František Kožík

LUMO EN TENEBROJ

El la cxehxa originalo tradukis

Zdeněk Rusín kaj Miroslav Malovec

Lingve kontrolis Jaroslav Mařík

Jaroslav Mráz

Josef Vondroušek

 

REVENO EL STUDADO

Li fermis la okulojn kaj profunde enspiris.

Jes, ecx se oni alkondukus lin cxi tien kun tukokovritaj okuloj, certe li divenus, kie li estas. Obtuza susurado de piceoj, musko mole cedanta sub liaj pasxoj, intima alparolo de birdoj ... La elspiro de la tero estis subite tiom varma, kvazaux oni duonigus bulon de fresxbakita pano. Kaj Johano Amoso klare sentis: Mi estas hejme. Falis de sur li penado de la lastaj horoj de la vojagxo, strecxo, kiu lin akompanis tra la landlimaj padoj, kaj kiam li kun trankviligxo perceptis la gxuan senton de reveno. Tial cxio cxirkaux li ekaromis pli penetre, pli konate kaj pli bonvene.

Forjxetinte la mansakon kaj bastonon, kaj laca de vojagxo kaj ekscitigxo, li sinkis sur granitan sxtonegon. Sian koron li auxdis bati.

Kion li estis forlasanta? Al kio revenanta? Kion renkontonta?

La naska Moravio ankoraux malproksimis, post Prago kaj post la tuta Bohemio, sed gxis tie al la landlimo gxi sendis al li mesagxon per kurbaj brancxoj de prunelarboj, ekflorantaj en tufoj da blankaj steloj. Enspirinte ilian dolcxamaran aromon, kvazaux li klinigxus al sia infanagxo.

Tiun li volis alvoki. Sed kiam li alrigardis gxin en la pasintecon, gxi kvazaux salte kasxigxus tuta en fumo de incendioj.

La unuaj jaroj, gxis kien atingas liaj rememoroj, estis belegaj, orumitaj per zorgemo kaj amo de la gepatroj. La patron estimis cxiuj en Uhersky° Brod, kaj li enportadis disciplinon en la familion, sed ankaux bonkoran afablecon, kian kulturis inter si reciproke la membroj de la Unuigxo de CXehxaj Fratoj. Tamen la malbona sorto embuskis kaj per insida fulmo gxi trafis tiun cxi trankvilan vivon. Neniam forgesos Johano Amoso la momenton, kiam en humidan kaj profundan kavon de tombejo sinkis cxerkoj kun la korpoj de la patro kaj patrino. Tio ne okazis en la sama tago, tamen tiom mallonge unu post la alia, ke ambaux momentoj en la rememoro nedisigeble kunfandigxis. Tiam li estis apenaux dekdujara. Oni predikis al li pri Dia volo kaj kristana humileco, sed li fugxis malproksimen de la homoj, en fosajxon post la urbaj remparoj por gxissate tie plori, por flustri almenaux en la teron, en surdan, mutan kaj tamen kompatan teron sian knaban bedauxron.

Oni disigis lin de liaj fratinoj, la bela familia vivo estis for. La orfon Johanon prenis al si lia onklino en Stra°žnice, kaj tie li vizitadis lernejon. En unusola klascxambro klopodis instruisto kun diversagxaj lernantoj, instruis ilin legi kaj kalkuli, plej ofte li kantis kun ili psalmojn. El izoligxema nostalgio kaj malamo kontraux la malfelicxo, kiu lin persekutis, naskigxadis en Johano neklara gxis nun sopiro ekscii pri la mondo kaj pri la vivo kiom eble plej multe, por ke li povu kompreni, kial la homo devas submetigxi al tiom multaj suferadoj, kaj kiel la homa menso povas ilin venki. Sed en tiu cxi lernejo la vojo al sciado estis plena je dornoj. Kiom multe pli bone sciis la patro respondi liajn sciavidajn demandojn! En la lernejo kvazaux oni intencus sufoki en la lernantoj la sopiron pri scioj.

Johano ne restis longe en Stra°žnice. Imperiestro Rudolfo, favoranta la katolikojn, tiam venis en konflikton kun sia frato Matiaso, kiu - volante konkeri la regadon - provizore mienis kvazaux protektanto de la protestantoj. El Hungario invadis Moravion bandoj de Stefano Bocxkaj por trudi al la moravia nobelaro aliancon; li ne sciis fari gxin alie ol per forbruligado de vilagxoj kaj ruinigado de bienoj. Kun la hordoj de solduloj venis ankaux bandoj de rabistoj dungitaj de komercistoj. Kaj Moravio, "gxardeno paradiza", kiel oni nomis gxin tiam, dezertigxis kaj pereadis, skrapvundata per iliaj kruelaj manoj. Tristaj informoj pri forbruligitaj vilagxoj, forkondukitaj virinoj kaj knabinoj kaj morttorturitaj viroj, kiam ili ne volis konfesi pri kasxitaj greno kaj kusenoj, cirkulis tra la regiono, kaj cxiuj estis verdiraj. Iun tagon aperis subite regimento de Hungaroj cxe la remparoj de Stra°žnice, kaj la timigita urbo farigxis facila predo. Tra noktaj arbaroj fugxis tiam kun aliaj la dekkvarjara Johano malproksimen, kien ne plu atingis brilo de la brulanta Stra°žnice, gxis Nivnice, kie li ankaux havis parencojn.

Li bedauxris ne nur la torturatan regionon, li bedauxris ankaux sian neniigitan sopiron pri klerigado. Sed felicxe la Unuigxo de CXehxaj Fratoj jam antauxlonge adiauxis postulojn de Petro Chelčicky° pri malricxeco kaj simpla menso de siaj membroj; gxia instruo, dauxriganta pensojn de Magistro Jan Hus, allogis ecx nobelojn sopirantajn rebonigon de la eklezio, kaj tio signifis kaj partoprenon en la publika vivo kaj pli grandan zorgon pri edukado de la junularo. Kruela persekutado, kiun suferis cxi tiu plej pacama el la evangeliaj eklezioj, instruis la membrojn al reciproka sinoferemo. Tial do, kiam la talento de la forlasita knabo ne restis ne rimarkita de klerikoj kaj gvidantoj de la Unuigxo - kies protektanto en Moravio estis la potenca sinjoro Karlo pli agxa el Žeroti°n - transiris Johano el la manoj de siaj vilagxaj protektantoj en la latinan lernejon en Přerov.

