EL LA SAGXO DE KOMENIO

el la verkaro de Komenio kompilis kaj tradukis Miroslav Malovec

 

KIEL SAGXE UZI LIBROJN, INSTRUMENTOJN DE KLERIGADO

Kiu deziras klerigxi, devas estimi librojn pli ol oron kaj argxenton.

Sed kiujn librojn legi? Mi konsilas, ke unue estu legataj libroj, kiuj okupigxas pri la aferoj bezonataj por la vivo, kaj ne tiuj, kiuj nur elokventas.

Due, estu legataj libroj, kiuj prezentas ekzemplojn kaj ekzercojn pri la aferoj, ne tiuj, kiuj nur instruas mediti pri reguloj. La junaj kandidatoj de klereco estas kutime okupataj nur pri solaj preskriboj kaj reguloj. Kiam ili poste venas al realaj aferoj, ili restas mutaj aŭ balbutantaj. Ili ne kapablas kompreni efektive la aferojn, tiom malpli uzi ilin en la praktiko. CXi tiu radikigxinta eraro de lernejoj devas esti korektita kaj anstataŭ legado de multaj devas esti enkondukita legado de gravaj verkistoj.

Fine, necesas zorgi pri tio, ke ne estu disigitaj aŭtoroj malnovaj kaj novaj, gxeneralaj kaj specialigitaj. La sciadon de la malnovaj oni devas estimi pro la antikveco, la sciadon de la junaj pro pli abunda lumo. La specialigita priskribo de aferoj devas esti lernata tial, ke gxi klerigas tre demonstre, la gxenerala priskribo tial, ke gxi tre pliperfektigas la kapablon de konkludado kaj donas al gxi unuecon kaj forton.

Sed ne suficxas librojn nur legi, ili devas esti legataj atenteme, kaj la plej gravaj lokoj devas esti substrekataj kaj eltirataj. Substreku en libro, kiu estas via havajxo. Faru notojn aŭ skribajn eltirajxojn, se la libro estas via aŭ de iu alia. Elektadi la plej utilajn aferojn estas tiom necese, ke havas nenian profiton el legado tiu, kiu faras por si neniajn skribajn eltirajxojn. Nome, per notado la leganto alproprigas al si, kion li legis, kaj tio estas la sola certa frukto de legado. Klera vin faros ne libroj, sed studado de libroj. Elektadi el libroj nenion, signifas cxion neglekti. Konfidi cxion al sia memoro, signifas fari notojn sur vento.

Lipsius diras: Mi ne kolektas, sed elektas. Tiel li komprenigas, ke li ne eltiras laŭ hazardo, sed laŭ pripenso. Notu cxion, kio estas por vi nova, gxis nun nekonata, pri kio vi jugxas, ke gxi estas bela kaj ke gxi foje povas esti utila por vi, kaj gxenerale cxion, kion vi vidas brili kiel gemon. Kelkaj legantoj sekvas nur tion, kio koncernas ilian fakon, la ceterajn aferojn ili malatentas. Sed ni rekomendas gxeneralan klerecon kaj konsilas, ke la leganto elektu kaj kolektu cxion memorindan el cxiu libro, kiun li prenas en la manojn.

La plej simpla maniero de elektado kaj kolektado estas uzi notlibron, en kiu vi regule notu, kion belan vi cxiutage legis, aŭdis, vidis aŭ kian belan ideon vi mem kreis en la menso. Kiam pli poste vi trarigardos vian notlibron, vi konstatos kontente, kiom vi akiris cxiutage. Sed memoru, ke tian notlibron necesas kompletigi per alfabeta registro, kiu montros al vi, kie la sercxata afero estas notita.

Nun mi venas al la utilo, kiun alportos al vi multjara laboro dedicxita al legado de aŭtoroj kaj al farado de skribaj eltirajxoj. Vi ricxos per via propra, honeste akirita ricxajxo. Se vi kolektos vian trezoron de abundaj notoj, vi kapablos dum unu tago trastudi sescent verkistojn kaj konsulti ilin. Vi akiros la kapablon prijugxi la opiniojn de aŭtoroj kaj diri, kiuj estas pli veraj aŭ versimilaj ol aliaj. Kaj kiam ajn necesos, vi kapablos prelegi pri iu ajn afero ecx tuttage.

 

ZORGO PRI INFANO

Ekzistas ekzemploj, ke homoj forkaptitaj en la infaneco de rabobestoj kaj inter ili edukitaj, sciis fari nenion pli ol sovagxaj bestoj, ecx per la lango, mano kaj piedo ne. Por farigxi homo, la infano bezonas esti edukata de la homoj. La gepatroj devas sxati la infanon pli ol argxenton, oron, perlojn kaj gemojn kaj zorgi pri gxi jam antaŭ gxia naskigxo.

Dum la gravedeco la patrinoj devas evitadi troan mangxadon, trinkadon aŭ male festadon, ankaŭ falojn, fleksigxojn, rapidajn ekstarojn aŭ mispasxon, cxar cxio cxi povas difekti ilian frukton, kiu estas estajxo tre delikata. Ankaŭ kolerado, ekscitigxado aŭ tristado estas tre malutilaj. Per subita ektimo povas la patrino ecx mortigi aŭ grave difekti la feton.

Post kiam la infano naskigxas, la gepatroj krom priflegado de la delikata korpeto per varmo kaj mola kusxo, devas havigi al la infano ankaŭ taŭgan nutrajxon. CXiu patrino mem estu patrino, mamnutranta sian bebon per sia propra patrina lakto kaj ne fordonu gxin al la zorgo de fremda virino. Tiu miskutimo de kelkaj damoj estas kontraŭ la naturo, cxar aliaj animaloj tion neniam faras, gxi malutilas al la infanoj, kiuj jam alkutimigxis al la nutrado per la patrina sango, kaj la damoj, anstataŭ konservi sian belecon kaj sanon, forigas ilin de si, cxar mamnutrataj infanoj estas kuracistoj de siaj patrinoj, elsucxante kun la lakto ankaŭ diversajn malsanojn kaj malsanigajn malsekajxojn. Patrino, kiu sxatas pli multe dorloti hundon ol sian bebon, ecx ne estas vera patrino.

Post kelka tempo eblas lernigi infanojn mangxi ankaŭ aliajn mangxojn, komence similajn al la lakto (molajn, dolcxajn, nutrajn), sed estas tre malutile alkutimigi ilin al medikamentoj. Tiaj homoj, dependigitaj jam de la infaneco al medikamentoj, neniam atingas perfektan forton, ili estas feblaj, malsanemaj, tusemaj, salivemaj, palaj kaj malgrasaj, ili kutime tro frue mortas. Tial, gepatroj, se vi estas prudentaj, gardu infanojn antaŭ kuraciloj kiel antaŭ venenoj, dum ili efektive estas nepre necesaj, simile evitu mangxojn varmegajn, spicitajn kaj tro salitajn, ankaŭ vinon, brandon ktp.

Ankaŭ alimaniere necesas gardi la sanon de la beboj. Ilia korpo estas delikata, la ostoj molaj, la vejnoj malfortikaj, cxio ankoraŭ nematura. Prenante la infanon sur la brakojn, levante, balancante kaj remetante gxin, singarde cxion faru, por ke per mallerta klinado, sxovado aŭ elfalo ne okazu rompigxo de ia membro kaj pro tio kripligxo, surdigxo aŭ blindigxo. La infano estas juvelo pli valora ol oro, sed pli fragila ol vitro.

Por la infano estas nepre necesa cxiutaga movigxado kaj korpa ekzercado. Ju pli la infano kuras kaj laboras, des pli gxi dormas, digestas, kreskas kaj fortigas sian spiriton. Nur gardu infanojn kontraŭ vundoj kaj lezoj.

KIEL LA GEPATROJ PREPARU SIAJN INFANOJN POR LA LERNEJO

CXiu afero bezonas bonan preparon por esti plenumita utile. Kaj decas, ke la homo kiel estajxo sagxa faru nenion senvole, sed cxiam pripense kaj racie, ke li sciu, kion li faras, kaj kion li povas per tio kaŭzi. Ankaŭ la gepatroj devas ne fordoni la infanojn en la lernejon, kvazaŭ ili eljxetus ion el la domo, sed ili mem devas primediti, kio tie okazos, kaj klarigi tion al siaj

infanoj.

Tre stulte agas tiuj gepatroj, kiuj ne doninte al la infano belan veston kondukas lin al la instruisto kiel bovidon al bucxisto, por ke la instruisto klopodu pri li laŭ sia kapablo. Kaj tute freneze kondutas tiuj, kiuj unue prezentas la instruiston kiel terurilon kaj la lernejon kiel torturejon, kaj nur poste venigas tien la infanon. Tio okazas tiam, kiam oni rakontas al la infanoj pri vipado, pri kolerego de instruistoj kaj pri malpermeso de cxia ludado. "Mi sendos vin en la lernejon kaj tie vi malsovagxigxos, nur atendu!" diras kelkaj. Sed tia agado ne servas por kvietigi la infanon, male por teruri lin, por ke li en malespero sklave obeu la gepatrojn.

Prudentaj gepatroj agas jene:

Kiam la lernado proksimigxas, necesas veki en la infano gxojon kvazaŭ por festeno. Diru, ke gxi baldaŭ venos en la lernejon inter aliajn infanojn, ke ili komune lernos kaj ludos. La patro aŭ patrino povas promesi belan veston, belan cxapelon, belan tabuleton aŭ belajn librojn. Se ili jam antaŭe acxetis ilin, do montru ili, sed ankoraŭ ne donu.

Necesas ankaŭ klarigi, kiel bonega afero estas vizitadi lernejon kaj lerni. El kleraj homoj farigxas majstroj, oficistoj, doktoroj, pastroj, urbestroj k.s., simple homoj raraj, gloraj, ricxaj kaj sagxaj, kiujn cxiuj ceteraj estimas. Tial estas pli bone vizitadi lernejon ol marsxadi malantaŭ anseroj, porkoj aŭ plugilo, ol esti kampulo, pasxtisto aŭ malklera servisto. La lernado ne estas laboro, sed ludado kun libroj kaj plumo, ludado pli dolcxa ol sukero. Kaj por ke la infanoj kapablu imagi la ludadon, ne malutilas enmanigi al ili kreton kun tabulo, sur kiu ili povas desegni kaj streki, kion ili deziras kaj scias, liniojn, krucojn, cirklojn, stelojn, arbojn, cxevalojn ktp. Ne gravas, ke la bildoj ne estos rekoneblaj, cxefe ke la etuloj havu plezuron kaj amuzon. Ne eblas, ke tio ne estus samtempe utila, cxar tiamaniere ili ekzercas la manon kaj okulojn por pli facile skribi poste literojn. Pravigebla estas cxio, kio vekas en la geknaboj emon por lernado kaj lernejo.

