Věra Ludíková
Verki poezion signifas moviĝi en la lando de imagoj kaj metaforoj. Ĝi signifas kapti la subite elŝprucintan fonton de viva akvo, liberigitan fare de mistera potenco. Bonŝance vi havas ĉemane paperon kaj plumon, kaj se vi estas poeto, per vortoj vi notas bildojn en tuta komplekseco aŭ en detalo, statikajn, en moviĝo, malakordoplenajn, kun poento. La prudento mem ne trovas klarigon por la inspiro kaj kapablas nur diri, ke tia donaco, kia estas la donaco de vorto, naskiĝis ie inter la ĉielo kaj la tero. Kial la homo utiligis la argiltabuletojn kaj pergamenon – verŝajne jam de pratempe? Ĉar li devis, ĉar li sentis la grandan bezonon dividi kun iu siajn sentojn, sian amon, disreviĝon kaj spertojn, kaj ankaŭ ĉar li sentis ĉe tio grandan feliĉon kaj samtempe li sciis, ke estas ĝuste noti tion, kio estas en li la plej bona, kio en li kristaliĝis en la formo de poemo. Li skribas vortojn sur paperon kaj ĉion li vetos je vento, kiu liajn vortojn forportos kiel la tepalojn de pomarboj.
La poeto promenas sur la arbara pado, kiu ĉirkaŭkondukas la monton kaj estas prilumata de la hela sunbrilo. Tra spacoj inter branĉoj li vidas la pejzaĝon, sian vivon kiel sur la manplato kaj bridoperspektive li povas sekvi ne nur ĉiujn vojkruciĝojn de la vivo, sed ankaŭ la forgesitajn angulojn de la memoro. Prezentiĝantajn en poemoj kvazaŭ el klarobskuro de la homa sperto en la lumon kaj esperon.
(esperantigis Jiří Patera)