. Antaŭ
  ol vi sukcesis aparteni unu al la alia, li komencis timi. Kuru, rapidu al via
  knabo, ne akompanu min plu, forgesu fieron, diras la patrino al la filino,
  kiun ŝi tre amas kaj pri kiu ŝi timas pli ol pri si mem. Sed ne plu
  estis kien reveni. La antikva biblia Rut ne falas en abisman malplenon,
  kvankam ŝi ne obeas sian bopatrinon, ne liberiĝas de ŝi kaj ne
  revenas al siaj gepatroj. Lule konsolita de la biblia rakonto la patrino
  kredas, ke ankaŭ ŝia Rut eskapos el la tigraj ungegoj, kvankam sen ŝi,
  ĉar la filino estas laŭ la patrino nur duone judino kaj per nupto
  povas kristano tiun malbenon (aŭ honoron) forviŝi, nuligi kiel
  malan matematikan signon. Sed la pordego de la lagero estas pli ol abismo, ĝi
  estas kvazaŭ eterna silentado, kiam ĝi estas silentado inter
  partneroj. Rut scias pri la magia povo de la geedza ceremonio kun kristana
  edzo kaj kun granda espero penas transdoni al la fianĉo mesaĝon, ke
  ŝi atendas lin, atendas, ĉiam pli urĝe atendas. Eĉ por
  momento ŝi ne dubas, ke scii, kion fari, ne estos por li problemo, kaj
  ke li kompreneble venos por ŝi. Ili konis sin jam delonge, ankoraŭ
  antaŭ la milito, kiam la ruĝaj tramoj tintis kiel muzikantaj
  sonoriletoj de palaco Laŭreto, kiel paradizaj sonoriletoj, aŭ ĉu
  eble kiel mortsonoriloj? En la stratoj, kiuj ankoraŭ ne estis tiom
  obskuraj, flamigis lampistoj ludemajn lumojn kaj antaŭ la mateniĝo
  estingis ilin por geamantoj, kiuj tenante sin je la manoj, promenis tra la
  stratoj de vespero ĝis mateno. Nun regas tenebro, en la anguloj
  sentineloj de turoj, urtikoj enlasas nenion tien nek reen. Tra la breĉo
  de rememorado alkuris ĝis ĉi tie, sur la plafonajn makulojn,
  videblajn de la supra kuŝbreto, vetĉevaloj kaj ili galopas vetkuron
  pri la vivo. LONGE VI ATENDOS MIN VANE. Ofte mi pensis pri la knabino Rut,
  kiu aperis pro eraro, kiel multaj aliaj, post la pikdratoj de fortikaĵoj.
  La atendado estas senfina. La patrinaj manoj jam estas malplenaj, de branĉoj
  forfalis ĉiuj folioj. Malfortajn brakojn la knabino etendas, per kiuj ŝi
  nun sin defendas. Al infanoj la manoj tute ne kreskis, en la vizaĝoj
  estas nur grandaj, mirigitaj okuloj. Mi meditis pri la junulino Rut kaj
  verkis poemon pri knabino de tiu nomo. Sed por ŝi ĝi estis nur
  konturo, kvankam probabla, de ŝia travivaĵo, kaj kun urĝemo de
  maljustumita animo ŝi konigis al mi plu detalojn, kiujn ŝi dezirus
  intuiciigi al iu, kvankam en la realo mi neniam eksciis pli, ol tiam antaŭ
  longa tempo, kiam la rakontanto de ŝia historieto parolemis. Li jam
  mortis, sed li konis Rut kaj evidentis, ke ŝia sorto ne estis al li
  indiferenta, ke li neniam forlasus ŝin, se li estus ŝia fianĉo.
  Li volis eĉ edziĝi al ŝi, por ŝin savi, sed la fianĉo
  tion malebligis. En malgrandan faceton, en unu renverson de sablohorloĝo,
  Rut devis meti sin tuta kaj plena, por la minuto, dum kiu ŝi rajtis
  revidi sian knabon, ŝi zorge strebis prepari sin. Ŝi kuraĝigis
  sin en sia kredo kaj forpeladis dubojn, rememorante, kiel konduktoro trapinĉadis
  blankajn biletojn kiel orelojn de parademaj etulinoj, ekridetis al ili kaj
  donis signalon por plua veturado, kiel ili tenis sin alkroĉitaj al ledaj
  maŝaj teniloj kaj en ilia ritmo balancetis brilo de la gefianĉaj
  fingroringoj, aŭ ĉu eble temis pri pendumilaj maŝoj de
  kondamnitoj? Kiel poste grincis la bremsoj, la riza vergaro forbalais ŝuon
  de knabineto, kaj li komentis, ni protektus nian infanon pli brave.
  Kiamaniere marĉandi kun la futuro pri la somera disvendo - Ili konis sin
  reciproke jam longe, jam el la kurso de dancado, elegante, galante, kiel
  decas. Se ne estus veninta la milita testado, ili fariĝus modela paro. Ĉiuj
  opiniis, ke tiuj du apartenas unu al la alia. Kiel povis Rut per sia pli
  ardanta koro intuicii, ke ne tute plene, ke la partnero ne submetiĝos al
  la vivprovo pro ŝi? Obeemo elastas, paŝetemas kiel glimanta kimono
  de gejŝo. Rut estis obsedata eĉ de kapturniĝo, kiam ŝiaj
  okuloj atendis en profundo de tenebro la signalon de amo kvazaŭ el
  lontana fremdlando, ĉu li jam sendos ĝin al ŝi. Blua
  krizantemo atendas vortojn seriozajn, prudentajn kaj kredas, ke la eraro
  eksplikiĝos, ke oni elkondukos ŝin de ĉi tie. Li venis kaj tuj
  rapidis foriri. Vortoj adaptiĝemaj, nur malkrede ŝi retrorigardis ĉiujn
  jarojn, dum kiuj ili sin konis, ĉiujn jarojn, kiujn ili atendis kaj
  sopiris, ĉu efektive restis nenio? Oraj ekbriloj elfunde de dezerto
  distanciĝis de Rut. Post la barilo kreskas sovaĝaj rozoj sole grize
  nigraj. VI JAM NE ĜISATENDOS MIAN REVENON. La ekkono konsternis Rut,
  kiam la tagoj kaj semajnoj estis forkurantaj, ke ŝia amato ja povis, sed
  nenion faris, ke li eĉ ne provis etendi al ŝi manon por transpaŝo
  de la ponto el la draka monto, sed ŝiaj fortoj ne kapablis kompreni
  signifon de indiferentaj vortoj, certe zorge kalkulitaj, vortoj al nenio
  devontigaj, kaj ĝis la fino de la vivo ŝi ne sciis ekkredi, kvankam
  subkonscie ŝi jam koncedis, ke el ŝia amo restis malpli, ol forto
  de zefiro, ol pezo de cindropinĉaĵo, ol polvo sur antikvaj
  dokumentoj, kiam ŝi diradis al si VI PREFERE NE ĜISATENDU kun amara
  mirego. Kaj poste, kiam ŝi efektive eksentis, ke okazos nenio, kio
  liberigus ŝin el kamero riglita de ekstere, ke ŝi sufokiĝas,
  poste ŝia animo lastfoje sendis rigardon al la ceteraj, eble ŝi ĝuste
  estis staranta apud la patrino, kiun ŝi ne sukcesis protekti, kaj
  eksentis abomenan, profunde abomenan momenton de konsciiĝo pri perfido
  de tiu, pro kiu ŝi senĉese preĝis, ke antaŭ tia perfido
  ne eblas cedi, ke ne eblas ne averti aliajn. Neniu kariero rajtas esti tiom
  alta, ke ĝi estu preferata antaŭ la vivo de homo. Neniu kariero
  rajtas alporti feliĉon, se ĝi transpaŝas mortan homon. Kaj se
  jes, sen ordo statas la universo kaj kun infero supren kuŝas nia mondo.