Ankaux tie li atentigis pri si per sia diligenteco kaj farigxis sxatata lernanto de la cxehxfrata episkopo Lanecius, kiu, por honori lin, duonsxerce, duonserioze, promesis doni al li post kelka tempo kiel edzinon sian etan filinon Johanjon.

La latinigitan nomon Amosus (treege amata, amato) akceptis poste Komenio kiel sian duan nomon en la formo Amos. Li dedicxis sin fervore al la latina lingvo, cxar gxi estis lingvo, pere de kiu estis eble alproprigi al si la plej bonajn ideojn, kiujn gxis tiam la homoj eldiris; li do konatigxis kun Katono, Seneko, Cicerono, Ovidio, Vergilio kaj kun aliaj filozofoj kaj poetoj.

CXar li estis sencxese unu el la plej bonaj lernantoj, cxar la travivitaj malfelicxoj igis lin serioza kaj cxar malkontenteco pri la sorto sugestis al li avidon pri scienco, sendis lin la Unuigxo kun kelkaj aliaj junuloj al altlernejo en Herborn, kiu sub regado de la familio Oranjxa kaj sub forta influo de la nederlanda klereco havis kaj bonan famon, kaj eminentajn profesorojn.

Komenio estis dankema pro la bonfaremo de potenculoj el la Unuigxo. La hungaraj invadintoj forbruligis ankaux la bienan korton, kiun heredigis al li la patro kaj el kiu gxis nun venadis pagoj por lia eduko. El la patra heredajxo restis al li nur parto de kampoj, kiujn administris liaj fratinoj, kaj vinberejo cxe Blatnice, kiun amis la patro, kaj al kiu Amoso ankaux estis kore ligita. Alie li havis nur kelkajn librojn acxetitajn per sxparita mono kaj firman volon, ke per sia diligenteco li repagos al cxiuj, kiuj lin fidis.

Kun tiu cxi decidigxo li forlasis antaux kvar jaroj la patrujon.

Nun li revenas. Estas la jaro 1614, kaj li proksimigxas al sia dudekdujarigxo. Li ekstaros antaux tiuj, kiuj lin forsendis al studado. CXu li povos rigardi en iliajn vizagxojn kun trankvila konscienco? CXu li utiligis tempon kaj cxiujn eblecojn dum la jaroj travivitaj en fremdaj universitatoj?

Kvankam en Herborn regis severa disciplino, estis por la junulo sopiranta pri libereco suficxe da okazoj, kiel sin distri kaj gajigxi. Ne, Johano Amoso ne estis tedulo kaj ankaux ne liaj amikoj el CXehxio, nek eksterlanduloj, kiuj poste farigxis liaj amikoj; ili ne povis plendi, ke li vidigas malgrandan societemon. Elparkeradi tezojn, el kiuj unu ofte celis kontraux la alia, tio lin nauxzis; li tute ne fanfaronis pri tio, kion li ellernis el libroj, li sciis paroli pri cxiuj cxi sciencajxoj simple kaj sprite, ofte li ecx dubis pri tio, kion la ceteraj senpripense akceptis.

De tempo al tempo li mem ekmiris, kio penetrigas en lian animon tiom da maltrankvilo. Pluraj el liaj konatoj estis vere piaj, akceptantaj sian vivon kvazaux legante gxin el la Skribo, kaj ilia humileco estis samtempe ilia orgojlo, cxar ili certis, ke gxuste pere de ili cxio okazas tiel, kiel gxi okazas. Aliaj estis disciplinemaj kaj diligentaj: ili auxskultis lekciojn, eldiradis regulojn, kolektis sciojn. Sed Johano Amoso ne sciis akcepti la vivon kiel la unuaj, nek studadon kiel la aliaj. Lia spirito estis cxiam en maltrankvilo kaj trudis al li la bezonon enpensigxi, prijugxi, ne fidi.

Kelkfoje ripetigxis al li en songxo stranga vizio, eble pro tio, ke li enlitigxis kun menso ekscitita per legado kaj per propraj konjektoj. Li songxis, ke li vidas antaux si la mondon kiel ebenajxon dronantan en mallumo. Sed sur tiu cxi ebenajxo ekzistis vivo; homoj klinigxis al siaj taskoj, laboris, faris siajn metiojn, pene klopodis sur kampoj. Sed sporade kvazaux ekbrilus lumo en la tenebro. Jen ekstaris viro, turnis la vizagxon, sur kiun falis radio de supre, al la cxielo, ekparolis kaj montris al la homoj vojojn kasxitajn gxis nun en la tenebro. Aliaj viroj tie armis en obskuro de la mondo siajn okulojn per teleskopaj vitroj por povi elsxiri el la cxielo misteron de la steloj, aliaj miksis likvojn en retortoj, aliaj esploris la homon kaj ekzamenis liajn ostojn kaj angiojn, aliaj fine metis la frunton en la polmojn kaj meditis kaj turmentis la cerbon per rezonadoj. Sed cxiuj, kiuj tiel eniris en duelon kun diversaj sekretoj de la naturo kaj mondo, montris al la homaro, ke la mondo estas pli vasta, ol oni konjektadis, kaj ju pli ili multigxis, des pli hele estis en la tenebra mondo.

Johano Amoso estis scivola pri cxio. Li auxskultis la lekciojn de la juna profesoro Johano Henriko Alsted ne kiel de instruisto, sed kiel de bona amiko, kiu konsilis al li, kiamaniere plej facile ampleksi cxiujn sciojn kaj kunigi ilin en sistemon; de li ankaux Johano lernis firmigi la memoron per elskribajxoj el libroj. Pasie li kolektis informojn pri tio, kiujn novajn malkovrojn alportas tiu aux alia scienco kaj kiel la homoj proksimigxas al solvo de misteroj, kiujn kasxas la naturo. Li studis Aristotelon. Li konatigxis kun cxio, kion prezentis la tiutempa fiziko. Sed li ne kontentigxis per tio, ke li eminentigxis en disputadoj; li opiniis la manieron de instruado longdauxra kaj nesistema. Kun intereso li ekprenis verkon de la germana reformisto Wolfgang Ratke, kiu venis kun postulo pri gxenerala instruado kaj - en la gepatra lingvo. Por Johano Amoso gxi estis konfirmo pri tio, pri kio li mem multfoje pensis.