Plue la gepatroj devas veki en la infanoj respekton kaj konfidon al la instruisto, laŭdante liajn sciojn kaj sagxecon, lian bonecon kaj afablecon; ke li estas eminenta homo, kiu multon scias kaj al la infanoj kondutas bone kaj milde. Estas ja vero, ke kelkajn knabojn li vipas, sed nur tiujn malobeemajn, spitemajn kaj friponajn, kiuj batadon meritas, dum la obeemajn kaj diligentajn li vipas neniam. CXiam li cxion montras, kiel skribi kaj legi. Tiajn kaj similajn aferojn necesas diradi por senigi la infanon de timo kaj angoro. Demandu etulon: "Diru, cxu vi estos obeema?" Kaj se li respondos, ke jes, aldonu: "Nu, la instruisto estos sendube afabla al vi." Kaj por konatigi la infanon kun lia estonta instruisto, povas la patro aŭ patrino sendi al li ion per la infano, kaj la instruisto, konanta sian devon, parolos milde kun la infano, montros al gxi gxis nun neviditajn librojn, bildojn, muzikajn kaj matematikajn instrumentojn, simple ion, kio povus kapti la intereson de la etulo; li povas ankaŭ ion donaci, libreton, inkujon, moneron, sukerajxon, frukton k.s. Por ke li ne havu perdon, la gepatroj povas kaj devas tion pagi aŭ anticipe sendi, cxar ja temas pri profito de ilia ido. Tia maniero ebligos volonte, ecx varme emigi la koron de la geknaboj por la lernejo, por lernado kaj por la instruisto; tio jam estos duona venko. La lernejo farigxos nenio alia ol ludejo, kaj la infanoj prosperos gxojige.

LA TUTA JUNULARO DE AMBAŬ SEKSOJ DEVAS ESTI KONFIDITA AL LERNEJO

En la lernejojn devas esti akceptataj ne sole la infanoj de homoj ricxaj kaj nobelaj, sed cxiuj same, nobelaj kaj nenobelaj, ricxaj kaj malricxaj, knaboj kaj knabinoj en cxiuj urboj, urbetoj, vilagxoj kaj kortoj. CXiuj homoj naskigxis por esti homoj, por esti estajxoj sagxaj. Krom tio ni ne scias, por kiu profesio taŭgas tiu aŭ alia infano.

Absolute ne gravas, se iu sxajnas laŭnature sentalenta kaj stulta; tiu cirkonstanco rekomendas la gxeneralan klerigon ankoraŭ pli multe kaj urgxas gxin. Ju pli malrapidan kaj malican pensadon iu havas, des pli multe da helpo li bezonas por esti senigita de la animala malspriteco kaj rigideco. Ne eblas trovi homon tiel maltalentan, ke cxia ajn klerigado alportus al li neniajn plibonigojn; ecx se la malsprituloj kaj stultuloj neniel prosperus en sciado, tamen eblas delikatigi iliajn morojn. Sed oni jam spertis, ke kelkaj homoj laŭnature malrapidaj akiris tian klerigxon, ke ili superis ankaŭ homojn talentajn; verdire eldiris poeto vortojn: "CXion venkas persista laboro." (Vergilio). Ies spirito estas frutempe vigla, sed baldaŭ elcxerpigxas kaj falas en apation; la spirito de alia homo estas komence malforta, sed pli poste vigligxas kaj potence eminentas. Ne ekzistas suficxa kaŭzo, kial la alia sekso estu eliminata el la studado de sagxeco, negrave cxu en la lingvo latina aŭ gepatra. La virinoj estas same dotitaj per vigla menso, kiu emas akcepti la sagxecon, ofte ecx pli multe ol la sekso vira; ili same havas talenton por gravaj aferoj, por regxado super la homoj, por donado de sanaj konsiloj al la regxoj kaj princoj, por la medicino kaj por aliaj aferoj utilaj al la homaro. Kial ni allasu ilin al la alfabeto, sed poste forpelu ilin for de la libroj? CXu ni timas vanteman scivolemon? Sed ju pli okupata estas ilia menso, des malpli penetros en gxin vantemo kaj scivolemo, kiuj estigxas plej ofte pro spirita neokupiteco.

Kompreneble ne temas pri tio, ke estu donata en iliajn manojn ia ajn mikskolekto de libroj. Ni konsilas, ke la virinoj estu edukataj ne al scivolemo, sed al moralo kaj boneco, precipe en tio, kio decas por ili scii, ke ili gxuste gvidu la mastrumadon, ke cxiu virino kapablu levi bonstaton sian propran, la bonstaton de sia edzo kaj la bonstaton de siaj infanoj.

Se iu demandos: Kian utilon alportos, se metiistoj, portistoj kaj ecx virinoj igxos kleraj?, mi respondos: GXi alportos tiun utilon, ke cxiu havos suficxe da materialo por meditado, sopirado, klopodado kaj agado, post kiam realigxos cxi tiu gxenerala edukado de la junularo. Due, cxiuj scios, per kio ili gvidu cxian agadon kaj sopiradon de la vivo, inter kiuj limoj ili avancu, kaj per kia maniero cxiu defendu sian postenon.

 

 

 

KVARGRADA LERNEJO LAŬ LA AGXO

Por la klerigado ni prenas la tutan tempon de junagxo, de la infanagxo gxis la agxo vira, nome gxis la 24-a jaro, sed tiun tempon necesas dividi je certaj periodoj laŭ la naturo. La sperto montras, ke la homo kreskas korpe proksimume gxis la 25-a jaro de agxo, ne plu, sed poste li fortigxas. Dum la bestoj atingas sian korpan grandecon en kelkaj monatoj aŭ maksimume en du jaroj, la homo posedas tiel malrapidan kreskadon certe tial, por ke li havu suficxe da tempo por prepari sin al la taskoj de la vivo.

La jarojn de la suprenigxanta agxo ni dividos je kvar gradoj (infaneco, knabeco, adoleskanteco, juneco), donante al cxiu grado ses jarojn kaj respondan lernejon:

1. infaneco - patrina lernejo (antaŭlernejo)

2. knabeco - elementa lernejo kun patrolingva instruado

3. adoleskanteco - latinlingva gimnazio

4. juneco - akademio kaj vojagxoj

La lernejo patrina estu en cxiu domo, lernejo elementa en cxiu urbeto kaj vilagxo, la gimnazio en cxiu urbo kaj la akademio en cxiu sxtato aŭ granda provinco.

En tiuj lernejoj, kvankam diferencaj, ne devas esti prezentataj diferencaj aferoj, sed la samo per diferencaj manieroj laŭ la agxo kaj laŭ la antaŭa preparo. La studobjektoj ne estos disigitaj unu de la alia, sed ili estos prezentataj cxiam komune, same kiel arbo cxiam kreskas samtempe en cxiuj siaj partoj.

En la malsuperaj lernejoj cxio estos instruata pli gxenerale kaj en pli maldetalaj trajtoj, en la superaj lernejoj oni instruos pli specialige kaj pli detale.

En la patrina lernejo estos ekzercataj precipe la sencoj eksteraj, por ke la infanoj kutimigxu manipuli objektojn kaj distingi ilin. En la patralingva lernejo estos ekzercataj sencoj internaj, fantazio kaj memoro kun siaj plenumaj organoj, la mano kaj lango, nome per legado, skribado, desegnado, kantado, kalkulado, mezurado, pesado, parkerado ktp. En la gimnazio oni kulturos komprenadon kaj jugxadon de cxiuj aferoj kaptitaj per la sensoj, kaj nome helpe de la dialektiko, gramatiko, retoriko kaj aliaj artoj kaj sciencoj. La akademioj kulturos precipe tion, kio apartenas en la sferon de la volo, nome sciencajn faktojn, kiuj instruas konservi la harmonion: la teologio harmonion de la spirito, la filozofio harmonion de la racio, la medicino harmonion de la korpo, la juro harmonion de la eksteraj agoj.

PATRINA LERNEJO (ANTAŬLERNEJO)

CXio, per kio oni volas provizi la homon, devas esti inokulata jam en cxi tiu unua lernejo.

La t.n. METAFIZIKO metas sian komencon jam cxi tie; al la infanoj cxio prezentigxas unue en gxenerala kaj senorda konturo, kiam ili rimarkas, ke cxio, kion ili vidas, aŭdas, gustumas kaj palpas, estas io, sed ili ankoraŭ ne distingas kio; nur pli poste ili subite ekdistingas tion. Do ili komencas kompreni la gxeneralajn esprimojn: io, nenio; estas, ne estas; tiel, alie; kie, kiam; simila, malsimila ktp.

En la FIZIKO eblas gvidi la infanon dum cxi tiu unua jarseso al tio, ke li sciu, kio estas akvo, tero, aero, fajro, pluvo, negxo, frosto, sxtono, fero, arbo, planto, birdo, fisxo, bovo ktp. Kaj li bezonas ekkoni la nomojn kaj uzon de siaj korpopartoj, almenaŭ de la eksteraj. Tio lernigxas tre facile en tiu agxo kaj estas fundamento de la scioj pri la naturo.

La fundamenton de la OPTIKO lernas etulo, kiam gxi komencas distingi kaj nomi lumon, mallumon kaj ombron kaj diferencojn inter la cxefaj koloroj, la blanka, nigra, rugxa ktp. La komenco de la ASTRONOMIO estas scii, kion oni nomas cxielo, suno, lumo, stelo, kaj observi, kiel ili cxiutage eliras kaj subiras.

La komencoj de la GEOGRAFIO formigxas, kiam la infano lernas kompreni, kio estas mondo, valo, ebenajxo, rivero, vilagxo, kastelo kaj urbo.

La fundamentoj de la KRONOLOGIO metigxas, kiam la infano komprenas, kion oni nomas horo, tago, semajno, jaro, somero, vintro ktp., kion signifas hieraŭ, antaŭhieraŭ, morgaŭ, postmorgaŭ ktp.