  Sinjoro nia, Dio, mi petas, alian fojon ne permesu tion. Mi petas, ke iu
  trarigardu la okulojn en la foto, kiu forviŝis la ceterajn jarojn, al
  kiu ne restos indiferenta ies erariĝo kaj kiu priskribos la historieton
  denove. Anonciĝu, kiu portas la ringojn de Rut, ŝia oro brulu sur
  lia mano kaj li ekhontu, tamen al kiu li redonu ĝin? El multaj gemoj oni
  pavimis placojn kaj sur ili palisis piloriojn kaj pendumilojn, ĉar envio
  kiel rabia hundo hurlas, malice hurlas. Mankas honoro al la manoj, kiuj ĉion
  forprenis de la junulino, eĉ la vivon. Kiel haremaj dancistinoj flatemos
  al la amato aliaj virinoj. Junulino Rut, bruneta bela Rut, ĉu mi povas por
  vi, por via trankvilo fari pli, ol por aliaj skizi, kiel la sorto ludis kun
  vi, kvazaŭ el ŝtonoj altaj ĝis tibikarno, el nigraj ovoj
  tiranosaŭraj, pri kiuj ni ne scietas, de kie ili venis, subite ĝermas
  la nigra nuntempo. Mi pruntis al vi mian krajonon kaj disponigis al vi mian
  tempon, por ke vi povu skribi mesaĝon, kiam vi tiom insiste vizitadis
  min en miaj imagoj, vi jam antaŭ longe mortinta Rut. Kaj la krajono
  skribis: ne juĝu lin, li timis tre multe. Sed kio alia povas kreski el
  lia nova amo ol pipro kaj salo ŝutitaj en miajn okulojn, kiam li ne plu
  kalkulas kun mi, miajn leterojn metos for, distance de si, sed kun miaj
  teleroj kaj tasoj, kiujn ni elektis komune por ni, kun tiuj jes, sed jam sen
  mi, sen Rut. Tia amo sur ruiniĝemaj fundamentoj ne estos bona, ĝi
  ne estos bona domo. Antaŭ mi li ne praviĝis. La malbona konscienco
  strebos preni vorton kaj pruvi sian superecon, sed super kiu, kiun alian ĝi
  denove lezos... De vaste, de lontane la plendetoj da vortoj pri helpo petas,
  Dion petas, la manojn etendas supren, li jam elektis novan fianĉinon, li
  ne restos sola, ŝi deziros, ke mi ne revenu plu, kaj ŝi preĝos
  en tiu senco. Se iu donus al mi akvon, la filino de la alia virino iros akuzi
  al la tribunalo. Por kio esti nur preparita fianĉino... La tragika historieto
  restis notita nur tiel, ke la pentristo skribis la nomon sur la muron de
  konataj viktimoj.  Rut Kien vi
  iros, mi ankaŭ iros,  kaj kie
  vi noktos, mi ankaŭ noktos.”                                        Libro
  Rut Sur romploko randeĝo videblas efiko de decido - Vi min longe atendos. . . Serpentetoj de morto zigzagaj sur vojo de vivaj zigzagas. Per tempomaŝo ekkapti  la punkton de decido - Vi min ne ĝisatendos jam. Vi min eĉ ne atendas - Kial vi pli ŝate ne ĝisatendos - Kien vi iros, mi ne plu iros,  kaj kie vi noktos, mi ne plu noktos Mi vizitos vin en rememoroj. Al horizonto tiriĝas verdo trankviliga,  ŝajne en malproksimo el monto ĝi
  fumas.  Flustroj krateraj dormigis timon, kiam la tero kvazaŭ per skalpelo
  malfermita  elsputos ŝtonojn kaj lafon.  Sen atentigo, kiam flustra averto ne sufiĉis, renkontiĝos en ĉirkaŭprenoj
  intimaj  gardistoj kun voĉoj viktimaj. * Kalkulu pluvajn gutojn de la nuboj kiel petalojn falintajn, subtrahu homajn sopirojn neplenumitajn,  eĉ tiel restas maroj senfundaj. Kalkulu ĉiujn folietojn arbajn kiel pluvajn gutojn falintajn, subtrahu homajn celojn plenumitajn,  eĉ tiel restas maroj senfundaj. * Poemon starigu super Tero,  por povi super Tero vivi. Ĉiun tagon spiri al malfortiĝinta plumo, por ke ĝi rememoru. * Animo konas vortojn, kiuj tien-reen oscilas, post ili restas nur fragila fonlando. Tiujn, kiuj foje aŭdos ilin, ili rekompencos per tenero en koro. * Kiam vi trovos koloron, kiam vi elserĉos vortojn por ĉio kaj nenio, vi alportos pli ol fikcion.  Kumulado de satulinoj  celas fremdigi vin ankoraŭ pli. Vi forportos nenion. * En skatoleto ordigitaj estas iliaj sekretoj, kovrileto demetita duonmalkaŝis folietojn de ornamaj literoj, neniu malespero. Ne legu, ne serĉu en ĝi raste, kiun vi vidis laste. *  De noktomezo al noktomezo vi sentas tempon kiel lupajn dentojn. Se oni nur sonĝus malbonan sonĝon - Monumento de surskriboj el atendataj sekundoj esperon spirale volvas, en ekstertempajn fortikaĵojn de vortoj, kiujn kredi ne ĉesu. * Sub haŭto vi havas akraĵeton,  en animo nadleton kun hoketo. Ĝi rondigus brilan perlon en maro de kaŝtanaj kandelingoj, en perlokonkoj azaleaj. Transiru ponton trans Vultavo, la cignoj ilian eltiros. * Esti ĉe la teksado de animoj, ili elektas blankan kuseneton kun punteto de blufloroj kaj sakuroj. Esti ĉe la teksado de jaroj ĉe trafoliumado de tagoj, kiujn ore skribi en kalendaro. *  Rakontu ĝin de fino, ke ĝi frapetas ridete sur fenestro kiel ĉielarko, brilaĵo post
  fulmotondro, post frosto de liaj vortoj tuj forgesendaj. Rakontu ĝis la fino de la loko de glacioj liberigitaj, kiel vin ĝojigas havi amanton de tagoj ne finiĝantaj, plenigitaj.   * Ĉiu sango celas en la kapon, ke vi ne kunsentas mian maltrankvilon.  Kial mi donis al vi la tutan animon,  al mia tuta estaĵo ŝlosilon.  Peza sango celas en la kapon pro tio, ke aliloke vi malŝparas
  jubilon... * Triafoje mi ĉirkauiras nebulkaŝitan
  monton  tra verda vepro sen elrigardo kaj demandas,  en kia fatala lando ni estas. Konvinku patrinojn, ke vi distingas  daŭran ondofrapadon kontraŭ rokoj de
  tagoj,  ke vi ilin ĉirkaŭiros aŭ ke vi
  scias flugi. * La hejmo, vintra restadejo de migraj birdoj,  alkondukos vin portempe al ni reen.  Mi volas tiom da belaĵoj al vi diri, sed la koraletojn de vortoj vi kaptas  nur tiel - preterpase. * Rondaj ŝtonetoj de akvo rondigitaj ne
  kalkuleblas.  En okulojn - tago past tago - perceptoj
  alflosigitaj  estas adiciataj ondo post ondo, ĝis kiam ili liberigos larmojn pro granda
  ĝojo,  kiu glatan maron per amo ondetigis kaj samtempe en koron celis jam ŝtono. * La kosmo kuŝiĝis per spuroj de
  elementoj en vin mem, en viajn polmojn, tempan stophorloĝon ĵus funkciigis. Ne mi. Ĝi restos konservita, kvazaŭ papilioj en alnojn ekflugus por ekvidi rebrilojn de la suno por ĉiam. * Tero estas granda komputilo, direktata de dia volo. Dume nur antaŭlerneja enskribiĝo de
  homo  lin jam tiel blindigis, kiam li ekkredis, ke en homaj manoj la direktado rezidas.     Printempa Ĝis supren mi rerigardas, en
  transparentan bluon,  en suverenajn regionojn de diaj salutoj, kien revenis alaŭdo, mem diskreta. Al ĝi mi ŝajnas nur polvero sur tapiŝo, io sur tero bruna en salikvergoj, mi, homo kun animo, kun kredo pri homa vekiĝo. Aŭtuno Oro ekkuris aldeklive supren, lum-tonoj vibrigis ulmajn folietojn. Vi pensas: betuloj fieras pro brilaĵetoj. Survoje de aliloke vi iras plej verŝajne
  nenien,  de nenie aliloken vi rapidas kaj de ekstere ne
  vidas,  ke ormonerojn plenmane disĵetas arba
  bazaro.  Kiam folietojn el perlamoto malbutonos alno, kolorajn trezorojn surtere kaŝos nebulo. Vi atendas nur printempon, vane vi nun perdas
  tempon. Jam
  postmorgaŭ Arĝentmonero la luno sternis sin sur turneblaj folioj de persienoj. Fortimigu malhelan nokton, iom flankentiru solidigitajn ŝtofstriojn.
   Radioj eklumigos dubrakan kandelingon de teneroj antaŭhieraŭaj, kara voĉo jam postmorgaŭ vin
  salutos. * Fortimigu sekiĝintan nokton per roso de sunaj mateniĝoj, per tenero atendata iam venonte. Post longtempe, kiam de tempo tondata estos belo glata. * Fenestron apertu por animo, ĝi rigardu trans ŝultro,  kiel pri ĝi aliaj pensas. Fenestron apertu por animoj,  vi montru al ili trans ŝultro, kiel la via ilin pripensas. * El defluejo alfluas falinta pluvakvo. Kaptu ĝin, mergu en ĝin brakojn ĝis
  kubutoj,  per fingroj ĝuu ĝian molecon kiel kuracajn vortojn, kiujn tiom bezonus juna zorgolaca vango. Morgaŭ vi kaptos molajn pluv-balzamojn, kunigilojn por rilatoj firmaj kiel silka
  kablaro,  kiun moligas pura akvo, komunikata sento. * Animo en provtubeto analizas la teron.  La teron, kiu animon tenas je ŝnureto. Kvazaŭ vi mem al vi estus asizano. * Mia animo havas maskon kunulon vangon          La
  ĉeno nenie perdis sian kontinuaĵon, neniu ĝia ĉenero
  estis rompita, neniu el niaj senperaj antaŭuloj restis sola, sen idoj, ĉar
  la genoj transdonis ĝis al mi kaj al vi sian informon kaj ni transdonis ĝin
  pluen, al niaj idoj. Ĉelaj brikoj konstruis ventriklojn kaj atriojn de
  la koroj, por ke pulsu viveca sango.          Fatala
  gravito gvidis viron kaj virinon por gustumi pomon desur la arbo de sciado,
  kaj tial ĝi forĵetis ilin el feliĉego de la paradizo. Ili
  estis ĵetitaj rekte en akvon - nun naĝu mem sur la planedo Tero.
