EN KASXEJOJ

Kvazaux malproksima nereala songxo sxajnis nun la jaroj en Fulnek - kvankam en gxian trankvilon jam sonadis signaloj de angoro!

Kiam Johano Amoso fugxis tiun maltrankvilan nokton el Fulnek, li ne supozis, ke li foriras por cxiam. Per la terura ekzekuto de ribelestroj ne satigxis la vengxemo de la kontrauxuloj. Ili volis piedpreme enterigi cxiun spitemon kaj por cxiam forpreni de la ribelema nacio esperon pri ekbrilo de libereco, alkateni gxin, preni de gxi cxiujn fortojn. Pecon post peco transdonis la imperiestraj konsilantoj la malfelicxan landon al solduloj de fremda sango, pecon post peco ili sxiris gxian animon. Estis ekzilitaj cxiuj evangeliaj pastroj, kaj tiuj, kiuj kasxis ilin, fordonis sin al kruelaj punoj. Oni cxasis la cxehxlingvajn librojn; sur la placoj brulis sxtiparoj.

Komenio fugxis unue al la vilagxo Žeroti°n apud Šternberk. La sinjoro de Žeroti°n, al kiu la imperiestro tamen restis dankema, havis eblon almenaux dum certa tempo protekti la cxehxfratajn pastrojn. Tamen tio ne povis okazi malkasxe; aperis perfiduloj, kiuj denuncadis al la imperiestraj emisaroj. Kaj tial la servistaro el Žeroti°n kreis al Komenio por la momentoj de pli granda dangxero specialan rifugxejon - en kava trunko de maljuna tilio, kie li povis tranokti kaj ecx verki.

Johano Amoso alterne uzis multajn kasxejojn, gxis fine li atingis la urbon Brandy°s nad Orlici°. Ne malproksime de la tombo de frato Gregoro, fondinto de la Unuigxo (1457), konstruigis Žeroti°n pregxejeton; en lia domo, kie nun logxis pluraj cxehxfrataj pastroj, trovis Komenio almenaux tian kasxejon, por ke li havu ombron en gxi.

Dum la unuaj tempoj de ekzilo li cxiam vivis anime en sia Fulneka hejmo. Tial la unuaj linioj, kiujn li skribis, celis al Magdalena. Li sendis al sxi kopion de sia meditado Pri la kristana perfekteco, en kiu li penis konvinki sxin kaj sin mem, ke plenumi la Dian volon signifas humile elteni cxiujn kontrauxstarojn, ecx se ni ne cxiam komprenas la Dian intencon; li sciis, ke restis nenio alia ol konsoli kaj esperigi, por ke la vivo ne falu en malesperon.

La sendito, kiu portis lian verketon al Fulnek, havis malfacilan revenon. La hispanoj ne malutilis al Magdalena, ecx la civitanoj sxin lasis trankvila, sed cxe la kalkanoj de armeoj iris pesto kaj tiu havas ankoraux malpli da kompatemo ol avideco de la fremdaj solduloj. GXi falcxis la vivon de Magdalena, ecx la vivon de ambaux knaboj, el kiuj la dua apenaux ekvidis la lumon de la mondo.

Antaux Komenio kusxis verko de konsolo, kiun li skribis, sen antauxsenti tion, al sia morta edzino. Li klinis la vizagxon humidan de larmoj super gxi. Kiel sxi mortis? Kial? Kial li almenaux ne povis esti cxe sxi, por ke sxi ne estu tute forlasita en la plej malfacila homa momento? Kial? - tio estis vorto de rezisto, de obstino kaj de malespero.

Kiel instruisto kaj kiel eklezia pasxtisto li kutimigxis pensi cxiam precipe pri aliaj. Kaj nun li vidis cxirkaux si tiom da malfelicxoj, auxdis tiom da ploro de vidvinoj kaj de orfoj kaj estis atestanto de tiom da kruelajxoj, ke lia sentema spirito ecx ne povis okupigxi nur pri propraj vundoj. Li devis seninterrompe pensi pri cxiuj membroj de la Unuigxo kaj pri la homoj de cxehxaj urboj kaj vilagxoj entute. Li sciis pri komunumoj, kie virinoj estis perfortataj kaj forkondukataj, kie estis sen kompato murdataj infanoj, kie kornikoj eksidadis sur korpojn de pendumitoj. En arbaroj pereis fugxintoj pro malsanoj, cikatroj, teruro. Membroj de dispelitaj familioj renkontigxadis kaj ofte jam trovis nur la tombojn. La plej honestaj, kiuj ne volis kisi sxuojn de siaj sklavigantoj, devis foriri kun almozulaj saketoj fremdlanden.

Kolero kaj doloro incitis la sangon de Komenio. Sed memorante sian mision, li frontis kontraux la gxenerala malkuragxo per propra ekzemplo kaj kredis, ke li plifortigas siajn kunulojn almenaux per pacienco kaj humileco, se estis en la vidodistanco nenia povo, kiu kapablus kontrauxstari la venkintojn. Li pravis. Ili alpremis sin al li kaj cxerpis de li novan esperon aux almenaux konsolon. En Brandy°s vivis ankaux multaj forlasitaj virinoj. Unu el ili , sinjorino Cyrilova°, kies edzo kiel episkopo de la Unuigxo metis sur la kapon de Frederiko la Palatinata la cxehxan kronon, petis Komenion, ke li lernigu al sxi kaj al aliaj elteni la sxargxon de aflikto. Li respondis al sxi per malampleksa verketo kun nomo Kastelo nekonkerebla estas la nomo de Eternulo; la presejo de la Unuigxo en Prago ankoraux sukcesis sekrete eldoni gxin.

El la pastroj, kiuj trovis en Brand°ys rifugxejon, estis Komenio unu el la plej junaj; sed lian nomon ripetis amikoj kaj konis gxin ankaux malamikoj. Tial, kiam ajn estis proksimigxanta dangxero de nebonvena vizito de la imperiestranoj, foriris Komenio al la trunko sub la arbaro Klopotsky°, kie li descendis sub la teron en etan kelon, por ke la cxasantoj ne trovu lin; kaj kelkfoje li devis iri ecx ankoraux pli malproksimen en arbarojn, al arbhakista kabano en montaro, pri kiu ne sciis la homoj en la urbo.

La vivo estis malricxa, ofte kun malsato, seninterrompe en angoro pro ebla perfido. Sed Komenio bonvenigis povi de tempo al tempo malproksimigxi en solecon. Kial sencxese vidigi rezignon kaj humilecon, se en la animo mordas necxesanta doloro? Li kuragxigis aliajn, kiel al li diktis la religia kaj homa devoj; sed al si mem li estis senkompate verdira, en momentoj de soleco li cxiam ekstaris vid° al vide kontraux opoziciulo honesta kaj senkompata - kontraux si mem.

Kiam la forlasitan kabanon siegxis la nokto, procesioj de nigraj pensoj scipovis eniri ecx tra fermita pordo kaj sxutroj. Venis al li ankaux lia pasinteco, malgxoja ne nur pro tio, kio okazis, sed ankaux pro cxio, kio estis entombigita kun gxi. Se dauxrus la paco, kiel povus flori lia lernejo! Se pravigxus lia instrumetodo, certe transprenus gxin aliaj cxehxfrataj institutoj. Li preparus por ili la lernolilbrojn. Li auxdis rakontadon, ke la kapuceno Bonaventura bruligis sur la placo de Fulnek liajn trovitajn manuskriptojn. En amaraj imagoj li vidis, kiel la infanoj helpis al li brulilgi la sxtiparon kaj kiel gxin nutris per cxio lia, kion ili trovis en la lernejo. Li vidis brulantaj siajn predikajxojn, en la obskuron de la nokto flamis fajro de sxtiparo kaj ardantaj cindropecoj restis en la animo. Kaj liaj infanoj kantis cxe la pereiga ceremonio.

Kaj liaj propraj infanoj? Kial ne povis disflori ilia vivo? Kaj Magdalena, bona, senkulpa? Kiom da tiaj puraj kaj piaj Magdalenoj perdas sian vivon en la manoj de tiuj malpiuloj, kiuj pere de siaj agoj mokas cxion, por kio ili estis senditaj batali? Pereas malhonoritaj, cxastaj patrinoj, pereas en suferoj knabinoj apenaux kreskintaj, la tuta lando sxangxigxas en tombejon kaj la tenebro densigxas, kaj de nenie oni povas atendi savon... CXu ecx ne de la cxielo?

Kaj kiam Johano Amoso por momento ekdormis, ofte subite li eksidis sur la lito, vekita de brancxo krakanta sur la tegmento aux de sia propra maltrankvilo, kaj kun gapaj okuloj li rigardis en la tenebron. Kun tremanta mano li ekprenis la biblion, lumigis lampon, febre li sercxis pagxon, sur kiu li trovis konsolon. Lertaj fingroj kvazaux parkere malfermis la Libron de Jesaja. Lia nacio estis tiam ankoraux sklavigita. Sed la vocxo de Jesaja ne subigxis al la timo: li antauxdiris suferojn, sed promesis ankaux finan venkon - kaj lia profetajxo plenumigxis. CXu farigxi Jesaja de la cxehxa nacio? Johano Amoso kasxis la vizagxon en la manojn kaj enpikis la ungojn en la frunton, en la tempiojn. Je kio ankoraux kredi? Lia animo estis frakasita.

Kiel jam plurfoje, li provis rekunmeti gxin per plumo. Li deziris ekscii tiamaniere veron pri si mem. Antaux nelonge li legis dramajn dialogojn de Jan Andreae kaj interparolojn de Just Lipsius, verkitajn de ili cxe forkuro el la patrujo. Tiu literatura maniero placxis al li. GXi permesis klare vortigi diversajn opiniojn, kvankam ili skuas unu menson: gxi ebligis, ke ili konfrontigxu. Sian verkon Johano Amoso titolis Afliktita.

Afliktita - tio estas la homo veanta pro la mizero de la patrujo, eble la auxtoro mem. La Racio lin volas konsoli - sed gxiaj konsiloj al la Afliktita estas bagatelaj kaj malvarmaj. Tio estas frenezajxo kaj sensencajxo. CXu la krimulon kaj frenezulon gxojigos, se ankaux aliajn oni pendumas? Kaj tiel la malesperanta homo inklinigxas al la opinio, ke pli bone ol vivi tiel, estus morti. Subite intervenas en la disputon la Kredo; cxar ne ekzistas konsolo en tiu cxi mondo, gxi konsolas almenaux per Dia kompato. Sed Afliktita estas tiom malakordita, ke li dubas jam pri praveco de la eklezio, kaj pri cxioscieco de Dio.Dio? li demandas. Se ni vokas, li ne auxdas kaj auxdi ne volas. Fine venas Kristo mem kaj pruvas sian povon super la tuta estularo. Sed Afliktita ne timas ankaux antaux li vocxigi sian senfinan triston kaj sian senesperon. CXu vi pensas, ke mi havas feran koron? li demandas kun sincera homa doloro.

Kiam Komenio, formetinte la plumon, estis traleganta la pagxojn verkitajn preskaux per unu ekspiro, li sentis, kiel plenaj de viva spitemo estas la vortoj de riprocxoj kaj kiel sveneme kaj grize impresas la vortoj de konsolo. GXi rezultis de tio, ke li vortigis sangan triston de miloj. La finon ni ne vidas, sed ni vidas antaux ni senfundan abismon ian, en kiun ni falas cxiam pli kaj pli profunden. CXar kiom da homoj niatempe estis bucxitaj! Kiom da kaptitoj! Kiom da ili pro malsato, pesto, malvarmo kaj nudeco, tristo kaj aflikto, timo kaj terurigo mortis! ... Sed ekzistas en cxi tiu mondo nenia espero de helpo.