La komenco de la HISTORIO estas, kiam la etulo komencas rememori kaj rakonti, kio okazis antaŭ nelonge, kiel kondutis tiu aŭ alia homo en tiu aŭ alia situacio, kvankam nur infanmaniere.

La ARITMETIKO enigas siajn radikojn, kiam la infano komprenas, kio estas nomata iom kaj multe, kiam li scias kalkuli gxis dek, kiam li rimarkas, ke tri estas pli multe ol du, kaj ke unu aldonita al tri faras kvar ktp.

Ili havos la fundamenton de la GEOMETRIO, se ili komprenos, kion oni nomas granda kaj malgranda , longa kaj mallonga , largxa kaj mallargxa , dika kaj maldika . Ankaŭ kion oni nomas linio, kruco, cirklo ktp., kaj se ili vidos mezuri ion per mezurilo.

Ankaŭ la fundamento de la STATIKO estos, kiam ili vidos, ke la ajxoj estas pesataj per pesilo, kaj kiam ili lernos pesi ion per propra mano por ekscii, kio estas peza kaj malpeza.

La komencojn de la MEKANIKAJ laboroj ili ekhavos, kiam oni permesos al ili, ecx instigos ilin cxiam ion entrepreni, t.e. transportadi objektojn tien kaj reen, ordigi ilin, konstrui kaj malkonstrui, ligi kaj malligi ktp., kiel sxatas fari la geknaboj de tiu agxo. CXar gxi estas nenio alia ol eksperimentado de la natura talento, ni devas ne nur ne malhelpi, sed subteni kaj prudente direkti tion.

Ankaŭ la DIALEKTIKO, arto de meditado, malkasxigxas jam cxi tie kaj montras siajn burgxonojn, kiam la infano vidas, ke la interparoloj okazas per demandoj kaj respondoj, kaj kiam ili kutimigxas mem demandi kaj respondi. Necesas eduki ilin al demandado taŭga kaj al rekta respondado, por ke ili kutimigxu memorteni certan temon, sen forkuradi de gxi.

La infana GRAMATIKO prononcos korekte la gepatran lingvon, t.e. artikige elparolos sonojn, silabojn kaj vortojn.

La komenco de la RETORIKO estas imitado de la vortfiguroj, kiuj uzigxas en la hejma parolo, kaj de taŭga gestado kaj frazakcento."

La POETIKON ili gustumos, se ili lernos iom da versetoj, precipe edukajn. Se ili lernos kelkajn simplajn kantojn, ili ricevos enkondukon al la MUZIKO.

La unua komenco de la EKONOMIO estas memorteni la nomojn de la personoj, el kiuj konsistas la familio: patro, patrino, servisto ktp., kaj ankaŭ de la dompartoj: antaŭcxambro, kuirejo, dormocxambro, stalo ktp., kaj nomojn de la mastrumiloj: tablo, plado, trancxilo, balailo, kaj ankaŭ por kio ili estas uzataj.

La POLITIKON ili povas gustumi malmulte, cxar la sagxeco de tiu agxo ne atingas ekster la domon; tamen ankaŭ tio eblas, se ili rimarkos, ke kelkaj viroj kunvenas en la urbodomo, kaj estas nomataj \urbestro, jugxisto, notario ktp.

Al cxio cxi taŭgas bildlibroj, en kiuj estas pentritaj montoj, valoj, arbo, birdo, cxevalo, bovo, sxafo, homo en diversaj agxoj, cxielo kun la suno, luno, steloj, nuboj, cxefaj koloroj, potoj, pladoj, krucxoj, martelo ktp.

Sed la plej fortikajn fundamentojn devas ricevi la instruo pri MOROJ (etiko), se ni volas, ke la moroj kunkreskigxu kun bone edukita junularo. Ekzemple:

a) SOBRECO, kiam ili respektos bezonojn de la stomako kaj ne prenos pli da nutrajxoj ol necesas por kvietigi malsaton kaj soifon

b) PURECO en mangxado kaj vestoj, ankaŭ en pura konservado de pupoj kaj ludiloj

c) RESPEKTO al la estroj

d) cxiam vigla kaj volonta OBEEMO cxe ordonoj kaj malpermesoj

e) konscia VERDIREMO en cxiuj vortoj; neniam permesu al ili mensogi kaj trompi, nek efektive nek sxerce (cxar sxerco en malbona afero povas renversigxi en gravan kulpon)

f) JUSTECON lernos tiuj, kiuj sen permeso de la posedanto nenion ektusxas, ekprenas, tenas, kasxas, kiuj al neniu malutilas nek envias

g) prefere ili estu kondukataj al AMO, ke ili volonte donacu el la sia, kiam ajn iu en malfacila situacio petas ilin, ja ecx ke ili donacu laŭ propra iniciato

h) la infanoj devas esti kutimigataj al LABOROJ kaj al sencxesa okupo, serioza aŭ amuza, por ke ili ne sciu fari nenion

i) ili kutimigxu ne babilacxi kaj ne elbusxigi cxion ajn, kion la lango sentas, sed ankaŭ prudente SILENTI, kiam parolas aliaj, precipe respektinda persono, aŭ kiam temas pri io, kion decas prisilenti

j) kaj antaŭ cxio ili devas esti gvidataj al PACIENCO, bezonata dum la tuta vivo, por ke la pasioj estu brideblaj pli frue ol ili ekfuriozos kaj enradikigxos, por ke la infanoj kondutu laŭ prudento, ne laŭ instinkto, por ke la koleron ili bridu ktp.

k) HELPEMO estas speciala ornamo de la juneco kaj de la tuta vivo, tial la geknaboj devos esti ekzercataj en gxi, por ke ili ne forgesu alrapidi, kiam ili pensas, ke ili povas servi al la intereso de iu alia.

l) Al cxio cxi devas alpasxi DELIKATECO de la moroj, por ke ili nenion faru ventkape kaj senprudente, sed cxion kun deca modesteco. Al tio apartenas societa konduto, salutado, dankado je saluto, respektoplena petado, se ili ion bezonas, kaj deca dankado, se ili akceptis ian bonfaron ktp.

 

 

ELEMENTA LERNEJO

La tuta junularo devas esti unue konfidita al lernejoj, kie oni instruas per la lingvo gepatra. Kelkaj aŭtoroj male konsilas sendi al lernejoj kun patralingva instruado nur knabinojn, kaj el knaboj sole tiujn, kiuj en la estonteco dedicxos sin al metioj; sed la knaboj, kiuj laŭ decido de la gepatroj sopiras pri pli ampleksa klerigxo, ne devas esti sendataj al lernejoj kun patralingva instruado, sed rekte al lernejoj latinlingvaj. Tamen niaj motivoj didaktikaj trudas al ni diferencan opinion.

Ni celas gxeneralan klerecon de cxiuj, kiuj naskigxis kiel homoj, kaj ilian edukon al cxio homa. Ili devas esti kondukataj komune sur la sama vojo, gxis kie ili povas esti kondukataj komune, por ke ili cxiuj reciproke sin esperigu, stimulu kaj spronu. Ni volas, ke ili cxiuj estu edukataj al cxiuj virtoj, ankaŭ al modesteco, solidareco kaj reciproka helpemo. Tial ili ne devas esti disigitaj unuj de la aliaj tiel frue, kaj ne devas kelkaj el ili ricevi okazon por admiri sin mem kaj por malrespekti aliajn. La deziro determini cxirkaŭ la sesa jaro de agxo, por kiu profesio kiu taŭgas, cxu por la sciencoj aŭ por la metioj, estas miaopinie troa kaj nepripensita hastado; en tiu agxo montrigxas ankoraŭ nek spiritaj kapabloj nek personaj inklinoj; ambaŭproprecoj vidigxos nur pli poste. Simile ankaŭ en gxardeno ni ne distingas cxe junaj plantoj, kiujn necesas sarki kaj kiujn lasi, sed nur post ilia elkresko. Kaj ne sole la infanoj de ricxuloj, nobeloj kaj oficistoj naskigxas kun talento, por ke nur por ili estu alirebla la latinlingva lernejo, kaj la ceteraj estu rifuzataj kvazaŭ sen espero. La vento blovas, kien gxi blovas, kaj ne komencas blovi en certa tempo. Nia kvara motivo estas, ke nia gxenerala metodo ne persekutas tiun solan, de cxiuj tiom amatan nimfon, nome la latinan lingvon, sed gxi sercxas vojojn por samkvalita tralaboro de la gepatraj lingvoj de cxiuj nacioj, kaj tiu intenco ne devas esti detruata per arbitra transsaltado de la tuta patrolingvo.

Kvine, voli instrui al iu fremdan lingvon antaŭ ol li regas la lingvon gepatran, estas precize tiel, kvazaŭ oni volus instrui la filon sidi sur cxevalo pli frue ol li scias pasxi. Kiel Cicerono diris, ke li ne povas instrui oratori tiun, kiu ne scias paroli, tiel nia metodo konfesas, ke gxi ne scias lernigi la latinan al tiu, kiu ne scias paroli patralingve, cxar gxi starigis la gepatran lingvon kiel gvidanton sur la vojo al la latina.

Fine, cxar ni sercxas edukon praktikan, la infanoj povas esti gvidataj al gxi same facile per libroj verkitaj patralingve kaj prezentantaj la nomojn de objektoj. Se tio realigxos, ili lernos latine pli facile, adaptante novajn nomojn al objektoj jam konataj.

La celo de la elementa lernejo estos, ke cxiuj infanoj inter la sesa kaj dekdua jaroj de agxo lernu cxion, kion ili bezonos por la vivo, nome:

- lerte legi patralingve cxion presitan aŭ manskribitan

- skribi komence legeble, poste rapide kaj fine korekte laŭ la patralingva gramatiko; la regulojn necesos prezentadi kiel eble plej kompreneble kaj laŭ ili enkonduki ekzercojn

- kalkuli skribe kaj parkere laŭ la bezono

- gxuste mezuri diversmaniere longojn, largxojn, distancojn ktp.