  Ili zorgis kune pri la idoj, ili sciis, ke ili apartenas unu al la alia, eĉ
  se tio estis iafoje mizerikorda mensogo. El la amo estas elĉizitaj templaj
  kolonoj kaj sur ili konstruas siajn volbojn la vivo mem. Dekomence estis viro
  kaj virino ege altirataj unu al la alia kaj kapablaj je granda sento,
  protektis la amon, kiun ili malkovris, kaj la vivon, kiun ili mem iniciatis. Ĝis
  la maljuniĝo vivas iuj kune kiel Ĝemeloj. Preparita vango estas
  ekloĝata de animo.          Eĉ
  se ili disiĝus, vi ne trovos motivon, kial ne havi esperon, kial neniigi
  sian vivon. Mia animo havas maskon kunulon vangon, tie ĝi loĝas, ĝelajn brikojn masonmetis rikoltantoj de pomoj prohibitaj. En granda renkontado nin kaj niajn antaŭulojn agordis por resonanco la vibriĝo de Ĝemeloj, la kolonaro de la katedralo Notre-Dame.          (El
  la poemkolekto Pesilo)   Hodiaŭ
  preterpasu min piedpinte          Mi
  restas staranta surtere kaj rigardas en bluon, en la ĉielon. La lumo
  supre malpezigas mian animon, min, tiel ke nenio ŝajnas neebla, eĉ
  mia preĝo al Vi, Sinjoro. Kiam vi ĝue rigardas bluan rulŝtoneton,
  nian Teron, rigardu pli profunden, ĝis kiam vi ekvidos verdajn valojn, ŝaŭmon
  de marondoj, blankon de glacimontoj kaj de kret-pecetoj en la manoj de
  instruistoj, ĉiam ripetatan klopodon.          Mia
  Dio, mi petas vin, protektu miajn plej proksimajn. Diru al ni, kiel ni ĉiuj
  povas protekti nin kontraŭ sekega dezerto, kontraŭ sulfuro de
  vortoj, kontraŭ mi mem...           Mi
  rigardas al la steloj. Arĝentaj retoj ekkaptas demandojn pri la senco de
  revenoj, kiujn Vi kaj la animo jam de longe konas. Vi donas al mi favoron
  skribi la poezion. Se Vi permesos al mi noti Vian komunikaĵon, mi
  vicigos la vortojn tiel, ke tiu, kiu ilin prenos en la manojn, sciu, ke ne
  estis donita pli granda Via donaco ol la eterna stelo amo.          Distingu
  la amon, ekkonu ĝin ĝustatempe.          Dume
  mi provas nur per miaj homaj fortoj vidi Vian lumon, fortimigi ombron. Hodiaŭ preterpasu min piedpinte Mi elpaŝos el mi fingropinte, miaj piedoj vagos sur tegmentaj dorsoj kaj
  valoj. Mi elpaŝos el mi fingropinte, miaj piedoj transpontos ortantojn de
  frontonoj. Mi elpaŝos el mi fingropinte, ĉu vi aŭdas min? Halo, ĉielen
  mi vokas, enĵetante telefonajn monerojn. Bonvolu meti, Sinjoro, viajn manojn sur
  tegmentajn dorsojn, fleksu ortantojn kaj kurbigu ilin en kvarajn
  dimensiojn, dancigu en muziko magnetojn de la tero. MI INSISTAS: AMU VIN RECIPROKE                             (el la poemaro Pesilo) Pesilo          La
  firmamenton ĝuste nun beligas tagiĝo. Sur la vojon malsupren, kiu
  zigzagas inter piceoj kaj filikoj, lumas la lasta nokta stelo. El arbustoj vi
  aŭdos birdan vekiĝon. Estas mateno, baldaŭ ni adiaŭos
  nin. En la bazaro de vortoj serĉas kameon tiuj, kiuj kune interparolas,
  revenante el vesperfesto surmonte. Por momento ili ankoraŭ restos kune.
  Sveltaj knabinoj ŝanĝiĝis je spertaj virinoj, kiuj por hodiaŭa
  vespero surprenis orajn braceletojn. La haroj de knaboj, nun grizaj,
  apartenas al sukcesintaj viroj. Kiel ni ĉiuj nin en ni portas, estas
  mirinde. Iuj denove ne alveturis.          Vespere
  elnavigis el haveno ŝipetoj de forgesita rido, la tutan vesperon kaj la
  tutan nokton ili estis gajegaj. Apenaŭ kelkajn vortojn vi aŭdigos
  al tiuj, kiujn vi renkontas plej ŝate, tiel flugas la tempo, kiu kun iu
  alia tiel malrapidas... Nun ili iras kun sia instruisto, la ceteraj jam
  foriris hejmen pli frue kiel ĉiam, kiam ili post jaroj por mallonga
  tempo renkontiĝadis.          Skribu
  kaj telefonu, poste ni jam adiaŭos nin. La ŝipetoj de antaŭa
  rido jam refas velojn.           El
  pompa brilo, el dancaj cirkuladoj, perlantaj tostoj en facetitaj glasoj, el
  oraj pilkoj, per kiuj en reĝa pilkludejo por admiro oni ludas, ĉiufoje
  superas la ekkono: kiam ni ĉiuj etendos al ni reciproke la manojn,
  hejmen iros kune ni du, trairadi la bazaron, aĉetadi sen rabato.   Pesilo Miaj okuloj volis ekbrili Viaj pupiloj en la miajn trabruligis sin Laŭ senpeza spiralo ni ascendas al
  teleroj de Pesilo Virtuozo arĉo ludis kapturnan preludon Ĝi resonigis fajfilon de sfera orgeno La pano havis saporon de migdaloj en ĉokolado Plue estas nur globeto sur kosma abako Pokaleton da vino turnas la fingroj, en ĝi solvitajn perlojn kune ni
  fortrinkas el tasoj ore borderitaj Per sigela ringo ni estas enkodigitaj en polmojn kaj malheletajn infanajn okulojn La tempo diskuris en mozaikon de momentoj La pano havis saporon de migdaloj in naturale. La ĉielo estas mistera kristala globo La konstelacio de Pesilo en harojn kaŝas
  blankajn fadenetojn Gobelino teksas krisignon tempon La ŝlosilo malŝlosas, ni eniras
  hejmen kiel rikolto post semado, maldormo post nokto, akvo post vino, post migdaloj. . . PANON VI MANĜOS, AKVON VI TRINKOS  (El poemkolekto Pesilo) Libelo-pesilo          Sur
  la glatan ŝelon de tremoloj, kiu perdiĝas en hidrargecaj folietoj,
  projekcias lago tremantan speguliĝon. Du homoj ĝin observas. Iliaj
  interplektitaj fingroj disŝovas puran malhelan akvon, sur la nivelo
  proksime al la vizaĝoj tien-reen saltas akvaj insektoj kaj ekvibras
  flugiloj de libeloj, sur kiuj la suno irize refraktiĝas, alie nenio ĝenas
  ilin. Vi perceptas kvietecan staton ekvilibran, per okulo vi amasigas ĝin
  por provizo.          Kiu
  kredus, ke ie pli malproksime konsiderinde tondras. La distremigita tero,
  enkaven falinta, kovras nur dezertigon. La langoj de fajro englutas arbojn.
  La homo batalas kontraŭ superforto. Kvieta maro facile ondetiĝas, ĉe la
  horizonto jam anoncas sin ondofrapado. La ŝipeto malproksimiĝas, vi
  ne retenas ĝin. Nur per splito vi devas rezisti kontraŭ frakasaj
  ondoj.           Io
  malbona ekbatis, rompis fragilan ekvilibron. En diversajn flankojn diskuris
  sonoraj tonoj kaj silentigitaj, streĉitaj kaj krevintaj kordoj.          Pesilo
  pesas vian ekvilibron. Eta plateto sur unu flanko de pesilo, kaj ĝia
  glaciiĝo la teleron superpezos pli frue, ol vi atendus, pli frue, ol
  plumba pezilo. La ekvilibron atencis granda ĉagreno, vundita animo,
  senpovo helpi al vi, bruldolorantaj okuloj. Maltrankvilo, nepersistulo
  vibranta, lokiĝis en la movojn de blankaj kaj nigraj cignoj. La koro
  estas fendita en du duonoj. Kiam la nuanco de absoluteco iam malpezigos la
  tempiojn kaj la okulojn, ĝi enfrotos la oleon de kredo kaj metos en
  kamomilajn kompresojn dolorantan kapon. Hodiaŭ ĝi helpos al vi
  transiri abismon sen perdoj.          La
  Tero estas fluganta tutaĵo, kiu ne malgrandiĝas, ne grandiĝas.
  La steloj super ni nr ekkonas, ke dezerto soifas kaj aliloke estas la grundo
  forlavita ĝis la fundo de maroj de inundoj. La malsekaĵo perdiĝas
  en sentomalplena regiono. Nur martajn pluvojn ni pardonas pro ilia malfruiĝo,
  ilia junaĝo.          Kiam
  vi iun forlasas, vi ne mankas al la tutaĵo, nur unu homo translokiĝis
  kaj la alia aŭdas vian ridon kiel elsub sokoj, koran ridon, kiam li mem
  dronigas sian kapon en angoro. Guton da galo la amo ne forfrapetas, ne
  demandas kaj plu disdonas, senprofitema kaj mokata. Ni foliumas en la libroj
  de konsiloj. Multaj raraĵoj estis skribitaj kaj restas netralegitaj,
  aliaj saĝaj vortoj estis tralegitaj, sed ĝis nun ili ne estas
  ankoraŭ enskribitaj en la homa memoro. Vi intermetas desegnaĵojn
  inter la literoj kiel apogajn kolonetojn maldekstre kaj dekstre, vi estas
  subtenata de erudicio de multaj bibliotekoj. Vi mem iris plu, plu en via
  kono, pli proksimen al Dio.          Vi
  enskribas vortojn, komparas ilin kaj trovas ekvilibron. Kiam vi eksentos kun
  enspiro kaj elspiro en la maldekstra kaj la dekstra ventrikloj la kompletecon
  de via koro, rememoru la raran momenton. Kiam vi priskribos, kiel virino kun
  viro iras kaj nenio ilin ĝenas, nur la flugiloj de libeloj kun irisaj
  cirkloj kaj la folietoj de tremoloj, kiujn spegulas akvo, eble la priskribita
  momento estos iam por iu utila. Libelo-pesilo pesas humidaĵon. Se ĝi tro donas, aliloke forprenas. (El la poemkolekto Ili ne scietas”) Vortoj elaŭdindaj          El
  la bluo de la ĉielo pasas fulmo. El blanka makuleto de nubeto, ke vi ne
  konsiderus, preterflugis esamenoj senatente preter floroj. En la okulojn
  kovritajn per polmoj la suno trabruligas fajrerajn ornamentojn. La kompreno
  ne pretekstas. La ripoztempo estas ĉiam malpli longa.          Kiel
  ni devas superponti sekundojn kaj tagojn, kiujn rompas rokfirmaj vortoj kiel fragilajn
  ŝelojn, demandas mi, ĉie mi demandas.          Mi
  tuŝas la plej profundajn miajn profundaĵojn kaj serĉas
  vortojn, kiuj alparolus Vin, Sinjoro. Mi petas Vin ne lasi la korojn neŝirmitaj
  kontraŭ arkpafistoj kiel celumatajn pafcelojn. Denove ĝenas min iaj
  eksteraj devoj kaj frakasas misteran forton de preĝo.          La
  serĉantoj de veroj jam starigis limŝtonojn, kiu Vin, Sinjoro, povas
  alparoli kaj kie oni permesis spekti. Miaj brakoj direktiĝas al Vi kiel ŝtuparformaj
  tegmentetoj de pagodo, kiel turoj de preĝejetoj, por ke Vi aŭdu,
  Sinjoro, silente skribitan ekvokon. Montru al mi peceton de ĉielbluo, de
  cikorioj blutegitan lokon, tra kiu iras vojo de Vi sur la teron kaj konservas
  por ni kuraĝigan sciigon: tie ĉi trairis sendamaĝe la homoj
  kun la sopiro pli kaj pli ami.          Amiko,
  direktu miajn pensojn sencoplene, ĉar se ni estas senkonsilaj, la
  distancoj inter la tigoj estas grandegaj kaj la plantago kvazaŭ estus
  forgesanta kuraci.          En
  malkovrita skatoleto el ĉerizarba ligno trarigardu flaviĝintajn
  velurajn rubandetojn kaj galonojn. Ili kunligis la harojn de juna virino kaj
  al ili la okuloj de viroj estis kvazaŭ alpinglitaj. Poste nur pere de
  nuboj povis ŝi sendi sciigon, kiel kreskas iliaj infanoj. Novan
  baptoateston disŝirus la vento. Saluton de militira poŝto kiel la
  plej valoran alligis blanka rubandeto al la folietoj de mirto. Kiam ili
  revidis sin, ne sufiĉis la vortoj. Neniuj vortoj sufiĉis.          Forviŝu
  araneaĵon desur malnovaj folioj. Enestas en iIi forgesitaj vortoj.