Oni povas laboregi gxis fallacigxo kaj dedicxi cxiujn fortojn al la bono - sed kiom malmulte suficxas, por ke la tuta konstruajxo sxangxigxu je ruinoj? Ne, ne eblas fidi, li meditis, ke cxi tie sur la tero ni iam atingos la felicxegon. Nur se ni deturnos nin for de la mondo kaj faros finkalkulojn kun cxiuj gxiaj eble plej belaj tentajxoj, nur tiam ni eble gxisvivos trankvilon kaj pacon. Kaj la animo de Johano Komenio - kiu estis animo de poeto - lante plenigxadis per ideo pri nova verko. Al cxiuj, kiuj seniluziigitaj sxanceligxis cxirkaux li kaj vane sercxis la rifugxejon, li volis diri: CXesu esperi, ke tiu cxi vivo, plena de trompigxoj kaj de malbonoj, iam donos al vi felicxon, nur tiel vi atingos la paradizon, kiun vi vane sercxas!

Li konceptis imagon de la mondo kiel urbon meze de tenebroj, kies cxiu strato estas okupita de unu sola socia klaso kaj cxiuj stratoj kondukas al placo kun palaco de Fortuno. CXi tiun urbon li, por instrui cxiujn, intencis priskribi. Li finis nur sian tridekan jaron, sed multon li jam ekkonis kaj trameditis. Liaj okuloj sciis rimarki hejme same kiel eksterlande mankojn rodantajn la homajn karakterojn, difektantajn la klasojn, metiojn, profesiojn kaj malhelpantajn, ke ekregu ordo kaj trankvilo.

Li komencis verki sian Labirinton de la mondo, por ke li montru vanecon de cxia klopodado en tiu cxi mondo. Li estis saturita per volo kaj malamo; li skribis facile kaj la vortoj venadis mem, sed li zorgeme elektis, por ke li esprimu sian penson plej precize. Por la migranto, kiu trarigardas la mondon, li elektis du gvidantojn: en CXienpenetranto li enkorpigis sian sopiron je ekkono, en Mistifiko falsan rigardon al la mondo, en kiu kasxigxas egoisma sopirado je komforto kaj volupto, uzanta kiel armilon la mensogon kaj mokanta tiujn, kiuj suferis pro sia veramo kaj honesteco.

GXuste tial, ke li tiom bonege konis la homojn, ke li amis ilin kaj samtempe malamis iliajn malbonajn ecojn, el la nereala alegorio li baldaux transiris sur la bazon de tiu cxi mondo, mondo de pekaj homoj. Kaj tial lia suspiro super iluzio de homa penado sxangxigxis en liaj manoj je akrevida kritiko de misagoj malbeligantaj la vizagxon de la mondo. Li pruvis, kiom lerte li regas la cxehxan lingvon kaj lingve petolis kun gxi en sxercaj vortsxangxoj. Li akre kondamnis la tiutempan lernejan sistemon, same kiel orgojlon de la sciencistoj. CXe la kristanoj trovis lia migranto pli multe da miskvalitoj ol cxe la paganoj. La superularo sin dedicxas sole al dibocxado kaj ne al bonfarto de la civitanoj. Por gxia jursistemo li trovis plej malbonan kondamnon: Kelkaj ne havis orelojn, per kiuj ili auxskultus plendojn de siaj servutuloj, aliaj okulojn, per kiuj ili rimarkus malordon, aliaj nazojn, per kiuj ili flarus intrigojn de ruzuloj kontraux la justeco, aliaj langon, per kiu ili parolus anstataux la mutaj opresatoj, aliaj manojn, per kiuj ili plenumus la decidojn de la justeco, multaj el ili ecx ne la koron havis, por fari tion, kion la justeco ordonas. La klason de militistoj li karakterizis la plej malbona el tio, kio estas trovebla en la mondo. La tuta administrado de la mondo bazigxas sur kvereloj, maljusteco, envio kaj malamo. Mi ekkomprenis, ke tio ne estas la Dia volo, jugxis tiam lia Migranto, ke unuj juvelplenaj, aliaj nudaj iradu, ke unuj de trosatigxo ruktu, aliaj de malsato oscedu, ke unuj pene perlaboru, aliaj vante elspezu, ke unuj amuzigxu, aliaj lamentu... Nur en la interno oni povas trovi trankvilon kaj konsolon. Revenu en la domon de via koro kaj fermu post vi la pordon, tiel sonis la konkluda instruo.

Johano Amoso finis sian verkon je Kristnasko de la jaro 1623 kaj dedicxis gxin al la suzereno de Žeroti°n.

Dum la verkado venis sencxese novaj kaj pli novaj informoj pri suferadoj de mizeruloj, kiujn persekutis malsato kaj pesto, kiujn neniigis armiloj kaj flamoj. En nemalproksima regiono fremda soldataro por sia amuzo kunpelis cxehxajn homojn, senigis virojn kaj virinojn de cxiuj vestajxoj kaj pelis ilin kiel bestojn sur negxo en arbarojn renkonte al certa morto pro frostigxo. Kie sercxi helpon kontraux tiaj arbitraj agoj? Tiaj okazajxoj devigis Johanon Amoson, ke li ankorauxfoje revenis al sia Afliktita kaj komencis verki gxian duan parton. Li enbusxigis al Kristo ordonon por obeemo kaj promeson de repago kaj de alveno de novaj tempoj.. Sed la vero restas je flanko de la Afliktita, ecx se gxi estus plej trista. Li tamen vidis ne nur la malgxojon de sia propra nacio. Li provis vidi pli foren, trovis pli profundajn kauxzojn de militaj konfliktoj kaj scipovis prijugxi, ke ne nur la cxehxaj landoj, sed la tuta Euxropo trovigxas en dolora krizo.

Pri preso de la Labirinto ne eblis ecx pensi. Sed la sinjoro de Žeroti°n malkovris gxian poezian valoron kaj li mem igis prepari kelkajn unuajn kopiojn, kiuj poste disvastigxis inter la fugxintoj, cxar cxe ili la verko trovis profundan ehxon. CXe la instruitaj anoj de la Unuigxo la ehxo pli grandis jam pro tio, ke la poeto en gxi plenumis unu el devoligaj taskoj: pruvi, kiel ricxa kaj elasta estas la cxehxa lingvo, kiel gxi scias ridi, bedauxri kaj sarkasmi. Tio cxi almenaux estis unu modesta sukceso en inundo de amareco kaj malespero.

Afliktita estis eldonita en sekreta presejo en Prago, sed tuj kiam la unua ekzemplero venis en la manojn de jezuitoj, gxi estis enskribita en la indekson de malpermesitaj verkoj, kaj gxiaj ekzempleroj farigxis predo de flamoj - ne pro konsolaj vortoj de Kristo, sed pro la kruela vero, kiun la verkisto esprimis en la nomo de miloj da suferantoj. Malgraux tio kelkaj presekzempleroj penetris en frendlandon kaj la verko pro sia kuragxo kaj profundeco meritis tradukon; plurfoje la Afliktita estis eldonita germane kaj ankaux dane.

Intertempe en pluaj kaj pluaj kasteloj eklogxis aventuristoj, kiujn favoris la felicxo en la imperiestra soldoservo, per arestado kaj per alia violento estis la servutuloj devigataj al sxangxo de sia religio. Pluaj kaj pluaj ekzilitoj devis trans la limo sercxi rifugxejon pro kredo heredita de siaj patroj. Ecx Karlo de Žeroti°n ne povis plu kasxi la cxehxfratajn pastrojn; dragonoj arangxis ilian persekutadon.

Ankaux Komenion atendis sorto de ekzilito. Lia plumo ankoraux batalis. Li verkis meditadon Pri orfeco, cxar tiom multigxis orfoj en la cxehxa patrolando. Li verkis Dia premo, cxar kvazaux en senkompata premo sxajnis al li la koro propra kaj la koroj de cxiuj proksimuloj. Sed la rifugxejo ne plu estis sekura. La senditoj de la impreniestro komprenigis al Žeroti°n, ke se li ne konvertigxos de sia kredo, ankaux li devos forlasi la patrolandon. Preparata imperiestra jura normo permesis al neniu nobelo kaj burgxo de alia ol katolika kredo restadon en la lando. La servuta popolo ne povis ekziligxi, cxar iliaj manoj estis bezonataj por kamplaboroj; sed multaj el ili fugxis sekrete. El la cxehxlingvaj landoj tiam estis devigataj foriri la plej bonaj el la plej bonaj: sciencistoj, karakterfirmaj homoj de cxiuj tavoloj, homoj, kiuj estimis liberecon de la konvinko, kiuj ne volis hipokriti kaj koruptigxi.

Johano Amoso en la rifugxejo de Brandy°s intimigxis kun la familio de Cyril. Ilia filino Dorotka havis firman naturon, sentime eltenis suferojn, havis kuragxon de sia patro kaj pripensemon de sia patrino. Somere 1624 Komenio demandis sxin, cxu sxi volus eltenadi kun li la vivon de ekzilito. SXi jesis. Auxtune en Brandy°s ili geedzigxis.

Mallonge poste Komenio forveturis al sekreta kongreso de cxehxfrataj pastroj en la vilagxon Doubravice apud Karkonosxo (Gigantmontaro) kaj estis tie komisiita, ke li transiru la polan limon kaj traesploru eblon, kien povus la Fratoj el CXehxujo fugxi antaux la persekutado. Tio ne estis facila tasko, sed Komenio gxin volonte akceptis. Li sciis, ke li sercxas novan hejmon ne sole por si mem, sed ankaux por multaj cxehxaj familioj. Li sciis, kun kia angora espero ili observas lin kaj kun ilia angoro kreskis lia forto.

EN EKZILO

Iun januaran nokton de 1628, cxe la komenco de tagigxo, Komenio kun siaj kompanoj kaj iliaj familianoj atingis apud Žacle°ř la landlimon de Bohemio. Sur blankaj ebenajxoj kuris vento. Ili forskrapis negxon kaj per ungoj elfosis iom da malmola argilo, kiun ili ligis en tukojn.

Komenio eltraktis por cxehxfrataj religiuloj kaj por aro de religianoj, kiu grupigxis cxirkaux li, permeson eklogxi en la pola urbo Lesxno, situanta ne malproksime de la silezia landlimo; gxi apartenis al la klera kaj tolerema nobelo Rafaelo Leszcynski, kaj vivis cxi tie jam fratreligiaj grupoj polaj, germanaj kaj cxehxaj, fonditaj de Fratoj elpelitaj el la cxehxlingvaj landoj jam en la pasinta jarcento. La karaktero de la apuda pejzagxo similis al Moravio kaj la urbo kun zigzagaj stratetoj kaj mallargxaj domoj estis kvieta angulo en la lando regata aliloke de la potenca ordeno jezuita; alveno de cxehxaj familioj, kies moraleco kaj diligenteco estis proverbaj, povis signifi por la urbo pluan ekflorigxon. Bona estonteco cxi tie atendis precipe metiistojn; junaj nobeloj plejparte foriris al sveda armeo, plej malbone fartis tiuj, kiuj ne sciis perlabori la vivtenadon per la manoj, kaj cxefe virinoj, inter kiuj estis multaj vidvinoj kun infanoj.

Plej grandan atenton vekis knabino, kiu vivis cxe familio de Komenio - Kristina Poniatowska, filino de cxehxfrata pastro, antaux nelonge orfigxinta; ofte sxin trafis paroksismoj, cxe kiuj sxi havis diversajn viziojn, laux kiuj sxi orakolis. Tiam ekzistis en la mondo multaj tiaj profetoj; teologoj disputis pri tio, cux Dio ankoraux povas paroli pere de ili same kiel en la bibliaj tempoj, sed la malfelicxa popolo, precipe en la malfacilaj tempoj de militaj terurajxoj, volonte auxskultis tiajn profetajxojn, kiuj alportis promeson de vengxo kontraux superfortuloj kaj senkompataj regantoj kaj konsolon al suferantoj.

