MALBONAUXGURA PACO

Pasis preskaux dudek jaroj de la tago, kiam Komenio kun siaj kunuloj forlasis la patrujon. Nekonata pastro farigxis kreinto de admirata instrumetodo, preparanto de nova filozofio, viro estimata de la sciencistoj kaj politikistoj. Sed kio estis cxio cxi kompare kun la sxanco, sxanco malfermigxanta, kiam finfine estingigxadis la flamoj de la milito, kaj la elsangintaj landoj vokis pri justa paco. La nostalgio pri la patrujo ne forlasis la ekzilitojn. Multaj ekzilitoj jam mortis, sed ilia lasta elspiro estis la vorto espero. La gepatroj per gxi vivnutris siajn adoleskantajn gefilojn. Iliaj filoj fordonadis por gxi siajn vivojn en fremdaj regimentoj. Kaj nun fine la milita supereco decide klinis sin al la flanko de Svedio kaj Francio. Generaloj Banner, Torstenson kaj Wrangel venkadis la imperiestrajn, kaj la svedaj kaskoj jam brilis super la piedpremitaj kampoj de Bohemio kaj Moravio. La ekzilitoj kortusxite ripetis la vortojn de Oxenstierna, ke la evangelianoj ne estos plu en la euxropaj landoj nur tolerataj, sed ke ili devas farigxi iliaj plenrajtaj civitanoj. CXiuj sekvis la traktadon pri la paco en Mu"nster kaj Osnabru"ck kun angora atento. CXu fine oni redonos la liberecon al la cxehxaj landoj?

GXojaj mesagxj anoncis, ke la generalo Koenigsmark jam ekstaris antaux Prago kaj konkeris la Kastelon; alia sveda armeo staris en la sudo de Bohemio.

Sed informoj pri la pactraktadoj forbruligis la esperojn kiel kruela frosto tro fruajn florojn. Ta°bor, pri kies forto la cxehxoj esperis, malrapide disfaladis. La holandanojn ne plu minacis la hispana superforto. Francio okupigxis pri siaj internaj konfliktoj. La germanaj protestantoj interesigxis nur pri la propraj avantagxoj. Kristina, malpacience sopiranta la regadon sen kuratorado de la kanceliero, insistis pri paca interkonsento, gxi kostu kiom ajn, kaj Oxenstierna perdadis la influon; cetere lia interesigxo pri la laboro de Komenio kaj pri la sorto de la cxehxaj elmigrintoj estingigxis. La katolika partio ekvidis sian sxancon, cedis de la religia linio kaj limigxis je politikaj traktadoj. Tio permesis al la senditoj de imperiestro Ferdinando III, kiu sekvis spurojn de sia patro, resti surdaj al mencioj pri la cxehxaj landoj. CXiam pli akre konturigxis terura eventualo, ke la politika situacio similos al la jaro 1624, al la situacio post la batalo sur la Blanka monteto, kaj per tio la sorto de la cxehxoj estus forsigelita.

Post morto de episkopo Justin la Unuigxo elektis Komenion kiel lian anstatauxanton; li do devis forlasi Elbla,g kaj translogxigxi denove al Lesxno. Li decidigxis por tio kun trankvila konscienco, sed treege deprimita; la celo de kelkjara peza laboro estis denove neniigita, estis senutile, ke li servu plu al la svedoj, kiuj lin preterlasis.

La reveno al Lesxno estis turmentoplena. Lia edzino Dorotea grave malsanigxis; sxi kusxis sur veturilo, la vizagxo pala, la okuloj fermitaj, gxemado. Kun Johano Amoso sxin flegis la tri filinoj; la plej juna el la infanoj, Daniel, premis sin al la patrino, kaj ne komprenis ankoraux, kio okazas. Sed la rigardoj de la knabinoj estis malklarigitaj pro zorgemo, cxar ili sciis legi en la vizagxo de la patro kaj en gxiaj profundigxintaj sulkoj; ili komprenis, ke mortas ilia patrino, kiu al ili oferis cxiujn fortojn de sia vivo, ke ili perdas la hejmon, kiu varmigis, ecx se blovis en gxin malvarmaj ventegoj, ili komprenis ankaux, ke estingigxas la espero pri la reveno en la patrujon, kiun ili ja ne konis, sed kies lingvon al ili lernigis paroli la gepatroj, instruante al ili sopiri pri gxi.

Baldaux post la reveno al Lesxno sinjorino Dorotea mortis, kvazaux sxia vivo hezitus submetigxi al nova peza doloro. CXar la informo pri la paco Vestfalia signifis por la cxehxaj ekzilitoj tragikan certecon, ke la habsburga malamiko restos mastro de ilia patrolando. La sxtatoj, kiuj finmilitis, faris reciprokajn iomajn cedojn. Svedio ricevis Bremenon kaj Pomerion, Francio Alzacon, Bavario la Supran Palatinaton. La evangelianoj en la germana regno farigxis egalrajtaj kun la katolikoj, kaj ecx al la filo de la "vintra regxo" oni redonis la rajton de princo-elektisto. La dangxero de la Habsburga superforto estis forigita, sed en la cxehxaj landoj ne cedis la sxargxo de ilia perforta regado ecx je unu spano. Euxropo ne helpis al la lando de Hus. Kaj la lando, dezertigita, senigita de duono de sia logxantaro kaj neesprimeble suferanta de la spirita opreso, farigxis denove valorajxo por elacxetado.

Komenio, kiu je kosto de pluraj siaj vivjaroj donacis al la svedaj lernejoj novajn lernolibrojn, konsternita, prenis la plumon kaj skribis al la kanceliero Oxenstierna leteron, en kiu li rememorigis al li liajn promesojn, kaj plendis, kiel la cxehxoj estas forlasitaj. CXu estas juste, demandis li, se la cxehxa nacio per sia oferemo haltigis la atakon de Antikristo kaj mem gxi falis, por ke la ceteraj prenu la instruon kaj preparigxu? Sed cxio estis vana, por Euxropo gravis la trankvilo kaj ne la justeco. La stelo de la libereco, kiun la ekzilitoj dudek jarojn atendis, subiris, apenaux aperis gxia pala ekbrilo. La cxehxaj landoj restis en la Habsburga sklaveco kaj iliaj plej bonaj filoj plu vagos tra la fremdujo. En pokalon de amareco, kiu jam sxajnis senfunda, falis novaj gutoj de galo.

