| El la nuntempa ĉeĥa
  literaturo  | SENDU ĜIN PLUEN III Preparu festadon! La ĉielarkaj pontoj supre malfermiĝas,
  supre direkte de la Universo ĝis malsupren al ni. Malfermu orajn ŝirmujojn,
  nur ŝajne nerompeblajn, rompu sigelojn kaj el la pergameno legu: En la
  genomon estis metita Dia intenco krei sur la Tero homon spiritan, post kiam
  li komprenos sian taskon ekpreni respondece administradon. Dio estas en ni,
  kaŝita en la homa genomo, aŭ Li jam estas tre proksime de ni. Nur
  nun la scienco celas kompreni la enkondukon de la Evangelio laŭ Sankta
  Johano: En la komenco estis la Vorto ... ĉar grandaj malkovroj estis
  faritaj nur antaŭ nelonge. Vi konstatas, ke la scienco proksimiĝas
  al Dio. Vi miregas kun ĉiu enrigardo en sekreton ja kaŝitan antaŭ
  la okuloj, sed tamen evidentan, en sekreton de la genomo, de nia genetika
  doto, kiu baziĝas nur sur kvar literoj de la alfabeto: A (ademino), G
  (guanino), T (timino) kaj C (citozino), de magiaj literoj de la mirakla DNA
  (acido desoksiribonuklea), kies alternado kaj kombiniĝo propre prezentas
  bazan ĉifron de la genetika informo, la efektiva Vorto en la komenco de ĉio.
  Plua litero U (uracilo) anstataŭas en la ĉela nukleo la literon T.
  La tuta beleco de fidelaj okuloj, de flirtemaj flugiloj de kolibro, de
  maturaj persikoj kaj falintaj strobiloj en arbaro, la tuta senfina varieco
  estas enskribita en DNA, en nekredeble longa ŝraŭbrubando. Ĝi
  estas mirakla varpo de la vivo, sed oscilantaj nervaj retoj estas ĝia
  brilblindiga muziko. En kreivaj momentoj kvazaŭ la tempo disvastiĝis
  por ampleksi plene per unu fojo la tutan simfonion aŭ tute novan ideon.
  Tiaj kreaj momentoj de kompreno, sonĝado kun malfermitaj okuloj kaj aliroj
  al la Konscio de la homaro, efektiviĝas en kompleksa, parte nekonscia
  spirita stato, kaj riĉigas ne nur la propran animon, sed retre ankaŭ
  la tutan Konscion de la homaro. La menso estas produkto de sociaj interagoj,
  de la naskiĝo ĝi evoluas per imitado de aliaj mensoj. Tial ĝi
  estas unika, neripetebla kaj influebla. Devus efiki sur ĝin viroj kaj
  virinoj, kiuj mem trovis la sencon de la vivo, ĉar homoj tre bezonas
  vidi la vivon sencoplena, por ke valoru vivi. Tiuj, kiuj estis pridonacitaj
  per vizio de la estonteco, devus havi moralan kuraĝon kaj intelektan
  forton konvinki la ceterajn, ke estas saĝe la vizion realigi. Laŭ
  vidpunkto de la sciencistoj ekzistas menso de la socio, kiu devus esti
  alparolata, kuracata, reformata. Mankas tiom multe da komuna menso, mankas
  ekzemple kompato, la homoj faras eĉ tion, kio estas kontraŭ ilia
  plej supera intereso.... La homo estis dotita per cerbo kun mirinda kapacito,
  kiu estas ĝis nun plejparte neuzita. En la plano de la homa genomo estas
  certe kalkulite kun grandaj taskoj, nuntempe nur antaŭsentataj.          La polusa
  lumo elsendas sur la kordoj de radioj renkonten al vi lumajn estulojn, kiujn
  la muziko dancigis. Akceptoprete turnu plu al la spiritaj mesaĝoj vian
  polmon, vian frunton kaj eĉ vian vizaĝon.Vi ricevas perlon elmergitan
  el pleja profundo de la tempo, brile laktan, kristalan kaj ankaŭ roze
  nuancitan. Ne nigran perlon, ĉar sufiĉe estis da izoleco eĉ
  inter la proksimuloj. La tutan animon, paletron de koloroj kaj vortoj
  trapenetras lumo kaj senbordaj gracoj. Vi ekkonas la grandan donacon de
  proksimeco. Vi estas pridonacita per spirita mesaĝo, per granda ekkono,
  ke dum vi havas taskon ĉi tie sur la Tero, dum vi komprenas la taskon,
  dum vi disdonas la Amon, vi ne estas sola, vi neniam estos sola. Sendu ĝin
  pluen!                                                                            Věra Ludíková P.S. Unu el la elirpunktoj de mia alvoko estis scienca
  genetika literaturo kun speciala konsidero por la verkaro de profesoro
  František Novotný, doktoro de medicino.                               |