En Herborn oni ofte parolis pri la situacio en la eklezioj kaj pri la politika evoluo. Komence de la 17-a jarcento ja cxiam pli akre ekstaris unu kontraux la alia du grandaj tendaroj, la katolika kaj la protestanta. Kaj kvankam je ambaux flankoj multigxis tiuj, kiuj post ducent jaroj de malamikeco deziris repacigon kaj trankviligon, tamen estis en ludkampo ankaux iliaj interesoj, regad-aspiroj de regxoj, de princoj kaj de ricxaj familioj; kaj do sxajnis, ke tiuj cxi du potencaj tendaroj povas decidi sian disputon sole per armiloj. Dolore malkontenta pri la stato de la aferoj, kiu donis la superecon al pli forta glavo, ne al pli bona ideo, Johano kun profesoro Piscator (li nomigxis gxuste Ludoviko Filipo Fischer) sercxis en la Biblio, kio estas antauxdirita, kaj kiel konsolon li akceptis predikadon pri baldauxa alveno de la regxolando de Kristo sur la teron kaj pri la miljara regno de justuloj.

Kun kreskanta maltrankvilo pensadis Johano Amoso pri sia hejmo. Kiam li estis foriranta al Herborn, donis la tiel nomata "majestajxo" de imperiestro Rudolfo al la cxehxaj landoj eblecon fari kontrakton inter ambaux malamikaj tendaroj. Sed apenaux Johano Amoso enskribis sin en la altlernejo, jam venis el Prago informoj pri novaj malpacigxoj. La katolikoj ne volis kontentigxi pri la fakto, ke la imperiestro permesis konfesi la t.n. cxehxan konfesion, kaj ke li donacis al nekatolikoj ecx universitaton; estis neakceptebla por ili ecx la penso, ke la subuloj rajtus konfesi alian religion ol ilia mastro. Kontraux la protestantisma unuigxo ekstaris unuigxo katolika kaj la disputo, kiu revivigxis en CXehxio, lante disvastigxis en la tutan Euxropon. Iniciate de imperiestro Rudolfo invadis lia nevo, la batalema episkopo Leopoldo de Passau, kun sia armeo Bohemion kaj penetris en Pragon (1611). Liaj armeestroj volis forbruligi gxin; sed fine Rudolfo ne kuragxis fari tion kaj la heroa rezisto de cxehxoj devigis la armeon de Leopoldo foriri. Baldaux poste estis kronita la nova cxehxa rego Matiaso. Sed li trompis la protestantojn, kiuj lin subtenis; li malobservis la "majestajxon" kaj klopodis nur garantii en la cxehxligvaj landoj regadon de Habsburgoj. CXar la cxehxa nobelaro vidis sekurigon de siaj rajtoj gxuste en la evangelianismo, la konfliktoj profundigxis, la katolika tendaro ne sekretigis sian kreskantan batalemon, la futuro promesis nenion bonan.

Johano Amoso konis la simplajn homojn de sia lando, li ja elkreskis meze de ili. Li sciis, kiel meditemaj kaj bonkoraj ili estas, kiom ili amas sian modestan hejmon kaj trankvilan vivon en gxi, kiel ili estas atentemaj kaj kiom ili sopiras instruigxon. Ili volis ekkoni kaj konfesi la veran kristanan kredon, esperante, ke gxi alportos al ili ankaux pli bonan vivon. Sed tiudirekte ne diferencis sinjoro protestanta disde sinjoro katolika: ambaux same malestimis la regatan popolon, kies vivtasko estis nur labori kaj obei; krom maloftaj esceptoj ili ankaux samopiniis, ke la klereco estas ofte dangxera pordego al tento. Kaj tial la malalta kampula klaso, kvankam el gxi devenis jam tiom multaj raraj viroj, estis lasata sen gvido, sen konstanta prizorgo. La cxehxa lingvo perdigxis sub la lavango de la germana kaj latina, kaj kiu ne sukcesis eniri en latinan lernejon, tiu havis minimuman sxancon ekscii ion pri la mondo.

Li parolis pri tio kelkfoje kun siaj amikoj en la universitato. Sed kiamaniere vi volus esprimi aferojn, ili miris, por kiuj la cxehxa lingvo ecx ne havas nomojn? Kiel vi volus esprimi pensojn, por kiuj suficxas nur la latina? Ili dubis, ne kredis. Sed Johano Amoso konis la literaturon de pasinteco kaj sciis, ke gxi cxiam klopodis paroli en lingvo komprenebla por la popolo. Tiel gxi poemis, rakontis, kantis. Tomaso de Šti°tne° kapablis disvolvi pere de la cxehxa lingvo plej profundajn rezonadojn de la homeco. Libroj de Jan Hus penetris en la vivon kaj gvidis en batalon. Ankaux nun estis la sama celo, ebligi partoprenon en instruado al cxiuj, ankaux al la plej simplaj. Kaj Johano Amoso, gxuste pro tio, ke li vivis multajn jarojn inter la homoj, kiuj sciis cxehxlingve ridi, koleri, disputi, konsili kaj pregxi, lernis bone regi la gepatran lingvon kaj ne dubis pri gxi.