Post cxio, kion li faris, Komenio sentis sin pli amare perfidita ol cxiuj ceteraj, kiuj nur atendis kaj ne preparis la aferon de savo per siaj propraj manoj kiel li. Sed eble tial, ke li jam de la tempoj en Brandy°s lernis tiom malmulte zorgi pri la propra prospero kaj per la tuta animo li kunfandigxis kun la ideo savi la Unuigxon kaj la nacion, estis ankaux lia heroa sindonemo senmezura. Li denove akceptis la zorgon pri la lernejo kaj pri la junaj pastroj. Li surprizis cxiujn per sia insista postulado de la disciplino, kiu frakasigxis sub la batoj de la elrevigxoj. Li haste preparis por presado la verkon de la pola pastro Lasitski pri la historio de la Unuigxo, por ke la Fratoj lernu el gxi la firmecon. El profundo de sia propra estajxo li cxerpis la lastajn rezervojn de fortoj kaj rektigis aliajn per sia ekzemplo kaj helpa faro. Kaj nur liaj filinoj kaj plej proksimaj amikoj lin vidis en la momentoj de la izoleco, kiam li longe restis sen movo kaj kun la vizagxo sxtonigxinta de tristego, kun la okuloj rigardantaj en tenebran futuron.

Kaj poste li denove ekprenis la plumon. Li ankoraux havis antaux la okuloj la vizagxon de la mortanta Dorotea. La maljusteco de la historio premis lian koron kaj trudis al li malbonauxgurajn antauxsentojn. Li komencis skribi libron nostalgian kaj varmegan, kiun li titolis Testamento de la mortanta patrino, la Unuigxo de cxehxaj fratoj. Li imagis sian eklezion kiel patrinon, kiu vokas al sia mortlito la infanojn, por adiauxi ilin kaj disdoni al ili sian heredajxon. En la unuaj linioj estis malgxojo, sed poste ekpostenis la firmeco kaj la imago pri futuro. La patrino Unuigxo konsolis la fidelulojn, al la malfideluloj sxi ordonis rekonsciigxi, konsilis la disciplinemon kaj modestecon kaj antaux cxio la akordigxon, kiun sxi heredigis al cxiuj eklezioj evangeliaj. Al sia nacio sxi donis kiel heredajxon la amon al la vero, zorgon pri kulturado de la gepatra lingvo kaj sopiron pri bona edukado de la junularo. Sed kiam Komenio proksimigxis al la fino kaj estis fermonta la Testamenton, ekscitigxo trudis en lian plumon pregxon, flustratan el lia plej ardanta interno. Li ne povis akordigxi kun la imago de pereo, li superis sian malgajecon kaj lia espero denove fortis pli ol la afliktigxo. Li skribis:

Ankaux mi kredas al Dio, ke post forpaso de ventegoj de kolero la regado de viaj aferoj denove revenos al vi, ho popolo cxehxa....

De la momento, kiam li legis cxi tiujn vortojn al la unuaj amikoj, ili farigxis sorcxa formulo, heredata de generacio al generacio dum jarcentoj.

Kiam la reprezentantoj de la Unuigxo kunvenis en Lesxno, post la deklaro de la malbonauxgura paco,ili meditis, kion fari. Sur cxiuj horizontoj staris nigraj nuboj de necerteco. Kion fari? Kelkaj proponis, ke la Unuigxo disigxu kaj ke gxiaj anoj intermiksigxu kun fremdaj nacioj; sed plejparto de ili bedauxris nuligi la ligon, kiu tiel heroe transvivis du jarcentojn de bataloj. Kaj, cxar la reprezentantoj de la korporacioj el Hungario ne venis al la kunveno, estis al Komenio, kiel al viro gxuanta plej altan fidon, konfidita nova tasko: forvojagxi en Hungarion kaj anonci tie cxie la decidon konservi la Fratecan Unuigxon. Li estis plenrajtigita, ke li nomumu novajn seniorojn kaj arangxu la ordon en la tieaj slovakaj korporacioj laux sia bontrovo.

Li akceptis la taskon obeeme kiel cxiam. En la slovakaj regionoj li havis multajn konatojn, kiuj fugxis tien el Moravio kaj kiujn li dum kvaronjarcento ne vidis. En Hungarion stimulis lin ankaux la invito, kiun li ricevis de la juna transilvania princo Zikmundo Rakoczi; cxar la peto koncernis konsulton pri aferoj lernejaj, subtenis gxin ankaux letero de la direktoro de lernejo en Sa ospatak (SXlimrivereto), Johano de Tolnai, konato de Hartlib.

Johano Amoso devis unue dedicxi sin al rearangxo de siaj malkontentigaj familiaj kondicxoj. Por povi konfidi al iu zorgon pri la hejmo de siaj infanoj, li eniris en trian edzecon, kun Johana Gajus, filino de la cxehxa parohxestro el Ty°n, kiu trovis la rifugxejon en la holanda Kempeno. Johana estis trankvila kaj kvieta virino, kiu volontis porti la sxargxon de la zorgo pri la familio - ankaux la sxargxon de soleco, kiu sxin atendis. Ambaux plej agxaj knabinoj cetere baldaux forlasis la hejmon. Al Elizabeta edzigxis fidela discxiplo de Amoso kaj lia juna amiko Petro Figulus, Dorotean Kristinan forkondukis Johano Molitor, filo de la parohxestro en Pu°chov. Lia patrino estis Johanjo Laneci, promesata iam dum la studado en Přerov al Johano Amoso: ambaux familioj do kunigxis almenaux en la sekva generacio.

En printempo de 1649 Komenio ekvojagxis; cxu li migros gxis Rakoczi, tian decidon li lasis al la interkonsiligxo kun la Fratoj en Slovakio. CXie li trovis bonajn konatojn el la junagxo. En Skalice lin atendis kunveno de frateklezia moravia nobelaro, en Pu°chov korporacio de la ekzilitaj pastroj. Kaj cxiuj rekomendis al li akcepti la inviton al Transilvanio; ja la lasta duko, Georgo I, ekstaris al batalo kontraux la Habsburgoj cxeflanke de Svedio kaj Francio kaj li gajnis la liberecon por la protestantoj en Hungario. En Pu°chov ankaux aperis antaux Komenio Nikolao Drabi°k kaj prezentis al li siajn novajn profetajxojn. Komenio riprocxis lin pro trompo kaj rifuzis lin, cxar multaj aferoj de liaj iamaj profetajxoj ne plenumigxis. Sed Drabi°k lin persvadis kun ploro, ke li ne povas defendi sin kontraux siaj propraj profetajxoj kaj ke en ili ne trovigxas trompa intenco; kun certeco li antaux cxio asertis, ke Rakoczi farigxos regxo.

Komenio dauxrigis sian vojagxon kaj post naux tagoj li atingis Sa°rospatak, urbon kusxantan sur rando de la granda hungara ebenajxo, cxe piedoj de vitodonaj deklivoj; super la komunumo levis sin bela kastelo. CXie en la urbo kaj en la lernejo, en kiu antauxe aktivis liaj estintaj instruistoj Alsted kaj Piscator kaj por kiu estis eldonataj prese liaj lernolibroj, li estis akceptata kun gxoja estimo. Princino Suzana, vidvino de princo Georgo, deziris suprenlevi la edukadon en la lando, subevoluinta pro centjara milito kontraux la turkoj, kaj sxian deziron samsentis la pli juna filo Zikmundo, okupigxanta pri fiziko kaj astronomio; li kaj lia patrino postulis de Komenio, ke li eklogxu en Sa°rospatak kaj provu tie konstrui novtipan lernejon. Ankaux Tolnai kaj aliaj instruistoj ripetis iliajn alvokojn kaj petojn. Liberigu nin de la barbareco, insistis ili.