Komenio jam dum la altlerneja studado venis en atmosferon, en kiu oni tre serioze meditis pri neceso de alveno de miljara regno de Kristo. Kontraux la regavido kaj maltoleremo de la potenculoj kaj kontraux la perforto de religioj, la homoj tiel esprimis la kredon pri nevenkebla potenco de la vero kaj pri espero je mizerikordo de la historio. Kaj ecx se gxuste pro tiuj cxi kauxzoj Komenio opiniis, ke devus veni rapida repacigxo de cxiuj kristanoj, tamen lia starpunkto al kredo pri supernaturaj fenomenoj estis dubema, kaj tion li esprimis jam junagxe en unu de siaj literaturaj verkoj. Sed dum la unua vojagxo al Lesxno li ekkonis unu el tiaj profetoj en tanisto Kotter, kies profetajxojn fidis ecx tre kleraj viroj; pro tio li la profetajxojn de Kotter rapide tradukis kaj ekvojagxis al Hago por transdoni ilin al Frederiko Palatinata, por ke ili rekuragxigu lin: ili ja pritraktis cxefe la revenon de Frederiko en Bohemion kaj la disfalon de malamata imperiestra "Babilono".

JXus antaux la foriro el la patrujo li estis vidinta ekstazojn de Krystyna Poniatowska; li spertis ankaux, kiel sentime sxi alportis sian mision al Albrehxto Valdsxtejno en Jiči°n, kaj post alveno al Lesxno li cxeestis sxian sxajnan morton kaj revenon al vivo. La ekzilitoj, ecx tiuj, kiuj primokis sxiajn profetajxojn, nun ilin trovis veraj: ili tamen montris esperon pri la reveno en la patrujon, rekunigxo de la familioj, redono de la havajxoj, de la patrolando, de la gepatra lingvo.

Sed Komenio alportis el sia hejmlando en Lesxnon ankoraux unu fortan helpilon. Ne longe antaux la foriro el Bohemio li logxis kelkajn monatojn cxe nobelo Georgo S°adovsky° en Bi°la° Třemešna°. Edukisto de tri filoj de S°adovsky° estis pastro Stadius, kiu iam studis kun Komenio en Herborn. Iun someran tagon ili kune foriris trarigardi la faman bibliotekon de Zilversxteinoj en la kastelo en Vlčice, kiu devis baldaux aparteni al unu el imperiestraj koloneloj. El multaj centoj da volumoj, kolektitaj en tiu cxi biblioteko, aparte altiris atenton de Komenio certa libro: en la germana lingvo gxin skribis Eliaso Bodin, kaj gxi pritraktis didaktikon, tio estas pri la arto instrui. Komenio konis cxi-afere la ideojn de Alsted, Ratke kaj Andreae kaj havis plie spertojn el sia propra aktivado en Přerov kaj en Fulnek. La problemo de rebonigo de la malnovigxinta lerneja sistemo lin ofte tentis.

Per la edukado sxangxigxas infanoj je plenkreskuloj, meditis li, kaj tiuj poste decidas pri sia vivo kaj pri la vivo de aliaj, ili determinas, kia estos la mondo kaj per kio gxi estos regata. CXe Campanella li certigxis en sia konvinko, ke cxiaj homaj scioj devas esti sistemigataj, por ke homo venu al tia starpunkto, sur kiu li povus apogi sian respondecon pri evoluo de la mondo. CXe Bacon lin kaptis la ideo, kiel celkonscia metodo povas ankoraux multipliki fortojn de la homa menso. CXu gxuste en la edukado de la junularo ne estas kasxita la potenca rimedo, kiel ordigi kaj trankviligi la mondon, plenan de konfuzoj? Pli felicxe ne eblas malhelpi malbonojn en la homaro, ol cxe la junularo. Pli felicxe ne eblas grefti arbojn ol en la junagxo.

Tiun cxi ideon subtenis ankoraux grava krea impulso: Ni foriros el la patrujo kaj ni lasos gxin sen zorgo en fremdaj manoj, gxia popolo ruinigxos, la klereco malkreskos. Sed foje ni revenos. Kaj poste necesos plenumi grandan verkon de renovigo, por ke en la kompatindan landon revenu la perdita paradizo. Tial, se vi volas havi ordigitajn, verdigxantajn, florantajn komunumojn, lernejojn, domojn, lernejojn unue fondu kaj arangxu, ke ili per instruado kaj vera ekzercigxado verdigxu kaj laborejoj de veraj arto kaj virto estu.

Kaj tiel Komenio komencis ankoraux en la patrujo labori pri skizo de Didaktiko O destinita al la cxehxa nacio. Kaj la skizo de tiu cxi verko kaj espero pri gxia finigo kaj pli posta utiligo, tio cxi estis certe la plej valora esperigo, kiun li kunportis cxe sia trista vojagxo en fremdlandon.

Sed li havis familion, kaj en la mondon venis varme la bonvenigata unua filineto Dorotka Kristina, Johano Amoso devis zorgi pri la vivtenado. Tial li akceptis post sxia alveno al Lesxno instruistan postenon en gimnazio. Li havis almenaux okazon konvinkigxi, kiel neflekseblaj estas la metodoj de la tiama lernejo, kiel plumpe oni instruas la latinan lingvon, kiel al la lernantoj mankas supervido de naturscienco. Kaj suficxis rigardi sen antauxjugxo la lernejojn jezuistajn, por ke evidentigxu, ke sur tiu cxi vojo la reformacio malprogresis.

Por tiu cxi grandioza tasko li volis gajni kunlaborantojn. Li provis ligi kontraktojn kun Ratke, kies opinioj imponis al li; Ratke jxaluze gardanta siajn novajxojn ecx ne respondis al li. Tial Komenio skribis al Andrae; la germana filozofo, lacigita de vivosuferado, bonkore invitis Komenion kiel sian posteulon, sed li ne plu kapablis helpi al li. Fine Komenio devis decidigxi, ke li mem transprenos la intencitan verkon.

Li eklaboris. Frumatene li forlasis liton, enlitigxis postnoktmeze. La pagxoj amasigxis. El eroj kaj iniciatoj li penis kunmeti firman sistemon, kiu garantius edukadon ekde la plej juna agxo gxis la agxo plenkreska. Li sciis, ke li venas kun opinioj, kiuj povas veki malkonfidon aux ecx reziston; tial li penis subteni ilin per enhavoricxaj argumentoj.

En Didaktiko, dedicxita al la cxehxa nacio, li postulis lernejojn por la tuta junularo sen diferencoj, ecx por knabinoj; ili devas esti laborejoj de humanismo kaj ne torturejoj, en kiuj oni gxis tiam pene enigxadis en la kapojn de lernantoj tre mizerajn sciojn. Li deziris, ke la junularo akceptu la instruadon kun gxojo; alporti prosperon povas nur tiu, kiu samtempe alportas plezuron. En la naturo li trovis multajn pruvojn por montri per ili tauxgecon de naturaj procedoj irantaj de simplajxo al ioma komplikajxo. Li estis konvinkita, ke bonan klerigon povas alproprigi al si cxiu, kiu estas pridonacita per la sanaj sensoj, per la racio, memoro kaj volo.

Rememoroj pri la propra infanagxo kaj vivo meze de infanoj konvinkis lin, kion kapablas alporti ankoraux antaux la eniro en lernejon sagxa eduko hejme, por ke la infanoj ne estu forsendataj en lernejon, kvazaux oni ion eljxetas per sxovelilo ... tiel konekse kun la postulo, ke komenco de instruado devas okazi en la gepatra lingvo, estigxis la libro Informaro de la patrina lernejo. Li deklaris en gxi: Pli ol oro valoras la infano, sed pli ol vitro gxi estas fragila. Facile oni povas difekti gxin kaj fari damagxon nemezureblan. CXiuj, kiuj legis la pagxojn de la manuskripto, estis surprizitaj, multaj el la vortigitaj opinioj estis por ili malkovro; neniam gxis nun ili auxdis paroli tiel pri la infanoj kun tia ampleno kaj seriozeco.

Atentinda estis la zorgo, kiun Komenio konsilis dedicxi al la edukado kiel kompreni la arton. CXar la infano, apenaux ekkomprenante vortojn, komencas en harmonio kaj ritmoj plezurigxi - li rekomendis doni al ili infanajn muzik-instrumentojn, sed ankaux kreton kaj karbokrajonon, prepari por ili provizon de versoj kaj de kantoj. Li havis ankaux spertojn de popola tradicio kaj rememoris, kiel la moraviaj infanvartistinoj trankviligas infanojn, se tiuj terenfalas, per sxerca dirajxo, por ke ili forgesu la doloron kaj ekridu.

Estante poeto (li verkis religiajn kantojn kaj tradukis), li dedicxis jam pli frue ne nur unu verkon al la problemoj de la cxehxa poemverkado, al kiu li laux antikva modelo rekomendis prozodion. Tre klarvide li konceptis rolon de la sensoj en la arto, kiuj permesas ekkoni la mondon kaj konvinkigxi pri gxia ekzisto; cxi tie li ofte transiris la limojn de religiaj teorioj. En Didaktiko li instruis, ke kion oni devas fari, tion cxiu devas lerni per farado, por ke la lernejoj estigxu laborejoj, kie bolas laboro. En tiu cxi senco li konkludis, ke ankaux el la arto povas havi multe pli grandan prosperon tiu, kiu gxin bone komprenas, do tiu, kiu gxin mem provas praktiki kaj aktive okupigxas pri gxi. La verkistoj intence kasxas sian arton, kaj tiel la lernantoj apenaux povas je la unua fojo penetri en gxin; sed ili kapablos fari tion,post kiam ili iom ellernos, ekzercante sin per propraj ecx nelertaj provoj. Al tia prova krea praktiko li ja postulis aldoni ankaux preskribojn kaj regulojn de la arto kompari kun fremdaj modeloj, ekkoni la plej bonajn verkojn de la arto.

Didaktiko kaj Informaro formis parton de ampleksa plano pri sxangxo de la lerneja klerigado; sub la nomo Paradizo cxehxa gxi devis esti vico da lernolibroj kaj informaroj por instruistoj. Sed la evoluo de sociaj cirkonstancoj malebligis lian pluan laboradon pri tiu cxi granda projekto.

En la jaro 1630 la tuta protestanta mondo bonvenigis sur la batalejo de la historio la heroan svedan regxon Gustavo Adolfo, kiu sukcesis gajni saksojn kaj brandenburgojn kiel aliancanojn. Kiam la saksoj invadis Bohemujon, rapidis tien post ili ankaux elmigrintoj eklogxintaj en Saksujo. Ili venis gxis Prago kaj post dek jaroj fine estis forprenitaj la kapoj de la ekzekutitoj el la kagxoj de Ponta turo.

Ankaux la ekzilitoj en Lesxno estis ekscititaj de la evoluo de la aferoj kaj opiniis, ke venas la atendata momento. Ili komencis prepari sin por gxoja reveno. Komenio rapide verkis la finon de la cxehxa Didaktiko kaj sentis sin kvazaux profeto Haggeus, kiu fine de sia babilona kaptiteco donadis al sia nacio konsilojn por konstruado de nova vivo.

Sed Albrehxto Valdsxtejno, al kiu la imperiestro en premiteco konfidis nelimigitan povon, la saksojn el Bohemujo elpelis. La revo pri la reveno elvaporigxis.

Komenio devis reveni al cxiutaga laboro, kiu sencxese plikreskadis. La Unuigxo konfidis al li gardadon de la studanta junularo, kaj li devis zorgi pri la presejo, kiun cxi tien Žeroti°n sekrete transportigis el Kralice. Lia reputacio plikreskis precipe dum la epidemio de pesto, kiu atakis la urbon. La loka logxantaro kondutis al la malsanuloj kruele: oni eltrenadis ilin malantaux la urbon, kie oni lasis ilin al ilia sorto kaj malzorge ilin entombigadis. Komenio tiam dum unu nokto verkis instruon, kiel batali kontraux la kontago^, gxi estis en unu tago presita kaj disdonita; tio helpis limigi la peston, pli homecan konduton al la malsanuloj kaj proksimigxon de la pola logxantaro kun la cxehxoj. La administranto de la urbo Jan Schlichtling mem pro tio dankis Komenion.

