Věra Ludíková


En la regiono de la bela ĉeĥa lingvo


Sur la planedo Tero super la rivero Orlice, en urbo kaŝata ĉirkaŭronde de piceoj kaj verdaĵo, kiu tute ne estas signita sur ĉiuj mapoj, okazis miraklo. Kiel eventoj okazas en ĝusta momento, ĝuste tiel ĉi tie dum tri jaroj renkontiĝis kune lernantoj kun siaj instruistoj. Eksterordinaraj estis kiel la studentoj, kiuj la profesorojn vere estimis, tiel ankaŭ la profesoroj, ĉar ili al la studentoj sincere helpis trairi la rifojn de laŭkadraj prijuĝoj kaj de stud-malpermesoj, eĉ se ili per tio mem riskis, kaj eble ankaŭ antaŭsentis, kiel vana tio estos. Komenciĝis amikecoj, kiuj ne finiĝis per la ekzameno pri matureco, ĉar tiuj en la benkoj kaj ankaŭ tiuj malantaŭ la katedroj estis reciproke tre solidaraj. En la atmosfero de konfido estis nur nature, ke dum la tuta jaro la atentemaj studentoj estis inicataj en grandan ŝatokupon de sia ĉefa profesoro, en la pentroarton, krom tio en la internajn impulsojn de artistoj.

Ni enlasu por momento inter nin iom da oro de la suno, kiu tiutempe falis sur la tabulon kaj la benkojn, ĝis kiam tra malfermita fenestro atingos nin la kantado de merloj kaj la pasera trilado. Se ĝuste okazas ekzameno, streĉite atendas sonoradon ankaŭ tiuj, al kiuj estis malpermesita plua studado, ĉar ili lernis ne nur por lernejo mem.

La lasta vualo antaŭ la okuloj de studentoj estis poste forŝovita fare de la ekzameno pri matureco, post ĝi ili eniris en la plenaĝecon kaj estis ekkonantaj tion, pri kio ili nur supozis, ke ĝi ekzistas, nome la misteran mondon, de jaro al jaro plu per spertoj pli kompreneblan kaj pli enigman samtempe, la tutan Universon en unu pokalo de la rememoranta kaj antaŭsentanta animo. Ĝi devas konstati sian talenton, sian donacon de Dio, kiu ne rajtas esti misuzita, kaj ĝi devus ekkoncepti sian taskon ĉi tie sur la Tero. Ili devis turni sian ŝipeton laŭ la ondoj ne kiaj ajn, kompreneble ne laŭ tiuj, kiuj alportus nur pormomentan prosperon, ili devis unue trovi kaj poste ankaŭ identiĝi kun la ondado de la bono.

Ĝi estas la trembrila vojo, la ŝnureto da kristaletoj de kvarco, kiu antaŭ vi flankeniĝas, ondiĝas kaj sinuas, sed ne revenas en la saman lokon reen, ĝi pasas nur antaŭen. Serĉu ĝin per la okuloj kaj per la sentemo, kaj kiam vi trovos ĝin, sekvu ĝin ĝis la fino de la vivo. Dume vi povas senti grandan laciĝon, perdi la fidon pri la sencopleneco de via konduto; tiukaze petu pri plua forto per similaj vortoj:

Se vi volas, Sinjoro, ke miaj pensoj alparolu pluajn animojn, ke mia kontribuo por la alveno de la Nova Epoko estu sufiĉa, bonvolu doni al mi la forton por tio. Montru al mi la vojon al tia vivomaniero, kiu la bonan futuron de la homaro ebligos. Aliformiĝos la valoroj, nova pagrimedo estos la laboro por aliaj, nur tiaspeca havos la ĝeneralan rekonon. Sed verŝajne ne okazos tiel tuj, ĉar la multsignifaj ŝanĝoj kunligitaj kun la limo de la jarmilo alvenas laŭgrade. Ankoraŭ certan tempon la homoj klopode vetkuros en la graveco de funkcioj, en la perfekteco de siaj basenoj, en la afektaj paroladoj…

Sed poste venos la tempo, pri kiu nemultaj jam scias, kiam estos aprezitaj la homoj spiritaj, sen diosciaskia havaĵo, sed kiuj estas certaj pri la sukceso de la homaro strebante al spiritualigo de la tuta Universo. Tiam la historio de Ĉeĥio suprenigos ĝuste nian belegan lingvon, kiu estos gardo de nia nacia identeco en la lingvistika Babilono, sed kun la unueciga ideo de espero por la tuta homaro sur la planedo Tero. Estu ni dankemaj al la sorto, ke ni naskiĝis unu por la alia kaj troviĝis ĝuste en la sama egala tempo en la regiono de la bela ĉeĥa lingvo, en la home kaj sente riĉa Orlice-regiono.

(Esperantigis Jiří Patera)