Homoj, kiujn Johano Amoso ekkonis en la urbo kaj ankaux en la vilagxoj, estis simplaj kaj bonkoraj. Proksime cxe la urbo estis komunumoj de novbaptitoj, kies anoj nomis sin Moraviaj Fratoj; ili komune kulturis la teron kaj bredis brutaron, laboris en metiejoj, kies profito estis deponata en komunan kason. Johano Amoso rememoris la iaman Ta°bor kaj provis imagi, kion versxajne estus dirinta Hartlib, se li cxi tie trovus sian utopion efektivigitan. Sed li ankaux vidis, en kia mizero kaj malklareco vivas la kamparanoj, pro tio li kompatis la hungaran popolon; la kompato sugestis al li deziron helpi. Li ekhezitis. Fine li kapjesis.

Tamen li estis ligita per devoj ne sole en Lesxno, sed gxis nun validis liaj devontigoj ankaux cxe sinjoro de Geer; nur kiam la familio Rakoczi skribis petoplenajn leterojn pri lia liberigo, li povis pensi pri sia translogxigxo en Transilvanion. La pedagogia misio cxe li denove kunfandigxis kun la intenco politika. CXu li povas rifuzi helpon kaj esperigon al la lando, kies princoj ekstaros versxajne tre baldaux cxekape de la batalo kontraux la Habsburgoj? Rakoczioj certe poste ne trompos la esperojn, kiuj restis revo de cxiuj elpelitaj cxehxoj.

Ankaux sxajnis al li, ke sur cxi tiu novalo li vere povus krei lernejon, kian la mondo ankoraux ne konas. CXi tie li ne riparus, ne aldonus kaj ne sxangxus, cxi tie li konstruus de la fundamentoj - la lernejon pansofian. Kaj se gxi prosperus, jen kia ekzemplo por la lerneja edukado en la tuta Euxropo!

Li sciis, ke tia eksperimento povas kreski nur sur fortikaj fundamentoj. Tial li postulis plenumi certajn kondicxojn; ne pro memplacxemo, sed por ke li povu plenumi, kion oni atendas de li. Antaux cxio li postulis por la instruistoj tiajn salajrojn, ke ili povu plene dedicxi sin al sia profesio. Li akiris per sia insistado presejon de lernolibroj. Li postulis stipendiojn por la malricxaj, talentaj studentoj, kaj li ecx ne forgesis pri postenoj por pluraj junaj fratekleziaj teologoj el Lesxno.

Kiam li revenis al Polujo, ekminacis por certa tempo denove la turka dangxero kaj sxajnis, ke cxiuj novaj planoj kolapsos. Sed kiam la kondicxoj heligxis kaj la vojo estis sekura, estis Komenio liberigita de cxiuj devoj. Li acxetis de la Unuigxo domon, kie li logxigis la familion, adiauxis la seniorojn kaj - akompanata de la fidela Figul - li forveturis por nova migrado, pri kiu li ne sciis, kiel longe gxi dauxros, nek kiamaniere gxi finigxos kaj kion gxi alportos.

Li estis en sia sesdeka jaro. Sed li subpremis la lacigxon, strecxis la volon kaj ekrajdis kvazaux juna kavaliro en batalon - konkeri per propraj agoj la rekonon de la ideoj, pri kies justeco li estis konvinkita. Li iris renkonte al la nove naskita espero, kiu ligis la revon pri la libereco de la nacio kun prospero de la junaj homoj en la tuta mondo.

LERNEJO EN SA°ROSPATAK

Dekomence atakis Johanon Amoson en la hungara urbo sento de soleco. Kaj kvankam cxi tie kun li post la forveturo de Figul restis la fratekleziaj studentoj, la batalon por la nova lernejo li kondukis sola kaj sole je li koncentrigxis la strecxa atendado de la publiko. Li sentis sin kvazaux esploristo, faranta specialan eksperimenton; la sukceson akiros por li sekvantojn, fiasko fortimigos la aliajn. Tial li deziris havi atestantojn kaj li elpostulis al si nomumon de specialaj kontrolistoj; cxion okazintan li protokoligis. Li hezitis malfermi la lernejon antaux ol cxiuj latinaj lernolibroj havos hungarajn tekstojn; nur poste li inauxguris per publikaj prelegoj la instruadon en unuopaj du klasoj kaj apartan paroladon li dedicxis al uzado de la libroj.

La nobelaj gepatroj estis jam malpaciencaj; ili auxdis pri Komenio kiel pri miraklisto, kiu kvazaux per svingo de la magia vergo sxangxas la malklerulojn je kleruloj, kaj ili akcente urgxis malfermon de pluaj klasoj. Ili deziris antaux cxio, ke iliaj filoj lernu kiel eble plej rapide la latinan lingvon, bezonatan por la servo cxe la kortego, kaj ili estis elrevigitaj, kiam sxajne mirakla instruisto parolis pri longa kaj pena studado, ilian konvinkon incitis lia precizeco kaj solideco. Kaj tio cxio estigxis unua kauxzo de malharmonio.

Pluan maltrankviligon alportis la profetajxoj, kun kiuj Drabi°k mem venis la unuan vintron al Sa°rospatak, por prezenti ilin rekte al la princo. Kaj la evoluo de aferoj mirinde pravigis liajn asertojn. Zikmundo Rakoczi nome fiancxigxis al Henrika, filino de la cxehxa "vintra regxo" Frederiko Palatinata. Kiel tio povis ne sxajni al cxiuj speciala intenco de la historio? Ankaux al Komenio, kiam li kunligis la manojn de la gefiancxoj, entrudigxis en la menson ideo, ke li eble metas la manon de filino de la lasta cxehxa regxo en polmon de liberigonto de CXehxujo. Al tiu cxi ekzaltanta fabele historia momento li skribis por la juna princo literaturajxon, en kiu li komparis sin mem kun profeto Nathano kaj Zikmundon kun Davido, elektita gvidi sian popolon al venko.

Sed okazis nenio tia, kio pravigus tiel kuragxajn esperojn. Princo Zikmundo favoris siajn sciencajn interesojn, kaj la plolitikaj aferoj restis por li fremdaj; li posedis en Hungarujo kelkajn oficojn, kiuj portis al li honoron kaj profiton, tio lin kontentigis, kaj precipe post la edzigxo li ne emis entrepreni dangxerajn aventurojn. Fine, li ecx ne havis tempon por tio. Jam post tri monatoj de felicxa geedza vivo la cxarma princino Henrika mortis, kaj princo Zikmundo adiauxis la vivon kelkajn monatojn post sxi.