  Travivitaj vortoj. Plu kaj denove travivataj. Pruvite elaŭditaj.          Kiam
  el la ĉielbluo trapasis fulmo kaj vi restis kompleta, komprenigu al la
  timtremantaj homoj, kiel vi ĉion scipovis.          Mi
  petas Vin, Sinjoro, aludu al ni, kiel eviti tiujn momentojn, kiam ĉio
  pendas sur hareto. Instruu nin antaŭvidi ilin.          Vi
  donas al mi plumon, kvazaŭ ĝi devus plilongigi la tempon de inspiri
  por pli facilaj tagoj. Malkaŝu, kie la tero kunpremiĝinta kaŝas vin, elaŭdindajn vortojn. (El la poemkolekto Ili ne scietas”)   Kiom
  pezas nigra guto Vi iradas tien kaj reen, vi rondiras dume
  nedifineblan lokon en ĉiam malpli grandaj cirkloj, kiam vi komencas serĉi
  vin mem. Vi enmanigas brikojn kaj montokreajn ovalŝtonetojn, ĉar vi
  ne volas ĉian ajn elrigardon. Vi staras antaŭ aro da ledbinditaj
  kaj broŝuritaj libroj, disfalemaj kaj vi sentas, ke ĉio jam devis
  esti skribita. Vi iras plu kaj observas vitrajn koraletojn tiel kalkuleme
  dismetitajn, por ke vi povu sur ili glitfali. Sed al vi, tiom juna, ŝajnas,
  ke supreniri sur la turon estas facila kiel flugo de silvestrovespera
  lumigilo. Vi alpaŝas al la unua ŝtupo de observa turo kaj komencas
  engluti tenerajn vortojn, per kiaj priskribis japana poeto rozkolorajn
  sakurojn. Pro la stelplena ĉielo vi eksentis kapturniĝon kaj vi
  vetcirkulus kun la steloj pri brileco, kiam vi ekstaros sur la dudeka ŝtupo.
  Sed dume vi malbone vidas en malproksimon, via diamanto estas dume en morta ŝtonaĵo.
  Se eble ĝin faceti helpe de vortoj! Kiel ili scipovis enskribi en
  griznigrajn tragediojn kaj en kantojn de pluirantaj ondoj tiom da nostalgio,
  tiom da doloro pro neplenumita amo... Vi ĝisiris ĝis la etaĝo
  de la observa turo, kiun konstruis aliaj, plue jam mankas balustrado, vi
  supreniras sur eskalo, sed sur ĝia lasta rungo vi konstatas, ke piceoj
  ombrigas elrigardon al bluetaj montoj, ĉar vi scietas, ke tie devus el
  nuboj elstari krutaj montobazoj, prilumataj de supreniranta kaj subeniranta
  suno. Vi devas vidi ilin per propraj okuloj, tiel kiel vi mem serĉas
  respondojn ĝuste al viaj demandoj pri la senco, kaj vian sopiregon doni
  kaj akcepti la amon. Nur tiel vi konstatas samtempe gravan aferon, ke pli
  frue ili ne scipovis kvitiĝi kun disvastiĝinta malbono, ĉar
  ili ne distingis la momenton, kiam ĝi ekestadis, kaj ne prenis serioze
  tiujn unuajn, kiuj ekvidis ankaŭ ĝiajn konsekvencojn. Same kiel pli
  frue la homoj estas neinstrueblaj. Vi devus iom plialtigi la observan turon,
  por ke atingu la altojn ankaŭ aliaj, tiel vi ebligos al ili enrigardi la
  spacon inter Dio kaj la tero, ĝis kien vi mem kolrompe supreniris. Tial
  vi malsupreniros serĉi konvenan materialon kaj spertojn de konstruistoj
  de nefalipovaj helaj punktoj. Vi subeniros sur la teron kaj konstatos, ke la
  vitrejo de via konado estas malgranda. Vi plilaŭtigos la gitaron de
  hispana flamengo, kvazaŭ neniu basa kaj soprana tono estus sufiĉe
  forta por la sento, kiun vi havas en vi. Denove supreniri en alton... La turo
  estas jam sufiĉe alta, ĝi jam superaltigis ĉirkaŭajn
  arbojn. Vi ekvidos verdajn strietojn de prunelarbustoj kaj sovaĝaj ĉerizujoj,
  ĉirkaŭtiritaj ĉirkaŭ la lumbo de la tero. Proksime al vi
  estas aŭdebla kvazaŭ moka trilado kaj rondflugado de rabobirdoj, la
  memorigo, ke la homo estas alkatenita al la tero, nur lia animo libere ŝvebas
  pli alten. Vi vidas, ke al ĉiu verdaĵo la pentristo aldonis iom da
  alia koloro, por ke vi distingu ĝermantajn avenojn kaj trifoliajn
  herbejojn. Rozkoloraj matenruĝoj memorigas intensajn lotusajn florojn,
  kiujn priskribis la hinda poeto Tagore kaj enigis ilin en la harojn de
  knabinoj, irantaj en antaŭvesperoj, por akvo, en tepidaj vesperoj,
  plenaj de amsuspiroj, en tepidaj verdaj antaŭvesperoj, en kiuj la ŝarĝoj
  sur la kapoj ne pezas, ĉar sur interkonsentita loko ankaŭ hodiaŭ
  vespere atendos karulo... Ĉion ĉi skribitan vi memorigas al vi kaj
  subite vi ekkonas, ke vi bezonas sciigi iun proksimulon, ke vi atendas lin,
  ke ĉio estas alia, ĉar la plej firmaj katenoj estas nur dezirataj
  kaj libervolaj, ke vi scias, ke vi eraras, se vi preteriras vian plej
  proksiman senatente, sed oni ne bezonos multajn vortojn, se unu donas al la
  alia sin tutan. Vi descendos, riĉigita de tiu ĉi ekkono vi serioze
  etendas manon por ĉiuj tagoj, donitaj al ni sur Tero, ĉiam kaj ĉiam
  denove kiel konfirmon de kontrakto. Kion vi volas serĉi plu, se la
  ekkono estas tiel simpla: la vivo mem estas sencoplena donaco, kial ili volus
  ĝin damni? Kiam vi estis supreniranta sur ŝtupoj kaj instruis viajn
  idojn, kiel brikoj estas metindaj unu sur la alia, kaj elinstruis al ili
  homan parolon, vi mem serĉis nur iomete pli alte kaj malproksime. Al
  viaj idoj vi volas doni nur la plej bonan, kion vi havas en vi, sed se vi
  volas skribi pri tio en ilian memorlibron, vi ne trovas dume konvenajn
  vortojn. Sed vi skribis al ĉiuj sciigeton, ke por vi kaj por ili vi
  konstruis balustradon iom pli alten. Vi skribis la unuan poemon, kvazaŭ
  vi estus facetinta diamanton per vortelfacetaĵo kaj estus kunliginta
  ilin en versojn. Vi manprenis lunajn radiojn, post ĉiu radio vi ĉiam
  denove supreniris sur la turon por aŭdi vian propran animon. Nome kiam
  vi per sinceraj vortoj petis Dion kvietigi pulvorigajn ondojn, vi ekaŭdis
  subite, ke via animo mem estas riĉa kaj grupigas vortojn por enskribita
  vivo. Se ĝi posedas nur ŝirpecon de papero, same kiel pli frue ĝi
  havis nur strieton de papiruso, ĝi sendos al ĉiuj sciigon tiel
  koncizan, kvazaŭ la tuta enciklopedia vortaro estus skribita sur unu paĝo:
  vere amu vin reciproke kaj venku malbonajn sonĝojn. Trovi kaj vidi antaŭ
  si ĉiam lumigilojn, kiuj levas la homon super etanimecon, lumon antaŭ
  si, lumon en la animo. Kion ĉion vi travivis, antaŭ ol vi venis al
  tia konkludo kaj enskribis en metaforojn, ĉar alie tiun ĉi sciigon,
  eĉ se ĝi estus skribita per sango de mortanta en milito junulo, oni
  piede dispremus en flugiginta polvo, ĉar la homoj alkutimiĝis esti
  indiferentaj. La ekzemplero aperis en la mondo - tiom vi ĝojas, ĉar
  vi devis por ĝi elspezi multon da sento, serĉi ĝustajn brikojn
  por plialtigi la observan turon kaj la plej ĝustajn vortojn, ĉu nun
  neniu interesiĝas pri ili? Laŭdire la poemoj malbone vendiĝas,
  eble oni povas aldoni ilin senpage. Tio estas malbone. Mi petas, se vi aŭdos
  nemistifikajn versojn, kiuj alparolos vin, kiuj skuos vin interne, alparolos
  vian animon, rememoru samtempe la homon, kiu ilin skribis, ĉar li
  dividis kun vi venteton el sub irizaj arkoj, muzikon de bluaĵo el la
  spacoj, kien ni ne ĉiutage apartenas kaj kiun li ekkaptis. Mi petas vin
  danki lin, li estas sentema kaj vundebla, ĉar li montris al vi peceton
  de sia animo, kiu eble povas kiel samariano kuraci vundojn kaj aldoni
  harmonion. Ne vundu junajn poetojn per rapida rifuzo, ili fidas vin kaj
  sendas por verdiktoj sian junan mondon. Gvidu ilin man-en-mane kiel homon,
  kiu ankoraŭ ne prenis okulvitrojn, sed havas jam por ili preskribon.