- kanti cxiujn kutimajn popolkantojn; la pli talentaj lernantoj povas konatigxi kun la fundamentoj de la figura muziko

- koni, kompreni kaj praktiki la moralon, prezentitan en reguloj kaj klarigitan per ekzemploj laŭ la komprenkapablo de certa agxo

- ekscii pri la ekonomio kaj politiko tiom, kiom suficxus, por ke ili komprenu, kion ili cxiutage vidas hejme kaj en la komunumo

- scii la cxefajn trajtojn de la historio

- el la priskribo de la mondo lerni la cxefajn aferojn: pri la firmamento, pri la globeco de la Tero, pri la oceanoj, maroj, riveroj, kontinentoj kaj pri la cxefaj Eŭropaj sxtatoj; kaj precipe koni la urbojn, montojn, riverojn kaj aliajn memorindajxojn de sia patrujo

- fine ili sciu la cxefajn aferojn pri profesioj, cion tute gxenerale, por ke ili ne montru gravajn mankojn de sciado pri tio, kio okazas en la vivo cxirkaŭ ili, kaj ankaŭ por ke poste montrigxu, al kio cxiun pusxas lia natura inklino.

 

GIMNAZIO

Por cxi tiu lernejo ni starigas la celon, ke estu instruata la kompleta enciklopedio de artoj, nome ke el la gejunuloj, kiuj bonrezulte trapasos gxin, estu:

a) gramatikistoj, kiuj scias laŭbezone esprimi cxiujn gramatikajn rilatojn

b) dialektikistoj sciantaj bone difini, klasi, pruvi kaj refuti argumentojn

c) retoroj kapablaj flue paroli pri cxiu ajn temo

d) aritmetikistoj kaj geometroj, unue por diversaj vivbezonoj, due tial, cxar cxi tiuj scioj speciale vekas kaj vigligas kapablon por aliaj aferoj

e) praktikaj kaj teoriaj muzikistoj

f) astronomoj, spertaj almenaŭ en la fundamentaj aferoj, nome en la scienco pri la movado de planedoj kaj pri kalkulado de kalendaro, cxar sen tio restas blindaj la fiziko, geografio kaj grandparte ankaŭ la historio

g) fizikistoj, kiuj konas la konsiston de la mondo, povon de la elementoj, diferencojn inter la animaloj, forton de plantoj kaj metaloj, konstruon de la homa korpo ktp., due kiel tiuj ajxoj kaj aferoj estas praktike uzeblaj por nia vivo; tio samtempe elcxerpos parton de la medicino, terkulturo kaj de aliaj mekanikaj artoj

h) geografoj, kiuj portas en la kapo la bildon de la tuta mondo, marojn, insulojn, riverojn, regnojn de nacioj ktp.

i) historiistoj, kiuj scias nomi la plej gravajn sxangxigxojn de la homaro, de la cxefaj sxtatoj, ankaŭ diversajn morojn, kutimojn kaj eventojn de nacioj

j) etikistoj, kiuj kapablas precize distingi specojn kaj diferencojn de virtoj kaj malvirtoj; eskapi antaŭ la malvirtoj, teni sin cxe la virtoj, same bone en gxeneralaj nocioj kiel en speciala uzo, koncerne la vivon ekonomian, politikan, religian ktp.

Kiam la gejunuloj finos la sesjaran studadon, ni deziras, ke ili farigxu ne perfektaj, cxar la perfektecon malebligas ilia juna agxo kaj malmultaj praktikaj spertoj, kaj cxar ne eblas ekposedi la tutan oceanon da klereco dum ses jaroj, sed ke ili havu almenaŭ firmajn fundamentojn de sia estonta perfekta klerigxo.

 

AKADEMIO

Al la akademioj oni prave konfidas la finrealigon kaj kompletigon de cxiuj sciencoj, samkiel cxiujn superajn fakojn de instruado.

Tie estu farata studado gxenerala, por ke restu nenio en la scienco nek en la homa sagxeco, kion oni ne povus tie havigi al si. Estu uzataj pli facilaj kaj pli sekuraj metodoj, por ke ricevu solidan klerigon cxiuj, kiuj tien alvenas. Per publikaj titoloj estu honorigataj sole tiuj, kiuj felicxe atingis sian celon kaj estas indaj kaj kapablaj, ke oni konfidu al ili gvidadon de la homaj aferoj.

Por ke la akademia studado estu gxenerala, oni bezonas unue profesorojn erudiciajn pri cxiuj sciencoj, artoj, studoj kaj lingvoj, kiuj kapablus el si mem kvazaŭ el viva provizejo elektadi kaj komunikadi cxion al cxiuj, due elektitajn ibliotekojn de diversaj verkistoj, alireblajn al absolute cxiuj.

La laboro de akademio iros pli facile kaj pli sukcese, se estos sendataj tien sole gejunuloj de pli granda talento, elito de la homaro, dum la ceteraj estos direktitaj al plugilo, al metioj aŭ al komerco, cxiu laŭ sia natura talento. Due, se cxiu dedicxos sin al tiu studado, al kiu destinis lin la naturo, kion eblas rimarki laŭ certaj indikoj. Simile kiel pro natura instinkto unuj farigxas pli bonaj muzikistoj, poetoj, oratoroj, fizikistoj ktp. ol la aliaj, same estas unu pli kapabla ol alia por la teologio, medicino kaj juro. Tre ofte okazas eraro, ke oni, neglektante la naturan inklinon, jxetas sin en studadon jen tian, jen alian, sed oni atingas nenion laŭdindan kaj ofte signifas multe pli en akcesora okupo ol en la propra profesio. Estus konsilinde arangxi antaŭ la foriro de la gelernantoj el la gimnazio publikan ekzamenon pri talento kaj laŭ gxi decidi, kiuj estu senditaj al la akademio kaj kiuj al alia profesio; kaj el tiuj, kiuj daŭrigos la studadon, elekti, kiuj studos juron, medicinon ktp. laŭ la natura inklino kaj laŭ la bezono de la sxtato. Necesos zorgi, ke la akademioj vivtenu sole diligentajn, honestajn kaj lertajn lernantojn kaj ne toleru pseŭdostudentojn, kiuj per pigrado kaj dibocxado disipas la havajxon kaj tempon, prezentante al la ceteraj misgvidan ekzemplon.

CXe la akademio estu pritraktataj verkistoj de cxiuj specoj. Sed por ke tio ne estu tro peniga kaj tamen utila, estus bone prepari ekstraktojn el la plej gravaj aŭtoroj. Tiuj, kiuj ne havas tempon studi ampleksajn librojn, tamen konus suficxe bone cxiujn verkistojn. Kaj gustuminte multajn, ili povas pli detale dedicxi sin al tiuj, kiuj speciale vekis ilian intereson. Tia ekstrakto estas bona sinpreparo por legado de la kompleta verko, same kiel vojagxanto pli perfekte utiligos sian vojagxon, se li antaŭe studis mapojn kaj priskribojn de la pejzagxo. Fine, la koncizaj ekstraktoj servos por rapida ripetado de verkistoj. La ekstraktoj povus esti eldonataj kaj en memstaraj libroj, kaj en la koncernaj libroj, por ke la leganto komence ricevu gxeneralan imagon pri la verko.

Pri tio, kion la profesoro publike prelegis, estu al la studentoj rekomendataj la plej bonaj aŭtoroj, kiuj verkis pri la sama temo. Kaj kion la profesoro prelegis matene, pri tio li gvidu diskutadon posttagmeze antaŭ la tuta aŭskultantaro; la studentoj metu demandojn, se iu ion ne komprenis suficxe aŭ se io surprizis lin aŭ li trovis cxe sia aŭtoro diferencan opinion, apogitan per motivitaj argumentoj, aŭ ion similan. Al cxiu aŭskultanto estu permesite, sed laŭ certa ordo, respondi kaj al aliaj jugxi, cxu la respondo estas suficxa; la profesoro kiel prezidanto rajtu decidi la polemikon. Tiamaniere tio, kion legis multaj, estu kunigata, ne sole por komuna profito, sed ankaŭ por pli perfekta enmemorigo, por ke estu akiritaj vere firmaj sukcesoj en la teorio kaj praktiko.

PRINCIPOJ DE INSTRUADO

1. La naturo respektas konvenan tempon. La ekzercigxado de la homo devas komencigxi en la printempo de la vivo, nome en la infanagxo. La matenaj horoj estas la plej konvenaj kaj agrablaj por lernado. La tuta lernajxo devas esti dividita laŭ la agxo por ke nenio estu prezentata al lernado, kiam la komprenkapablo ankoraŭ ne suficxas.

2. La naturo preparas la materialon antaŭ ol gxin formi. Necesas unue pretigi lernolibrojn kaj cxiujn ceterajn instruilojn. Unue necesas kulturi la ekkonadon, nur poste la lingvon. Neniu lingvo estu instruata laŭ gramatiko, sed laŭ konvenaj verkistoj. Unue instruu pri objektoj kaj poste pri manipulado de ili. Unue prezentu ekzemplojn kaj nur poste regulojn.

3. La naturo prenas por sia laboro taŭgan objekton, aŭ almenaŭ taŭge gxin adaptas. Transdoniton al lernejo oni instruu gxis la fino. La instruisto devas unue prepari la menson de la lernantoj, nome veki ilian intereson kaj emon al lernado kaj sciado. CXiuj objektoj, kiuj distras la lernantojn kaj forkondukas ilian atenton, estu forigitaj.

4. La naturo ne miksas siajn laborojn, sed klasas ilin kaj plenumas cxiun aparte. En la instruadon de la gramatiko ne enmiksigxu la dialektiko, kaj kiam la spiriton fajlas la dialektiko, ne interrompu gxin la retoriko; kiam ni okupigxas pri la latina, ne atendu nin la greka ktp., alie unu afero malhelpos la alian, kaj spirito okupata de multaj aferoj komprenos malmulton. En unu tempo la lernantoj traktu nur unu studobjekton.

5. La naturo komencas cxiun sian agadon de interne. Unue estu formata komprenado de aferoj, poste la memoro, kaj fine la lango kun la mano. La instruisto devas atenti cxiujn vortojn por malfermado de sagxeco kaj taŭge ilin uzi.

6. La naturo komencas cxiun sian kreadon de la plej largxa tutajxo kaj finas per la plej etaj detaloj. Al la studantoj estu prezentataj fundamentoj de la universala klereco, tial cxiam sxajnos, ke la sekva studado alportas nenion novan, sed nur pli detale disvolvas la antaŭan. CXiu lingvo, scio aŭ lerteco estu unue prezentita per tute simplaj fundamentoj, por ke estu komprenita la totala bildo, due pli komplete per reguloj kaj ekzemploj, trie per kompletaj sistemoj kun aldonitaj malregulajxoj, fine per komentarioj, se ili estas necesaj.