Kaj tiel sub la influo de malestimoj kaj riprocxoj naskigxis en li intenco, kiu kreskis kaj fortigxis kaj fine firme fiksigxis en lia animo: mi kompilos vortaron. Mi kompilos grandan vortaron cxehxa-latinan, en kiu mi pruvos, ke la cxehxa lingvo scias esprimi cxion, kion la dokta latina. "Trezoro de la lingvo cxehxa" li nomis en la animo sian estontan verkon. Trezoro - cxar li kolektos en gi^ cxiujn tajlitajn gemojn de vortoj, juvelojn de proverboj kaj sentencoj, delikatajn agrafojn de esprimoj kaj lertajn parolturnojn. Trezoro - cxar kiam li prezentos gxin al la cxehxa publiko, gxi lumigos gxin per brilo de cxarmo kaj fiero kaj cxiuj ekkonos, ke la cxehxa lingvo ne estas nur vokoj de kocxeroj, pregxoj de maljunulinoj kaj kantoj de infanoj, sed ke gxi estas lingvo bone preparita, per kiu eblas elrakonti cxion, kio en la Dia mondo estas bela kaj inda je homa nomo.

Kaj ankoraux unu potencan intencon li ekhavis, kiam li vidis, kiom da libroj oni ofertas al studentoj en germanaj urboj. Li konvinkigxis pri tio denove en Heidelberg, en "rezidejo de Muzoj sur Nekaro", kien li transiris en la lasta jaro de siaj studoj, unue por auxskulti lekciojn de profesoro Pareus, kiu okupigxis pri vizio de la mondpaco, due por cxeesti nupton de la deksepjara Frederiko Palatinata, sur kiun estis metita la espero de evangelianoj, kun Elizabeta, filino de la angla regxo. La cxehxoj havas preskaux nenion, li ekkonsciis en lernocxambroj kaj dum promenadoj, nenion pri natursciencoj, pri la historio, pri la geografio... Sed se ili indas ekstari samnivele en la vico de euxropaj nacioj, ili devos ricevi sxtupojn, sur kiuj ili ascendos. Kaj Johano Amoso firme decidigxis: mi kolektos cxiujn rezultojn de scienca sercxado, la tutan sagxon, kiun la mondo atingis, kaj mi verkos Teatron de CXiuj Aferoj. La cxehxa junularo ne bezonos vagi de tezo al tezo, sed ekposedos kun klara supervido cxion, kion la sagacaj cerboj gxis nun elminis el tenebroj, kaj la tuta nacio subite scios pli multon. Ho Dio, cxu mi kapablos krei tian verkon?

Nur antauxnelonge li atingis la dudekunuan jaron. Sed Alsted ne estis ja multe pli agxa, kaj gxis kie li venis per sia necedema diligenteco! Ankaux mi devigos min al gxi, enkapigis al si Johano Amoso. Tiamaniere mi honoros la memoron pri miaj gepatroj, gxi estos dankesprimo al la cxehxfrata unuigxo, mi tiel proklamos klare, ke mi fieras esti cxehxo.

La grandaj intencoj, kiujn li anime pritraktis, liveris al li novajn fortojn. Iam li kulpigis sin, ke li ne estas suficxe pia kaj humila. Sed kvankam li klinis sin antaux la sagxo kaj revelacio de la Skribo kaj antaux la instruo de Kristo, ekzaltis lin kuragxo de sciencaj esploroj kaj li sopiris partopreni en la batalo kontraux la nesciado.

En Heidelberg instruis gxis antaux nelonge cxe la universitato profesoro Christmann, pri kiu oni diris, ke li posedas manuskripton de la Kopernika verko pri movoj de cxielaj korpoj. En la studentaj rondoj oni bone sciis, kion instruis Koperniko: ke ne la Tero, kiel asertis la eklezio, sed la Suno estas la centro de la universo. La pola sciencisto mem longe hezitis konfidi sian verkon al preso; la unuan represajxon oni alportis nur al lia mortlito. La eklezio ja rimarkis la dangxeran instruon kaj kondamnis gxin. Ecx Martin Luther nomis Nikolaon Kopernikon frenezulo. Se la Tero ne estas centro de la universo, kio do validas pri kreo de la mondo kaj de la homo? La juna Komenio samopiniis kun la ceteraj, ke estas necese kondamni, kio oponas la Skribon. Kaj tamen la manuskripto de Koperniko lin incitis, des pli pro tio, ke oni diris, ke la familio de Koperniko devenas de ie cxe Mlada° Boleslav en Bohemio. Johano Amoso volis scii, kiel povis la fama astronomo en la klostro de Frauenberg aliri al sia hereza konvinko kaj al provo refuti instruon dauxrantan jarcentojn. Unu januaran tagon de la jaro 1614, kiam li jam antauxvidis sian hejmrevenon, li direktis siajn pasxojn al la vidvino de profesoro Christmann kaj proponis al sxi cxion, kion li havis. Li ricevis la manuskripton, kaj malgraux la dangxeraj teorioj, li traviglis super gxi multajn vesperojn.

Poste, kiam venis la printempo kaj la tempo por reveni en la patrujon, Komenio havis nenion por pagi al la kocxeroj. Sed li sxatis piediri; li cxiam asertis al siaj amikoj, ke tia movigxo hardas la sanon de la tuta korpo, alportas multajn neatendatajn renkontojn kun homoj kaj ekkonon de la naturo kaj ke ankaux la pensoj, kiam oni pasxas, fluas pli facile. Li konfidis do sian valizon al la kompanoj kaj kunprenis nur kelkajn plej necesajn ajxojn; sed li aldonis al ili ankaux la valoregan volumon de la Kopernika manuskripto, en kiun aparte li enskribis la tagon, en kiu li estis akirinta gxin.

Li tramarsxis kelkajn centojn da kilometroj de hejmrevena vojo, kun la okuloj klarvidaj por printempaj mirakloj, kun la volo cxiam pli kaj pli firma. Sporade lin transportis afabla kocxero; sed antaux la landlimo li decxarigxis kaj la reston de la vojo li jam pasxis piede.

Li ekstaris sur montodorso, de sur kiu malfermigxis antaux li la panoramo de Bohemio.

Li salutis siajn rememorojn el la infaneco, rigardis reen, adiauxis la instruistojn kaj la jarojn de studado. Li memorigis al si la grandajn taskojn, kiuj lin hejme atendas.

Klininte sian vizagxon al kunmetitaj polmoj, li arde pregxis.

Poste li denove ekprenis la mansakon kaj bastonon kaj firme ekpasxis.

FELICXAJ JAROJ

Per diafanaj matenoj eniris trankvilaj auxtunaj tagoj en la valon de Fulnek.

