Věra Ludíková


La unua poemo


Poezio ne estas nur afero de ĉi-momenta intereso, ĝi estas io pli. Vera poeto ja bezonas esprimi sin per bildo, metaforo, li bezonas konfidi al literoj sian internan vivon ĝuste tiel urĝe, kiel li devas spiri. Tiom li bezonas dividi kun iu siajn sentojn, amon, disreviĝon kaj spertojn, sed samtempe li sentas grandan feliĉon. Li scias, ke estas ĝuste reprodukti tion, kio en li estas la plej bona, kio en li kristaliĝis en formo de poemo. Li skribas vortojn sur paperon kaj ĉion li transdonas al vento, kiu forportos liajn vortojn kiel vicigitajn hirundojn, eksidintajn unu apud alia sur dratoj, la vortoj poste viciĝas sur paĝojn de libro.

Tio validas por la poetoj komenciĝantaj, spertaj kaj ankaŭ embarasiĝemaj, sed ĉiukaze serĉantaj miraklan fonton de viva akvo. Se la poeto progresos plu, li kapablos siajn aparte malbonajn travivaĵojn prilabori en la menso kiel recikligitan paperon, li scipovas pardoni maljustaĵojn, li turnas la paĝon de pasinteco kiel folion en kalendaro kaj komencas skribi sur novan, puran folion. Li leviĝas super bagatelojn, sed tio ne signifas, ke li estas paciĝinta kun ĉio, kio renkontas lin. Li serĉas la substancon, kaj dume li volas pli, ol kapablis proponi la ekzistencialistoj, nome perfekte priskribi la frakasecon kaj absurdecon de la mondo, kaj kun plena konscio pri propra estado, ekzistado.


Esperantigis Jiří Patera