Al Komenio, eminenta ano de la instruista kolegio, estis konfidataj reguligoj de instruplanoj. Li skribis libron pri la fiziko kaj prilaboris lernolibron de la latina gramatiko. Presita aperis Labirinto de la mondo , la verko, kiu estis en la familioj de la cxehxaj elmigrintoj akceptita kun danko kaj admiro. Sed la plej grandan sukceson, kiu lin tuj famigis en la tuta klera mondo, alportis al Komenio la libro, kun kiu li ecx tian esperon ne ligis. Por ke li faciligu instruadon de la latina lingvo, li elektis kelkajn milojn da plej uzataj vortoj kaj sistemigis ilin en frazoj, kiuj estus facile parkerigeblaj kaj samtempe signifus konatigxon kun diversaj fakoj de la homa agado. Estas vere, ke jam ekzistis latina-hispana Janua, kompilita de irlandaj monahxoj, sed Janua linguarum reserata (Pordo de lingvoj apertita) de Komenio gxin tre superis, jam pro tio, ke samtempe kun la instruo en la gepatra lingvo kaj kun la latina esprimigxo gxi donis ankaux konigxon de objektoj kaj de la tutaj sferoj de la homa agado. La ehxo estis eksterordinare viva. Auxdigxis Hamburgo, Gdansk, Leipzig. El Sa°rospatak en Transilvanio (Siebenburger, Sepkastel-lando) gratulis al li lia iama profesoro Alsted. Komenio plenumis la revon de Mathurin Cordier, kiu jam antaux cent jaroj (li mortis en 1564) deziris, ke la lernejo ne estu punlaborejo, sed amuzo, ke la instruisto ne trenu la lernantojn, sed ke li gvidu ilin, kaj ke la lernantoj ne estu devigataj ami la latinan lingvon, sed ke ili amuzigxu per gxi. Subite oni preparadis novajn eldonojn kaj tradukojn. Baldaux estis pretaj la franca kaj angla tekstoj. Komenio estis suprizita de la bondeziroj venantaj de cxie; post longa tempo de plagoj gxi estis la unua satisfakcio rilate lian laboron. Sed li ne haltis cxe tio kaj tuj en la plua eldono, efektivigxinta en Gdansk unu jaron poste (1633), li faris praktikajn sxangxojn.

Kun la cxehxa eldono de tiu cxi interesa latina libro li ligis elekton el proverboj kun la titolo La sagxo de malnovaj cxehxoj. Alie li devis la cxehxajn manuskriptojn meti flanken; ne estis espero, ke oni utiligos ilin. En konfuzoj de postaj jaroj oni forgesis pri ili, ili perdigxis - kaj nur post ducent jaroj trovis ilin en Lesxno la cxehxa sciencisto Jan Evangelista Purkyně.

La ehxo, kiun havis Janua, donis al Komenio kuragxon al ideo, ke li devus siajn didaktikajn proponojn konfidi al cxiuj, kiuj klopodas pri rebonigo de la lerneja sistemo, kaj kiuj certe bonvenigos la fruktodonajn iniciatojn kun kompreno. Pro tio, kvankam ne perdante la esperon pri hejmreveno, li decidis, ke li tradukos la cxehxan tekston en la latinan, internacie kompreneblan lingvon, kaj ke li gxin ricxigos kaj pliampleksigos, por ke li kreu tiel gxeneralan arton, kiel oni povas en cxiuj komunumoj, urboj kaj vilagxoj de cxiu ajn kristana regxolando establi lernejojn... Ankoraux pli energie li ripetis la postulon, ke la rajton pri klerigxo havas infanoj ricxaj kaj malricxaj, el urboj kiel el la plej izolitaj logxlokoj. Li deziris unuecajn kaj kompreneblajn lernolibrojn kaj el la titoloj, kiujn li mem preparis, estis divenebla la gxoja medio, kian li volis krei en lernejo por la infanoj - bedon violan, bedon rozan, greftejon. CXiu scienca fako devis esti implicita en bazaj reguloj kiom eble plej koncizaj, helpe de klaraj kaj precizaj vortoj. Certe pli multe da nutrajxo donos al homa stomako pantrancxajxo kun gluto da vino ol trogo plena de herbacxoj kaj malpurajxoj. Li rifuzis sciencon sen senco por praktika vivo; sagxa li konsideris ne tiun, kiu konas multajn aferojn, sed tiun, kiu konas aferojn utilajn. Tial grandan signifon li atribuis al la instruistoj, kiuj devas esti konvinkitaj, ke ili staras sur alta posteno de digneco kaj ke al ili estis konfidita nobla ofico, super kiu nenio sub la suno estas pli granda; sed li instigis ilin, ke cxiu el ili instruu ne tiom, kiom li mem scias, sed tiom, kiom la lernanto kapablas kompreni, cxar la fortoj devas esti subtenataj, ne subpremataj ... Li konfirmis sian konvinkigxon, ke per la eduka aktivado oni povus kiel per potenca armilo kontrauxstari la gxeneralan malbonon. Jes, la vivon ni devas pasigi ne per lernado, sed per agado. Do ni devas kiel eble plej baldaux esti edukitaj por la agado de la vivo, por ke ni ne bezonu cxesi pli frue ol ni ellernos agi.

Post finpretigo de la latina Didaktiko Komenio dissendis la manuskripton al pluraj eminentaj personoj; li atendis ilian komprenon kaj favoran ehxon. Sed li seniluziigxis. Multaj liaj postuloj sxajnis al la recenzantoj troigitaj, precipe la signifo, kiun li atribuis al la instruistoj; embarasita kaj elrevigita per neakcepto de la proponoj li haltigis la preson de la libro.

Proksimigxis la tempo, kiam la favoraj esperoj denove mortadis kaj antauxen sxovigxis bildo de malserena realeco. La brava Gustavo Adolfo venkis ja Valdsxtejnon en la batalo apud Lu"tzen, sed li mem falis. Kaj tiun jaron estingigxis ankaux alia stelo, al kiu la ekzilitoj turnis siajn okulojn: mortis "vintra cxehxa regxo" Frederiko Palatinata. Mensogis do la profetajxoj de Kotter, mensogis la orakoloj de Kristina Poniatowska.

Kelkaj elmigrintoj turnis sian atenton al la kalkulema kaj vantema naturo de Valdsxtejno, de la imperiestro plurfoje humiligita kaj vundita. Kvankam li servis al la imperiestro, estis Valdsxtejno cxehxo. Senditoj ekrajdis al li kun sekretaj mesagxoj. Sedf perfiduloj cxion alportis al Vieno kaj Ferdinando la II-a murdigis Valdsxtejnon en Cheb. Ankaux tiu cxi vaga lumo de espero estingigxis. Kaj en la batalo apud No"rdlingen akiris poste la imperiestra armeo decidan superecon.

La vivo en Lesxno denove kauxrigxis kaj mutigxis. El la revoj pri reveno en Bohemujon kaj pri renovigo de lernejoj, komunumoj kaj de la tuta sxtato restis nur amara cindro.

Sur la tablo de Johano Amoso kusxis centoj da pagxoj de cxehxaj kaj latinaj manuskriptoj, proponoj de la lernolibroj, kiuj ne volis plimultigi la paperon, kiel li diris, sed la sagxecon. La mondo ja estis kontenta pri lia lernolibro de la latina lingvo, cxar sxajnis, ke tio povas akceli la vojon al sukceso kaj posedajxoj. Sed neniun interesas la arto kiel instrui kaj la kuragxaj ideoj, kiel ligi sciencon kun la eduko, cxar neniun interesis la celoj, kiujn Komenio volis atingi.

Vojagxo en Londonon

En Heidelberg studis kun Komenio Georgo Hartlib el Londono. Lia frato Samuelo estis ricxa strangulo, kies sxatokupoj celis al aferoj utilaj kaj dum jaroj li oferis al ili la tutan havajxon. Bacon mortis antaux nelonge; sed liaj ideoj vivis kaj instigis meditemajn cerbojn. Hartlib skribis utopian verkon pri neekzistanta lando Makaria, per gxi li volis plibonigi industrion kaj terkulturadon en Anglujo, planis fondi akademion por edukado de sciencistoj, sendis sian amikon John Dury al diversaj euxropaj landoj, por ke li provu prepari repacigon inter la evangelianoj; li ne rifuzis auxskulti petantojn el la vicoj de Unuigxo de CXehxaj Fratoj, kun kies sorto li sentis profundan kompaton.

Pri Komenio li eksciis unue de sia frato, poste de Dury, kaj li opiniis, ke li estas la homo, kiu povus plenumi liajn imagojn. Li auxdis, ke Komenio preparas post la "pordego de lingvoj" ankaux "pordegon de sagxo", nome skizon de universala scienco, por ke li savu la mondon el la mizero de nesciado.

Ricevinte la postulon de Hartlib pri klarigo de siaj planoj, Komenio ekgxojis. Nenion alian li deziris pli ol povi sciigi siajn ideojn kaj konsiligxi pri ili. Tial li sendis al Hartlib ampleksan skizon. Sed ankaux Hartlib ne volis fidi sole al sia sagxo; sen atendi la konsenton de la auxtoro, li presigis la manuskripton sub la titolo Conatuum Comenianorum praeludia (Antauxludoj de la klopodoj de Komenio). Kaj tiel iam en 1637 ricevis Komenio sendajxon, super kiu li miregis; li mem apenaux auxdacus presigi la ideojn, pri kiuj li devis supozi, ke ili kunpusxigxos kun antauxjugxoj kaj vekos diversspecan ehxon. Li ne eraris. Kvazaux krabroj atakas min ne nur la filozofoj, sed ankaux teologoj, li plendis iom poste.

Liaj zorgoj en tiu cxi tempo multigxis, amasigxadis unu sur la alia, kurantauxis unu al la alia. Kvankam li laboris senlace, tamen li ne sukcesis cxion plenumi. CXar li estis konsiderata la plej kapabla teologo de sia eklezio, li devis laux gxia komisio eniri en disputon kun kverelema parolisto de la cxehxaj luteranoj Samuel Martinius el Dražov, kiu kulpigis la Unuigxon, ke gxi akceptis la kalvinajn herezojn, kauxzis per tio skismon inter la evangelianoj kaj plie alproprigis al si la rikolton de monkolektoj farataj por la bono de la cxehxaj ekzilitoj. En Vojo de trankvilo Komenio defendis sian eklezion (origine nomatan unuigxo de la fratoj de Krista legxo) ne nur per perfekta kono de la Skribo, sed ankaux per la sana sagxo kaj per tio, ke antaux la abstraktaj teologiaj spekulacioj li favoris kristanajn farojn kaj efektivigon de principoj de la Skribo en la praktika vivo, kio cetere estis tradicia en tiu cxi religia socio, fondita de Šti°tny°, Hus, Blahoslav.

Sanan komprenon por la vivo pruvis Komenio ankaux en la verketo

Faber fortunae (Faranto de fortuno), per kiu li bonvenigis la novan urbestron Bohuslav, filon de Rafael Leszynski.

Venis novaj devoj kaj novaj taskoj. Kiam Johano Amoso estis elektita rektoro de la lernejo en Lesxno, li volis utili al gxi per studa novajxo, pri kies utileco li estis firme konvinkita; li enkondukis studentajn teatrajn prezentadojn kaj li do devis por ili verki kaj surscenigi dramojn. Kiel temon de la unua li elektis historieton de la greka filozofo Diogeno, lian sxangxigxon de facilanima junulo je filozofo; la pedagogian intencon li ligis kun arta imago, alloge li sxangxis scenojn kaj dramajn renversojn, specialan akcenton li metis sur la epizodon inter piratoj kaj sur renkontigxon de Diogeno kun Aleksandro. Li atendis entuziasman reehxon de la cxirkauxajxo; anstataux tio la rigoraj samreligianoj riprocxis al li paganan temon. Li do devis tondi la flugilojn de sia poeta spirito kaj por sekvonta ludo li elektis temon "Abrahamo". Sed la malagrablajxoj ne finigxis kaj en la admonoj, riprocxantaj al li efektivigon de dramaj ludoj, cxiam pli ofte revenis nekomprenema suspekto: Kion propre signifas tiu cxi universala scienco de Komenio?