Varma vetero permesis al la juna instruisto elpasxi kun la lernantoj eksterdomen, sur la deklivon super la lernejo, kie la knaboj havis sidilojn el gazonpeco, kie sonadis kantoj de vagemaj kanabenoj kaj la suno tralumis la gxis nun verdajn brancxojn de kverkoj. Kaj suficxis preni en la manon falintan folion, trovi forlasitan neston aux ekvidi sur la firmamento sagoforman aron da anasoj, kaj la instruisto ekrakontis, metis demandojn, ekzamenis la ingxenion de la lernantoj kaj instruis ilin, dum ili ne konsciis, ke ili lernas.

En sia instrua metodo li elprovis la lernantojn kaj sin mem jam en Přerov, kiam li farigxis instruisto en la sama lernejo, kiun li frekventadis antaux jaroj. Li ne metis batilon sur la tablon, kiel oni kutimis en cxiuj lernejoj de vasta cxirkauxajxo, li ne kriis kaj ne minacis per pugnoj; li venadis al siaj lernantoj kun rideto kaj gajnadis ilian favoron, cxar li sciis diveni, kio ilin allogus, li ne estis malpacienca kaj komprenis ankaux ilian emon al ludoj kaj konkursoj.

En la jaro 1616 li estis ordinita pastro kaj baldaux poste oni nomis lin administranto de la eklezia anaro kaj de la lernejo en la nordmoravia urbeto Fulnek, en kiun la urbanoj de Přerov sendadis siajn filetojn por lerni germane. Li ne veturis tien sola; li ekkonis en Přerov junan virinon, kies cxarmo kaj karaktero al li tre ekplacxis. SXi estis Magdalena Vizovska°, duonfilino de la urbestro de Přerov. En somero de la jaro 1616 festis Johano Amoso kaj Magdalena sian geedzigxon, seriozan, sed plenan de felicxaj promesoj por estonteco.

CXarmaj estis ankaux la printempoj en Fulnek, kiam en abelujoj vekigxadis abelaj kantoj. Magdalena estis bona, pacienca edzino por viro kun multaj diferencaj interesoj kaj ne malfortigxanta sopiro je agoj. La tempon, kiun ne forprenis de li la instruado kaj pastraj taskoj, forprenis la laboro pri lernolibroj aux pri la historio de la suzerenoj de Žeroti°n. Johano Amoso estis neniam ekscitita kaj kruda kaj en lia ampleno trovis Magdalena profundon de sekureco. Kiam naskigxis la unua infano, knabo, tiam en timo, zorgo kaj gxojo de Johano rekonis Magdalena lian amon pli klare, ol kiel malkasxus gxin centfoja amdeklaro.

La feriojn cxiam uzis la juna instruisto por vojiri hejmen, al Moravia Slovakio; li vizitis la tombojn de la gepatroj kaj de la fratinoj, salutis konatojn, auxskultis kantojn, kiuj sonadis dum lia infanagxo. Li dauxrigis la vojon kaj trairis iom post iom la tutan Moravion. Malkontenta pri gxisnunaj mapoj, kies erarojn li pruvis, li firme decidigxis, ke li desegnos pli bonan mapon, pli versimilan. Dum siaj vojoj li ne nur mezuris la distancojn, sed ankaux la profundon de popola sagxo, kaj notis ne sole fluon de riveroj, sed ankaux sukoplenajn popoldirojn, proverbojn, interesajn esprimojn kaj komparojn. Liaj posxoj kaj valizoj estis plenaj de notoj, kiujn li post la reveno cxiam reskribis por la preparata Trezoro.

Sed la sentencoj, kiujn li auxdis el la busxoj de vilagxaj homoj, ne estis por li nur rigida frazo, kiun li fride envicigus en sian kolekton. Li bone sciis, kiu kion kaj kial diras. Li estis ja spirita administranto de siaj konfiditoj kaj instruis iliajn infanojn; krome li konis ankaux la vivkondicxojn en aliaj bienaj distriktoj. CXiam kaj cxiam li konsternigxis pro la tristoplena vivo de la servuta popolo, pro gxia mizero kaj senpovo. Li estis pro tio profunde cxagrenita kaj ofte li kuragxis fari incitajn riprocxojn kontraux la suzerenoj; multfoje li provis savi iun malfelicxulon el lia mizero per sia propeto aux protesto. Sed la malbona stato de aferoj estis tro gxenerala, por ke povu helpi lia interveno. Li revenadis hejmen afliktita pro senpovo de siaj fortoj kaj tamen kun nova spitema decidigxo.

Kiel helpi? La simpla vorto de predikisto ne suficxis. CXu do per la plumo? Li ankoraux neniam elprovis gxin por simila tasko. Sed cux - ekde kiam la mondo ekzistas - ne prenadis por helpo la plumon viroj, kiuj ne havis potencon kaj regopovon, sed en kies animoj, spite al tio, auxdigxis kompato kaj sopiro pri justeco? Li konis Leterojn al Saturno de Lukianos, en kiuj malricxuloj plendis kontraux la ricxaj. CXu do ne esprimi en tia disputo cxion, kio en la ekzistanta mondo sxargxas honestan homon kaj ekscitas lin kiel stato kontrauxlegxa, nekristana, nehoma?

Li provis tion. Kaj la unuan fojon li ekkonis tiun felicxan senton, kiu trapenetras la animon, kiam oni komencas verki laux sia pura konvinko kaj kiam cxiu skribita frazo ankoraux plifortigas la decidigxon. Li skribis Vokado de opresataj malricxuloj al la cxielo, kaj kernaj, vivaj vortoj rekte invadis en lian plumon. Multaj havas plenajn grenejojn kaj provizejojn, ke ili ecx musojn misedukas; ni dume mortas pro malsato. Ili havas sxrankojn plenajn de peltoj, jupoj, manteloj kaj supervestoj, ecx tineoj ilin mangxas; ni dume duonnudaj iradas. Ili havas kestojn plenajn de argxento kaj de oro, sed anstataux uzi gxin, ili gxin rigardas...