  Helpu lin fariĝi sperta en implikaĵoj de araneaĵa postkurteno,
  ĉar elpetado estas humiliga. Tion mi deziras al neniu. Se Vi volas,
  Sinjoro, ke la tasko estu plenumita, donu al ni por tio forton, mi petas, se
  Vi donis al ni belegan senton gustumi la trinkaĵon de kreado, kvazaŭ
  plumo ne estus nur peranto inter la animo kaj vortoj skribitaj sur papero.
  Poemo ne estas trompo, enpensiĝu pri ĝi. Se vi estus en danĝero,
  vi serĉus helpon kaj vokus ĝin. Kiam la mondo ŝajnos al vi
  prilarmita kaj salaj gutoj nebuligos viajn okulojn, vi rememoros la poeton,
  kiun vi nun neniel sopiras. Kiom pezas nigra guto, nigra perlo defalinta de ŝnureto, nigra tuĉo sur flugiloj papiliaj  amplene bildigita - (El la poemkolekto Ekaŭdi la animon)   Konfesu, animo, kiel vi vivis, ke bruligi tiam vi ne timis  fajrojn de futuruloj. Konfesu, animo, kion vi atendis, kun kiu vi tiam elinventis trajnojn nur ekveturontajn. * Konfesu, animo, kiun vi kunprenis , kiam vi tiam promenis tra sablo surtera -  Konfesu, animo, kie vi sociis, kiam oni amnestiis jarojn futurajn. * Konfesu, animo, kio vi estadis, kun kiu vi tiam traveturadis paradizon florantan. Konfesu animo, kio vi estadis, kiam fideleco sin mecenatis al amoj vivantaj.   Konfesu, animo, kie vi plezuris, kiam vi tiam promenveturis en trajno ankoraŭ senrela. * Konfesu, animo, kie vi malaperis,  ke al mi vi alcelis per antaŭlasta trajno. Konfesu, animo, kiu vi estis, kun kiu vi tiam spektis blankajn ebenaĵojn neplenskribitajn. Konfesu, animo, kun kiu vi vivis,  por kiu vi vin motivis prepari domojn estontajn. * Konfesu, animo, kiu vi estis, kiu vin tiam sugestis foliumi paĝojn neplenskribitajn.   Konfesu, animo, kiu vin instigis, kiam vi tiam bruligis kamenojn estontajn. *  Konfesu, animo, kiel vi vivis, se vi ne drivis kun sabloŝtormoj, kiujn vi evitis.  * Konfesu, animo, kian vivon vi elektis, se kiel almozulo ĉe fremda pordo  vian valoron vi neglektis. * Konfesu, animo, kion vi vivspertis,  ke vi vian trankvilon perdis por tagoj estontaj. * Konfesu, animo, kiel vi dumvive fartis,  al kiu vi rigardis  per sento scianta. * Konfesu, animo, tra kie vi vadis, kiam angoron oni forprenadis de voĉoj tremantaj. Konfesu, animo, kion vi preterlasis, kiam la amo pasis al bordoj flosantaj. * Konfesu, animo, kial vi en vivo suferis, kial vi nur toleris febran tremon. * Konfesu, animo, kiu vi estis, ke vi tiam rezistis sabloŝtormojn. Konfesu, animo, kion vi faris, kiel vi tiam vin preparis por vojaĝoj estontaj. * Konfesu, animo, kie vi iris, kial vi tiam miris amojn pasantajn. Konfesu, animo, kie vi rezidis, ke vi spite ĉiujn fidis sentojn eternajn. * Konfesu, animo, al kiu vi fidelis, ke vi tiam ne celis  direkton elektitan. Konfesu, animo, kiel vi agis, kien vi tiam vin travagis kun sento serĉata. *  Konfesu, animo, kio vin instigis,  ke vian voĉon vi senigis de vortoj falsaj. *   Konfesu, animo, kie vi atendis, kiam manon oni etendis al homoj dronantaj. Ĉu via animo restanta ekscios, ke la mian per vera brilo ĝi trabriligis tiel mirige? Kiel ekscios via restinta animo, ke la mia por ĝi naskiĝis dum
  pilgrimo tra tempo pasanta?   Kiel ekscios restinta animo mia, ke la via ĉirkaŭe cirkulis en devia vortico senbezona?             
  * I. Dancanto ĉe rando de labila ferdek-tabulo
   sur pargeto de ŝtormantaj tagoj, mem en nigra ĵinso kaj nigra trikotaĵo finis rivoluon per nigra pinto de gimnasta ŝuo, per polmo duonigis spacon rifuzgeste, en la alia mano tenas antaŭ si blankan
  maskon malmolan kiel pavimŝtonoj sub tapiŝoj, nudan gipsan muldaĵon de masko, antaŭ
  ol oni donos al li ruĝajn lipojn kaj
  arlekenan kolumon. Tio estas vi, mia subsojla certeco. Antaŭe vi en verdon florbutonojn fiksadis antaŭ la sojlo de rezistaj antaŭtimoj,
  similaj al atriploj. En jaro de lekantoj ili ŝajnis
  sencorezistaj, sed vi havis aliajn plurpiedajn regulojn: ke vi min amis, tio signifas nenion, tute
  nenion. Dispistita certeco kiel disfalĉita herbo, ĝis grundaĵo ĉirkaŭflugas
  kaj ŝtonoj frapas fenestrojn. Surprizitaj sekundoj forviŝas lotilojn de
  tagoj. Demetu jam la maskon antaŭe por vi
  fremdan, blankan ŝelon de lateksaj ŝmiraĵoj, duonmalkaŝu animon eble nur lacan, levu celfendon iom pli supren. Longedaŭraj sekundoj forviŝas
  lotilojn de tagoj. Malbona ŝipanaro ne elverŝas el ŝipo
  salan larm-akvon. Kien fuĝas viro kaj virino unu de la alia kaj englitas ĉiu en aliajn dimensiojn
  .... II. Vin, Sinjoro, kun kunmetitaj manoj mi petas, helpu min ekvidi lumon en nigro de tagoj, se sub masko vidas mi vaksan vangon, maldikajn
  lipojn,  rigorajn okulojn, kapon kun mallonge tonditaj
  haroj... Kun la vizaĝo desegnita en agendon mi
  turnas paĝojn. Mi formetos sciigojn, demetos kandelojn. Venontaj sekundoj forviŝos lotilojn de
  jam aliaj tagoj,  sed Vi en ili ne estas kun blanka masko de
  frosteco.  Ne parolu jam, ne voku tra fermita pordo. Malkonstruiĝis domo el ludkartetoj,
  restas ruina ombro. La infiniton ne finos unu surgluita masko. Certe Vi tion tiel volis, Sinjoro mia. Ankoraŭ helpu, mi petas, redoni animon al
  vizaĝo sub la masko. III. Milfoje mi lernas ne atendi ĉe fenestro, ne aŭdi klakon de najbara pordo. Kiam mi vidas vin veni el malproksime enmallume, la angoro foras, la ŝtono eĉ ne
  estis pezega. Kial vi turmentas min kaj bongusta por vi
  estas tiu nutraĵo.  Ankoraŭ hodiaŭ oni sendis por ni
  forton, alifoje vi mem varmigu animojn viajn, ili
  diris. La zorgojn mi helpis kuraci per sanigaj oleoj, elkreskis rankoro kontraŭ mi kiel tubero
  aspergata de pluvoj. Kvazaŭ vi karesus min trans malproksimo, kiu nin ĝis marfundo apartigas. Rememoru aspergi violon,  kiam vi tostos ies sanon. Senfine mi atendis, mi ne plu atendas. Mi demandas, kie estas senfina amo. Kio estas la amo sen fino, mi demandas, kiam la koloroj disfuĝis en mondflankojn Al vi ĉemizajn striojn mi ne plu
  elektados kaj ne plu almetados al ili tuĉatajn
  florojn sur kravatoj.  De la montrofenestroj mi forturnas la vangon
  kaj en min rigardas, en la animo lante mi lernas legi. Fianĉino Betula folio ĵus finis sian glisan dancon
  kaj algluiĝis al la frunta vitro de aŭto kun blankaj rubandetoj kaj
  verda mirto. Ĉie ĉirkaŭe estas kupro kaj ĉie oro de
  folioj, ĉiuj metalgisistoj gisas sonorilojn salute al belo. Mi direktas
  la vizaĝon al klinitaj oktobraj radioj kaj por provizo mi kolektas
  varmon, sendatan de Suno al Tero, ŝanĝitan je skarlataj folioj,
  kvazaŭ ĉiuj kalikoj estus pleniĝintaj per ruĝa vino. La
  aleo malhelruĝiĝis kaj bruniĝis, la kaŝtanujoj rustiĝis.
  Vi perceptas la momenton, kiam la estanta sekundo masonas subarbaĵojn
  per oraj brikoj. El la ŝelo de nebulo elŝeliĝis belega aŭtuna
  tago, brilanta kiel klakemaj tamburetoj de hispana dancantino. La aceroj rozkoloriĝis,
  kvazaŭ vi estus surmetinta aliajn okulvitrojn. Dume la gejunuloj ne
  scias, ke la nuptotago estas nur grandega preparo por la vivo. Neordinara sorĉo
  beligis junan virinon, hodiaŭ blankan fianĉinon. Jam ŝi
  transpaŝas la sojlon de la gepatra domo. Enmane ŝi tenas blankajn
  rozojn, kiuj ankoraŭ antaŭmomente kreskis el trunketo en la tero.