Tial la situacio en Transilvanio multe sxangxigxis. Nova princo Georgo II. ne havis intereson pri sciencaj kaj lernejaj aferoj kaj fordonis sin kun sia akompanantaro al gajaj drinkadoj kaj am-aventuroj. La lukto por la bona nivelo de la lernejo estis cxiam pli strecxa, kaj krome Komenio iom-post-iom perdadis la subtenon de la instruistoj. Li serioze meditis pri tio, ke li sian laboron interrompos kaj foriros.

Kiam li tion cxi anoncis al la princino Suzana, sxi persvadis lin, ke li ankoraux malfermu almenaux la trian klason kaj preparu por gxi necesajn lernolibrojn. Certe lin ankoraux logis ebleco provi krei la lernejon laux liaj propraj imagoj - kaj ankaux la profetajxoj de Drabi°k nesxanceligxe antauxdiris favoran tempon, cxar en la sekva jaro - 1653 - certe okazos ekstermo de la "Babilono."

Johano Amoso en sia sesdeka jaro ne cedis de la lukto, por kiu li bezonus tiom da fresxaj fortoj. Li predikis kontraux la malnovigxintaj kutimoj, kiuj malhelpis la progreson. Per la paroladoj kaj etaj skribajxoj li mallauxdis tiel le legxerecon de la instruistoj, kiel la neglektemon de la lernantoj, ofte kauxzitan kulpe de la gepatroj. Fortius redivivus (Revivigita Fortius) - laux la eminenta Antverpena profesoro Fortius el la 16-a jarcento - alvokis al la konkorda kunlaboro cxiujn destinitajn, ke la lernejoj anstataux belaj statuoj ne fabriku malgraciajn sxtipojn, por ke anstataux noblaj arboj ne prosperu tie dornajxoj. Persiste li pensis en tiuj cxi monatoj pri tia tipo de lernolibro, en kiu la ilustrajxoj formus kun la teksto organikan unuecon, kaj tio ebligus, ke la infanoj lernu la vortojn samtempe kun ekkono de la ajxoj. Por tia libro li sercxis gravuriston kaj igis pretigi provan ekzemplan presajxon nomatan

Lucidarium ; kiel cxe aliaj liaj verkoj en la prepara stadio li dissendis la presajxojn al la amikoj, antaux cxio kompreneble al Samuelo Hartlib, por kolekti iliajn opiniojn.

Kiam fine de la jaro 1652 mortis Ludoviko de Geer, Komenio esprimis honoron al li per skriba panegiro. Strecxite li atendis la jaron 1653. Figulus en sia kaj lia nomo sin turnis denove al la svedoj esperante ilian helpon: Ne permesu, ke pro la tiraneco kaj malbona volo de Antikristo estingigxu la febla flameto de la Dia vero, kiu tiom longe flamis en nia nacio, de kiu ekbrulis kaj disvastigxis jenaj ardantaj torcxoj, kiuj nuntempe brilas tra la tuta Euxropo. Sed se venis la decidaj agoj kaj la habsburga "babilono" ecx ne ektremis.

La tri jaroj travivitaj en Sa°rodpatak en amaraj konfliktoj montris al Komenio, ke la nobelaro ne komprenis liajn penojn, kaj ecx ne la instruistoj aligxis al lia klopodo faciligi kaj agrabligi por la lernantoj la studadon. Por eksxanceli la opiniojn de la gepatroj kaj de la instruistoj, li decidigxs rifugxi al rimedo, kiu pruvis sian tauxgecon en Lesxno, nome al teatraj prezentadoj. Sed ecx cxi tie li renkontigxis kun nekomprenemo. Tiajn stultajxojn lasu al la jezuitoj, diris al li la lernejmastro Tolnai. Por la enviuloj estis kvazaux dorno en la okulo lia pensio, kiun li bezonis por vivteni sian forlasitan familion en Lesxno, kaj same la senpaga restado de dek du malricxaj fratekleziaj studentoj. Johano Amoso do decidigxis, ke li petos pri maldungo.

La princino Suzana, dum la auxdienco, al kiu sxi alvokis ankaux rektoron Tolnai, akceptis cxiujn plendojn de Komenio; sed sxi petis de li ankaux la bonvolon, ke li restu ankoraux unu vintron gxis la printempo, kaj kun tiu cxi kondicxo sxi rajtigis lin fari rilate al la afero de la teatraj prezentadoj kun la studentoj cxion laux sia propra bontrovo.

Komenio sciis, ke tiun cxi provon cxiuj liaj malamikoj sekvos per pli granda malica atentemo kaj ke laux liaj sukcesoj oni prijugxos la tutan novan lernejon. Pro tio li dedicxis al la preparo de la pezentadoj grandan zorgon. Por ke li evitu vanajn disputojn pri tio, cxu la studentoj sin dedicxu al motivoj sekularaj aux ekleziaj, li elektis draman adapton de kelkaj cxapitroj de sia Pordego de lingvoj . Li disdonis al la studentoj la rolojn laux iliaj kapabloj, la kondicxo por ilia teatrado estis bonaj lernorezultoj, alie li lasis al la junaj aktoroj liberecon por ilia propra inventemo. Ili dankis lin pro la refresxigo de la lerneja enuo; ekde la komenco de la studado ili dedicxis al la studado de la teatrajxo sian liberan tempon kaj ankaux sian eksterordinaran diligentecon.

Tuj la unua prezentado, cxe kiu kvindeko da lernantoj prezentis dudekon da cxapitroj de la latina lernolibro, havis surprizan sukceson. La instruistoj devis agnoski, ke la knaboj per la aktorado en la scenejo akiris nekutiman certecon; ankaux tiuj, kiuj antaux kelkaj semajnoj sciis apenaux elbalbuti kelkajn latinajn vortojn, senerare prezentis tutajn tekstopartojn; ili regis sin, kondutis nature, senigxis de la malcerteco kaj la timo, cxe multaj malkasxigxis ilia ingxenio, gxis nun vualita.

La sukceso de pluaj prezentadoj ankoraux grandigxis; ruligxis al ili amaso da publiko, kiu fine povis vidi, ke iliaj deziroj plenumigxas. CXiuj konvinkigxis, ke la envicigo de la teatraj prezentadoj en la planon de la pansofia lernejo estas pravigita; Komenio montris, ke la dramoj scipovas lernigi ne nur la lernajxon, sed ankaux bonan konduton kaj societan sinprezentadon, ke ili efikas pli ekzemplodone ol senfina admonado, altigas la diligentecon de la lernantoj - kaj instigas ankaux ambicion de la gepatroj. Tion cxi rekonis ankaux la instruistoj, kaj la superintendanto Tarsalli deklaris, ke la sukceso de Komenio signifas venkon super la malklereco, sxargxanta gxis nun la hungaran nacion, kaj ke la lernejo en Sa°rospatak povus eble ekzisti jam pli frue, se oni sekvus la konsilojn de Komenio.