Jam disvastigxis sciigoj pri presekzempleroj de lia universalscienca skizo, kiun dissendis la anglo Hartlib, kaj la rigoraj samreligianoj riprocxis lin, ke li tro fidas la homan intelekton. Kalumnioj kaj duboj amarigis liajn tagojn de laboro kaj noktojn de ripozo kaj li devis konvinkadi sian cxirkauajxon pri sia ortodokseco. Li provis ilin certigi, ke eblas ankrumi en la Kredo kaj tamen iri per vojo de scienco al pli bona ordigo de la mondo. Li sciis, ke en la disciplino firme staras forteco de lia religio, sed la sopiro pri la vero lin pelis al libera pensado.

Antaux cxio estis rigore jugxata lia rilato al polaj socinianoj (laux Fauxsto Sozzini), nomataj ankaux antitriunuanoj. GXi estis movado, kiu rifuzis la instruon pri la sankta Triunuo kaj la dieco de Kristo, komence ankaux postulis likvidon de la privata posedo kaj de servuteco kaj kondamnon de militoj. Trovigxantaj mem en internaj kontrauxdiroj, estis la socinianoj persekutataj de cxiuj, kaj nur komence de la 17-a jarcento ili stabiligxis kaj entreprenis plurajn provojn pri proksimigxo kun la Unuigxo. Johano Amoso ilin konis jam en Přerov, kiam li estis deksepjara. Tiam polaj nobeloj postlasis tie la tiel nomatan katehxismon de Rakow, kiu enhavis fundamenton de ilia instruo, antaux cxio la demandon pri homeco de Jesuo. La patreca amiko de Komenio Lanecius la libron forbruligis, sed eblas supozi, ke Johano Amoso gxin legis antaux la forbruligo, kaj ni scias jam, kiel volonte li en tiu cxi agxo submetigxis al duelo kontraux tento. Pli poste li mem koncedis, ke li devis kontraux tiu cxi hximero batali multajn jarojn. La socinianoj evidente supozis Komenion kiel homon inklinan al iliaj opinioj, kaj ili en Lesxno faris kelkajn provojn favorigi lin al si; tiucele lin vizitis Kristiano, la frato de Schlichtling, administranto de Lesxno kaj rektoro Joachim Stehman de Rakow, kiu lin devigis legi verkojn de socinianoj, minacante lin per invito al "Tribunalo de Kristo". Komenio koncedis, ke li falis en plurajn tentojn, sed la kredo venkis en li. Kontraux suspekto pri socinianeco li devis defendi sin unue en la defendo de Unuigo^ kontraux Samuel Martinius, due kiam liajn Preludojn atakis pola nobelo Hieronimo Broniewski. En la jaro 1638 li refutis iniciate de Johano Schlichtling la libron de la sociniano Melchior Scha"fer pri la problemo de resurekto de Kristo, kaj tio estis gxuste en la tempo, kiam la lernejo en Rakow estis fermita kaj en Polujo la socinianoj estis persekutataj, Komenio estis tiam certe esence okupata de vizio pri sia scienca sistemo, kaj la teologiaj disputoj estis por li pli multe devo diktata de la religia misio; estas interese, ke liaj argumentoj en la respondo al Scha"fer estas suficxe nenaturaj, kaj plie estas karakterize, ke li ne hezitis akcepti en la lernejon de Lesxno lernanton el sociniana familio. Tre suprajxaj estis ankaux pruvoj, kiujn li penis amasigi por rajtigi la dogmon pri la sankta Triunuo en la verketo, kiu rezultis el la diskuto kun Jonaso Schlichtling. Ankoraux en la jaro 1641 lin tentis klera sociniano Johan Ludwig Wolzogen, kiu klopodis montri al li kolizion inter la teologiaj dogmoj kaj la preparata universala scienco.

Komenio tiel staris sencxese inter du fajroj, kaj tiam, kiam li sentis teruron pro la etanimeco, de kiu li ne povis atendi komprenon por siaj planoj, li faris decidon, per kiu li samtempe formetis sian ekzistad-garantion: li petis liberigon de siaj lernejaj devoj. Li esperis, ke per libera laboro li pruvos plimulton kaj foje konvinkos cxiujn. Sed la situacio solvigxis alimaniere.

Iun julian tagon de la jaro 1641 li ricevis leteron de Hartlib kaj lia alvoko eksonoris kiel liberiga fanfaro de signaltrumpeto. "Venu, venu, venu!" skribis Hartlib. "Temas pri la gloro Dia." Li tiom interesigxis pri la restado de Komenio en Anglujo, ke li sendis tri leterojn, cxiujn per alia vojo, kaj li esperis, ke almenaux unu el ili atingos la celon. Li invitis en ili Komenion, ke li venu Londonon al kunveno, en kiu li klarigus principojn de la universala scienco.

Komenio volonte decidigxis por la vojagxo, cxar gxi promesis al liaj grandaj planoj finan liberigxon el katenoj de Lesxna etanimeco kaj de malforteco pri la propra certeco. La invito impresis ankaux la dojenojn de la Unuigxo kaj ili ekopiniis, ke necesas gxin akcepti.

Ne facile Komenio adiauxis la familion, en kiu al la pli agxa Kristinka aligxis filineto Betusxka, ne facile ankaux kun la fratoj, kies medio farigxis propra al li. Sed en Gdansk li kuragxe sursxipigxis por transmara navigado. CXi lasta ne estis felicxa. Baldaux eksplodis sxtormo, kaj kvankam la velsxipo jam preskaux atingis la bordojn de Skandinavio, la ventego gxin repelis al Gdansk. Komenio ne lasis sin fortimigi kaj sursxipigxis denove.

Poeto en li ebriigxis per majestateco de akvoj, per iliaj koloraj sxangxigxoj, per kapturnigxoj de profundajxoj kaj pro alteco de la cxielo super ili. Lia esplorema spirito admiris la homan ingxenion, kiu klopodas regi la naturon, bridi la venton; scivole li observis la laboron de la sxipanoj, demandis ilin, interesigxis pri ilia terminaro.

Li ofte staris sur la pruo de la sxipo kaj rigardis renkonte al la malproksimaj horizontoj super la senfina limo de akvoj. La fajfado de la vento en la velaro estis dauxra akompano de liaj pensoj. La restado sur la ligna skatoleto, skuata de la maro, trudis al li senton de la homa eteco. Kaj tamen sxajnis al li strange, ke li, simpla pastro de frateca Unuigxo, veturas renkonte al granda insula lando, kiu volas auxskulti lian mision. Kiam li iam alpasxis al la laboro, estis en li nenio pli ol ardanta amo al la propra nacio kaj kompato kun la suferanta homaro. Kaj jen al kio lin venigis la nekompromisaj meditoj!

Fine de septembro la sxipo atingis la bordojn de Anglujo.

Johano Amoso opiniis, ke li vojagxas kiel nekonata migranto, kiu sin modeste kasxos cxe Hartlib kaj provos kompari siajn meditajxojn kun la liaj. Li ne sciis, ke malantaux la invito de Hartlib staras kuragxa parlamenta grupo, kiu enpasxis en opozicion kontraux la arbitreco de la regxo Karolo I kaj ankaux kontraux mispasxoj de episkopoj kaj prelatoj volantaj cxiupreze firme teni sian regadon; en la kapo de tiu grupo staris eminenta revolucia politikisto John Pym, gxia ano estis ankaux la poeto John Milton. La anoj de la grupo estis unuecaj en la opinio, ke la disvolvigxo de sciencoj povas garantii vojon al la gxenerala libereco. Kaj tiel tuj en la haveno bonvenigis Komenion grupeto de signifaj viroj, kaj lia restado en Londono dekomence evoluis alie, ol li imagis.

Hartlib lin logxigxis en sia domo sur Duke Place kaj havigis por li blankan talaron, kian portis la anglaj klerikuloj. Komenio estis invitata al signifaj personoj, kia estis episkopo Wiliams, antaux nelonge liberlasita fare de la parlamento el regxa karcero. CXiuj homoj, kun kiuj li rilatis, atendis de li, ke li helpos ilin dauxrigi la ideojn de Bacon kaj helpos rebonigi la homan socion. Specialan plezuron kauxzis al Komenio tio, ke li renkontigxis kun sia juna protektato kaj discxiplo Petro Figul-Jablonský, kun kiu li iam kiel eta knabo fugxis eksterlanden el Bohemujo, post studado en Lesxno li foriris vojagxi kaj farigxis sekretario de John Dury. Interesa estis ankaux renkontigxo kun alia ekzilito, kun pentristo kaj gravuristo Va°clav Hollar, kiu intertempe akiris en Londono respektindan nomon kaj nun li uzis la okazon kaj gravuris portreton de la fama samlandano.

Entuziasmigita per la nova medio Komenio unue inklinis plenumi la petojn, ke li restu en Anglujo. Li estis trairanta Londonon kaj alia maniero de la vivo incitis lian esploremon. Dimancxe estis la pregxejoj plenaj. Komenio rimarkis, ke multaj junuloj notas la vortojn de predikantoj per strangaj signoj; kiam li demandis la novajn amikojn, ili klarigis al li, ke tio estas stenografio. Tiu rapida skribo placxis al li, kaj li antauxdiris kiel bone gxi estus aplikebla cxe sciencaj disputoj au por kurtigi eltirojn el verkoj. Alifoje li estis atestanto, kiel zorge la londonaj urbanoj elektas librojn en la librovendejoj; imponis al li, ke multaj lernas la grekan kaj hebrean. Kun siaj gastigantoj li kunsentis indignon kontraux la episkopa malico, kvankam li ne opiniis, ke pro tio necesus detrui altarojn, kolorajn fenestrojn kaj aliajn artajxojn, memorigantajn la katolikan diservon. Konfliktoj, konsumigxantaj en kolero kaj detruado, lin cxiam fortimigis. Tio ne donis certecen. Kaj ankaux, kion oni diris hodiaux, ne estis vero morgaux. Episkopo Wiliams konfidis al li cxe la renkontigxo: Mi ne scias, cxu mi apartenas al la vivaj aux al la mortaj. Kaj tiu cxi aserto validis pri multaj homoj, kaj ecx pri tutaj grupoj da homoj luktantaj por potenco.

Kiam la regxo revenis el Skotlando en Londonon, sxajnis, ke ekestos trankvilo. Kunvenis la parlamento, kaj la episkopo Wiliams estis rangaltigita je cxefepiskopo. Kaj kun Komenio kontraktis la partianoj de Pym, ke li kun dek du filozofoj komencos la preparon de la universala scienco. La revo de Bacon pri korporacio de sciencistoj laborantaj sen zorgoj pri la vivtenado por suprenlevigxo de la mondo staris sursojle de la plenumigxo kaj tiel la realeco superis cxiun nekuragxan atendadon de Johano Amoso. Se la korporacio de sciencistoj, por kiu jam estis elektita la kolegio de Chelsey, sukcesos fini almenaux parton de la tasko, cxu la mondo ne ricevos belegan donacon kaj instigojn por plua kuragxo? Li rapide preparis du ampleksajn informojn por povi informi la plej largxan rondon de personoj, kaj ankaux proponis dividon de la laboro. Li jam vidis en la animo, kiel el Anglujo disvastigxas ideo pri la paca arangxo de la mondo en cxiujn landojn, kiel cxie oni fondas novajn lernejojn kun gxenerale kompreneblaj difinoj, kiuj instruos sur bazo de rigora sistemo ekkonon evitantan dusencan kaj disputeblan klarigon de ideoj kaj ebligantan male internacian interkomprenigxon.

