| El la nuntempa ĉeĥa
  literaturo  | (El ASTRO n-ro 15 tradukis M. Turková) SENDU TION PLUEN... „Kreivaj kapabloj
  devus neniam esti misuzitaj“diras VĚRA 
  LUDÍKOVÁ               PROLOGO  Instigo de Věra
  Ludíková „Sendu tion pluen“ havis tiel pozitivan eĥon, ke estis eldonita
  jam tria samnoma libro kun esprimoj da dekoj de eksterlandaj kaj
  ĉeĥaj personoj, kiuj apartenas al vicoj de literatura, belarta,
  filozofia kaj teologia sferoj. „Sur
  oran tabuleton devenantan el la Universo vi estas devigata skribi legeblan
  mesaĝon. Se vi havus nur malmulte da tempo, nur kelke da momentoj,
  eĉ nur la lastan spirogeston, kion vi sendus al la Kosmo?“ Kun la aŭtorino de ĉi-projekto mi
  renkontiĝis antaŭ kelkaj monatoj en la GALERIO VOJO AL LA LUMO,
  kiun posedas Zdeněk Hajný, kaj poste en la NÁPRSTEK-MUZEO, dum la publika
  legado de ŝia libro Sendu tion pluen III. Mi konfesas, ke je la unua rigardo tiu ĉi ŝia
  aktivado ŝajnis al mi iom utopia. Serĉi sian vojon kaj lumon en la
  formo de Dio en la mondo, kie ekonomiaj starpunktoj superas tiujn
  spiritajn... Tamen, la aktivado de sinjorino Věra Ludíková igas onin
  pripensi spiritan staton de la nacio, kaj de la civilizo ĝenerale.  Kaj novaj duboj – interparoli (eĉ publike) pri Dia
  amo, kaj sendadi ĝin pluen en la tempo, en kiu la mezuroj de l´sukceso,
  precipe por juna generacio, troviĝas tute alie?! „La literatura projekto SENDU TION PLUEN estas eble same
  neprudenta, kiel skribi poezion, precipe la poezion spiritan; estas tio same
  naiva, kiel demandi pri la senco de l´estado, tiel malprudenta, kiel la
  altruismo mem. Sed pli malprudenta estas opinii spiritajn valorojn nevaloraj,
  kaj la valorojn, kiujn la homaro posedas – neŝanĝeblaj. Multaj
  rememoru, kiel arde ili sopiris „gustumi“ liberan mondon, kiu troviĝis
  post la „fera kurteno“... Hodiaŭ la libereco estas preskaŭ
  memkomprenebla, ni apartenas al tiu pli riĉa minoritato de la homa
  populacio. Tamen ni ne povas agnoski, ke nin ne koncernas diversaj homaj
  turmentadoj, ke ni jam ne volas pri io klopodi, ion plu, ol povas al ni
  oferti la konsum-ema socio. Ne nur, ke ĉiu generacio havas siajn idealojn,
  havas grandan serĉ-emon kaj demandas kia estas senco de la vivo (junaj
  homoj inkluzive), sed ni supozu, ke sur la TERO, kiu estiĝas pli kaj pli
  ĉerpata, ekvaloriĝos tute aliaj reguloj kaj leĝoj. Ke estos
  estimataj tiuj, kiuj scipovas saĝe travivi ne nur sian propran vivon,
  sed kiel lumportantoj scipovos montri la vojon ankaŭ al aliaj,
  misorientitaj kaj konfuzitaj kunhomoj, en la nova vivo-ĥaoso. Super tiuj
  malfortaj ili kapablos disvastigi ŝirm-vualon de la konscio, ke ni havas
  sur la TERO grandan taskon, kiu estis donita al tiuj konfidemaj, al tiuj,
  kiuj havas inteligentecon – konservi la vivon en plena diverseco,  ĝin flegi ĝis spirita belo. La
  vojo de ĉi-tasko estas longa kaj malfacila, sed unusole ebla. Trovi la
  enirejon en krizaj situacioj – tio estas tasko respektinda, kaj kiuj tion
  kapablos, estos estimatj pli ol serĉistoj de oraj trezoroj.“    Kio igis vin alparoli konatajn personojn kaj peti
  aldonon por la libro “Sendu tion pluen?“ Mi opinias, ke ĉiu homo, kiu en si trovis forton
  venki en si la aferon ŝajne nevenkeblan, kaj kiu krom tio posedas
  talenton parol-sciigi, sciigu al aliaj la mesaĝon. La mesaĝon – ke
  per ĉiu venko de la viv-pruvo, oni faris en sia spirito-disvolvo  paŝeton pluen. „ Se la solvaĵo