Laux deziro de la instruistoj Komenio kompilis ankoraux liston de dramoj, kiujn li rekomendis prezentadi, kaj li preparis por ili la ordon. La dramigon de sia lernolibro li fermis per gxeneraltrajtaj scenoj, en kiuj rolis la egipta regxo Ptolemeo kun siaj konsilistoj kaj kie Komenio substrekis la signifon de la pansofio. La tuta granda verko portis komunan nomon Schola ludus (en signifo Lernejo sur scenejo, Lernejo ludas teatrajxojn).

Fine de majo 1654 alveturis en la urbon denove la princino Suzana kaj honore al sxi kaj samtempe por la adiauxo arangxis Komenio ankoraux unu prezentadon; cxar gxin volis spekti sxia tuta sekvantaro, oni destinis kiel teatran scenejon la kastelan korton kun terasoj kaj arkadoj. La prezentado de la 1-a de junio farigxis nova granda sukceso kaj glorigo de la edukaj klopodoj de Komenio. Montrigxis en gxi ankaux lia aparta belgusto kaj la sperteco de la teatra regxisoro, kiu ne nur kapablis regi la multnombran teatran grupon, sed ankaux uzis eblecojn de la natura scenejo kaj de la kastela arkitekturo. CXiuj spektantoj aprezis kaj la scenojn instruajn kaj la draman realigon de la universitataj ceremonioj kun humoraj karakterizajxoj de la pedelo, de la avarulo kaj de la cxasisto de novajxoj.

La princino kaj sxiaj konsilistoj provis, sub influo de la prezentado, ankoraux foje haltigi Komenion, ke li restu en Sa°rospatak, sed li jam ne subigxis. La euxropa politika scenejo nome denove sxangxigxis. Estis klare, ke post la abdiko de la regxino Kristina, kiu inklinigxis al la katolikismo, revenos en la frunton de la sveda politiko Axel Oxenstierna, kaj okazos reguligo de la aferoj pri Danujo kaj Polujo, ecx ke Karlo, kuzo de Kristina, kiu devis regxigxi, ne sekretigis siajn militajn intencojn. Johano Amoso heredigis al la junaj instruistoj cxion, al kio li donis en Sa°rospatak la komencon, kaj li preparis sin por la forveturo. Kiam li adiauxis, grandaj grupoj da studentoj akompanis lin malproksimen post la urbon.

Li estis revenanta trans Presxov kaj Levocxa. En Pu°chov li vizitis sian filinon edzinigxintan al Johano Molitor, kaj cxar ili ne fartis bone, li lasis al ili, por vendi, parton de siaj latinaj libroj.

En Lesxno li estis sopire atendata. Post longa tempo li alpremis al si la filon Danielon; li estis dankema al la edzino Johana, ke sxi lin zorgeme edukis. Figulus cxi tie ne estis, li akceptis la postenon de predikisto en Gdansk; sed lia edzino Elizabeta atendis la patron, por ke li povu beni la unuan nepeton; nur poste sxi forveturis post la edzon.

Johano Amoso rapide adaptigxis al la antauxa vivmaniero, sed la laboron komencitan en Hungarujo li ne forgesis. Li alportis de tie manuskripton de nove arangxita lernolibro nomita Orbis pictus (Mondo en bildoj), por kiu li en Hungarujo ne trovis bonan pentriston kaj gravuriston; krom tio li volis gxin ankoraux en trankvilo kompletigi per cxapitroj pri gravaj homaj agadoj, kiel la karbominado, navigado, libropresado. Plue li volis fini la verkon Gentis felicitas (Felicxo de la nacio), kiu atestis pri tio, ke li restis kunigita kun la hungara nacio per profunda emocia ligo; en tiu cxi verko li antauxis per sia koncepto de la nacio la tiaman ekskluzive sxtatan koncepton. Li finskribis la libron en la unuaj monatoj post la reveno al Lesxno, kiam cxiuj liaj rememoroj estis ankoraux fresxaj. Li vidis antaux si la fruktodonan hungaran landon kaj rememoris al si, ke gxiaj regionoj estas duonmalplenaj, cxar oni batalas tie malmulte kontraux la malsanoj kaj la mizero. Li skribis malkasxe pri la mallaboremo de la homoj, kiuj ne amas sian laboron, cxar ili estas devigataj plenumi gxin sub sklava jugo. Li denove auxdis en la animo egoismajn kaj orgojlajn kverelojn de la sinjoroj, kiuj neglektis kaj la metiojn, kaj la edukadon de la junularo. Li malkovris, ke la cxefa kauxzo de la malbono en Hungarujo estas malklereco, kiel cetere cxie. Se la homoj ne scias gxuste kulturi la kampojn, regas en la regionoj malsato kaj mortas la etaj infanoj.

Komenio supozios, ke Georgo II foje ekstaros kun armilo en la mano kontraux la Habsburgoj, kaj li do konjektis, kio povus en tiu cxi kunpusxigxo la hungaran landon malfortigi. Li opiniis sia devo atentigi la hungarojn pri cxio, kio malhelpas ilin sur la vojo al bonstata kaj forta futuro. Li deziris precipe, ke la sxtato kaj gxiaj reprezentantoj pli bone zorgu pri cxiuj civitanoj kaj elpetadis por la hungara popolo pli bonajn legxojn, fidindajn oficojn, trankvilon hejme, pacon kun la najbaroj. Li pruvis per tiu cxi libro, ke en la anoj de cxiuj nacioj li vidas antaux cxio la homojn, kiuj estis same kreitaj por la bonstato en tiu cxi mondo, kaj tiujn, kiuj havas same justan rajton je felicxo.

DETRUO DE LESXNO

Johano Amoso estis komisiita gvidi la eklezion, kies zorgoj plikreskis precipe de tiu tempo, kiam la mastro de Lesxno, Bohuslav Leczyn°ski, konvertigxis al la katolikismo. La didaktikaj verkoj atendis sian finkreon. La volumoj de pansofiaj skizoj sopiris plumon por ricevi klaran definitivan formon. Tamen cxion cxi oni eble povus plenumi nur en tempoj de bona humoro kaj trankvilo; sed tiaj tempoj ne estis alvenantaj.

Aliflanke, la celo, por kiu Komenio dum la jaroj batalis, sxajnis denove esti proksima. Kia sanktigo al cxiu lia senespera strebado vidigxus al li, se almenaux cxe la fino de la vivo li estus atestanto de forigo de la maljustajxo, kiu trafis la cxehxajn landojn! Tial li metadis flanken la komencitajn manuskriptojn kaj estis decidigxinta dedicxi denove cxiujn fortojn al venko de la justeco.