7. La naturo ne faras saltojn, sed iras antaŭen iom-post-iome. La studajxo estu dividita je klasoj, por ke la antaŭa lernajxo preparu kaj lumigu la vojon al la sekvanta. La tempo estu dividita tre zorge, por ke al cxiu jaro, monato, tago kaj horo apartenu speciala tasko. La disdividigxo de tempo estu plenumata precize, nenio estu ellasita nek sxangxita.

8. Kiam la naturo komencas ion, gxi ne cxesas, gxis gxi finas la laboron. Kiu estas konfidita al la lernejo, restu tie tiom longe, gxis li igxos homo klera kaj morala. La lernejo staru sur loko kvieta kaj trankvila, for de cxia bruado kaj gxenado. CXiu preskribo estu plenumata sen interrompo. Evitado de lernejo kaj vagado de lernanto sub cxia ajn preteksto estu permesata al neniu.

9. La naturo zorge evitas kontraŭojn kaj malutilajxojn. Ne donu al la lernantoj librojn krom tiuj, kiuj estas destinitaj por ili. La libroj estu tiel arangxitaj, ke ili prave estu nomataj fontoj de sagxeco kaj moraleco. Ne permesu miskondutajn amikojn en lernejo nek ekster la lernejo.

METODO DE LINGVOJ

La lingvojn ni lernas ne kiel parton de klereco aŭ sagxeco, sed kiel instrumenton, per kiu eblas klerecon cxerpi kaj komuniki al aliaj. Tial ni devas lerni ne cxiujn lingvojn, kio ne eblas, nek multajn, kio estus senutila, cxar tio forprenas tempon por studado de aferoj, sed sole la bezonatajn.

Lerni ilin ni devas ne gxis plena perfekteco, sed nur laŭ la bezono.

La lingva studado devas iri paralele kun la studado de objektoj, precipe en la junagxo, por ke ni lernu kompreni kaj esprimi en la sfero de lingvo nur tion, kion ni komprenas en la sfero de objektoj. El tio rezultas, ke ni ne lernu vortojn aparte, cxar ankaŭ la objektoj ne ekzistas nek estas kompreneblaj izole, sed nur en sia interrilato. Due el tio rezultas, ke por neniu estas necese koni la tutan lingvon kaj estus ridinde kaj naive, se iu provus tion. Trie rezultas, ke al la infanoj necesas klerigi la sagxon kaj parolon precipe per infanaj temoj, cxion viran lasante por plenkreska agxo. La lingvo kaj la intelekto devas esti fajlitaj iom-post-iome. La naturo ne faras saltojn kaj la arto ankaŭ ne, se gxi imitas la naturon.

CXiun lingvon necesas lerni aparte. Unue la lingvon gepatran, poste tiun, kiu estos uzata apud gxi. Al cxiu lingvo devas esti determinita certa tempo. Ni ne rajtas fari el la flanka laboro laboron cxefan kaj la tempon destinitan por praktika studado disipi per vortetoj. CXar la gepatra lingvo ligigxas kun objektoj kaj aferoj, kiuj malfermigxas antaŭ la intelekto malrapide, gxi bezonas nepre pli multajn jarojn, proksimume ok aŭ dek, nome la tutan infanecon kaj parton de la knabeco. Nur poste eblas transiri al alia viva lingvo; cxiu el ili povas sinsekve esti trastudita dum unu jaro; la studado de la latina povas esti finita en du jaroj, de la greka en unu jaro kaj de la hebrea en duonjaro.

CXiun lingvon oni devas lerni pli per praktikaj ekzercoj ol reguloj. Sed la praktika uzado devas esti subtenata kaj firmigata per reguloj. La lingvaj reguloj devas esti gramatikaj, ne filozofiaj. Ni ne devas esplori la esencon kaj originon de vortoj, frazoj kaj kunmetajxoj, kial ili estas tiaj aŭ aliaj, sed per simpla maniero klarigi, kio kaj kiel okazas. La mezurilo por starigi regulojn de nova lingvo devas esti lingvo jam antaŭe konata, por ke eblu montri diferencojn inter ili. Estus ne nur senutile, sed rekte malutile ripeti aferojn komunajn (ekzemple difini, kio estas substantivo kaj kio verbo).

La unuaj ekzercoj de la nova lingvo devas manipuli per materialo jam konata, por ke ne estu necese turni la atenton samtempe al la nekonataj objektoj kaj nekonataj vortoj; tio distrus kaj malfortigus la atenton. Oni devas paroli per novaj vortoj pri konataj aferoj, kio servos al pli rapida alproprigo de la vortoj.

CXiuj lingvoj estas lerneblaj laŭ unu sola metodo, nome per praktiko kun simplaj reguloj, montrantaj nur diferencojn kompare kun la lingvo jam konata kaj per ekzercoj de konataj aferoj. Sole la lingvon gepatran oni bezonas lerni preskaŭ perfekte. La patrolingva studado devas okazi gradon post grado: la infano parolu iel ajn, la knabo simple, la junulo orname kaj la viro efike.

 

 

PORDEGO DE LINGVOJ MALFERMITA

ENKONDUKO. Saluton, afabla leganto. Esti klera signifas koni la nomojn de objektoj. Se vi parkerigos cxi tiun verketon fremdlingve, vi ricevos solidan fundamenton de la fremda lingvo kaj samtempe bazon por gxenerala klereco. Komence cxiu laboro sxajnas peniga, sed se vi eklaboros, via spirito cxion venkos.

SENVIVA NATURO. La steloj kvazaŭ lanternoj pendigitaj sur la firmamento prilumas la nokton kaj mezuras la tempon. La luno per sia kreskado kaj malkreskado determinas la monatojn. La suno per sia lumo limigas la tagojn. Fajrero povas kaŭzi fajron, kiu levas fumon disportanta fulgon; fine restas cindro. La akvaj vaporoj levigxas supren, formas nubojn kaj refalas teren kiel nebulo, pluvo, negxo aŭ hajlo. Pluvon ofte akompanas fulmotondro kun ventego. El fontoj elfluas torentoj, kiuj kolektigxas kaj formas riverojn, enfluantajn en la maron. Senmova akvo formas lagon. Sur la suprajxo de la tero oni povas vidi montojn kaj valojn kun deklivoj, ebenajxojn, ravinojn kaj grotojn. La rokoj disfalas je sxtonoj kaj la sxtonoj je sablo. Valoraj sxtonoj estas diamanto, rubeno, safiro, marmoro kaj aliaj. La metalojn oni akiras el minejoj. La plej perfekta kaj pura estas la oro, al kiu proksimigxas la argxento. La malmolan feron atakas rusto, ecx la harditan sxtalon. Simile efikas verdigro je la kupro. La kupro kun la kobalto donas giseblan latunon. La plumbo estas pli mola ol la stano, sed nenio superas la hidrargon en strangeco: kvankam likva, gxi estas cxiam seka.

PLANTOJ. La arboj per radikoj sucxas akvon, alie ili velkas. El la trunko kreskas brancxoj. La folioj aŭtune falas. La fruktarboj donas pomojn, pirojn, figojn, olivojn. El vergoj de saliko oni plektas korbojn. El legomoj oni kulturas kukumon, brasikon, karoton, spinacon, cepon, ajlon, krenon, pizon, lenton kaj fazeolon. La greno (tritiko, sekalo, hordeo, aveno kaj maizo) alten levas la spikojn sur trunketoj. El spicoj uzas la kuirejo plej ofte pipron, zingibron, cinamon kaj mustardon. Boletoj estas la plej bongustaj fungoj. Sur arbedoj oni rikoltas ribojn kaj frambojn. GXardenojn ornamas rozoj, diantoj, tulipoj, violoj kaj aliaj floroj.

ANIMALOJ. La birdoj havas du piedojn, plumaron kaj bekon. Ili konstruas nestojn, metas ovojn, sidas sur ili kaj naskas idojn. Rabobirdoj kiel cirkuo, falko, aglo kaj akcipitro kaptas aliajn animalojn. Strigo, gufo kaj noktuo vidas nokte, sed tage ili ne vidas. Fazanojn kaj perdrikojn oni cxasas por viando. Ansero gakas, kokino klukas, korvo grakas, pasero pepas. Papago scias imiti vortojn. Dombestoj helpas nin. Kreskinta cxevalo ricevas hufoferojn kaj bridon; gxi servas por rajdi aŭ treni. Ektiminte gxi henas, baŭmas kaj kalcitras. Azeno iaas, bovo mugxas, sxafo blekas, kapro mekas, porko gruntas. Hundo bojas kontraŭ fremdulo. La plej granda besto estas elefanto, kiu prenas furagxon per la rostro. La vila urso murmuras kaj grumblas. La leono terure mugxas. La tigro cxiujn superas per sovagxeco. La cervo estas lertmova, kvankam gxi portas pezan kornaron. La vulpo printempe perdas multajn harojn. La leporo estas la plej timema; cxe cxiu susuro gxi starigas la orelojn kaj kuras al vepro.La serpentoj rampas kaj demetas sian haŭton. Kuloj, puloj kaj iksodoj gxenas nin sucxante nian sangon. La abeloj kolektas mielon. La formiko estas malgranda, sed laborema. La araneo plektas araneajxon.

HOMO. La homo naskigxas plorante. La akusxistino vindas la bebon per vindotukoj kaj metas lin en lulilon. La vartistino prizorgas kaj mamnutras sian zorgaton. La infano ludas per ludiloj kaj lernas pasxi kaj paroli. Al adoleskanta knabo sxangxigxas la vocxo. La jxusaj plenkreskintoj estas junuloj. La vira agxo kondukas al la kaduka agxo kaj alportas faltojn kaj grizajn harojn. La maljunuloj estas kutime sendentaj, fleksitaj kaj farigxas duafoje infanoj. La homa korpo konsistas el ostoj, muskoloj, karno, nervoj kaj haŭto. La okulo bildigas objektojn starantajn antaŭ gxi kiel spegulo. La palpebroj refresxigas la okulojn per palpebrumado. La viran mentonon kovras barbo. La kruro konsistas el femuro, genuo, tibio kaj piedo. La brako havas kubuton kaj manon. Sur cxiu mano kaj piedo ni havas kvin fingrojn kun ungoj, per kiuj ni skrapas aŭ pincxas. La nutrajxo, forsxirita per la dentoj, iras tra la gorgxo en la stomakon. La koro en la brusto ekvivas kiel la unua kaj mortas kiel la lasta.