Sed poste cxio subite renversigxis.

En Irlando eksplodis insurekcio de katolikoj, kaj iliaj kontrauxuloj pagis por sia malakordo kaj neantauxvidebleco per multnombraj viktimoj perdintaj sian vivon. En la tuta lando denove estigxis senmezura ekscitigxo turnigxanta antaux cxio kontraux la regxo, akuzita pro krimoj, kiuj kostis Anglujon tiom da sango.

La amikoj trankviligis Komenion, ke li atendu, gxis la cirkonstancoj stabiligxos; sed li prave ne kredis, ke tiel sxtorma atmosfero povus en mallonga tempo kvietigxi. CXar li malgraux tio devis travivi la vintron en Anglujo, li ne volis perdi tempon. Li studis novan literaturon kaj verkis. Originajn ekskluzive didaktikajn projektojn li sxangxis por la principo de pli gxenerala rebonigo, kaj nur tiam, kiam li estis certa pri tio, li eklaboris pri la definitiva propono. En manuskripto nomita Via lucis (Vojo de lumo) li volis montri, kiel devus esti direktata la laboro de la korporacio de sciencistoj, kiam en pli trankvilaj tempoj oni sukcesos gxin krei; li pensis pri universala lingvo, kiu ebligus universalan interkomprenigxon, antaux liaj okuloj elstarigxis planoj pri libroj de universala scienco, kiuj devus havi rebonigan influon. CXiujn gxis nun fragmente aluditajn temvariantojn li klopodis kunigi en unu sinoptika sistemo. Tamen provizore cxio cxi restis nur vizioj, eksperimento realigi belajn viziojn denove prokrastigxis, ne eblis ecx pensi pri la eldono de Vojo de lumo.

La senioroj de la Unuigxo ne rekomendis al li pluan restadon en Anglujo plena de maltrankvilo. Ankaux lia edzino sendis al li leteron plenan de larmoj, ke li ne forlogu sxin en la landon, kies lingvon kaj vivmanieron sxi ne komprenas. Komenio ankaux mem vidis, ke plua restado en Anglujo estus senutila, kaj tial la anglaj amikoj mem fine konsentis, ke li provu trovi rifugxejon aliloke.

Sed kien turni siajn pasxojn?

Antaux cxio ekzistis invito el Francujo, interpretita de la sekretario de kardinalo Richelieu. La sagaca politikisto jam antaux kelkaj jaroj primeditis, kia dangxero estas la kreskanta supereco de Habsburgoj, kaj eniris la militon sur la flanko de Svedujo. Pro tio ne gxenis lin, ke Komenio, kies avantagxojn li evidente konis, estas evangeliano; li intencis fondi pansofisman akademion.

Sed venis ankaux invito el Svedujo. La plej ricxa homo tie estis probable la holanda industriisto Ludoviko de Geer, kiu posedis kuprominejojn kaj kies fabriko liveris kanonojn al la sveda armeo; cetere li armis regimenton de infanterio, kiun la holandanoj sendis helpe al la cxehxaj insurekciuloj antaux la batalo sur Blanka monteto apud Prago. Li ankaux zorgis pri la suprenlevo de la edukado kaj lia polmo estis donacema al cxiuj, kiuj suferis pro sia konvinko. Komenio jam antauxe estis en skriba kontakto kaj kun la edukisto de liaj filoj, Hotton, kaj kun la administranto de lia havajxo, Wolzogen, al Geer pri Komenio rakontis jam ankaux John Dury. Danke al tiuj cxi rilatoj sendis Ludoviko de Geer al Komenio jam unufoje inviton al kunlaboro kaj Komenio al li - ankoraux antaux la forveturo en Londonon - respondis per du rezonadoj pri reformo de eklezio kaj pri religia konkordo. Kiam Ludoviko de Geer ricevis en Svedujo nobelecon kaj ekonomie stabiligxis tie, li ripetis la inviton, kiu trovis Komenion en fora Londono. Li eksciis el gxi, ke unu ricxa armil-fabrikisto volonte garantius vivtenokupon al kelkaj doktaj kaj piaj viroj en sia restadejo en Flinspang. "... mi Vin volonte konsiderus kiel unuan inter ili," skribis li al Komenio. "Estos tre agrable por mi, kiam mi gxuos Vian cxeeston, interparoladojn kun Vi, kaj se mi povos kontribui al Vi per cxio bezonata..."

Johano Amoso bone sciis, ke nek la katolika Francujo, nek la luterana Svedujo estas por li la plej bona medio, sed Svedujo sin preparis al reformo de lerneja sistemo, la regxina instruisto Jan Matthiae favoris la opinion pri instruado en patrina lingvo, kaj Janua la de Komenio en Stokholmo estis tre favorata. Kaj plue, Svedujo estis la cxefa kontrauxulo de la auxstria politiko, kaj ties favoro povis signifi ne nur materian helpon al la cxehxaj ekzilitoj, sed entute renverson de la malfelicxa euxropa evoluo kaj vojon al savo.

Johano Amoso do preparis sin por reveno. CXar li, post la unua dangxera sperto sciis, ke la homa vivo ne estas sekura sur sxipo en maraj sxtormoj kaj cxar li volis, ke estu konservitaj la cxefaj ideoj naskitaj el traktado kun amikoj dum la Londona restado, li finis unue sian Via lucis kaj nur poste li preparis sin por nova migrado.

En junio 1642 li forlasis la anglajn bordojn akompanata de la juna Petro Figul kaj de John Dury, kiu denove veturis kun sia repaciga misio. Kun li kaj kun Hartlib Komenio kontraktis la tiel nomatan fratecan interkonsenton, laux kiu ili devis sin reciproke informi kaj entrepreni nenion por komunaj celoj sen antauxa intertraktado. Ili reciproke promesis al si, ke ili revenos al la komencita verko, post kiam silentigxos la militaj maltrankviloj. Komenio certigis Hartlib-on, ke li devligos sin al neniu kaj en la venontaj jaroj cedos nek de la pansofiaj penoj, nek de la volo helpi al la mondo for el konfliktoj kaj konfuzoj.

Li mem al tio denove en pensoj revenis. Didaktikaj taskoj klaris por li: lernejoj, saturitaj de vana kaj senfrukta instruiteco, tio estis ebenajxo prikreskita de dornoj kaj gxin necesis favore al estonteco de cxiuj estontaj generacioj sxangxi en gxojan gxardenon. Sed la restado en Anglujo profundigis ankoraux pli lian ekkonon, kiel oldigxas la gxisnunaj ideo-sistemoj, skuitaj de la klopodoj de reformacio kaj de la idealoj de renesanco. La nacioj suferis de perforto kaj de interna malharmonio, la auxtoritateco de unu sola eklezio ne estis plu konservebla, kiel bremso efikis ankaux la rigora idea limigiteco de la eklezioj protestantaj; pro tio li favoris ideojn ekumenajn, sopirojn pri la unuigxo de la Kristanaro. Tio povis farigxi kondicxo por trovi fundamentojn de nova vivcerteco de la homaro en tempoj, kiuj cxiam malpli similis al la historio de la pasinteco.

Kaj la senton de soleco venkis Johano Amoso per konscio, ke li estas por cxiam ligita kun cxiuj, kiuj - ili parolu cxiun ajn lingvon kaj devenu de cxiu ajn sango - portas en la animo la saman pasian deziron kiel li: konduki la homaron sur la vojon de sagxeco kaj amo.

Migrado de honoro kaj ankaux de paradoksoj

Tiun jaron estis Komenio en sia kvindeka jaro. Neskuita de suferado korpa nek de sencxesa spirita strecxo, li estis sur la supro de siaj kreaj fortoj. La restado en Londono ankoraux plifortigis lian memkonfidon kaj deziregon igi la ideojn realajxo. Antauxis lin bona famo, antauxis lin liaj libroj kaj ilia gloro, kaj tial cxie, kie li haltis dum la revena vojo el Anglujo, cxu en Holando aux cxu pli poste en Svedujo, li renkontigxis kun intereso kaj respekto.

Hagon li ekkonis jam antaux dek kvar jaroj, kiam li cxi tien venis kiel nekonata sendito sercxanta Frederikon Palatinatan, por transdoni al li favorajn antauxdirojn. Hodiaux li alveturas kiel estimata verkisto, kaj instruisto de instruistoj. El la vocxo de tiuj, kiuj lin alparolis, sonis espero je liaj kapabloj: Heligu la cxielon, sxargxantan la mondon per tenebro, dedicxu al ni donacon de via sagxeco, helpu nin.

En Lejdeno renkonte al li venis aro da klerikoj kaj profesoroj. Profesoro Golius havis por li gxojan mesagxon: lia frato jxus sendis al li el la siria urbo Haleb leteron, en kiu li dankis por la "Pordego de lingvoj" kaj anoncis, ke la libro estas tradukata en la araban, turkan, persan kaj mongolan lingvojn. Vi ne estas nur inventisto de nova lingva metodo, eksciis cxi tie Komenio, sed vi malfermas ankaux vojon de instruisteco al paganoj.

Akompanata de kelkaj amikoj, ekiris Komenio de Lejdeno al Endegeest, kie en kvieta kasteleto, cxirkauxita de akvofoso, logxadis filozofo kaj matematikisto Rene° Descartes, nomata ankaux Cartesius (Kartezio). Li ofte sxangxis logxejon, por ne esti gxenata de la konatoj en obstinaj meditoj, kaj la spirita soleco estis por li samtempe delico kaj turmentado. Komenio ne sxatis vanajn disputojn kaj konfliktojn, sed inter liaj amikoj estis suficxe da "kartezianoj" (ankaux de Geer estis favoranto de Descartes) kaj persvadis lin ekkoni la auxtoron, kies fundamenta certeco estis nur propra pensado kaj kiu kredis al nenio, kion li mem ne ekkonis kaj ne nomumis. De siaj konatoj Komenio eksciis, ke Descartes favore akceptis liajn ideojn de pansofio, kiel ilin presigis Hartlib, kaj prijugxante la verkon li proklamis, ke gxia auxtoro meritas honoron, kvankam li eble ie eraris.

La komenco de la renkontigxo estis malvarma kaj sub signo de malkonfido, sed gxi degelis, seriozeco kaj afableco de la cxehxa ekzilito efikis je fermiteco de Descartes, eble tial, ke sur li ankoraux pezis tristo pro antaux nelonge perdita kvinjara filino Francina. Li rememoris pri sia restado en Bohemujo: por ekkoni la mondon kaj homojn, li propravole eniris en armeon de la katolika ligo, sub gxiaj flagoj li venis en Bohemujon kaj staris sur la Blanka monteto en la vicoj de la venkintoj. Kaj dum la ceteraj ricxigis sin en Prago, li klopodis elsercxi eminentajn kaj klerajn homojn, multajn tagojn li restis cxe la astronomo Johanes Kepler, kiu lin super la memorajxoj postlasitaj de Tycho de Brahe detale informis pri siaj esploroj rilate la movojn de la planedoj cxirkaux la Suno. Ankaux Moravion li ekkonis kaj nun li renkontigxis kun Komenio en homaj rememoroj; sed ili ne povis bone akordigxi en opinioj filozofiaj.