Lia foriro el Transilvanio ne disigis lin de la familio Rakoczi; male, en Lesxno li sentis sin kvazaux antauxgvardio, tie li povis pli ekscii kaj sendi fresxajn informojn al Georgo II. De la germanaj princoj, kontentigitaj per la vestfalia paco, oni jam neniom pli povis atendi. Sed la batalema princo Karolo X Gustavo eksidis sur la sveda trono kaj brulis de la sopiro relevi denove la militan gloron de sia lando. Kape de Anglio staris la "lordo protektanto" Oliver Cromwell, kiu - kiam li post venko en la intercivitana milito kaj post la ekzekuto de regxo Karolo I batalis por la koloniisma superrego de Anglio kontraux Holando kaj Hispanio - rolis en Euxropo kiel protektanto de la evangelianoj, precipe cxe la presekutado de valdenaj evangelianoj en Piemont. Kaj tial Komenio vigle korespondis kaj kun Svedio, kaj kun Anglio; cxe tio kiel unua helpanto servis al li Figulus kaj juna nobelo Sa°dovsky°, kolonelo de la sveda armeno, kiu estis taskita starigi kun materia helpo de Lesxnaj elmigrintoj tacxmenton, kiu en la estonta milita konflikto venus gxis Bohemio. Ankaux al Hartlib sendis Komenio kopion de la profetajxoj por montri al li, en kiaj esperoj vivas la CXehxaj Fratoj, konsolantaj sin denove per revo pri alveno de miljara regno Dia kaj fidantaj foje la rusan helpon, alifoje la holandan, sed plej ofte la anglan.

Komenio bone komprenis, ke la unua ordono de la praktika politiko kontrauxhabsburga estas komuna avanco de la evangeliaj landoj; li klopodis konvinki pri tio la gvidajn virojn kaj certigi al ili reciprokajn garantiojn. La leterojn, kiujn distribuis liaj senditoj, li skribis per sekretaj signoj aux per nevidebla inko. Vieno bone sciis, ke en Komenio gxi havas nepardoneman kontrauxulon, jam konatan cxe multaj kortegoj, kaj gxia polico provis kapti lin dum lia reveno el Transilvanio; sed la insido estis malkasxita, kaj Komenio fugxis. Nun li ankoraux multobligis sian fervoron; li volis krei fortan ligon de aliancanoj kaj timis la malkonkordojn inter la sxtatoj, kiuj anstataux protekti la animajn valorojn klopodis pli pri sia egoisma sinricxigado. Precipe ofte li estis seniluziigita de la konduto de Cromwell. En letero al John Dury li vidigis klare, kiel zorgeme li sekvas cxion, kio okazas en Euxropo, kaj li plendis: Kio estas nova en la politiko? Nenio, dormo, senmoveco. Tiu via dormo nin cxiujn nutris per malplena espero. Kiom valoras sxiparo en Mediteraneo? Kaj kio alia en Hindio? CXu gxi ne sercxas pli ol nur komercon kaj marmoron? Ni atendis de li ion tute alian, sed nun mi jam entute malesperas.

Nur post kiam la pola regxo Kazimiro prezentis sian nepripensitan rajton je la sveda trono, ekmovigxis la rigidigxinta situacio kaj sxajnis, ke povas okazi sxangxigxo de la fortoj, ne per vojo de traktado, sed denove per milito. Printempe 1655 invadis la sveda armeo en Polujon. La pola nobelaro, kiu estis tiam vera mastro de Polujo - kaj pro sia monavido samtempe gxia nocanto - eniris tuj en traktadon kun la sveda regxo; en la nomo de la nekatolikaj sinjoroj gvidis ilin la administranto de Lesxno Johano Schlichtling. Kiam la regxo garantiis, ke li lasos al ili la gxisnunajn oficojn kaj bienojn, ili volonte promesis al li obeon. Inter la transdonitaj fortikajxoj estis ankaux Lesxno. Komenio elrajdis kun du skabenoj renkonte al la svedoj kaj ricevis promeson, ke la urbo restos netusxita. SXajnis, ke post la regado de la papa eklezio en Pollando ne restis ecx unu spuro, kaj Komenio rapidis anonci tion al Georgo Rakoczi, ke li gxustatempe aligxu al la venka sveda potenco.

Schlichtling deziris, ke Komenio omagxu panegire al regxo Karolo Gustavo. Johano Amoso plenumis lian deziron, kvankam li ne certis pri tauxgeco de tia ago. Sed Schlichtling mem konfidis la manuskripton al la presejo, kaj Komenio atingis nur tion, ke tiu cxi t.n. Panegyrik estis eldonita anonime, sen lia nomo. La teksto ja glorigis la grandanimecon de Karolo Gustavo, sed gxi ne estis humila; li petis la regxon, ke li distribuu la oficojn laux la meritoj, ke li liberigu la persekutatan religion, donu al la Pollando justecon kaj pacon kaj al gxiaj civitanoj liberecon de konscienco. Simplaj civitanoj aprezis la alvokon pri forigo de superrego de magnatoj, pri abolicio de la servuteco, kaj per tio al suprenlevigxo de la kamparana tavolo. Pro tio la verketo estis ankoraux plurfoje eldonita ankaux en la tempoj, kiam jam longe ne temis pri glorigo de la sveda regxo.

Sed Komenio pravis en la opinio, ke la tempoj ne estis favoraj al tiaj omagxoj. La situacio nome komencis sin turni. La svedaj militistoj - kiel iam en Bohemio - ne kapablis reteni siajn soldulojn kaj ne malebligis al ili rabadon. CXu helpis, ke la sveda regxo kondutis afable kaj malavare al la nobelaro? La popolo, plie incitata de la diskurintaj monahxoj, ekflamis per justa kolero kontraux la krueleco de la invadintoj kaj propravole aligxis al la malgrandaj militistaj grupoj, kiujn ekspedis la patriotaj nobeloj. Kiam pri tio eksciis la pola regxo, kiu forkuris al Silezio, li revenis kaj komencis rekonkeri sian landon. La malamikaj trupoj scipovis defendi sin - kaj tial la malamo satigxis antaux cxio je tiuj evangeliaj urboj, kiuj akceptis la svedan garnizonon, kaj per tio en la okuloj de la pasiigxinta popolo perfidis la polan regxon kaj la patrujon.

Lesxno trovigxis en malfacila situacio. Restadis cxi tie cxiam tre multaj fremduloj kaj nekatolikoj, gxia administranto subigxis al la fremda regxo, la elmigrintoj kolektigxis en help-tacxmento, kaj en la urbo estis nur malforta sveda garnizono. Estis preskaux antauxdestinite, ke gxi farigxu kolercelo de la popolaj katolikaj trupoj. Tial la logxantoj de Lesxno vivis en kreskanta timo.

Ankaux Komenio sentis la dangxeron. La amikoj, zorgoplenaj pri lia sorto, konsilis al li forlasi la urbon, Hartlib kaj Figulus sendis al li propetojn, ke li fugxu kaj sendu siajn librojn en sekuran lokon. La sveda regxo mem invitis lin en sian bivakon. Sed Johano Amoso rifuzis, kvazaux li mem ne volus konfesi al si, ke la revo, kiu jam preskaux efektivigxis, kusxas denove en ruinoj.