  estas saturita, fariĝos kristalo. Sendu tion pluen“ skribis mi iam, en
  mia poemo. La ideon mi konservis dumtempe en mia kapo,  al ĝia realiĝo ia tempo
  forfluis... Unue  mi alparolis personecojn,
  kun kiuj mi jam estis konata. Ekzemple prof. Zdeněk Matějček, pentristo Jan
  Kristofori – kiuj mian koncepton agnoskis. Helpis al mi la redakcio de Literární noviny, kiu
  represis mian alvokon kaj instigon. Je ĝi reagis kelkaj sciencistoj kaj
  belartistoj. Mi ne povas ne paroli pri granda helpo de Zdeněk Hajný,
  pentristo, kiu la alvokon disvastigadis inter siaj geamikoj. Artikoloj
  amasiĝis, kaj mi povis, printempe 2003, prezenti la unuan libron de la
  koncepto – „Sendu tion pluen I“. La solena legado okazis en
  Náprstek-muzeo kaj en la menciita Galerio Vojo al la Lumo. Ni daŭrigis
  en nia klopodo, kaj naskiĝis la libro „Sendu tion pluen II“ .La
  lasta  „Sendu tion pluen III“  estis prezentita  unuavice en Jindřišská věž, poste en la du
  jam menciitaj spacoj. Ĉiujare multiĝas ne nur amplekseco de la
  tekstoj, sed ankaŭ diverseco de la artikoloj. Se la alvoko unua estis en
  sia senco ĝenerala, la dua direktis KOSMON, kaj ĉefa temo de la
  tria estas malkovroj en sfero de la homo-genomo . „ Vi ekscias, ke la
  scienco proksimiĝas al Dio. Vi miregas ĉiu nova enrigardo en la
  misterion, kiu estas al la homa vidkapablo malkovrita, sed tamen evidenta, en
  la misterion de l´genomo, de nia genetika ekipaĵo, kiu eliras de nuraj
  kvar literoj – A,G,T,C, de magiaj literoj, kiuj konsistigas miraklan
  DNA-acidon, kies alternado kaj kombinado propre prezentas bazan ŝifron
  de la genetika informo, de vera LOGOS – komenco de ĉiuj aferoj“ – tio estas citaĵo el la
  instig-alvoko de la libro Sendu tion pluen III, la ideo de la prof. MUDr.
  František Novotný, DrSc., kiu min tre inspiris. Sed la ĉefa celo, kiun
  mi en la libro intencis, estas transdoni mian propran devizon, fordoni mian
  speron, kiel plenumi vivan ekzamenon, kiel transpaŝi la sortajn
  mejloŝtonojn kaj resti ne nur konservita, sed eĉ plifortigita dank
  al tiaj obstakloj kaj ekzamenoj. Inter miaj alskribantoj estas veraj herooj.
  Kvankam handikapitaj, ili trovis sian vojon en formo de Dio kaj de bona homo;
  kaj siajn spertojn ili disvastigas tiamaniere, ke ili vivas sen plendoj,
  kvankam malfacile, tamen ekvilibre. Ĉu vi alparolis ankaŭ niajn
  politikistojn? Se jes, do kiujn? Kaj kia estis la sukceso? Oni diras, ke oni
  havas tiajn gvidantojn kiajn oni meritas... El tiuj alparolitaj respondis per siaj vortoj nur Václav
  Klaus, nelonge antaŭ sia prezidanteco. Lia respondo troviĝas en la
  libro Sendu tion pluen I. Václav Havel, kiel finonta prezidanto, estis
  ŝirmita per nerompebla bariero administrativa.... Per simila bariero estas ĉirkaŭita ankaŭ
  la sinjoro kardinalo Miroslav Vlk... Male – el Vatikano alvenis bela, persone
  esprimita saluto, kiun mi publicis en 
  Sendu tion pluen III. Kiel vi taksas la nuntempan staton de nia socio? Ne estas ĉio en ordo, sed por la plendoj loko ne
  estas. Cetere estas da pozitivaoj pli multe, ol ni tion emas konstati. Ne
  estas ni tielgrade nur konsumema socio, kaj mi esperas, ke ĝuste ĉe
  ni, en nia nacio estos ĉiam la loko por spiritajn valorojn, sendepende
  de tia – aŭ alia registaro.   Kaj kion vi opinias pri la sfero de arto kaj de
  kulturo entute? Mi volas taksi nur la sferon, kiun mi konas. Mi estas
  poetino, kaj mi povas kun bedaŭro konstati, ke la spiritinstiga poezio