Subite li embarasigxis. Sub lia mano kreskis akuzoj, pri kiuj li estis konvinkita, ke ili estas pravaj. Tamen cxu li trovos presiston por tia verko? CXu li ne auxdis de la sinjoroj el la Frateca Unuigxo, alie noblaj kaj honestaj, plendojn kontraux la servutuloj, pri ilia pigreco kaj malobeemo? CXu ili permesos presi la libron, kiu la tutan kulpon pri cxiuj malbonoj en la mondo jxetus nur sur tiujn, kiuj havas potencon kaj posedajxojn? Li volis mediti juste kaj sen antauxjugxoj. Certe la servutuloj havas multajn homajn mankojn, kiuj kauxzas gxenojn al la regantoj. Li povas mencii pri ili, estu auxdata ankaux la alia flanko, auxdigxu do ankaux plendoj de la potencaj. Estas gxuste, ke la leganto mem decidu, je kies flanko trovigxas la vero.

Li ne verkis pro sia ambicio. Li volis helpi al servutuloj, kiuj mem ne scias helpi sin. Al kiu do estas destinita lia libro? Al la superularo. Jes, tiujn cxi legantojn li ne rajtas fortimigi. Eble degelos la glacio sur la koroj de la plej kruelaj suzerenoj. Ili eble ektimos kaj rekonsciigxos. Fine li nomis sian verkon Leteroj al la cxielo kaj klarigis tion: Kion ni kompatindaj faru, se ne eblas trovi en la mondo iun, kiu nin kompatus aux almenaux ploradon nian auxskulti volus? Li estis konvinkita, ke tiel adresita libro trovos plej facile auxdon cxe tiuj, por kiuj gxi estas destinita - kiel admono, riprocxo, kiel arda mesagxo en la konsciencon.

CXiuj en Fulnek amis la junan predikiston pro lia karaktero kaj agemo; pro lia pacemo lin estimis ankaux civitanoj de alia konfesio. La lernejo staris tuj apud monahxejo de auxgustenanoj, ne estis eble, ke la administranto de la lernejo kaj la prioro de la monahxejo longe evitu unu la alian. Sed la auxgustenanoj povis konstati, ke la juna administranto ne estas kirasita per tia pikarta obstinemo, kiun ili timis; ili konvinkigxis, ke li estas ja persistema, sed ankaux tolerema, ke li ja ne cedas de siaj principoj por acxeti ies favoron, sed ke li ne ofendas kaj ne humiligas, ke li estas komprenplena ankaux al alikonfesiuloj kaj klopodas helpi al cxiu, kiu bezonas helpon. Ili lernis respekti lin. La personeco de la cxehxfrata parohxestro, kiu gxis nun ne atingis sian tridekan jaron, donis sian karakteron al vivo de la tuta urbo.

Sed nur mallonga spaco estis destinita por tiu cxi felicxa tempo de unuaj spertoj en la lernejo kaj de kolektado de fortoj por pli grandaj taskoj.

La strecxiteco inter malamikaj religiaj tendaroj en la cxehxlingvaj landoj kreskis. Kvankam la regxo Matiaso cxiam pli senkasxe favoris la katolikojn, la cxehxa nobelaro ne trovis suficxe da konkordo kaj decidemo por rifuzi lian posteulon Ferdinandon, dukon de Stirio, pri kies nerepacigeblo rilate al la evangelianoj ili bone sciis. Ili postulis nur aprobon de la majestajxo; kaj Ferdinando gxin hipokrite aprobis, cxar la jezuitoj, kiuj lin edukis, donis al li rajton false jxuri. Apenaux finigxis la kronadceremonio en la Praga kastelo, la evangelianoj komencis esti senigataj je oficoj, iliaj pregxejoj estis fermataj kaj detruataj. La kapoj falos surteren, proklamis la superuloj de la katolika flanko. Nur poste ekkomprenis la evangeliaj suzerenoj, kiel facile ili farigxis viktimoj de ruzo, kaj ke ili devas levi sin al kontrauxstaro.

En majo 1618 kunvenis en la Praga Carolinum kongreso de suzerenoj kaj kavaliroj, kvankam gxin Matiaso malpermesis. La rezistemuloj interkonsentis fari "mallongan proceson" kontraux la gubernatoroj de Bohemio, Slavata kaj Martinic, kiuj volonte plenumis la ordonojn de Matiaso. Tondra disputo en la Praga kastelo finigxis per tio, ke la gubernatoroj kaj ilia skribisto estis eljxetitaj el fenestro. Kvankam neniu el ili estis lezita, komencigxis tiel la malamikeco de la cxehxa nobelaro kontraux la regxa potenco Habsburga, post kio jam ne estis eble reveni al repacigxo.

La registaro de tridek direktoroj, kiu estis elektita, ekzilis el la lando jezuitojn, sed alie gxi montris nedecidemon asertante, ke ili ne ekstaris kontraux la imperiestro, sed kontraux liaj malmoralaj konsilistoj. La suzereno de Žeroti°n, la protektanto de la juna pastro de Fulnek, estis cxiam sincere fidela al la ideo de reformacio, sed nun li ne trovigxis en la vicoj de la kontrauximperiestraj opoziciuloj. Li kadukigxis pro maljuneco kaj malsanoj kaj ne kredis al malserioza milita entrepreno; pro tio li igis Moravion reteni la malamikecon kaj provis persvadi la cxehxajn suzerenojn, ke ili rezignu pri la batalo; sed en Prago oni mokis lin kiel timemulon. Kaj oni nomis lin perfidulo, kiam la moravia parlamento sub lia influo permesis al unu el la imperiestraj armeoj transiron de Moravio.

Matiaso volis intertrakti kun la ribeluloj, sed la jezuitoj postulis de Ferdinando, ke li ekstermu ilin. Hispanio donacis pli ol duonmilionon da ormoneroj por malhelpi al la cxehxoj liberigxi de sub la Habsburga jugo. CXiuflanke estis kolektataj regimentoj de soldistoj.