Li ne cxesis esperi. Por ke li klarigu sian opinion pri Polujo, kiun li ne volis perfidi, en frosta maltrankviligxo li eklaboris pri verko, en kiu li volis montri la vojon al pli bona estonteco por la lando, kiu donacis rifugxejon al la Unuigxo. Li titolis sian proklamon Evigila, Polonia! (Vekigxu, Pollando!), sed li jam ne finis gxin. La katastrofo proksimigxis. Tial, kiam aperis sxanco, Komenio forsendis el la siegxita urbo la manuskripton de la verko Orbis pictus en Nurenbergon.

GXuste la Paskan Dimancxon (de la jaro 1656) elmarsxis el la arbaroj, cxirkauxantaj Lesxnon, tacxmentoj de nobelara soldataro, kaj post ili ruligxis amasoj de armitaj vilagxanoj. Hororo ekkaptis Lesxnon. Ekscitita barono Schlichtling devoligis cxiujn civitanojn de la urbo per glora jxuro de fideleco. La garnizono ecx kuragxis kontrauxataki, sed la batalo ne alportis liberigon.

La nokto, malbonauxgure prilumita de brulegoj en la antauxurboj, estis plena de angoro. La urbanoj gardis la bastionojn. Iliaj edzinoj kaj infanoj pregxis sur la placoj.

La mateno ne alportis senpezigxon, male gxi signifis turnigxon al plia malbono. Montrigxis, ke barono Schlichtling, hieraux vokanta pri la konkordo, mem sekrete fugxis. Kiam eksciis tion la ricxaj urbanoj, ili rapide surveturiligis la plej valorajn havajxojn, pagis al si armitan gardistaron kaj rapidis for el la urbo. Dume la siegxantoj malproksimigxis de la urbo, opiniante, ke la muregoj estas atente gardataj. Sed la vico de veturiloj atentigis ilin, ke la urbon obsedis timo, kaj ke ne estos problemo konkeri gxin. Tial ili revenis. La Lesxnanoj estis trafitaj de malkuragxo; ili forkuris de siaj gardolokoj, neniu volis batali. Tra la malantauxa pordego forveturis la sveda garnizono, forkuris la urba konsilantaro, cxiuj, kiuj havis sanajn krurojn, povis savi almenaux la nuran vivon. Komenio ankoraux cxiam kredis je ebleco de amika traktado kun la pola armeo; pro tio li restis kun la familio kaj kelkaj amikoj en sia domo.

La polaj regimentoj invadis en la urbon. La unua tago estis kvieta kaj sxajnis, ke venkos la sana prudento. Tiuj, kiuj restis en Lesxno, penis konvinki la soldatojn, ke ili neniel perfidis kaj ke ili deziras la pacon. Sed la sekvan tagon, la 29-an de aprilo, eksplodis cxe la konkerantoj blinda vengxemo. Hordoj sen disciplino jxetis sin samtempe en la domojn, ili komencis rabi kaj mortigi cxiun, kiun ili trovis, cxu sanulon aux malsanulon. La malamata urbo ekbrulis je pluraj flankoj.

Komenion konsternis la eksplodo de fratmurda malamo. Sed la rebrilo de la incendioj kaj pluvo de la fajreroj, sinkanta en la stratojn, ne permesis plu la meditojn. Li koncedis la fugxon por savi la vivon de siaj familianoj. Ne estis eble kunpreni multajn ajxojn. Kaj tial li igis haste elfosi kavon sub planko de sia logxejo kaj meti en gxin la librojn kaj manuskriptojn, tiujn, kiujn li taksis plej valoraj el sia havajxo kaj kiujn forporti ne eblis. Riskante la vivon, ili fugxis el la urbo kaj per suferplena vojo inter marcxejoj ili atingis sekurejon. Ili rifugxis al proksima teritorio de Silezio, kie ili trovis kasxejon cxe suzereno Venceslao de Budov.

Lesxno brulis tri tagojn.

Por konsoli la korpremitan maljunulon, sinjoro de Budov ekspedis kelkajn rajdistojn kun veturilo al la brulloko en Lesxno. La skribisto, kiu antauxe cxeestis la fosadon de la kavo por kasxi la manuskriptojn, kunveturis. Ili konstatis, ke la domo de Komenio gxis funde forbrulis kaj kun gxi lia tuta posedajxo, cxio, kion li dum la tuta vivo akiris, ankaux la biblioteko kaj la verkoj preparitaj por la preso. En la subplanka kavo ili trovis nur malgrandan parton de bruldifektitaj manuslkriptoj. Ili malgaje revenis.

Per terurigxintaj okuloj rigardis Komenio tion, kio restis el lia multjara laboro. Singarde prenis liaj fingroj folion post folio. Estis tie kelkaj partoj de pansofiaj verkoj, nenio pli. Li demandis, kvazaux li ne volus kredi, kaj la skribisto per moroza vocxo respondis. La metafiziko? Forbrulis. La kolekto de pansofiaj difinoj? Forbrulis. Valoraj presajxoj de la Historio de cxagrenoj? La kolekto de predikoj dum cxiuj jaroj? Ili cindrigxis. Kaj la Trezoro de la lingvo cxehxa? Trezoro kolektata vorton post vorto dum kvar jardekoj? Por cxiam neniigita. La kompatinda maljunulo ekploris. Tiu cxi perdo estis por la cxehxa nacio nekompensebla, kaj tial la aflikto de Johano Amoso estis nekonsolebla.

Li staris en la mondo denove kiel mizerulo. Sed li sukcesis savi vivon sian kaj de siaj familianoj, kaj necesis pripensi, kiel vivi plu.

Reveni al Lesxno estis dangxere. Ankoraux pli dangxere estis resti en Silezio, subigita al la imperiestra potenco. Li devis foriri kiom eble plej rapide de cxi tie.

Komenio unue decidigxis por Frankfurto, kie li estis konata de multaj profesoroj. Por certa tempo li translogxigxis al Szeczin. Sed poste - kiam la informo pri la katastrofo de Lesxno atingis Amsterdamon - li ricevis inviton de sinjoro Lauxrenco de Geer, interpretita de Johano Rulicius. Nur cxi tio redonis al li iom da trankvilo.

Por ses monatoj li ankoraux haltis en Hamburgo, antaux ol estis nete kopiitaj kelkaj partoj de la manuskripto, per kiu li volis prezenti sin en Amsterdamo. Dume li en konciza verketo priskribis la pereon de Lesxno por refuti la falsajn famojn kaj sugesti kompaton de Euxropo favore al mizerigitaj Fratoj el la cxehxaj kaj polaj korporacioj.