Komenio estis homo de la renesanco, en filozofio li vidis porvivan bezonon, kaj cxar li estis cxehxo, kiu tiom dolore spertis la gxisnunan sorton de sia nacio, lia renesanca cxiuflankeco estis bazita sur humanismaj tendencoj vivantaj inter la cxehxa intelektularo ekde la tempoj de Hus. Descartes jam estis filo de la 17-a jarcento, kiu sin dedicxis al preciza analizado de unuopajxoj kaj por kiu la filozofio jam farigxis vera scienco. Li koncedis kunigxon de la Skribo kun homaj spertoj, sed li sin defendis kontraux kunigado de filozofio kun teologio kaj en tiu cxi rilato li restis kontrauxulo de Komenio, por kiu la religia kredo kreskis el la vivo, al la vivo gxi revenadis kaj akceptis etikajn kaj humanismajn elementojn. Malgraux tio Komenio ne povis akcepti fidon al la menso de unu homo, ecx se tiu homo estus li mem; li povis aprobi nur la fidon al kapabloj de la homa sagxo , per kiu eblas percepti ecx la Dian revelacion. Sed tio ne estis disputo de furioza sektulo kun trofiera filozofo, ili atente auxskultis siajn diferencajn opiniojn kaj fine ili akordigxis cxe plendoj pri malfacilajxoj de scienca laboro, kontraux kiu la mondo kondutas malamike. Descartes konfesis, ke antaux nelonge - post elperfortita revoko de la Kopernika herezo, kiun devis eldiri "arestito de la sankta inkvizicio" Galileo Galilei - li prefere unu el siaj manuskriptoj neniigis. CXe la adiauxo diris Descartes al Komenio paceme: - Mi ne transpasxas la limojn de filozofio. CXe mi gxi versxajne estas parto de tio, kio cxe vi formas la tuton.

En Komenio lasis tiu cxi renkontigxo profundan impreson. Kaj kiam li pli poste dedicxis al Descartes kritikan atenton, li lernis cxe li postulon de klareco kaj precizeco, kaj impresita de filozofiaj pruvoj de Descartes li reverkis kelkajn siajn pansofiajn manuskriptojn.

En Amsterdamo, urbo de kanaloj, de stretaj domoj kaj de seninterrompa havena trafiko, restadis la rememoroj de Komenio el tempoj, kiam li foje estis veninta cxi tien kiel junulo kun miroplenaj okuloj kaj emocigxema koro, ankoraux kiel studento de akademio de Herborn. Nun lin cxi tie bonvenigis Lauxrenco de Geer, la plej agxa filo de la ricxa industriisto, estis cxi tie la edukisto de Lauxrenco - Hotton, estis cxi tie palatinata pastro Jan Ru"ltz, konfidato de Geer. CXe ili povis Komenio distingi ne nur estimon kaj gxentilecon, sed ankaux sinceran interesigxon, cxefe cxe la juna Lauxrenco. Nevolonte li forveturis de cxi tie. SXajnis al li kvazaux tra cxi tiu urbo, kuragxe konstruita sur arbaro de palisoj super malprofundajxoj kaj sabloj, sencxese blovas de la maro la vento de libereco.

Post holandaj urboj venis la germanaj. En Bremeno atendis Johanon Amoson nova tento. En la latina lernejo studadis nome multaj cxehxoj, kiuj poste ofte restis en la urbo. Aron da ili alkondukis la kuracisto Jan Koza°k el Horažďovice, kun ili venis ankaux instruistoj kaj ili akordigxis en deziro: Akceptu gvidadon de nia lernejo! Li estis kortusxita de ilia fido - sed cxu li povis perfidi sian mision?

Ankaux en Hamburgo anoncigxis amikoj inklinaj al liaj ideoj. CXi tie instruis eminentaj profesoroj Jung kaj Tass, kaj Komenio anticipe provis certigi ilian kunlaboron por la verko pri la universala scienco.

Sur plua vojo - en Lubeko - lin rekonis la nobeloj de Malgrandpolujo, anoj de anti-Trinitata religio, kaj per promeso de altaj rekompencoj kaj atakante lian prijugxemon, ili provis deturni lin de la vojagxo en Svedujon. Li bezonis cxiam pli da firmeco por povi rezisti cxiujn promesplenajn tentajxojn, kvankam cxi tiuj turnigxis al lia bonfamo kaj fontis de sincera estimo.

La navigado en Svedujon estis trankvila.

En Norrko"ping lin bonvene salutis gxis nun nekonata lando, nova lingvo, novaj homoj. Li sciis, ke cxi tie plu oni decidos pri la estonteco de lia vivo kaj verko, eble ankaux pri la estonteco de lia nacio, sed cxar en la korespondado kun Hotton vidigxis neniu certa devligo por Ludoviko de Geer, Komenio ja venis en absolutan necertecon. Li tamen sentis, ke li enpasxas sur la svedan bordon kiel sendito de la tuta cxehxa nacio, kvankam lin neniu nomumis tia, kaj ke tial tiom pli grandas lia respondeco.

La renkontigxo kun Ludoviko de Geer, kiu en Norrko"ping kontrolis sursxipigadon de armiloj, lin iom trankviligis. Potenca kaj meditema armilfabrikisto lin certigis, ke la svedoj vidas en li sagxan reformiston de lernejoj, kaj ke ankaux por la luteranoj havas la indiko "husano", kiel oni nomas lin, bonan ehxon, kaj ke ne temos pri senfruktaj disputoj, sed pri praktika helpo. CXar oni gxuste pritraktis la eblecon de edzinigxo de la juneta regxino Kristina al la branderburga princo-elektisto Frederiko Vilhelmo, kaj liaj senditoj venis por peni forigi kelkajn religiajn malkorektajxojn inter la gefiancxoj, problemo de kreo de forta evangelia grupigxo estis grava ne nur por svedoj, sed ankaux por cxiuj, kiuj atendis ion de la pripacaj traktadoj, kiuj estis venontaj; cxi tio povis signifi multon kaj por evangelianoj en Germanio, kaj por la samaj en la auxstriaj landoj.

En O"rebro", cxarma loko sur la lago Hjalmarena estis al Komenio permesita la felicxo renkontigxi kun la juneta regxino. SXi flue alparolis lin latinlingve kaj certigis lin, ke sxi gxin ellernis el lia lernolibro. SXia instruisto Jan Matthiae estis influhava subtenanto de klopodoj de Komenio; tial li preparis lin cxefe por interparolo kun kanceliero Oxenstierna, de kies rezulto cxio dependos.

La renkontigxo kun "La Aglo de la Nordo" Axel Oxenstierna okazis en Stokholmo. La batalema politikisto estis jam multajn jarojn animo de Svedujo kaj signifis por gxi pli multe ol gxiaj regxoj. Dum kvar septembraj tagoj li auxdiencigis cxe si Johanon Amoson, kaj la interparoloj, kiujn ili havis en la kancelierejo kaj fine en lia domo, estis elcxerpaj kiel universitataj disputoj. La kanceliero, kiu jam transpasxis sian sesdekan jaron de la vivo, scipovis akre rigardi la euxropan politikan situacion, trovadis kauxzojn kaj divenis sekvojn; liaj konkludoj estis kvazaux el metalo. Pri mankoj de svedaj lernejoj li estis konvinkita; li jam studis opiniojn de Ratke, sed - kiel li esprimis sin - li kredis pli al Komenio, cxar liaj proponoj estis kompletaj kaj sistemaj kaj liaj lernolibroj modelaj; tial li jam igis la regnan konsilantaron aprobi lian komision reformi cxiujn lernejojn en la regxolando. Sed pro tio Komenio ektimis: sincere li konfesis al la kanceliero, ke kiel fremdulo li eble ne estus bonvena cxe cxiuj tavoloj, kaj la envio de enlandaj pastroj kaj profesoroj povus bari la vojon al bone intencita laboro. Oxenstierna la antauxvideman objxeton agnoskis kaj tial li devligis Komenion almenaux per promeso helpi al tiuj, kiuj estos komisiitaj fari la tutan reformon. CXar antaux cxio mankis bonaj lernolibroj, promesis Komenio, ke li ilin - sen kunlaboro de pluaj sciencistoj - ellaboros. Ili kontraktis plue, ke Ludoviko de Geer ebligos al Komenio eklogxi en Elbla,g, ne malproksime de Gdansk, en urbo, kiu por certa tempo apartenis al svedoj. Dum la traktadoj Komenio konsciis bone, ke estas grave certigi al si kun la svedoj plej intiman rilaton por havi rajton por ilia bona volo.

Sed kion fari kun la promesoj al la anglaj pansofiistoj? Kion kun la skizoj de grandioza verko por rebonigi la mondon? GXis nun li sekretigis ilin antaux Oxenstierna. Nur la lastan tagon, mallonge antaux la adiauxo, li menciis pri ili. La kanceliero estis forta rivalo kaj tro bone li konis la fonon de la politiko de potenculoj, por ke li povu ekkredi, ke pli bona epoko sur la mondo estos restarigita per interveno de Dia povo. Komenio akceptis la opinion de la kanceliero, ke sen la homa diligento nenio en tiu cxi mondo sxangxigxos, sed li konvinkis lin, ke devas veni epoko de trankvilo kaj bono, por ke estu eble sagxe regi la mondon kaj doni al la homoj bonfarton, kiun ili meritas. Lia entuziasmo impresis la kancelieron. Espereble ni foje akordigxos, li koncedis cxe la adiauxo, cxar ankaux al mi sxajnas, ke por la homaro restas neniu alia espero.

Sed tio estis privata starpunkto de Axel Oxenstierna en amika interparolo. Fakte li ne deziris, ke Komenio okupigxu je planoj pri universala scienco, pri kunpacigxo de eklezioj kaj pri tutmonda korporacio de sciencistoj. En la politiko li kredis nur je forto. Li skribis por Komenio propramane longan rekomendan leteron - ke ecx sinjoro de Geer miregis pri la favoro, sed li persistis, ke la cxehxa sciencisto dedicxu sin sole kaj sole al planoj didaktaj. Por la laboro pri lernolibroj, plenumitan en Elbla,g, devis sinjoro de Geer - kiu cetere tre eksxatis Komenion - pagi al la ekzilitoj en Lesxno kaj al iliaj fratoj en Hungarujo altan sumon kiel subtenon.

Komenion konsolis, ke per sia laboro li tiel almenaux nerekte helpas el mizero al siaj samgentanoj. Sed la devontigxo, kiun li akceptis, lin peze premis. Li volis plenumi gxin, li imagis la novajn lernolibrojn plej perfektaj - sed cxu restos al li inter tiom multa laboro tempo por realigi tion, kion li komencis plenumi en Anglujo?

Li dronis en maltrankviligaj antauxsentoj, li kalkulis la tempon, la monatoj kreskis al li anticipe je jaroj. Kaj li sciis, ke la vivo rapidas kaj la historio ne atendas.

La sxtormo, kiu dum la tuta navigado el Svedujo al la prusaj bordoj akompanis lian velsxipon kaj minacis gxin frakasi, kvazaux estus fortimiga antauxsigno de la futuro.

LUKTO KUN LA TEMPO

La regiono cxirkaux Elbla,g estis la plej agrabla el cxiuj, kiujn Johano Amoso ekkonis en la pola lando: strioj de fruktodonaj kampoj, ombraj montetoj, dometoj kun gxardenoj. Karaktero de kampara pejzagxo rememorigis al li la naskan Moravion, same la homoj. La urbo havis silentan kaj trankvilan aspekton; kalvinistoj vivis apud luteranoj kaj la pastroj ricevis malpermeson inciti religianojn unujn kontraux la aliaj. La urba konsilistaro akceptis Komenion kun honoro kaj destinis al li por logxado komfortan domon. La konsilistoj certigis lin, ke kvankam la urbo estas sub sveda influo, gxi estas fiera je sia pasinteco de bataloj kontraux la prusaj kavaliroj kaj ke gxi proklamas sian apartenon al la pola krono.

Li deziris saluti la cxehxajn familiojn en Lesxno. Tie li ankaux transdonis duonon de la donaco de Geer, duonmilionon da taleroj, la saman sumon li sendis al Hungarujo. Li plilongigis sian liberigon de cxiuj devoj kaj kun la familio li venigis al Elbla,g ankaux kvar junajn helpantojn, el kiuj li plej multe fidis al Petro Figul.