  La randoj de la blankaj petaloj estas rozkoloraj, kiaj estos la rememoroj pri
  la hodiaŭa tago, en la kontraŭajn ekstremaĵojn de la petaloj
  disverŝiĝis el la sepaloj supreniranta verdaĵo kiel el pokaloj
  de ordinareco, kiel memorigo de la polareco de la vivo, nur por kompleteco, ĉar
  hodiaŭ ili estas feliĉaj, tute feliĉaj. Sur la tabloj estas
  vicigitaj malgrandaj kuketoj. Eĉ ne eblas kalkuli, kiom da aliaj
  plenigis disdonatajn blankajn korbetojn. Bonodora mirto kiel smeralda pinglo,
  ĉiam verda kaj aranĝita en kronetoj, kunteksas fadenetojn de
  tradicio. Grandega deziro, interne estiĝinta por ĝojigi vin, kaj la
  konfido, kun kiu vi postulis de mi versojn por via geedziĝanonco, donis
  al mi forton por reakiri krajonon. Ankoraŭ la saman tagon, kiam
  akvogutoj estis prilavantaj ĉiujn aliajn travivaĵojn de la tago, la
  ŝaŭmaj gutoj koncentris abstraktan imagon skribi al vi ion belegan
  en konkretan blankon de papero kun linioj de ornamaj literoj, ke ĝis
  kiam vi amos unu la alian, vi ne havas kion timi. Ĉiuj skuas vian manon
  kaj deziras al vi ĉion belegan, sed la panjoj emus doni al vi pecon de
  si mem. La patrino estas ligita kun la filino per stranga kateno, tial ŝi
  scias, kiam la filino estas tre trista, sed ŝi devas eĉ scipovi ne
  vidi. Nur Vin, Sinjoro, ŝi povas peti, ke Vi favoru la junan amon. Longe
  la patrino timas, ĉu ŝia peto estis sufiĉa. Ŝajnas al ŝi,
  ke tio okazis tute antaŭnelonge, kiam la blanka fianĉino, tiom
  trabeliĝinta, kun vualo levita super la diademo, eliris el la nupta aŭto
  kiel el ora kaleŝo, kaj la virino, kiu staris sur ŝtuparo kaj
  bonvenigis la junan paron ĉe la geedziĝa festeno, lasis fali
  surteren glatan, blankan teleron, por ke ne manku splitoj por feliĉo. Kiom
  da diafanaj glasoj la patrino volonte frakasus por ili. En ŝiajn okulojn
  falas oscilaj radioj de ĉiuj eblaj eblecoj, kiujn kiel erarvagintajn ŝafojn
  ŝi pelas reen, en vicon, en klarajn imagojn de ĉerizujaj aleoj.
  Ankoraŭ longe ŝi vidas sian filinon kiel infanon, kiun ŝi
  devus protekti. La ĉambroj estas kvazaŭ plenaj de filina voĉo
  kaj kuretado, kiel konko estas plena de marsonoj. La silkaj fadenoj de la
  interrilatoj estas streĉataj ĝisŝireble, ĉar la filino
  estas jam pli matura, ol ili scietis. Nur ŝajne sub klinitaj branĉoj
  de arboj fermiĝas silento, kiu estas fakte emocia kaj troplena de
  vortoj, ankaŭ vi aŭdos ilin. Silente mi petas, Sinjoro, ebligu al
  miaj proksimuloj konstantan amon, protektu ilin, mi petas, protektu. Silente
  mi petas Vin, kaj se min aŭdos ankaŭ aliaj, ili diros - kion la
  panjo denove flustras por si ... Iam, kiam la sorpoj denove estos maturiĝintaj
  kaj la rozberoj estos purpure brilantaj sur arbustoj, ŝajnos al vi, ke
  tiam estis ankoraŭ pli ora tago, la aceroj pli rozkoloraj kaj pli blanka
  la vualo de la fianĉino.   Sur blanka pergameno per krajono mi ŝanĝos mian nomon je la via Kiam mi turnos ŝlosilon en pordo al
  nekono, mi deziros bonon por vi esprimi - Sur blanka pergameno per krajono  vi ŝanĝos vian nomon je nomo mia Kiam mi turnos ŝlosilon sur vojo al
  nekono, mi vin protektos, kion devu timi -     Al etaj poetoj   Eta
  poeto La naturo estas stranga, el sekreto konstruas por si domojn. Vi skuas kapon, kiel ĝi estadas: Foje neĝas blanke, foje per la suno hejtas flugemaj pieridoj. Ili havas flugilojn kiel papero,  vi povas sur ĝi skribi, konturi,  pri tio, kion vi ne komprenas, por demandoj al poetoj kuri. Antaŭlonge revuloj imagis, ke ili flugadas sen sin teruri. Post longa tempo inĝenieroj kalkulis, kiel aviadilon figuri. Vi mem ellernos legi librojn, pli poste pro libroverkado plezuri.   Kiom pezas nigra guto, nigra perlo de ŝnureto falinta,  nigra tuĉo sur pieridaj flugiloj amplene eldesegnita.   Cigno Venu, ŝipeto blanka, pli proksimen, alflosu, cigno blanka, sur lago, por ke mi karesu vin. Venu, ŝipeto nigra, venu pli proksimen, nigra cigno, alflosu sur nivelo, por ke mi karesu vin. La akva reĝino havas rompetitan flugilon, kiel ŝi aŭtune forflugos?  Nobla pura blanka plumaro, longa kolo kaj flugiloj baletemaj, kiam vi forflugos, per kio mi anstataŭos
  vin? Kiam vi verkos poemon pri cigno, ke ĝi atendas kun rompita flugilo
  printempon, la homoj konos ĝin. Kiam vi enskribos vortojn al infanoj, ke la zorgojn vi dividos inter vi kaj ili, la cigno ekkantos belege kiel lastan fojon, la plej belan cignan kanton de l' poeto.   Kiel vi devas ripari nigran truon de kolapsinta stelo,  doloron, vakan pezon de gravito  vi mem per kotonfadeno fiksita - Lampo Ora lumo de via lampo revivigis fabelajn gnomojn. Ni finlegis kaj vi ne volas dormi iri - Estingu kaj povos ni babili. Kiam la homoj lumis nur per kenoj, ankaŭ ne eblis vespere legi, tiom malpli librojn, ili estis malmultaj. Anstataŭ kandeloj - ampoletojn devis por si sinjoro Edison inventi por povi vespere longe legi. Neestingiĝintaj steloj brilas kiel Suno, sed nur el granda distanco, kiel lanternetoj lampiroj. Iliaj lumoj malvarmas, ne varmigas. Sed Suno - jen lampo, lumas kaj varmigas Teron.  Ĉu povus Suno estingiĝi? Post kiomaj jaroj ĝi okazos,  tion kalkuli ni ne scipovas. La homoj poste eksidos en kosma ŝipo por vojaĝi tra bluo kaj alian sunon
  trovos. Sed tiam ni jam dormos, longe dormos, inter steloj en la ĉielo aliaj nian Teron kalkuli provos.          La
  poemon starigu super Tero      por
  povi sur Tero vivi.      Ĉiun
  tagon spiri      al
  febla plumo,     por
  ke ĝi rememoru. Fajfilo Kial kruĉeto fajfilon havas,  kial ĝi fajfas, kiam bolas teo? Kial fajfilon havas kiel juĝisto, antaŭ ol li finfajfas al knaboj turniron?
   Kiam veturadis trajnoj en femdajn landojn por tefolietoj kaj por spicoj, antaŭ tunelo ili ekfajfis  por fortimigi fantomojn. Knaboj al trajnoj mansvingis kaj vetis pri fajfilo, de kie kien ili veturas por kargo.   * Al trajnoj tien-reen kursantaj, al malproksimen sonantaj fajfiloj mi konfesas, mi ĉiam same envias, aŭ mi tion neas.   Kiam fiksaj punktoj forflugis,  ili ludas sinkaptadon. Aŭdigu vin al ili, ili vin trovos,  ili ŝajnas proksimaj esti.   Leoneto   Dekstra, liva, rabobesto agresiva,  ĉu vere vi mem estis tigreto, pluŝa leoneto en liteto  nur kuseneto por ludado? Nun vi paŝas en kaĝo, en ia cirko vi havas hejmon. Oni vin tiel dresis, per stango, hoko devigis piedegon ĉirkaŭronde doni! Reganto de dezerto kaj reĝo de bestoj,  ĉie vi evitu! En maneĝo ni estis solaj, kiel klaŭnoj ni faladis, sed en animo restis reĝo. Kiel ridindas stumblo, kiel delektas falo de klaŭno! Se klaŭnoj nur ridus el koro kaj ne falus kun doloro! Ĉu vi perdas ion pro rido? Ĉu vi disperdos leonan heroecon,  se en animo estas rido kaj reĝo? Vespera
  stelo I. Unua stelo - vesperstelo havas pupilojn plenajn de suno, de erarflugintaj vortoj pri fideleco  en senfineco de blondaj kandeloj. Kiel vi malkovris trioblojn de bastono,  tri malakrajn stangojn el ebono de subite finitaj amoj por mi neatendite en unu fojo? Antaŭsento kun frugilegaj briloj malfermis manon, lasis fali betuleton  enkreskiĝintan en submontpinto super
  roko. Ĝis antaŭnelonge vi staris ĉe
  la ĉielo.  La paso ŝajnis entute firma... Vi falas ĉiam pluen tra nekonata funelo.  Dancanta stelo aperinta unue fulmojn ĵetas subŝuen. Tiom da klopodo elspezi por la ascendo...  Ĉu vi distingus varmigon de idoj de
  serpentoj? II. La vespero malheliĝis. Unua stelo - vesperstelo havas denove mil fratinojn en la ĉielo.  Ne foliumu plu en angoroj, etendu polmojn al subiremaj sunoj. Per ili forton ricevadi kaj sendadi...  La frakturon sur kolono jam hedero kaŝas,
   ŝajnas, ke epoko de Amforo al ni enpaŝas.
   Eble mi ekkaptas fragmentojn de Grandaj Agoj,  unuajn neĝojn kaj ilian printempan
  degelon.  Delikate mi alturnas vangon kaj sentas:  la volo vivi estas ĉie, en rosa guto, en briltremo. Kiu perfidis, tiu devas tion mem diveni,  tuj kiam li forrulos ŝtonon de krudeco.. Unua stelo - vesperstelo kredas: la grandanimeco ekregas por sekvantaj du mil jaroj. Ĝustatempe En pokalon de vivo metitaj ĵetkuboj  sub aŭspicioj de Cigno k K-io ie de iu skuitaj (ete eĉ de mi?) la x-an ĵeton streĉe atendas. Herbetoj ekstaris sur genuetoj. La kuboj estas ĵetitaj... Herbetoj humile surgenuiĝis. En senfunda glaso miksataj niaj kuboj  la ludtrompistojn servis... Plua poento  de milita duonrekto okazis sur la tero de teroro ĉirkaŭnavigebla.