En Bohemio estis kolektita batalpreta landarmeo, sed la nobelaro pli sopiris helpon de eksterlando. Ilia soldataro, gvidata de Matiaso de Thurn, penetris dufoje preskaux gxis Vieno, sed gxi devis retrocedi. Kaj kiam fine venis el Nederlando promeso helpi, al Prago mankis mono kaj vana estis la penado inklinigi la anglan regxon Jakobon I, kiu sin mem proklamis "kreanto de paco", por plifortigi la cxehxan insurekcion.

En julio 1619 la cxehxa parlamento fine senigis Ferdinandon de la cxehxa regxa krono, cxar li akiris gxin "per ruzo kaj superforto" kaj proponoj pri nova regxo fine koncentrigxis je Federiko Palatinata. Tiu cxi lasta venis en Pragon kun sia edzino kaj kun la filoj kaj lasis kroni sin. Baldaux poste li estis akceptita kiel regxo ankaux de la moravia nobelaro en Brno.

Johano Amoso subite trovigxis sur unu el la malfacilaj disvojigxoj, kiujn la vivo tiel abunde preparis por li. Žeroti°n havis lian respekton kaj dankemon, sed per kuragxaj esperoj li flamis por Frederiko Palatinata, kaj li ankaux cxeestis la solenan akcepton de la nova regxo. Kion li sentis en tiuj maltrankvilaj tempoj plej forte, tio estis angora sopiro, ke la evangelianoj komprenu la ordonon de la epoko kaj unuigxu; per speciala skriba propono li tiam provis helpi la ideon, ke la malnovaj husanaj tradicioj kunigxu kun la ideoj novaj.

Abundis kialoj por timi. Post la morto de Matiaso estis Ferdinando elektita Romia imperiestro kaj tiu cxi elekto kompreneble tre helpis al la katolika tendaro. Dum la vintro eniranta en la jaron 1620 li certigis por si la decidan plimulton. Ferdinando kontraktis kun la "jezuita princo" Maksmiliano Bavara, ke la ligo - por promesita militakirajxo en Palatinato kaj princ-elektista titolo por Maksmiliano - postenigos novajn dudek tri mil soldatojn. Papo Pauxlo V donacis por subigi la cxehxojn duonmilionon da ormoneroj, kaj la hispana Filipo la III. aldonis tutan milionon. El Italio proksimigxis novaj valonaj kaj napolaj regimentoj. Ecx la regxo Sigismundo III promesis varbi kontraux la cxehxoj en Pollando. Kaj neatendata aliancano de la imperiestranoj farigxis ecx la protestanta saksa princo-elektisto Johano Georgo, al kiu la imperiestro por tiu cxi perfido promesis Luzacion. La armeestroj Buquoy, Dampierre kaj Marradas proksimigxis al la centro de Bohemujo.

La armeo de la direktoroj konsistis nur el solduloj, cetere malbone pagataj. Samtempe la nobeloj konservis sian fieregan konduton kontraux reprezentantoj de la urboj kaj en la lando kreskis hxaoso. En kelkaj regionoj la kamaparanoj, turmentataj de fremdaj rajdistoj, levigxis por armita kontrauxstaro. En la regiono de Ta°bor kreigxis tacxmentoj sub blankaj-rugxaj flagoj, kaj la kamparanestroj signalis al Prago, ke ili batalos kontraux la imperiestranoj, se la servutuloj ricevos liberecon. Sed la sinjoroj en milita konsilantaro eksentis teruron pro tia postulo.

Printempe rekomencigxis milita aktiveco. La stato de retrocedantaj cxehxaj regimentoj estis cxiam pli malbona, kaj multigxadis dizertuloj. Anglio ekipis el monkolektoj de urbanoj kaj pastroj regimenton de Gray, en kiu estis cxirkaux dumil aventuremuloj. En julio perfidis Bohemion germana protestanta unio, kiu kontraktis kun la ligo pri neuxtraleco kaj lasis libera la vojon por nova armeo de Maksmiliano Bavara. La imperiestraj armeoj estis multe pli grandnombraj ol la cxehxa armeo.

Ecx al Fulnek, gxis antaux nelonge trankvila, alflamis la ondoj de malamo. Oni sciis, ke Komenio favoras Frederikon Palatinatan. CXiu evangeliano estis nun malamiko. Tiuj, kiuj antauxe salutis la cxehxfratan pastron kun rideto, kriis nun post li insulton. Kiam li volis arangxi ekskurson en arbaron, dispelis ilin la incititaj malamikoj per sxtonoj. La abelujojn, kiujn Komenio alveturigis el Slovakio, por instrui abelbredadon al civitanoj de Fulnek, li trovis unu tagon renversitaj. For estis la tempo de pacaj tagoj kaj de trankvilaj noktoj.

El raraj sciigoj informigxis la evangelia komunumo, kio okazas en la lando. Tio ne estis bonaj informoj. La armeo konsistis el solduloj vestitaj en cxifonoj, la oficiroj estis avaraj, la armeestroj scipovis havigi nek grenon, nek panon. En la nomo de la nacio parolis nur streta socia tavolo saturita de egoismo kaj poltroneco, la nobelaro lasis cxion je nesperta juna regxo, al kiu ili donis ecx ne plej etan helpon.

Tristan novembran tagon de la jaro 1620 okazis proksime de Prago milita konfrontigxo, el kiu evoluis batalo. GXi dauxris nur du horojn, kaj falis tie cxirkau mil kvincent viroj. Sed gxi finigxis per absoluta malvenko de la cxehxa armeo. La imperiestra armeo estis pli bone vestita, pli bone pagata kaj pli batalema ol tiuj, kiuj havis truajn sxuojn, estis malsataj kaj ne havis municion.

Frederiko Palatinata, kiu festenis dum la batalo en la Praga kastelo kaj tostis kun anglaj ambasadoroj je felicxa estonteco, kvazaux perdis la kapon. Defendi Pragon aux gxin transdoni, tio ne estis la temo de febraj konjektoj. Sub la auxstra kalvinano Tschernebl, kiu antauxe unusola rekomendis doni liberecon al servutuloj kaj gajni ilin por defendo de la patrujo, konsilis, ke la regxo restu kaj ke oni alfrontu la malamikon per kontrauxatako; li, fremdulo, rememorigis al la cxehxaj sinjoroj la ekzemplon de husanoj. Sed sur ceterajn falis malkuragxo kaj timo pro iliaj posedajxoj. Ili pensis nur pri tio, cxu ili atingos pardonon cxe la imperiestro Ferdinando; tricent nobeloj subskribis humilan peticion.

