| El la nuntempa ĉeĥa
  literaturo  | SENDU ĜIN PLUEN II Al la homoj kaj al la
  Universo vi devas sendi mesaĝon. Se estus donita al vi nur minimume
  longa tempo, nur palpebruma momento de liberaj ondolongoj en la etero por
  viaj vortoj kaj bildoj, kiamaniere vi uzus ilin? Kvazaŭ vi preparus vin por
  tiu ĉi momento dum via tuta vivo, maksimume vi koncentriĝas kaj en
  via menso defilas sortoj de la antaŭaj epokoj. En amforo oni trovis
  pergamenon kun antikva skribaĵo simila al la Skriboj. La volvaĵojn
  malvolvos nur la homoj novepokaj por ekkoni, ke la sopiro je Dio kaj je
  ekkonado estas eterna, sen ĝi la animoj malsatus. Kiam la limojn de la
  sciado ili ŝovis iom pluen, dum momento ili sentis sin mastroj de la
  Tero kaj de la Universo, Dion ili forgesis ĝis la tempo, kiam ili puŝis
  la limojn de sciado. Gigantaj misteroj tamen plu atendas malkaŝadon.  Galaksio, kaj eble la tuta Universo estas
  mergitaj en bano de latenta materio. Ni estas partoj de mikromondo de
  kvantoleĝoj de Planck, kaj samtempe de Einstein-leĝoj en dimensioj
  de lumjaroj. Entuziasmaj fizikistoj trovis komunan teorion de kordoj kaj de
  kunvolvita dimensio, sed plu ili serĉas ĉioklarigantan teorion de ĉio,
  M-teorion (Mystery aŭ Mather). Kosmo estas unueca, eĉ brilantaj
  gigantaj kristaloj havas sian atomecajn antaŭbildojn. La homo estas ja
  liliputa, tamen grava unito de la Universa animo, kiu havas sian mision kiel
  plenumanto de Diaj planoj, ĝis li fine maturiĝos por kompreni sian
  kosman rolon. Per fingroj esprimi la vibradon de kordoj ... Kordoj, la plej
  elementaj partikloj de la materio, senfine maldikaj fadenoj kaj ilia vibrado,
  iliaj frekvencoj estas la baza ŝtono de ĉio, kion ni konas kaj
  povas kompreni. Al estiĝo de konata al ni Universo estas proksima al ni
  la imago de giganta Krea Volo, kiu identas kun la Biblia: En la komenco estis
  la Vorto. Kompreni tiun forton, percepti kaj teni ĝin, estas donite al
  entuziasmuloj de scienco kaj al mistikuloj. Sur plisaj vualoj ili migras al
  Dio per rapideco de lumo. Ni perceptas la neniam finiĝantajn mar-ondojn,
  ni aŭskultas la violonkordojn kaj same al muziko de sfera orgeno. Enmeti
  la manon inter ilin, perfingre ilin krispi, agordi ilin! Per rigardo kapti la
  vibrantan polusan brilon! Tiom da poezio meze de konataj fenomenoj! Latentajn
  dimensiojn en ni, pro Graco reteneblajn, kapablas la kompetentuloj disvolvi
  en formo komunikebla al aŭskultantoj, perceptantaj bildon, muzikon kaj
  poemon. La lumaj kordoj kiel la polusa brilo kunigas nin, teranojn, kun tio,
  kio nin superas. Kion deziri plu ol kaptadi la misterojn ...          Per suna
  lifto, per lifto de fotonoj vi ascendas pli supren. La lumo ĉe la fino
  vortigos la rezulton. Vi transiras la tempospacon en la pasintecon aŭ vi
  por momento troviĝos meze de futura dramo, kiu poste realiĝos. Eble
  tial, por doni pruvon de ĝia transpaŝado, vi ekkonas, ke eblas iri
  pluen, eĉ post la kalkuloj ekkoneblaj per scienco. Vi scias, ke vi povas
  materiigi pozitivajn ideojn kaj konstrui el ili apog-punktojn por la estontaj
  generacioj. Ankoraŭ pasos certa tempo, antaŭ ol ŝanĝiĝos
  en la homaj mensoj la konceptadoj de la veraj valoroj, kaj antaŭ ol
  estos aprezataj tiuj, kiuj montros al blindaj paŝantoj la vojon kaj
  lumon.  La fermitaj sistemoj kiel Kosmo
  kaj la homa societo kibernete sin mem tenas en irado, sed sen trapensita
  sindetruado. Milenio estas ankaŭ naturrompo en la homa historio survoje
  al spiritigo de la homo kaj poste ankaŭ de la Universo. Jen tasko
  staranta antaŭ la homaro. Nur laŭ bezono oni detranĉos de la
  kuko de Tero, alia eventualo sur la ĉiam pli elĉerpita planedo nome
  ne ekzistas. Laŭ stimulo de unu giganta krea forto la Universo kreiĝis,
  tamen ĝis nun estas pli malproksime al via, ol al mia Dio, ol al la
  centro de la Tero kaj de la galaksioj. En tibetaj profetaĵoj oni diras,
  ke la renaskiĝo venos baldaŭ. Oni atendas, ke ĝi venos de estaĵoj
  celantaj pli alten, eble ie proksime de ni, de nacio tiom ekzamenata. Nome la
  Universo pleniĝas de homo, sed sole de tia, kiu ekkomprenas, ke ĝuste
  li, pli spirita, estas ĝia senco kaj espero.          Por ke la
  vortoj disvastiĝu kiel la cirkloj sur akvonivelo, sendu ilin ripete
  pluen. Bonajn vortojn, tiajn, per kiuj vi transdonas lumon kaj esperon. Kun
  Patro kaj kun aliaj fratoj, kunigitaj per amo, sur unu ŝipo ni estas.
  Per spiralo spirita ni ascendu supren per rapideco suna. Kiel ondadon, kiel
  cirklojn sur akvoniveloj sendadu la esperon pluen. Věra Ludíková (tradukis
  Miroslav Malovec)                               |