   Herbetoj ekkuŝis sub genuetoj. Kiam ili deĉifros timeman susuron de
  herboj,  ili surgenuiĝos dankeme por ekkono,  ke ĝi povus esti tute diskrete naskiĝo
   de lasta homo sur Tero. EN LA DEKDUA HORO herbetoj ekstaros super genuetoj.   Pano,
  lakto kaj mielo Dum jarmiloj oni bakas panon, trinkas lakton kaj rikoltas mielon  po spiketoj kun grenerdeko, po rojetoj de blanketaj ondetoj, po gutoj el mielaj herbejoj. Dum jarmiloj satigis pano, lakto kaj mielo, rikoltita po gutetoj, elŝprucinta en rojetoj,  kulturata po greneroj. Pinto de arbaro kiel smeraldo enkejlita en aven-oron klinas ramojn humiligajn kiel vinko trifolio ros-arĝentita. Mineralakvo kun trutoj ĉi tie ŝprucas.
   Rivero, vigla ĉe la fonto,  pura kiel glacikristaletoj, en miozotoj naskita, vi havas koton, blindajn brakojn,  mortajn fiŝojn, grasajn flakojn.  Kie estas kristalo ĉe fonto, iriza facetaĵo de glaso? Mueliloj de eterneco, pano vin trafluas. Neĝumita muelisto karesas grenerojn.  Mueliloj de eterneco,  malrapide vi muelas. Kiel mi povas vin pardoni, ke allasi vi povis faligon de ventmueliloj de la homaro,  revojn pri paco de etendata mano. Nevidanta armilfaristo karesas klingon  kaj glavpinto ensorbas ruzan venenon.  Piramidon, katedralon, brilan ŝtonon  nigra vidvino akuzas. Jarmilojn oni bakas panon, trinkas lakton kaj rikoltas mielon. Ĝuste tiel longe po gutetoj, po greneroj, po rojetoj la homo sin mem kulturis.  Kiam li amasigis kuraĝojn por transiri kluzon de Viktorka,  li devis transiri Viktorian akvofalon.  Kaj li faris. Rivero, rubando ŝanĝema gargaras eternan tineton. Rondeton de humidaĵo akvo desegnas:  fonton, rojon, maron pluvo. Jarmilojn nin ĉi tie sur la tero  rikoltoj vivnutris, jarmilojn nin ĉi tie sur la tero  ne rompis kolero. Hodiaŭ mi tranĉas panon, kun butero kaj mielo mi ĝin donas al
  infanoj. Mi ĵetas ankron en ŝtonetojn de
  certeco kaj kunportas ĝin miniaturan. Rozo Sovaĝrozujo denove blanke disbrakis, la fianĉinoj flustras misterajn vortojn: Sortdiinoj Pitiaj subskribos baptoatestojn kiel antaŭkurantoj sur vegoj de animoj
  kaj korpoj. De bobeno de sento vi disvolvas mutan fadenon,
   en viaj manoj ĝi restos nekunvolvita. Ŝpinu el spindelo de sento fadenon, via konfido estos distingita. Perpetuum mobile de Kankro kaj meridianoj palisetmarkas la teron por dorna ringo kaj cirkonferenco de rozoj. Mian paralelon ili krucigas kiel hazardludantoj. Kantĥoranoj ensorĉitaj en silentadon
  de vortoj, vi atendas surdaj kameran A, en agordilon jam enspiris ĝin printempa
  degelo. Ingita sporo de kolero superŝovos sensangan micelion en malhelruĝajn vangojn. Sur blanka ebenaĵo estas ruĝaj
  rozujoj unusolaj salutoj por la amasoj sen fino de blankmaraj ebenaĵoj. Per neĝfloko ili sendis memento mori ... Kie aliloke kaŝi pli multe, ol ili diris
  dum ĝisnunaj jaroj - en intertrajektorioj de atomoj dek potencigita
  per minus dekkvar de mortkapaj metroj, per okuloj neniam
  distingeblaj. Pontetoj falintaj ne helpos por transpaŝo, malvarmega ŝvito estas en muroj de
  lamentoj. Sortdiinoj Pitiaj, jen - ĉu via averta
  fingro? Mia alia duono decidis ne atendi plu. La bobeno de sento trarompas malaltan ĉielon,
  grizan araneaĵon. Kunvolvu en fadenbulon por posteuloj la mesaĝon, ke la silentado de vortoj estas anatemo! Kial dismeti pluvombrelon antaŭ la mesaĝo
  de gutoj, senditaj el mortigaj dezertoj en boteleto dek potencigita per minus dek
  metroj granda ...   Kiel neĝflokoj la petaloj defalis  en kruĉetojn de sovaĝrozaj teoj. Mian paralelon primeditu kaj finpentru  dignajn blazonajn rozojn. Obsidiana
  tranĉilo Helpu min, diru al mi, sur kiu ŝtupeto sentis vi vertiĝon kaj diris al vi: Pli alten mi ne iru.  Sur la polmo pankrusto limigas tranĉaĵon de miaj tagoj.” Helpu min, diru al mi, en kiu implikeco de vortoj kaj fremdaj nocioj  vi distingis spegulon de via kompozitaca intelekto? Mil ŝtupetoj, ŝtonoj neireblaj montras dentetojn - kaj supre en sanktejo  atendas oferanto kaj obsidiana tranĉilo.  Centfoje pripensu plurajn ekzorcaĵojn. Mil foje eldiru petanto: Mi volas rigardi la vangon de Suno.”  Milfoje petu, la koro ne renovigos  formortintan kluzon, haltigitan pulson.  Obsidiana tranĉilo Sunon ne pacigos. Helpu min, diru al mi, mi ne kuraĝas eniri la sanktejon.  Mi bedaŭras la manojn, ĉizintajn milojn da serpentaj venenhavaj ŝtupoj.  La koron enmanigis la oferanto kaj subfalĉis ĝin obsidiana tranĉilo. Helpu min, diru al mi, sur kiun ŝtupeton mi supreniru  por vidi en min kaj surteren. Nur ne diru, ke la kvincenta ŝtupo unusola estas ekvilibra. Helpu min, diru al mi - vi ne povas, vi ne scias.  Vi kaŝita estas post muro el vort-briketoj: Pli alten, pli alten!” Kaj aliaj vortoj per rulglitiloj rondflugas kiel noktaj papilioj ĉirkaŭ
  flamo, insistas, sin entrudas: Jen supre estas nur komplika vakaĵo, oferanto kaj obsidiana tranĉilo.”   Superba, kuraĝa irido, poleno aspergas viajn stigmetojn tiel, ke aliloken faladi ĝi eĉ ne povas. El via elokvento mempolena, klarvida, plenflora nova homo ne naskiĝos. Mi falas suben, ascendas supren, mi malkovras novan stelon kaj forgesas multiplikan tabelon. Mi trarigardas viajn hibridajn kulturaĵojn kaj subite ĉesas ilin sopiri. Vi ĉizas el marmoro vian ekskluzivan
  monumenton, dum de infanoj mi ricevas florojn.   Segretaria di stato                           Vatikano, 31-an de marto 1995 Prima sezione - affari generali La ŝtata sekretariato permesas al si
  sciigi vin, ke Sankta Patro ricevis la donacon, kiu estis al li antaŭ
  nelonge afable dediĉita. En la nomo de Lia Sankteco mi eldiras al vi
  sinceran dankon por la donaco kaj por la esprimo de estimo. Samtempe kun ĝojo
  mi sciigas vin, ke estis al vi donita Apostola beno, kiu rilatas ankaŭ
  al la personoj al vi proksimaj. (Mons. L. Sandri, Asesor) Vian bebon vi karesis, Patrino Maria, liajn
  rozkolorajn plandojn, per polmoj delikate, kvazaŭ se de la maro
  venteto ekblovus trans dezerto.  Per amo en ĉiu ektuŝo vi protektis
  vian etan Filon kontraŭ tiuj, kiuj ŝatus per vortoj
  kaj per ŝtonoj ŝtonumi. Ankaŭ niajn idojn protektu kontraŭ
  la kolero de malbonuloj, afabla Patrino Maria,  kaj instruu nin ami per patrina amo
  protektanta. Linajn tolojn vi blankigis, Patrino Maria,
  kvazaŭ vi scietus, ke vi foje kun pietato per ili vindos vian
  Filon. Kiam vi ilin aspergis, post ĉiu guto via
  larmo falis. La plandojn de via Filo pikis sablo eĉ
  tra rimenetaj sandaloj. La sablo, kiun vi havis en la okuloj pro timo
  pri Filo, Patrino Maria, plenigis la pokalon, en kiun ankaŭ ni
  salon el niaj okuloj enŝutas. Per polmoj vi enfrotadis bonodorajn ungventojn
  kaj palmajn oleojn, Maria Patrino,  en plandojn, por kiuj, se ili reviviĝus,
  vi donus vin tutan. Se maron vi estus elplorinta, venteto el ĝi
  ne malseketigis la vivajn lipojn de Filo. Grandega kredo al Resurekto donis al vi forton
  trasuferi vin kune kun Filo tra la plej alta ofero, Sankta Patrino, Maria. Vin ni denove petas, el via kredo kaj grandega amo donu lumon al
  niaj animoj, Patrino Maria. La epoko
  de Amforo Ju pli multe vi vokas ĝin, des pli multe ĝi malproksimiĝas, mem neniam atingebla. Sur krutaĵo vi supreniras, vi enpremas ardan linion de Suno en neeldiritajn vortojn. Glimaj skvamoj estas senmovaj briloj,  haloj kun ovaloj de speguloj, nerimarkeblaj pulsoj en vizaĝo. Via supreniras per ĉamaj paŝoj, kie papilioj flugas trans leotopodoj ĝis la bluo de gencianoj, en traheliĝintan
  verdon,  al lago, kaŝita ĉe la ĉielo. Vi ne bezonas plu kaŝi vin, ĉar montaraj ŝafoj mem pro timo senmoviĝis, similaj al ŝtonoj ili ne iris trinki,  kiel rigidaj koroj sen amo... Haltu, staru momenton - Disfluoj de rememoroj ne tuj solviĝos  en pura akvo de mergaj riveroj. Vane vi kaŝas vin en ujo de klopodo, post ŝvitgutoj sur frunto, kaj ne havas eĉ tempon meti manojn en
