Věra Ludíková
La stelo betlehema
Venas advento, la kristnaska tempo. Venas la tempo de espero, la tempo de atendado de la miraklo de unu Dio ekde la komencoj de Aĥnatono. La tempo de granda atendado, simila al atendado de la oldtestamentaj homoj pri la alveno de Mesio. La tempo de metado de grandaj esperoj en tion, kio nin transiras, kio vaste transiras nin solajn en dimensiojn misterajn, pluen en dimensiojn kosmajn. Tiom, tiom ni atendas de la futuro, tiom ni kredas je ĝi kaj estas komplezaj oferi al ĝi la hodiaǔon!
Tia estas la forto de la interna atendado, tiel forte ĝi estas dinamika, ke oni eble povus eĉ flugi… Tia estas la forto per vortoj malfacile eldirebla, la forto de sopiro. De sopiro je io pli alta, misterplena, je io, kio la homon efektive plenigas, kio estas pli vera ol nia videbla mondo. Tia estas la esenco de la adventa atendado, nome ke la hodiaǔon ni ŝatas submeti per la tuta nia agado, ankaǔ en la dimensioj spiritaj, al la atendata futuro kaj ke al tiu ĉi futuro ni fiksas la esperojn. Al la futuro, kiu kvazaǔ prilumus ĉion hodiaǔan kaj samtempe prilumos, klarigos kaj konfirmos niajn viziojn, la viziojn de bona futuro.
Gvidataj de la granda sopiro ni ekkonas, amas. Gvidataj de sopiro ni preparas nin por la miraklo plej granda, por la naskiĝo de la infaneto, por la naskiĝo de la infano en kripo, por la alveno de Jesuinfano. Gvidataj de sopiro ni penetras en la misterojn de la Universo, en ties laǔleĝecon, en la harmoniojn ĉie la Universon sonigantajn. Gvidataj de sopiro ni ekkonas la Amon. La amon partneran, la amon patrinan, la amon al proksimulo, la amon al la Patro kaj ankaǔ al lia Filo, la amon al la ĵus naskiĝinta infano. La amon ĉion penetrantan, la amon kosman. Gvidataj de sopiro pri la konservo de la vivo sur la Tero ni luktas kontraǔ detruaj fortoj.
Gvidataj de la vizio de bona estonteco kaj certaj pri la granda amo de la Patro venke defendis sin la okcidentaj kristanoj, niaj praaj antaǔuloj, kontraǔ la arabigo de la eǔropa spaco, ili sukcese defendis sin kontraǔ pluaj kaj pluaj insidoj, samkiel Maria kaj Jozefo savis sian infaneton antaǔ la ruzo de Herodo. Gvidataj de granda sopiro konservi la vivon sur la Tero, konservi por ni la homecon ĉiukaze kaj fortigi ĝin ĝis la dimensioj spiritaj, ni devas nian nuntempon submeti al tiuj ĉi esperoj kaj por tiuj ĉi esperoj lukti. La memkontentiĝo, orgojlo kaj indiferenteco estas ja por la homaro sinpereiga. Kvazaǔ li sternus tenebron, tiel similan al blindeco, tiu, kiu volas ne vidi kaj al aliaj li ankoraǔ malhelpas…
Tiom da aspektoj havas la adventa atendado, kiom da aspektoj havas la espero. Ni rigardas pluen, en la futuron, en nin mem, ni kontemplas, pensas pri aliaj kaj volas ilin konsoli. Ni transpaŝas la mucidan sojlon de netoleremo, kiu ne plu havas potencon super ni, kaj al aliaj por feliĉo ni disdonas viskon. Sonoriloj kaj harpkordoj eksonis, el Vyšehrad, el puntornamitaj turoj kaj kupoloj, eĉ el la plej malgrandaj turetoj, el provincaj kapeletoj. Granda lumo ekbrilis, la hela stelo betlehema lumigis la firmamenton, briligis niajn okulojn, serenigis niajn vizaĝojn kaj animojn: Ni ĝojegu! Ni gajegu! Nia atendado, nia espero realiĝis! La ekzemplo estu la infaneto en la kripo naskiĝinta, pridonacita per ecoj reĝaj! Postirante la vizion, ni preparas por ni kaj ankaǔ por la posteuloj nian estontan historion.
En la Antaǔkristnaska vespero la planedo Tero estas kristala, diafana kaj sonorema, delikate de neĝo surkovrita. Ni ekpaŝu en la misteron, ni danku kaj poste ni deziru, multe ni deziru tuŝi la stelojn, la kristaletojn sur la volbo el indigo. Ni estas altirataj al ili, al la simboloj spiritaj. La kosma orgeno sonigos per maĵora harmonio la Teron kaj ni, en la centro de proksimaj steloj, mem en la ĝojo pro la nova naskiĝo, ekaǔdos la tutan Universon.
(Esperantigis Jiří Patera)