MALSANOJ. Laŭ aspekto ekzistas homoj dikaj kaj sveltaj, belaj kaj turpaj. Pli bone estas strabi ol blindi, misaŭdi ol surdi, balbuti ol muti. Kalvajxo, lentugoj, verukoj kaj gxibo malbeligas. Kripligo kaŭzas lamadon. Malplena stomako malsatas kaj soifas, troplenigita ruktas kaj abomenas mangxon. Malsanoj kaŭzas dolorojn. La dentoj doloras, kiam ili kreskas al etulo aŭ kiam putras la dentkarno. Malfermigxinta ulcero eligas puson. Konvulsioj antaŭas apopleksion.

SENSOJ. Per palpado ni distingas, cxu io estas seka aŭ humida, mola aŭ dura, glata aŭ raspa, peza aŭ legxera. Per gustumado ni konstatas, kio estas dolcxa, amara, sala aŭ acida. La flaro perceptas odorojn, la aŭdo sonojn. Kontraŭaj sonoj estas rido kaj ploro, jubilado kaj gxemado, kriado kaj flustrado, parolado kaj silentado. Per la vido oni dividas kolorojn je blankaj, nigraj, brunaj, bluaj, verdaj, rugxaj kaj flavaj. En la cerbo sidas tri sensoj: la atento, kiu perceptas bildojn de cxio vidita, aŭdita, flarita, palpita aŭ gustumita; la jugxado, kiu helpas kompreni diferencojn inter la objektoj kaj aferoj; la memoro, kiu konservas la akceptitajn kaj komprenitajn bildojn por estonta bezono.

METIOJ. La metioj donas mangxojn, vestojn kaj instrumentojn. La gxardenisto per sxpato fosas kaj per hakfosilo butas. La plugisto plugas kampon. La abelisto prizorgas abelujojn kaj forprenas mielon kaj vakson. La muelisto muelas grenon por ricevi farunon. La bakisto knedas paston kaj poste en forno bakas kukojn, bulkojn aŭ panon. La pasxtisto armita per vipo kaj bastono gardas sxafojn kontraŭ lupojn. La bucxisto bucxas brutojn, distrancxas ilin kaj liveras al viandvendejoj viandon, grason, kolbasojn, andujojn kaj salamojn. La cxasisto logas bestojn en kaptokavojn aŭ cxasas ilin sekvante iliajn spurojn helpe de hundoj. La fisxisto kaptas fisxojn per reto aŭ fisxhoko en lagoj kaj riveroj. La birdisto kaptas birdetojn per retoj aŭ per gluo kaj fermas ilin en kagxojn. La kuiristo kuiras mangxojn en kaldronoj kaj kaseroloj. La vinisto elpremas el vinberoj sukon, kiu per fermentado farigxas vino. La rajdisto sidas en selo aŭ staras en piedingoj, tenas la bridon kaj spronas la cxevalon. La kocxero jungas cxevalojn al la timono de veturilo. La navigisto sur sxipo transportas varojn el la transmaraj landoj, la komercisto disvendas la varojn ne sen profito. La teksisto teksas sxtofojn, kiujn la tajloro tajlas per tondilo kaj kudras el ili vestojn. La arbohakisto faligas arbojn kaj segas ilin, la lignajxisto rabotas la lignon. La forgxisto formas per martelo feron moligatan en fajro, la seruristoj kaj horlogxistoj fajlas la feron. La potfaristo fabrikas el argilo potojn, krucxojn, telerojn kaj pladojn.

DOMO. Ironte en frendan domon, rigardu unue la sxildon, cxu la adreso estas gxusta, kaj nur poste frapu. Kiam oni malsxlosos la seruron kaj malfermos la pordon, eniru en la vestiblon kaj iru sur la sxtuparo supren al la cxambroj. La invititaj gastoj estas venigataj al mangxejo. Sur la tablo kun tablotuko kusxas teleroj, mangxilaro, supujo kaj vinkrucxo. En la dormocxambro staras lito kun kapkuseno kaj kusenego. En la bancxambro oni forlavas malpurajxon el la korpo; ankaŭ la vestojn oni lavas per sapo. Por studado taŭgas cxambro apartigita de bruado kaj provizita per skribotablo. Pri libroj zorgu bonege: havu ne multajn, sed elektitajn.

FAMILIO. Fraŭlo sercxas por si fiancxinon. Post la nupto ili estas geedzoj kaj logxas kune. La patro naskigas, la patrino naskas infanon, sed ambaŭ lin prizorgas, amas, kisas kaj edukas. La gefiloj de la samaj gepatroj estas gefratoj. La geavoj amas siajn genepojn. La infanoj de geonkloj estas gekuzoj. Orfoj perdis siajn gepatrojn; la duongepatroj aŭ zorgantoj ne amas ilin tiom multe.

URBO. La urbon cxirkaŭas murego, en kiu estas pordegoj. La stratoj estas pavimitaj per sxtonoj. La antaŭurbo pligrandigas kaj la turoj beligas la urbon. Pregxejo, turhorlogxo kaj lernejoj pruvas bonan administradon. Gastejoj kun kuirejoj estas preparataj por alvenintoj. Flanke oni konstruas publikan necesejon. En la urbodomo kunsidas la administrantoj. Malantaŭ la jugxejo staras karcero. La krimuloj estas persekutataj kaj punataj.

LERNEJO. Sole kleraj homoj estas utilaj, tial necesas lernejoj. Skribu, kion la instruisto diras. Kion vi volas memori, legu ofte, laŭte kaj zorge. Kion vi komprenis, rakontu al alia. La gramatiko instruas deklinacii kaj konjugacii, la dialektiko pensi kaj la retoriko elokvente paroli. En la aritmetiko oni adicias, subtrahas, dividas kaj multiplikas, en la geometrio oni mezuras. La muzikisto kantas aŭ ludas melodiojn. La geografo priskribas landojn. La historiisto rakontas eventojn, kiuj efektive okazis. La plej bona kuracisto estas la sobreco: ne mangxu kaj ne trinku, se vi ne malsatas kaj ne soifas. Kion ajn vi faras, unue diligente konsultigxu, kiamaniere gxin fari plej bone, kaj nur poste singarde gxin faru. Arogantulo cxien enmiksigxas. Interparolante estu sincera sen ruzo, trompo aŭ flato. Ne interrompu parolanton. Se iu ofendis vin, preteratentu tion kaj pardonu; se vi mem ofendis iun, ne hontu peti pardonon. Sercxu sagxajn amikojn kaj evitu malicajn kaj miskondutajn kunulojn.

REBONIGO DE LA HOMAJ AFEROJ

Kutime oni ne rebonigas tion, kio ne estas difektita. Se ni rekomendas konsulton pri rebonigo de la homaj aferoj, ni supozas, ke ili estas difektitaj. Tio certe ne bezonas penigan pruvadon, cxar estas gxeneralaj la plendoj, ke nenio estas sur sia loko, ke cxio devias de la gxusta vojo. CXiuj homoj vidas, ke anstataŭ sagxeco regas malklereco aŭ sofistiko, anstataŭ politika regximo dominas anarkio aŭ konfuzo aŭ tiraneco. La mondo svarmas de senkleraj azenetoj, kiuj amas la tenebron de sia nesciado, kvankam aliflanke ne mankas la homoj de la mala ekstremo, kiuj estas tro scivolemaj, tro avidaj cxion scii, kiuj tage nokte elcxerpigxas per studado de aferoj senbezonaj. La kutimaj homaj streboj estas klopodoj akiri havajxon, rangojn kaj voluptojn. Multaj ne kontentigxas per regado de si mem, sed ili deziregas regi la aliajn. Ili opinias plezuro, se ili povas aliajn mastri, batali kontraŭ ili, venki ilin kaj sklavigi ilin. La regantoj kutime tute ne meditas pri tio, kial ili regas. Ili pensas, ke nur por ili ekzistas la mondo, kaj ili traktas aliajn homojn kiel bestojn, misuzas ilin laŭ sia placxo, kaj cxian reziston subpremas per forto, uzante vipojn, glavojn, katenojn kaj karcerojn.

Kiu volas konstrui domon, kolektas unue la konstrumaterialon kaj laboristojn, kiuj realigus liajn planojn. Simile ankaŭ por rebonigo de la homaj aferoj necesas laboristoj, kiuj kondukus la bone pripensitajn planojn al la dezirata realo. Por tia tasko taŭgus viroj elektitaj el la tuta mondo, ingxeniaj, lertaj, fidelaj al la gxenerala bono, kiuj trapensus cxiujn eblajn vojojn, manierojn kaj okazojn, kiel sercxi prosperon por cxiuj, kiel la eltrovojn disvastigi kaj gardi kontraŭ difektoj. Ili estas bezonataj ekstreme multaj. Ne konvenas al unu sola homo, ke li plenumu laborojn universalajn, precipe se ili ne estas preparataj por unu nacio, sed por la tuta mondo, ne por unu jaro aŭ jarcento, sed ankaŭ por la tuta posteularo. Tial necesas asocio de tre multaj viroj, kiuj per fervoreco kaj sencxesa laboro klopodus prosperi al la homoj, dum ekzistos la homaro.

Kiel konate, se oni ne taskas konkretan personon, zorgas pri la afero aŭ neniu aŭ hxaose cxiuj. Tial estus utile, ke en cxiu nacio estu komisiitaj salajrataj sciencistoj (almenaŭ po unu, se ne tutaj komitatoj), kiuj zorgus pri la gxenerala klerigado. Necesas, ke ili formu ian asocion kaj elektu unu viron kiel prezidanton; cxiuj membroj sendos skribe informojn al la prezidanto, kaj li poste al cxiuj.

Ili zorgos, ke en cxiuj nacioj, urboj kaj vilagxoj estu fondataj lernejoj, kaj insistos pri tio cxe la potenculoj. Plie ili zorgos, ke la lernejoj estu konservataj en bona stato, kaj ne permesos ensxteligxon de miskutimoj kaj maldiligenteco. Krome, kiam hejme estos cxio en ordo, ili pensos pri disvastigado de la lumo ankaŭ al najbaraj nacioj por elsxiri ilin el tenebro. Se ili renkontigxos kun malfacilajxoj, ili petos konsilon de aliaj membroj kaj dum du jaroj ricevos respondojn el la tuta mondo! CXiujare cxiu membro devas sendi al la prezidanto raporton pri la stato de la publikaj aferoj en sia teritorio. Simile la prezidanto almenaŭ unufoje dum la jaro skribos al cxiu membro kaj sciigos, kion memorindan li ricevis de la aliaj.