  lekantojn, en rozpetalojn nur duonpaŝon de vojo. Pli verŝajne la planedoj interkonsentiĝus, ol vi dirus - malbonan forgesu, tio apartenas en riveron de forgeso. Kial denove silento, silento dekutimigita, nur aŭtoj veturantaj tien kaj reen. Kial en tondra silento novan amarecon mi ekkonas tra larmoj, speguloj de malhelgrizaj ombroj sub okuloj, sub frunto. Engliti en aliajn dimensiojn, havi animon kapablan por vojaĝado en spiralo spirita pluen kaj pli alten... Kiu laŭ sia signo devas esti al Dio pli
  proksime, foje li malkovros lin senpere ĉe si. Kiam vento pelos pluvgutojn, desur ĉielo falintajn ŝnuretojn kaŝos en malseka foliaro. Kiam denove ore brilos larikoj, ĉu vi poste levos invitilon al ĉiuj
  belaĵoj? * Neniam plu mi gustumos kun vi kafon el la sama kruĉeto. Neniam plu mi aŭdos viajn kuraĝigajn vortojn. Kiel ombro de prujnkovritaj lekantoj estas nigraj okuloj sur faldaĵo en
  libreto. Per ili plu sendadu sciigojn, ke ni rajtas resti homo ... * Simulu la hodiaŭon plu post cento da
  jaroj, metu la hodiaŭon en la memoron de diskoj kaj enmetu diskojn de vivaj Kosmoj en komputilon de Tero: kie vi trovos ekblovon de tiel malicaj
  spiroj... La Kosmo apenaŭ dirus: Mi ne volas loĝi plu kun vi. Mi nur ekspansias kaj denove malaperas. Ili simulis hodiaŭon por morgaŭo kaj ne kredis profetaĵojn kalkulitajn. Sed jam antaŭe ili ĝin scietis, longe antaŭ la epoko de Amforo. * Ju pli multe vi ĝin vokas, des pli ĝi al vi proksimas, ĝi mem neatingebla.   Postmortan
  kronon mi aĉetas La vivo fermiĝas, amareco estas fintrinkita. La spiro al minuto plua estas pli silenta, pli
  gracila.  La lasta jarringo kompletigis cirkonferencon,  la basto de angioj rifuzas limfon. Kluzo malhelruĝa malrapidigas fluon, rompita tigo kliniĝas pli kaj pli
  malalten.  La nivelo super vi plene fermiĝas. Kie estas tiu momento, kiam homo mortos paciĝinta kaj sen sento de ŝuldo - Mano rigida ne ripetas manpremon, mortinta buŝo ne plu respondos. La nivelo de la vivo ĝuste nun fermiĝas. Ĉu vi ĝojas, ke ni ĉeestas? Kaj la patro iomete kapjesis lastfoje. La vivo plenumiĝis. Vi estas morta, en ni vi vivas plu. La vivo havas sian punkton, la lastan percepton, la lastan spiron.  Tia estas la leĝo, laŭdire justa.  Kiel akcepti la lastan jarringon, sub kiu la nivelo malfermiĝas? La postmortan kronon el freŝaj floroj mi
  aĉetas.  Larma pluvo ombris elrigardon de okuloj, disfokusigis restintajn restaĵetojn el
  homo sub floroj - la plej bonan vestaĵon kaj blankan vizaĝon. El viveca rememoro, flankaĵo de estaĵo, ĝi faros grandan foton. Mi sendas dankon por kondolencoj kun petaloj pro pezo pendantaj, elkreskintaj el nigra grundo, el linio baza. Postmortan kronon mi aĉetas,  vi havos ĝin el veraj rozoj. Ĝojigu per bukedo de lekantoj hodiaŭ mortan dumvive! Saluto Timide mi penetras  en vian konscion, en aflikto mi kalkulas senbezonajn vortojn,  esperigajn ridetojn,  afablajn rigardojn.  Per kiso konfirmi, per rideto verigi ni ne sukcesis. Timide mi penetras en vian konscion per saluto senbezona - indulgeme ne rifuzu. Kiu scias, en kiun konscion vi estos penetranta per saluto senbezona. Mi ne deziras tion al vi. Havi al kiu sendi  almenaŭ saluton.          Bratislava, la 20-an de aprilo 1993 Kara sinjorino Ludíková, mi dankas vin por la kuraĝigo, kiu estas
  por mi pli valora, ol vi eble mem scietas. Kiel vi vidas, la sciigo per
  rivero” trafis min kaj mi estas al vi tre dankema, ke vi kun via interesa
  libreto rememoris ĝuste min. Iuj viaj versetoj estas al mi pli proksimaj,
  la aliaj malpli, sed antaŭ ĉiuj mi klinas min kiel antaŭ ĉio,
  kio havas animon kaj kion mi mem ne scipovas krei. Mi deziras al vi bonan sanon kaj multe da
  belaj printempaj tagoj kun rido kaj en bonhumoro. Kun estimo Milan Markovič                                                          Prago,
  la 27-an de julio 1993 Estimata sinjorino Ludíková, mi dankas vin el tuta mia koro por la
  poemkolekto Pesilo. Vi tre ĝojigis min kaj mi antaŭĝojas, ke
  ni iam renkontiĝos persone. Kore salutas Vin Via Jitka Molavcová Estimata sinjorino Věra, via kara afablaĵo - en la formo de
  zorgeme aranĝita verketo - min ĝojigis. Feliĉe ĝi atingis
  min ankoraŭ antaŭ mia forveturo. Mi alpakas tiun ĉi
  belaspektan libreton - kaj en trankvilo mi enmergiĝos en ĝin. Mi dankas por la dediĉo, kiun mi vere
  estimas. Mi deziras al vi sincere, ke via rara kaj profunde sentema talento
  ankoraŭ kaj tre, tre longe trinkigu soifantojn. La 6-an de majo 1994 Via  Václav Rein                                                           La
  23-an de oktobro 1993 Estimata sinjorino Ludíková, mi dankas por via letero kaj libreto de
  poezio, kiu faris al mi ĝojon.                             Energion
  kaj sanon deziras                                                                   Via
  Adolf Born   Epilogo Jam la kvara verskolekto de la aŭtorino,
  kiu daŭrigas tri subtilajn libretojn de ŝia poezio el la jaroj 1992
  ĝis 1994, efikas per impreso de plena koncentriĝo al la interna
  vivo de introvertiteco, estas trankviligita medito pri la ekstera mondo. Ĉi
  tien povas eniri nur tia leganto, kiu estas preparita per grava kaj profunda
  legado de la ĉeĥa klasika moderna poezio, precipe se li ekkonis la
  poemojn de Vladimír Holan kaj se li penetris en ilian ŝlosilon. Precipe
  tiu ĉi lasta poezio de Věra Ludíková, eldonata fine tiel, kiel la poetino
  jam longe meritas, de profesia eldonejo, kreas impreson de matura, preta, eĉ
  definitiva verkado de la verkistino, kiu plene rajtas ne nur esti prezentita,
  sed ĝui plenan sukceson ĉe la spirite fondita parto de nia
  literatura publiko. Da tia poezio, kian prezentas la versoj de daŭra
  valoro el la plumo de Věra Ludíková, ne estas multe eĉ en la ĉeĥa
  poezio, tiom riĉa je poeziaj fenomenoj. Tial pro la subtileco de tiu ĉi
  ĝenro, kiun hodiaŭ postulas nur ĉambra sfero de legantoj, la
  poezia fenomeno de Věra Ludíková devus trovi sian lokon en la ĉeĥa
  literaturo, kiun ĝi meritas. Silenta enpensiĝo, kiun ŝiaj
  poemoj elvokas, formala kaj enhava vereco, per kiu ili distingiĝas kaj
  kies organika komponanto ili estas, kreas kaj finkreas la stilon kaj la ĝenron
  de tiu ĉi parto de la kulturo, hodiaŭ neglektata pro la orientiĝo
  de la plimulto de la socio al la konsumo. Dr. Josef Lebeda      Memore al Jan Palach Vi rigardas nin, viajn ĝemelojn,  de la ĉielo, ĉeĥa studento Jan.
   Vi timis, ke nia lando elspezos silentan kaj firman reziston por kukoj, dispistos ĝin ĝispolve, nenien plu. Vi volis movi tutan monton, apation de multaj homoj. En la koro havas la homoj pecetojn da plumbo. Apatio kiel neĝflokoj el nuboj mole surteriĝas, en la homoj kreskas, vi pensas - laŭvorte. Viajn vidantajn okulojn vualas sekreto kiel Viajn lastajn tagojn. Kun tankoj kun stelo malheliĝis la
  matenoj,  kiam la ventroj de aviadiloj ilin alportis. Kurta homa memoro forgesas.. Morti vi ne volis, vi volis brili  kiel viva homa torĉo por la prezo de morto, nevanigo. Bone vi celis en la tempon, ĉar tiam ankoraŭ povis esti la homaj koroj de Vi plenigitaj, nerigidaj pro timo.  Dormema apatio kiel lanta putrado  estas daŭra minaco por la homaro. Ŝajna trankvilo poste kovris malsanan stultan spiron de cedemo. Hodiaŭ la ruĝa stelo estas paliĝinta, antaŭlonge iam forputris la aŭgusta
  herbo.  De tempo al tempo ni foliumu en la memoro. Ni ne volu morti, ĉar vivaj ni devas fronti kontraŭ dezerteco kaj
  malbono. Via lumo, la lumo de flamo prilumas plu la korojn iam ŝtonecajn, la animojn
  apatiajn.          Vi
  estas antaŭkuranto de novaj tagoj de la epoko de Amforo,           de
  venontaj du mil spiritaj jaroj.                              | 
|  |  |