Eble tio ne estis hazardo, ke mi antaŭ pli ol dekkvin jaroj renkontis sinjorinon LIU XING-CAN, la ĉinan bohemistinon kaj tradukistinon. Ŝi troviĝis inter la partoprenantoj de l´aŭtoreca vesper-programo, kiun mi tiam okazigis en la Urba biblioteko de Prago. Kiam la programo finiĝis, prezentis sin al mi subtila nigroharulino kaj petis de mi ĉion, kion mi verkis. La poemo „Ekaŭdi animon“ (Uslyšet duši) ekscitas en mi similajn sentojn kiel la legado de Thákur, diris ŝi al mi, kaj post ioma tempo vere alvenis al mi la traduko de tridek el triversaĵoj de ĉi poemo. Skribu poeziajn tekstojn, mi ilin tradukos kaj eldonigos en Ĉinio, alparolis min, kiam ŝi denove vizitis Pragon.
Kelkajn ŝi vere tradukis kaj eĉ proponis ilin alvicigi en la mondkadran elekton de poeziaj tekstoj,
apud la tekstoj de Jan Čep (Ĉep) kaj Karel Čapek (Ĉapek). Tio estis la ĝusta komenco de mia kunlaboro kun tradukistoj, tio ja estas la pra-komenco de la ĉeĥa rekordo – „ poemo en 37 lingvoj“, kaj tio estis la koncerna poemo „Estas printempo“ (Je jaro). Eble tio ne estis hazardo, ke mi renkontis tiom da eminentaj tradukistoj, dank´ al kiuj mia poezio povis disvastiĝi tra kontinentoj.
Kaj eble ankaŭ ne estis hazardo, ke en la preskaŭ sama tempo petis min esperantistoj je permeso tradukadi miajn versaĵojn en Esperanton. Estas ĝi la lingvo, kiu meritas esti disvastigata en la nuna tutmondisma procezo. Kiel homoj el alia planedo povas ŝajni al ni esperantistoj, en la ĉi epoko de nuraj ekonomiaj interesoj. Se homoj reciproke sin interkomprenus, ili renkontiĝadus amikece kaj en paco – tio estis la ĉefa ideo, kiu gvidis Dr-on. L.L.Zamenhof por krei la internacian lingvon Esperanto. Jam delonge homoj serĉis tian komunan lingvon, kiu deprenus taskon de la ĝis la mezepoko fama latina lingvo. Almenaŭ ĉe intelektuloj. Inter ili estis filozofoj R.Descartes, G.W.Leibniz, kaj precipe J.A. Komenský. La fakto, ke esperantistoj facile interkompreniĝis, ne plaĉis al gestapo nek al komunistoj; ili ja eskapis de cenzorado, tial ili estiĝis „maldeziratoj“.
Esperanto estas la lingvo taŭga por poeziado. Ĝi havas simplan kaj logikan gramatikon, sed tre riĉegan vort-trezoron, kiu ebligas esprimadi metaforon – la bazon de poemoj kaj poeziaj tekstoj. Dum la plej bonaj tradukantoj el aliaj lingvoj estas la naskiĝ-lingvouzantoj, la tradukantoj en Esperanton estas ĉi koncerne samrangaj. Mi estas konato kun eminentaj tradukantoj, dank´ al kiuj ne nur la poezio mia, sed ankaŭ verkoj de aliaj nuntempaj aŭtoroj disvastiĝas post limojn de nia regiono.
Por ke la verko disvastiĝu pluen, devus la aŭtoro iri „man´ en mano“ kun la tradukanto. Tiu devus esti per la tradukata verko profunde tuŝita, por ke traduki ĝin estiĝu por li ne nur sincera deziro, sed eĉ la afero de certa prestiĝo. Mi ja devas sciigi, ke miaj spertoj kun la tradukantoj estas eminentaj, eble unikaj; ĉu tio estis la hispana poeto Ramón M. Machón Pascual, la skota poeto Willam Auld, la japana poetino Misako Kronská Kanayama, la germana verkistino Berta Cibulková, la tradukistino en la anglan Norah Hronková, la tradukisto en la hindan Svetislav Kostic, la tradukanto en la araban lingvon Hedar Jofar, jam la menciita Liu Xing-Can, aŭ la tradukantoj en Esperanton Jaroslav Mráz kaj Miroslav Malovec.
Rim. La artikolo estas destinita por la bulteno de la asocio de ĉeĥaj verkistoj (Obec
spisovatelů)DOKOŘÁN.
Sciigo: La artikolo estas publicita en DOKOŘÁN – n-ro 44/2007
Margit Turková, la 2-an de februaro 2008