Kiam ni havos la veran universalan sciencon, aperos la vera lumo, kiu malkasxos la principojn de cxiuj aferoj, por ke restu nenio, kion ni ne konus kaj ne komprenus. Kiam ni havos gxeneralajn lernejojn por cxiuj homoj, la lumo disvastigxos al cxiuj. Kiam ni havos asocion de sagxuloj, ne estos ebla manko de la lumo kaj al la tenebro estos barita la vojo reen. Kiam ni havos universalan lingvon kaj kiam gxi estos uzata de cxiuj nacioj, la tuta mondo farigxos trairebla por cxiu logxanto, tial cxiu ajn povos laŭplacxe kaj sen obstakloj vojagxi tra cxiuj teritorioj, instrui kaj lerni. CXar cxiuj interkomprenigxos kvazaŭ unu gento, unu nacio, unu domo aŭ unu lernejo. Kiam ni forigos malamon kaj gxiajn kaŭzojn, ekestos en la tuta mondo gxenerala paco, cxar la homoj ne havos motivon por konflikti.

 

UNIVERSALA LINGVO

Granda obstaklo por konservado de la paco, por kulturado de la klerigaj klopodoj kaj por disvastigado de la vero estas la hxaoso de lingvoj en la homa socio. Do neeviteble ankaŭ nun, kiam oni sercxas kaj esperas renovigon de la tuta mondo, estas necesa la helpo de lingvoj. Aŭ tiuj homoj, kiuj disdividos la lumon de sagxo, devos ellerni cxiujn lingvojn, aŭ cxiuj nacioj lernos unu komunan lingvon. Necesas preferi la duan vojon, cxar sendube pli facilas, ke cxiuj ellernu ion solan, ol ke unuopulo ellernu cxion. Certe do kleraj homoj devas pripensi, kiamaniere starigi ian unusolan lingvon, kiun ili uzus en la reciproka rilato kaj kiun ili instruus al cxiuj nacioj, ecx al la plej malkleraj. Per gxi cxiuj komprenos sin reciproke pli bone, uzante la samajn vortojn, kaj kiu ajn volos, povos vojagxi tra iuj ajn regionoj kaj mondopartoj kaj komprenos cxiujn kaj estos de cxiuj komprenata.

Se ne ekzistus alia eblo, estus konvene difini por tiu cxi bezono prefere la latinan ol iun el la ceteraj lingvoj. Sed per universala lingvo oni devas helpi al cxiuj egalrajte, dum per la latina lingvo ni helpus plej multe al ni mem, kiuj gxin jam regas, ne ankaŭ al malkleraj nacioj, pri kiuj ni devas precipe pensi, cxar ili prezentas la pli grandan parton de la mondo. Por ili estas la latina nekonata kaj malfacila. GXi postulas laborstrecxan multjaran zorgon kaj koncentritan diligentecon, kiel spertas tion nia junularo kaj kiel tion montras la konstruo mem de tiu cxi lingvo, plena de diversaj kazoj cxe substantivoj, tempoj kaj modoj cxe verboj, konstruoj en sintakso kaj malregulajxoj en cxi tio. La latina estas malricxa je kunmetajxoj kaj ne tre fekunda rilate al derivajxoj, tial gxi pruntas tiom da vortoj de ekstere, precipe el la greka, de kiu gxi plene dependas kaj sen kiu gxi neniam atingas perfektecon. La homoj de pli fruaj tempoj ne estis suficxe precizaj observantoj de la aferoj por observi cxiujn diferencojn kaj esprimi ilin per vortoj trafaj kaj konvenaj: ili kontentigxis per esprimado de aferoj konataj kaj ordinaraj. Tre multajn vortojn ili uzis ecx hazarde kaj senmotive; de tie originas abundo da homonimoj, sinonimoj, paronimoj, tropoj, figuroj, dusencajxoj, superfluajxoj kaj konfuzoj.

El tio rezultas la konkludo, ke kontraŭ tiuj multegaj obstakloj kaj konfuzoj de reciproka rilato ne ekzistas pli efika rimedo ol konstrui novan lingvon, kiu superos cxiujn jam konatajn lingvojn, estante pli facila, por ke ni povu lerni gxin sen perdoj tempaj kaj materiaj, pli belsona, por ke estu plezuro lerni kaj ellerni gxin, pli perfekta, por ke gxi utilu al komprenado de la aferoj mem. Ni sopiras lingvon plene racian, kiu enhavu nenion alian krom tio, kio servas por esprimi la sencon, analogan, kiu enhavus en nenio malregulajxojn, kaj harmonian, kiu ne enportus inter aferojn kaj nociojn misproporciojn.

Se iu ekdubus, cxu estas permesite krei novan lingvon, mi respondas, ke gxi estas permesita. Se filozofoj, metiistoj kaj cxiaj homoj rajtis gxis nun krei nomojn por objektoj, kial ili ne rajtu krei ankaŭ verbojn, subjunkciojn kaj aliajn komponentojn, kiuj ankaŭ konsistigas la lingvon? Kaj se tiom da lingvoj estigxis hazarde, konfuze, kial almenaŭ unu ne rajtus estigxi laŭ racia plano kaj nobla renovigo? Kial ni lasu cxion al hazardo? Kial konduki nenion sur la vojon de la racio? Kaj se estas permesite korektadi la nociojn laŭ la objektoj mem, kial ne estu permesite adapti la lingvon, por ke gxi esprimu pli bone la korektitajn nociojn?

Necesas, ke la fondantoj de la nova lingvo sciu bone almenaŭ la c efajn lingvojn de la tuta mondo, cxar en cxiu ili trovos ion eksterordinaran por konstrui lingvon la plej belan kaj perfektan. La hebrea kaj la germana donos ekzemplon de ricxeco devenanta el arta vortkunmetado, la latina kun la slava montros sukcesan derivadon, la latina mem donos ekzemplon de bela prononco, la slava prezentos la ripetajn aspektojn cxe verboj, la angla ligitecon de genro al la sekso cxe substantivoj kaj la turka ne nur konjugacion, sed ankaŭ deklinacion cxe verboj ktp. Miaopinie apenaŭ ekzistas lingvo, kiu neniel povus kontribui al la nova por donaci brilecon, ricxecon, facilecon kaj fortecon.

KELKAJ LINGVAJ PROPONOJ

Neutilajn vortojn ni forjxetu. Ho, kiom da neutilaj vortoj estas forjxetindaj! Ekzemple se en la latina eblas esprimi mankon de io per in- (indoctus, injustus, impius), kial tio ne okazas cxie? Kial dua esprimo, surdus, caecus, claudus, turpis, se eblas diri inaudiens (neaŭdanto), invidens (nevidanto), inambulans (neiranto), impulcher (nebela) aŭ inauris, inoculus, impes?

Bazo de koncizeco estos, se ekzistos kiom eble plej malmultaj radikoj, cxirkaŭ 200. Por objektoj plej gxeneralaj, per kiuj eblas esprimi specialajn objektojn uzante diferencigan signon, proksimume 50 vortoj. Ne pli mi atendus da gxeneralaj diferencoj (eksplikeblaj per adjektivoj). Agoj kaj statoj ne pli nombraj, nur la plej gxeneralaj verboj. Adjektoj (esprimeblaj per prefiksoj) estos ecx ne tiomaj; ili estos prenitaj el diferencoj inter loko kaj tempo. Se en cxiu grupo estos kvindeko da signifoj (aŭ proksimume tiom), estos 200 (aŭ tricent) vortradikoj de la lingvo, plejparte unusilabaj el unu, du aŭ tri literoj; cxiuj ceteraj vortoj estos kunmetitaj, kompreneblaj per si mem kaj portantaj signifon, ecx se ekzistus miloj da ili. Vortoj plursignifaj kaj sinonimoj ne estos tolerataj. Ni ne aliros specialajn objektojn, sed restos cxe la gxeneralaj kaj necesaj. CXiuj objektoj de la sama genro havos komunan genran nomon; la specoj, enhavataj en la genro, estu esprimataj per la sama nomo kun diferenciga signo (afikso). Tiel ekzemple oni povos unuecigi nomojn de astroj, plantoj, metaloj, sxtonoj, arboj, animaloj, vestajxoj, konstruajxoj ktp. kaj en la nomoj regos admirinda klareco.

La imagoj pri la tempopartoj reciproke parencas, kial ankaŭ ne iliaj signoj (vortoj)? Kial tiom multe da ili diferencas laŭsone: tempo, momento, minuto, horo, tago, monato, jaro, jarcento, agxo aŭ eterneco? Kaj simile: nun, jxus, jam, tuj, antaŭ nelonge, hodiaŭ, hieraŭ, morgaŭ ktp.?

Kiom da aferoj, tiom da vortoj, nek pli, nek malpli, kaj cxiu nova afero havu novan vorton. Diferenco en la afero havu diferencon en la vorto. Do neniuj vortoj povas esti dugenraj. Por simpla afero simpla vorto; por kunmetita afero kunmetita vorto. Substanca afero donu al la vorto karakteron de substanco (substantivo, verbo), kvalito la karakteron de aldono (adjektivo, adverbo), manko la karakteron de malhavo (finajxo, afikso). Diferenca kazo de la sama nomo aŭ diferenca formo de la sama verbo havu diferencan finajxon, ke nenio koincidu kun la alia aŭ kaŭzu konfuzon en la kunteksto. Principo: kio ajn havas alian signifon, havu alian formon.

