Ili trairas tra spaco de konscio, kiam ili notis demandon, multajn vizaĝojn, multajn agojn, multajn revojn kaj ankaŭ tristojn, metamorfozigitajn ĝis nerekono, nome en metaforojn, por descendi malsupren en la subkonscion, se ili ne povas ĝisatendi respondon. Tion mi eĉ ne demandas, ĉar ĝi mem tuj skribas respondon: Kiel envolviĝas la rando de verda folieto, kiel turnas sin perigono de rozo en sian centron, ĝuste tiel via animo turnis sin kaj turnas ĉirkaŭ la verkado. Unua poemo! Unua libro! Tria! Kvina! Kioma estas tiu, kiu estas ĝuste kompostata? Kiu estas la plej forta, fatala, ĉefa? Kiu ĝi estas? Kial vi demandas! Ja la estonta! Ĉu jam estis eble priskribi ĉiun belecon de la mondo per vortoj? Ĉu ĉiun angoron estus eble ŝanĝi en esperon? Ankoraŭ atendas vin multe da laboro, antaŭ ol el krepusko foriĝos lumo! Tial nur la estonta, kaj ankoraŭ la estonta, se tio estos permesita de supre!
El la noveldonita kolekto „Eseoj“
esperantigis J. Patera.