  estas en nia kulturo „la Cindrulino“, tiu „dormanta belulino“, kiun la socio
  vekigos nur tiam, kiam ĝi troviĝos en mizero. Spite tion mi povas
  diri, ke mi trovis tre kreivajn personojn inter tiuj homoj, kiuj
  okupiĝas pri poezio, pri belarto, en scienaj sferoj k.s., kaj tio
  koncernas ankaŭ niajn legantojn. Se mi kalkulas la aktivajn
  aŭtorojn, la legantojn kaj la partoprenantojn de nia publika legado – do
  ni estas jam miloj da homoj. Kaj precipe ĝojiga estas la fakto, ke inter
  ili estas multaj homoj junaj, kiuj tiamaniere deklaras sian emon por la
  valoroj spiritaj. Kiel vi mem perceptas la demandon de Dio, de la
  Dia providenco, de la Dia forto kaj amo?   Mi estas kreitanino kaj por mi Dio kompreneble estas. LI
  estas preskaŭ je nia atingo, kvankam neatingebla. Al LI certe ne
  plaĉas, kiel LIN diversaj grupoj alproprigas ĝis grado de homa
  malŝatado reciproka. Li estas Patro, kiu nin amas kaj senkulpigas nin,
  sed tion saman LI atendas de ni koncerne interhomajn rilatojn. Ni de Li
  gajnas gracon en formo de kreivaj kapabloj, sed tiuj neniam devas esti
  misuzitaj. Ni eksentos LIAN volon tiam, kiam ni estas perceptpretaj kaj
  aŭskultadas. Eĉ kvankam niaj projektoj ŝajnas esti tro
  ambiciaj, se ili estas en la harmonio kun Dia volo, do ni ricevos pluajn
  ideojn kaj fortojn por ilin realigi. Miaj spertoj rilate la projekton Sendu
  tion pluen pruvas jen ĉi-diritan opinion. En certaj malfacilaj
  situacioj neatende malkovriĝas la solvo kiel lumo, kiel vojo kaj espero.
  Tio estas la etendita helpmano de la Dia providenco. Havi puran konsciencon,
  tio estas grava postulo. Tiam, eble, oni povas atendi kaj helpon kaj
  pardonon. Ĉiu el ni estas ekspoziciita al granda premo
  de la socio kaj de sia ĉirkaŭo – en la okupejo, en la lernejo, en
  la familio, k.t.p. Ĉio plirapidiĝas, postuloj pligradiĝas. El
  tio elfluas tuta vico da problemoj – kreskas la laciĝo, streso k. s.
  Ĉu oni povas kontraŭ tio efike defendi sin? Ĉio estas en mirinda rapideco, nenio estas
  malŝanĝebla, la aferoj evoluas laŭ siaj internaj leĝoj,
  kiujn ni strebu kompreni. Estas ja sensence anticipe timi ion nekonatan kaj
  sin ŝildi  kontraŭ ĉiuj
  eventualaĵoj, kiuj eĉ ne devus alveni. Sed, kompreneble, tio ne
  signifas esti senrespondeculoj – male, tio signifas plenkonscie kaj
  respondece sin prepari por la taskoj, kiujn ni konas aŭ ilin atendas;
  kaj fari tion jam nun, ne atendi ĝis la 
  tempopremo. Ni devus kredi, ke, se la antaŭsupozata situacio
  okazos, ni estos kapablaj ĝin solvi. Nenion ni forŝovu pro nia
  faŭleco. Prioritaton ni donu al la aferoj plej gravaj. Al la taskoj ni
  alpaŝu sen antaŭtimo, sed kun plena memfordono. Agordigu nin por
  pozitivaj emocioj kaj al ondoj de 
  bono, ne helpu ni al malĝustaĵo, ne ebligu ke malbono alvenu
  en nian ĉirkaŭaon. Jes, agordigi interesojn familiajn, okupajn kaj
  privatajn, tio estas por junaj homoj certe tre stresiga, sed tia ĝi
  estis kaj estas en la tuta progresinta parto de la mondo. Pli esenca estas
  havi fidindan partneron ol posedi luksaĵojn. La koro kaj la senco memproklamas
  siajn postulojn, nur ili ne devas esti superŝutitaj. Por ĉio ni
  estas du... Ni estas familio...   Kaj je la fino ankoraŭ mia konsilo por la
  komencantaj aŭtoroj: ne sidi ĉe la malplena papero, sed noti,
  senĉese noti siajn ideojn, proponojn, vortkunligojn, metaforojn;
  ĉar ili kutime ne ripetadas, ne revenadas...                                    |