La regxo nokte fugxis, kaj Prago kapitulacis antaux la malamiko. La insurekcio estis entombigita kaj kun gxi multaj grandaj esperoj. La imperiestro farigxis posedanto de la cxehxaj landoj kaj kun li la aventuremaj armeestroj, kiuj facile konkeris ricxajn kastelojn, urbojn kaj tutajn regionojn. Maksmiliano la Bavara mem bezonis milon da veturiloj por sxargxi ilin per trezoroj rabitaj en kastelaj kolektoj kaj nobelaj domoj. La ekzemplo de la estroj iniciatis, kaj ankaux la soldatoj volis kompensi la malagrablan auxtunan militiron, ili rabis kaj ruinigis.

La lando, kies popolon neniu defendis, angoris en tremiga ekscitigxo, kiun trafulmadis necertaj esperoj pri kompato. Sed ili ne plenumigxis. Imperiestro Ferdinando II ne konis la cxehxan nacion, li fanatike zorgis pri la savo de la propra animo kaj kondutis laux instigoj de siaj jezuitaj konsilantoj, kiuj certigis lin, ke mildeco kontraux la herezuloj estas peko. Ankaux la hispana ambasadoro Onate, propra iniciatinto de la batalo apud Prago, konsideris la tempon matura por "ekstermo de la hereza nacio". La reprezalioj estis preparitaj pograde, kaj pro tio ili estis pli hororigaj. Kiel estron de la nova registraro la imperiestro nomumis Karlon de Lihxtensxtejno, kaj arestigis pere de li cxiujn eminentajn personojn de la insurekcio, kies nomojn al li jam antauxe Liht^ensxtejno denuncis. Lihxtensxtejno plenumis cxi tiun taskon delikate: li invitigis la sinjorojn kaj kavalirojn per nesuspektinda invitilo, anoncante, ke li devas ilin konatigi kun certa dekreto, kaj poste li enkarcerigis ilin en la Blanka turo. Li farigxis ankaux prezidanto de jugxa komisiono, kiu devis laux la ordono de la imperiestro establi kontraux la ribeluloj "specialan, rapidan, mallongan proceson, kiel tion la dimensio de krimoj, kulpoj kaj ofendo de la majesteco imperiestra bezonos."

La unuaj verdiktoj koncernis la fugxintajn ribelulojn, kies nomoj estis alnajlitaj al pendumiloj de la tri Pragaj urboj. La dua eldiro koncernis la ribelulojn, kiuj dume mortis; la memoro pri ili por cxiuj tempoj neniigxis, proklamita kiel damnita. Al la regxa krono tiel falis en la manojn 115 nobelaj posedajxoj; jam tio estis abunda rabajxo.

Por arestitaj insurekciestroj proponis la ekzekuta komisiono kruelajn verdiktojn ligitajn kun torturado, kiujn devis ecx la konsilantoj de la imperiestro mildigi. La 21-an de julio 1621 dauxris kvar horojn la ekzekutado de dudek sep kondamnitoj sur la Malnovurba placo en Prago. Estis inter ili Va°clav Budovec, 74-jara, Kapli°ř de Sulevice, kiu havis 86 jarojn; trovigxis inter ili verkisto kaj la plej bona muzika komponisto de tiu epoko Kristoforo Harant de Polžice kaj la glora slovaka kuracisto kaj rektoro de la Karola universitato Johano Jesenius, al kiu oni antaux la senkapigo eltrancxis la langon. Post la ekzekuto la kapoj de dek du el la ekzekutitoj estis pendigitaj sur la Ponta turo tiel, ke ses el ili rigardis al la Malnova Urbo kaj ses al la Malgranda Kvartalo de Prago; la cxehxaj urbanoj tiel devis cxiutage rememori sian humiligon kaj tremi de timo antaux la krueleco de la imperiestra kolero. La morta korpo de Jesenius estis kvaronigita kaj surpikita antaux la urba pordego sur palisoj. CXio cxi devis montri, kiel senrespekte volas la venkintoj subpremi la nacion, kiu kuragxis pensi pri pli libera vivo.

Ecx Moravion ne kapablis Žerotín defendi; ankaux cxi tien atingis la monavidemo de potenculoj kaj rabemo de iliaj solduloj.

Al Komenio rifugxis por kelkaj semajnoj Nikolao Drabi°k, lia estinta kunlernanto de lernejo en Stra°žnice, kiu estis ankaux samtempe kun Johano Amoso ordinita pastro. Sed ankaux tiu cxi angulo ne estis sekura. Iun vesperon frapis sur la pordon fugxintoj el la suda Moravio kaj per hororplenaj vocxoj anoncis, ke cxe iliaj kalkanoj postvenas hispanaj tacxmentoj, kiuj senkompate ekstermas cxiujn evangeliajn pastrojn. Ankaux la sinjoro el Žeroti°n sendis al sia protektato senditon kun mesagxo, ke li tuj forlasu Fulnekon. Incititaj katolikaj civitanoj jam preparis sin bonvenigi la venkintojn kaj mem volis elsarki el la urbo cxiujn malutilajn herbacxojn. La vivo de Komenio pendis sur malfirma fadeno.

Magdalena petis la edzon, ke li obeu. Li timis forlasi sxin, cxar sxi jam atendis la duan infanon. Sed kiam sxi insistis, ke li ne submetu sin al furiozeco de la malamikoj, li fine cedis. Lastfoje li cxirkauxbrakis sxin kaj kisis, lastfoje li karesis la fileton. Post la noktomezo li foriris el la domo, kie li travivis tiel felicxajn monatojn, bedauxrinde tiel baldaux cxesigitajn. Li adiauxis la lernejon. Li rerigardis al la konataj deklivoj, de kie sonis al li per malgxoja ehxo rememoro pri la gxojaj infanaj vocxoj. Li ekcelis al la montaro.

CXe la tagigxo invadis Fulnekon la hispanaj tacxmentoj.