Vortklasoj:

- substancoj - daŭraj (nomoj) - gxeneralaj: mi, vi, iu

- komunaj: homo, urbo

- individuaj: Adamo, Romo

- variaj (verboj) - esti: albere (blanki)

- fari: albare (blankigi)

- suferi: albari (blankigxi)

- akcesorajxoj - adjektivoj

- adverboj

- mankoj kaj superfluoj (finajxoj de kazo, nombro, genro, tempo)

- kombinoj kaj kunmetoj (prepozicioj, konjunkcioj, subjunkcioj)

- hibridoj - participo (io inter nomo kaj verbo)

- interjekcio (io inter vorto kaj frazo)

Verboj havas diversajn formojn laŭ personoj kaj laŭ tempoj. Tio estas senutila. Kial lerni diversajn finajxojn? Por indiki la personon, suficxas simple la pronomo. Ni prenu la radikon de la latina verbo esse - es; ni konjugacios simple tiel, ke ni antaŭ la radikon metos personan pronomon:

eges (mi estas) noses (ni estas)

tues (ci estas) voses (vi estas)

illes (li estas) illies (ili estas)

Simile superfluaj estas finajxoj por preterito. Suficxas antaŭmeti signon de pasinteco ante (antaŭ):

anteges (mi estis) antnoses (ni estis)

anttues (ci estis) antvoses (vi estis)

antilles (li estis) antillies (ili estis)

Futuron oni kreas per signo de estonteco post (poste):

posteges (mi estos) postnoses (ni estos)

posttues (ci estos) postvoses (vi estos)

postilles (li estos) postillies (ili estos)

El cxiu radiko eblas krei tri verbojn: netransitivan (subjektan), transitivan (aktivan) kaj pasivan. Ekzemple:

enso (mi estas) ensio (mi faras) ensior (mi estigxas)

uno (mi estas unu) unio (mi unuigas) unior (mi unuigxas)

vero (mi estas vera) verio (mi pruvas) verior (mi pruvigxas)

bono (mi bonas) bonio (mi bonigas) bonior (mi bonigxas)

A signifos ion vastan kaj grandan, I ion malgrandan kaj mallargxan, O rondecon, klarecon kaj universalecon, U angulecon, neklarecon kaj neniomon, E estos karaktero meza inter granda kaj malgranda, inter ronda kaj anguleca, inter cxiom kaj neniom, cxie gxi signifos iom aŭ parton de la tuto; H estas spiro, tial gxi estos determinita por aferoj spiritaj; F estas rapida blovo, tial gxi estos destinita por rapidaj movoj; L signifos molan, R malmolan, ankaŭ gasan, klaran, sonan, M aferojn nebulecajn, mutajn. CXu ne esprimi ankaŭ la pozicion, ke A signifu la plej altan, U la plej malaltan, I mezan?

Kio ajn estas sola (singulara), estu signata per vorto enhavanta unu vokalon, pluralo per duobligo de la sama vokalo aŭ (kio estas la samo) per streketo:

A - aa = á Jah (Dio) - Jáh (dioj)

E - ee = é Ben (filo) - bén (filoj)

I - ii = í Sir (sinjoro) - sír (sinjoroj)

O - oo = ó Dos (doto) - dós (dotoj)

U - uu = ú Mus (muso) - mús (musoj)

Neniu vorto havu longecon en la radiko, sed cxe ripetado: io (mi estas) - ió (mi estadas), bor (arbo) - bór (arbaro), tar (bovo) - tár (bovaro). Genro estu unu, nomata neŭtra; sed kie ekzistas sekso, la vira genro konservas la aferan finajxon kaj la ina ricevos certan signon, ekzemple -a: tar (virbovo) - tara (bovino), io (mi estas viro) - ioa (mi estas virino). Tamen la verboj ne estu supersxargxataj per la genroj, tio servas por nenio. Pluralo estu esprimata per -n, ekzemple: o (mi) - on (ni), e (ci) - en (vi), i (li) - in (ili).

Deklinacio estos tre simpla. La kazoj estu kvin: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo, instrumentalo. Vokativo ne estas bezona, suficxas la nominativo. La deklinaciajn finajxojn formos la vokaloj i, e, a, o. Estos do jena deklinacio:

mi: o oi oe oa oo ni: on oni one ona ono

ci: e ei ee ea eo vi: en eni ene ena eno

li: i ii ie ia io ili: in ini ine ina ino

Konforme al la pronomoj estos deklinaciataj cxiuj nomoj. Ekzemple se "el" signifus "dio", kaj "ela" signifus "diino", ilia deklinacio estus jena:

el eli ele ela elo elon eloni elone elona elono

ela elai elae elaa elao elan elani elane elana elano

Konjugacio estu cxe cxiuj verboj sammaniera. Indikativo estu nura radiko kun signifo nedifina, t.e. prezenca, preterita kaj futura. Kaj kiel ni unuecigas vokativon kun nominativo, tiel ni unuecigu imperativon kun infinitivo, nur per aligo de pronomo: o, e, i; on, en, in. Se ekzemple I signifos esti, ni ricevos:

oi - mi estu oni - ni estu

ei - ci estu eni - vi estu

ii - li estu ini - ili estu

La tempoj estu nur tri, prezenco, preterito, futuro, sed en preterito kaj futuro du modoj, nefinita (en stato de daŭro) kaj finita (en rezulto). La signo de prezenco estu nur la pronomoj:

io, ie, ii - mi estas, ci estas, li estas

ion, ien, iin - ni estas, vi estas, ili estas

La signo de preterito nefinita (imperfekta) estu prefikso h-:

hio, hie, hii; hion, hien, hiin

La signo de preterito finita (perfekta) estu prefikso heh-:

hehio, hehie, hehii; hehion, hehien, hehiin

Sed atentu! CXu ne estus pli bone preni kiel signojn de preteritoj kaj futuroj perfektaj kaj imperfektaj prepoziciojn aŭ adverbojn de tempo? Kiel en la latina: iam sum (mi jam estas), tum sum (tiam mi estas), post sum (poste mi estas). Se estos necesa la ripeta aspekto, oni komprenu gxin laŭ longeco sur la lasta silabo:

io (mi estas) - ió (mi estadas)

hiin (ili estis) - hiín (ili estadis)

ien (vi estas) - ién (vi estadas)

Antaŭ cxio necesas elpensi tri bazajn verbojn (subjektan, aktivan, pasivan - esti, fari, igxi), por ke cxiuj ceteraj verboj povu esti formataj kaj konjugaciataj laŭ iliaj formoj, ekzemple:

I = esti o (mi estas) e (ci estas) i (li estas)

on (ni estas) en (vi estas) in (ili estas)

NI = fari no (mi faras) ne (ci faras) ni (li faras)

non (ni faras) nen (vi faras) nin (ili faras)

MNI = igxi mno (mi igxas) mne (ci igxas) mni (li igxas)

mnon (ni igxas) mnen (vi igxas) mnin (ili igxas)

Laŭ cxi tiuj tri oni kreos cxiujn verbojn. Ekzemple el la interjekcio EN (jen!) ni ricevos jenajn verbojn:

eni - vidigxi (jen esti)

enini - montri (fari jen esti)

eninimi - montrigxi (igxi jen esti)

CXu ne eblus derivi de cxi tie ankaŭ la verbon vidi? CXar vidigxi, montri, montrigxi kaj vidi estas nocioj reciproke koneksaj. Sed kiamaniere? Tio tre kontribuus al la avantagxoj, beleco kaj grava facileco de la lingvo. CXar la aliaj lingvoj ne konas cxi tiun avantagxon kaj konservis nur cxe malgranda nombro da verboj (de tiuj tri signifoj) la saman radikon (ekzemple en la latina: albeo, albo, albes = mi blankas, mi blankigas, mi blankigxas); plej ofte ili uzas diferencajn radikojn (pateo, appareo, video, ostendo = mi evidentas, mi aperas, mi vidas, mi montras).

CXe verboj estu la radiko cxiam unusilaba, trilitera, el vokalo kun du konsonantoj. La vokaloj A, E, I, O, U diferencigu la signifon de la verbo subjekta disde la aktiva, pasiva, aktiva-aktiva kaj aktiva-pasiva. Se ekzemple ban signifus esti, ben signifus estigi, bin estigxi, bon igi iun estigi, bun igi ion estigita.

La radiko mem cxiam validu kiel infinitivo, kun prefiksa pronomo kiel imperativo, kun sufiksa pronomo kiel indikativo. La tempojn ni distingos per la prefikso F por futuro kaj P por preterito kun la vokalo de la koncerna verbo. Ekzemple:

Prezenco: bana, bane, bani; baná, bané, baní

Preterito: pabana, pabane, pabani; pabaná, pabané, pabaní

Futuro: fabana, fabane, fabani; fabaná, fabané, fabaní

Aŭ:

Prezenco: bena, bene, beni; bená, bené, bení

Preterito: pebena, pebene, pebeni; pebená, pebené, pebení

Futuro: febena, febene, febeni; febená, febené, febení

Jen, kian facilecon ni ricevas! Kaj tamen kian perfektecon kaj ricxecon! Konjugacio en tiu racia lingvo estos nur unumaniera, aŭ, pli precize dirite, nenia, estos nur tri pronomoj alfiksataj al la verba radiko entenanta signon de estado, farado aŭ suferado, en estanteco, estinteco aŭ estonteco.

Enkonduko de prefiksoj grandigaj, malgrandigaj, disigaj, monstrigaj, duobligaj, grupigaj estus enorma avantagxo por la lingvo! Ekzemple povas signifi

a disigon (kiel cxe la grekoj)

e ioman mankon

i malgrandigon

u grandigon

o strecxon, troecon, universalecon

Imagu, ke "mel" signifas parolanto; poste "amel" estos mutulo, "emel" balbutanto, "imel" beboblekanto, komencanto en parolo, "umel" vokanto aŭ krianto, "omel" cxion diranto, babilemulo ktp. Se "bar" signifus kie, poste "abar" estos nenie, "ebar" ie, "ibar" apenaŭ ie, "obar" cxie ktp., ktp., cxar o pro rondeco de sia signo kaj pro rondeco de la busxo cxe elparolo taŭgas por esprimi cirklon, t.e. universon.

Simile cxe nomoj kaj verboj. Se "lus" signifas lumon, "alus" estos mallumo, "ilus" ombro, "ulus" granda brilo, "elus" iom da lumo, "olus" la tuta lumo, t.e. lumradiado, brilego. Se "lal" signifus paroli, estos "alal" silenti, "ilal" flustri, "ulal" voki, krii, "elal" ion paroli, rakonti, "olal" cxion rakonti, babilacxi.

Ho, kiom grandega sxparado! Kiel grandega lumo de komprenebleco! CXar kiel radikoj de tiu lingvo servos nur literoj aŭ silaboj du aŭ triliteraj (sed ecx ne cxiuj estos bezonataj!) laŭnombre ducent aŭ tricent; cxiuj esprimos senpere la aferojn kaj manierojn de la aferoj. De cxi tie gxermos senlima kvanto da vortoj, suficxantaj por felicxa esprimado de cxiuj nocioj, ec en senfina kvanto.