Li sciis, ke se li devas honeste plenumi siajn devligojn por Svedio, kaj promesojn por Anglio, kiuj interne ankoraux pli valoris por li, li devas iri samtempe du vojojn kaj cxiun kun plene ebla oferemo. Tial li faris ion eksterordinaran: kvankam la skribaj kontaktoj kun la amikoj lin cxiam gxojigis kaj fortigis, li rezignis je ili kaj elpetis de ili - unu jaron de silentado. Li esperis, ke tio cxi eble faciligos al li koncentritan komencon de la laboro. Sed navigante trans la maron, li ankoraux ne supozetis, kiel li ne eraris en siaj malbonaj antauxsentoj, kaj per kiom multaj manieroj estos tentata lia disciplinemo en la silenta kaj trankvila Ebla,g, kio cxio rabos lian tempon - cxiam pli valoran.

La unua maltrankviligo ne lasis longe atendi je si. Dank° al fido de la urbo-posedanto grafo Do"nhoff kaj toleremo de Elbla,ganoj logxis cxi tie ankaux predikisto de la reformita eklezio Bartolomeo Nigrin, kiu akiris famon en tio, ke en kvartaga disputacio li superatutis la faman kapucenon Valerian Magni; li ricevis subtenon de la pola regxo kaj ordinare li akceptis de li taskon traesplori kondicxojn de repacigxo inter la evangelianoj kaj envicigon de protestantaj religioj en la religion katolikan. Tuj kiam Komenio eklogxis en la urbo, Nigrin vizitis lin kaj omagxis al li; sed tuj poste li primokis la mon-subtenon, pagataan al li de sinjoro de Geer, kiel almozon kaj proponis al Komenio kvaroblan salajron, se li eniros en la servojn de la pola regxo. La tento ne efikis je Komenio, sed li maltrankviligxis vidante la sinvendemon de la homo gxuanta inter evangelianoj konsiderindan gloron.

Li ne eraris. Kontraux avantagxa posteno en servoj al la regxo lasis sin Nigrin akiri unue por sekreta, sed baldaux por publika konvertigxo al la katolikismo. La evangelianoj sentis sin trompitaj, la katolikoj primokis ilin - kaj Komenio sentis moralan devon interveni. Li provis revenigi Nigrinon al bona vojo, vizitis lin, skribis al li ekscititajn leterojn. Apostateco - cxu tio estas via vojo al unuigxo? li demandis lin. Tiu cxi afero kostis multe da tempo kaj strecxo por Komenio, sed lia klopodo estis jam vana.

Kun tiu cxi evento kunigxis alia same ekscita. De Nigrin ricevis Komenio libron de Valerian Magni, en kiu la dokta kapuceno penis pruvi la neeraremon de la katolika kredo. La libro ludis cxe apostatigxo de Nigrin certan rolon, kaj pro tio estis necese konstrui gxustatempe baron kontraux gxia dangxera influo; tion devis preni sur sin denove Komenio. Dum noktoj li skribis duvoluman respondon, sed subskribis gxin per pseu96donimo (Ulricus de Neufeld), por ne inciti svedajn, nek anglajn favorantojn al riprocxoj, ke li ne dedicxas siajn fortojn al la kontraktitaj taskoj. Kontraux la opinio de la kapuceno, ke en la aferoj de religio apartenas decidado sole al Romo, li defendis rajton de cxiu kristano pri la libereco de la konscienco. Sed la personan polemikon li altigis kiel cxiam je nivelo de paca misio:

Dezirindas, ke estingigxu militoj, ke revenu paco kaj akordo al la mensoj, al la eklezio kaj al la mondo... (Kiu scias, cxu tiu cxi disputo ne havis influon je Valerian Magni. Estas interesa ludo de sorto, ke tiu c96i eminenta kontrauxulo de jezuitoj fine akceptis la opiniojn de Koperniko kaj en la jaro 1681 li mortis en Salzburg kiel arestito de papo survoje al jugxejo).

En tempo de la disputoj mortis la auxguristino Poniatowska; sxi gxisvivis la vintron de sia vivo kiel zorgema edzino, kiu edukis al sia edzo, pastro Vetter, kvin infanojn. SXiaj profetajxoj estis forgesitaj. Anstatauxe ekzaltis Komenion profetajxoj novaj, kiuj venis el la slovaka urbo Lednica: ilia auxtoro estis iama amiko Nikolao Drabi°k, kiu intertempe - cxar li fordonis sin al drinkado kaj ecx komercis kun vino - estis ekskludita de pastra ofico. Komenio unue estis de liaj profetaj eldiroj surprizita, ecx indignita; sed kiam li ekzamenis ilin detale, multajn el ili li trovis veraj.

La grupigxo de politikaj fortoj en Euxropo nome iom sxangxigxis pro tio, ke mortis kaj Richelieu kaj lia regxo Ludoviko XIII, la alianceco de Francio malcertigxis, kaj la svedoj klopodis krei tutprotestantan blokon. Ili komencis malpacienci pro la rezultoj de laboroj de Komenio, tiom pli pro tio, kiam ili eksciis, ke li kiel honora ano de profesora kolegio promesis prelegi en la urba lernejo de Elbla,g kaj ke kelkaj nobeloj devoligis lin lecioni al iliaj filoj. Ili demandis pri la dato de la finpretigo de la lernolibroj. Komenio tiam sendis en Svedion Figulon, sed ne nur por klarigi, kiel progresis la laboro pri la lernolibroj; li ankaux devis demandi, kiel Komenio kondutu en la situacio, kiu ekestis post la duelo kun Nigrin, kaj li kunportis ankaux liajn sekretajn leterojn pri la procedo kontraux la eklezia displitigxo kaj pri la estonta arangxo de la mondo. En Osnabru"ck oni jam nome komencis trakti pri fina repacigxo post la elcxerpa milito kaj Komenio volis rememorigi al la sveda diplomatio la promeson, ke gxi advokatos por la reveno al la politikaj cirkonstancoj de la jaro 1618; li deziris, ke ili ne forgesu pri la cxehxa afero. Li mem restis en Elbla,g por plu dauxrigi kun siaj helpantoj penegan lukton kontraux vortoj kaj suferis pro riprocxoj de Samuel Hartlib, kiu ne scipovis kompreni, ke Komenio devoligis sin por tia strecxa laboro nur pro tio, ke li gajnu cxe Oxenstierna simpatiojn por la sklavigita cxehxa nacio. Kiam Hartlib eksciis, ke Johano Amoso dedicxas sin al verkado de lernolibroj kaj preteratentas la pansofion, li skribis al li kun konsternigxo: "Kien vi enabismigxas, mortemulo?"

Nova granda obstaklo falis sur la vojon de Komenio, kiam la pola regxo Vladislav en kadro de sia unueciga programo kunvokis en Torunon la sejmon, kiu estis garantionta kunpacigxon de cxiuj eklezioj en Pollando. Evangelianoj invitis Komenion al antauxkonsiligxo en la litovan Orla. CXu li povis eviti la kunvenon, kiam li arde deziris la repacigxon kaj tiom multe jam faris por gxi? Li prezentis sian kontribuon en la kunsido kun tia decidemo, ke li tuj ricevis de princo Radziwill inviton al Litovujo, ecx kun garantio, ke li povus dedicxi sin ankaux al planoj pansofiaj. Li devis rifuzi kaj revenis al Elbla,g, por dauxrigi la laboron; sed la maltrankvilo de la ekleziaj polemikoj tiris lin plu en sian vorticon. Por la sejmo en Toruno preparis sin ambaux partioj kvazaux al batalo: katolikoj intencis rekonduki la evangelianojn en la sinon de la papa eklezio, la evangelianoj male esperis defendi siajn privilegiojn. Komenio cxeestis la inauxguron de la kongreso; sed kiam montrigxis, ke en la kontrauxaj tendaroj ne estas suficxe da bona volo kaj kiam la traktado renversigxis en koliziojn de neakordigeblaj opinioj kaj intencoj, konsternita li forlasis Torunon sen espero je plibonigxanta situacio. Krom tio, ke li perdis multe da valora tempo, li renversis sur sian kapon denove malfavoron de la svedoj, kiuj intertempe denove gajnis aliancon kun Francio kaj tial perdis denove intereson pri tutprotestanta grupigxo.

La riprocxoj vere ne malfruiis kaj estis cxiam pli akraj; al Oxenstierna fidanta je forto de la sveda glavo, ne konvenis la repacigaj ekleziaj provoj, kaj sinjoro de Geer estante sub lia influo ankaux esprimis malkonsenton pri prokrasto de eldono de lernolibroj. Komenio sentis sin sub tiu cxi premo ofte humiligita kaj ne plenrajta kaj plendis pri fallaciga laboro, kiun oni en Svedio eble ecx ne kapablas imagi. Li ecx rezonis pri ideo rezigni pri la kontaktoj kaj fugxi en silenton de privateco, en kvieton, kiu ebligus al li anstataux la didakta dornejo

kulturi tiujn stimulojn, kiuj por li gravis pli multe. Sed li konvinkis sin mem, ke pri la plibonigo de la homaro estos eble pensi post la Dia jugxo , tio estas post la sveda venko, en pacaj kontraktoj, kaj tial li denove revenis al la honesta plenumo de la promesoj. Li jam delonge sciis, ke la sxargxo, kiun li akceptis, superas la homajn fortojn, sed malgraux tio li ne volis transdoni nur nefinitajn skizojn. Mi malamas cxion suprajxan, li eksplikis la longdauxrecon de laboro, cxion stumpan kaj konstruatan sen fundamentoj. Kvankam la noktoj travivitaj en arbaroj kaj en malvarmaj kasxejoj anoncigxis per kruelaj doloroj en la artikoj, paralizantaj la forton de la korpo, li ne lacigxis en la laboro kaj finis la plej gravajn cxapitrojn en definitiva formo. Krom tio li dedicxis sin ankaux al kompleta reverkado de sia Pordo de lingvoj apertita, lernolibro entenanta cent cxapitrojn kaj mil frazojn, li transdonis por preso en Elbla,g multe pli perfektan version, ol en la unuaj eldonoj.

En la jaro 1646 li mem forvojagxis en Svedion por prezenti en Stokholmo la komencon de la verko Methoda linguarum novissima (La plej nova lingva metodo). La komisiono destinita por ekzameni la verkon eldonis recenzon, ke temas pri eminenta pedagogia verko.

Malpli agrabla estis la renkontigxo kun la kanceliero Oxenstierna. La episkopoj, jxaluzaj je komisio de Komenio, lin akuzis pro kalvinismaj deflankigxoj, pro lia partopreno en la Toruna kongreso, kaj Johano Amoso vane klarigis al la cxefkanceliero, ke la Unuigxo, kiu en Pollando trovis la rifugxejon, ne povis rifuzi la alvokon de la regxo. Regxino Kristina estis pli afabla; sxi ecx proponis, ke Komenio translogxigxu en Svedion. Ankaux Ludoviko de Geer subtenis tion, cxar li deziris havi Johanon Amoson en sia proksimeco. Sed severa ordono de Oxenstierna resendis Komenion en Elbla,g-on. Li forveturis senigita de imago, ke per la lerneja reformo li povus utili al la religia paco, kaj humiligita pro ekscio, ke en la svedaj lernejoj plu validos la malnova ordo.

Li revenis al sia malfacila laboro, kiu amarigxis ankoraux pli pro cxiam pli mizera vivo, per kiu suferis lia familio kaj liaj helpantoj. Ludoviko de Geer, sxancelita en sia fido, prokrastis sendadon de la subteno. Ne ekzistis alia vojo ol repusxi dume la ideon pri granda pansofia verko, kiu devus kunvoki al la kunlaboro la plej sagxajn virojn kaj stimuli ilin por la provo rebonigi la mondon - kaj skribi, skribi tage-nokte kaj fini antaux cxio la lernolibrojn por la svedaj lernejoj. Alie ne estis eble porti sxargxon de respondeco kaj devigi Svedion respekti la nacion de tiuj, kiuj por ili tiom ofereme laboris.