Denove li adiauxis la familianojn kaj la amikojn. Kaj en auxgusto li ekvojagxis - sercxi ankoraux unufoje rifugxejon por sia frakasigxinta vivo.

RIFUGXEJO DE MALJUNAGXO

De la jaro 1581, kiam Nederlando sukcesis elsxirigxi el la katenoj de hispanaj Habsburgoj kaj kiam gxi cesis suferi same pro minaco de la inkvizicio, kiel pro monavideco de fremdaj soldataroj, startis la libera lando al disvolvo de la liberigitaj fortoj. La kapabloj kaj kapitalaj ebloj de junaj burgxaj tavoloj kreskigis la bonstaton, kies bazo estis la transmaraj ricxajxoj. Per la nombro de sxipoj Nederlando igxis grandpotenco. La auxtonomio de la civitoj favoris disflorigxon de la industrio kaj de la metioj. Kaj la libereco de la konscienco kaj de la kredo, kiu kostis tiom da sango, faris el Nederlando rifugxejon de multaj viroj, aliloke persekutataj, per kio ankorauxplifortigxis la tradicio de humanisma-reformacia klereco. La nederlandaj burgxoj favoris sciencon kaj arton, cxar ili bone sentis, per kio kreskas ilia juna sxtato interne, kaj kio akiras al gxi estimon en la okuloj de najbaroj. Vivis cxi tie ankaux rememoro pri bonaj kontaktoj de nederlandaj artistoj kaj komercistoj kun Prago, kontaktoj rompitaj per la Blankmonteta katastrofo; tial ankaux iris de cxi tie al Lesxno plurfoje ne malgranda subteno.

Komenio vizitis Amsterdamon jam trifoje (unuafoje antaux 44 jaroj) kaj li amis la urbon, kie - kiel diris Erasmo de Roterdamo - logxas homoj kiel frugilegoj en suproj de arboj. Nun li proksimigxis kun aparte felicxa sento al gxiaj fieraj turoj, enspiris akvan aromon de gxiaj kanaloj kaj gxuis ricxan vivon de la grandurbo en havenoj kaj svarmoplenaj stratoj. Kaj kiam li trovigxis inter la muroj de la domo CXe diamanta rozo, kiun destinis por li komence Lauxrenco de Geer, kiam li eksidis al la tablo kaj dronis en sekura silento, li sentis sin post la tempo de seninterrompa dangxero kvazaux sxiprompulo, kiun pereiga sxtormo eljxetis en lasta momento sur firman bordon, kaj kiu sub la kvietigxanta cxielo ekkonscias, ke li spiras kaj vivas.

La unuaj pasxoj tra la urbo estis necertaj. Li konfesis al si, ke li havas malantaux si jardekon de fiaskoj kaj afliktoj kaj ke li estas cxi tie pro kompato. Sed li renkontigxadis kun honorigo kaj afableco. CXie li trovis malfermitajn pordojn kaj afablan akcepton. La homoj cxi tie pensis klare kaj trankvile kaj scipovis interkomprenigxi per precizaj vortoj. Nia lando favoras la klerecon kaj bezonas kiom eble plej bonajn lernejojn, li auxdis plurfoje. Kiel la urba magistrato, tiel Lauxrenco de Geer interesigxis ne nur pri liaj verkoj didaktikaj, sed ankaux pri la libroj pansofiaj. La honoran profesorecon li ja rifuzis, sed la salajro, kiun ili mezuris al li, ebligis al li baldaux inviti al si ankaux la familion, kiun intertempe elpelis el Frankfurto la pesto, kaj ebligis al li subteni la malricxajn samreligianojn, kiam ili rifugxis al li petante helpon. Li eklogxis poste en la kvartalo Jordaan (nomita tiel laux la nomo Jardin, gxardeno, kiun al gxi donis la francaj hugenotoj), kaj filoj de la magistratanoj venadis al li por privata instruado; cxi tiuj lecionoj baldaux famigxis kaj frekventis ilin ankaux tiuj, kiuj volis konatigxi kun liaj opinioj.

La didaktikaj verkoj el la tri periodoj de lia vivo - en Lesxno, en Elbla,g kaj Sa°rospatak - estis entute pretaj, sed necesis ilin kontroli kaj ordigi. Plejparton de la tago do Komenio pasigis super siaj manuskriptoj kaj tralaborado de la cxapitroj, kun kiuj li ne estis kontenta, poste en kompostejo, en presejoj, cxe lignogravuristoj. Li kontrauxbatalis la lacigxon kaj ne permesis al si ecx ripozon por plenumi la deziron de la gastigantoj kaj samtempe por montri baldaux sian dankemon.

La unua libro, kiun li en Amsterdamo eldonis, estis volumo de la teatrajxoj ScholBa ludus (Lernejo sur scenejo). Svisa pastro Redinger, kiu farigxis sindona sendito de Komenio en eksterlando,rapide tradukis la tutan verkon en la germanan lingvon. Samtempe aperis en Nurenbergo Orbis pictus (Mondo en bildoj) kiel nova tipo de lernolibro, kiu prave vekis ekzaltigxon; Komenio estis nomita "princo kaj kreinto de la klereco". Sed li ne lasis sin delogi per sukcesoj, merititaj jam per la agado en la pasinteco; male, li mem submetis siajn gxisnunajn verkojn al severa kritiko en Ventilabrum sapientiae (Kaptilo de sagxo). Plue li reverkis grandajn partojn de siaj libroj kaj ekigis ankaux la laboron pri nova lernolibro de la latina lingvo, cxiam nekontenta pri la gxisnunaj rezultoj. Havante ricxajn spertojn li scipovis pli bone ol iu ajn alia diveni, kiu el la manuskriptoj atendantaj longajn jarojn la presadon konservis sian vivopovecon, kaj kio restos nur komenco, kiun devos dauxrigi aliaj, pli junaj auxtoroj. En verketo bele titolita Traditio lampadis (Transdono de la torcxo) li vortigis sian didaktikan testamenton, en kiu li vokas la discxiplojn por fini lian verkon.

Grava turnopunkto, montranta, kien li jam venis sur la vojo al rebonigo de la lernejo, farigxis giganta volumo, enhavanta liajn gxisnunajn pedagogiajn verkojn, kunigitajn per klarigo pri ilia ekesto kaj nomita resume Opera didactica omnia. GXi aperis en kvincent ekzempleroj kaj reprezentis nome auxtobiografion de cxi tiu verko, kiun Komenio devis kaj volis prezenti al siaj gastigantoj. La titolan pagxon antauxis lignogravurajxo prezentanta Komenion inter lernejaj scenoj kaj simboloj; gxi vidigis, kian estimon li gxuis en sia cxirkauxajxo kiel malkovrinto kaj solvinto de cxiuj misteroj de instruado. La recenzantoj de la verko denove aprezis, kiel en liaj imagoj la lernejo sxangxigxas el loko de timo kaj malfacilajxoj en gxojigan laborejon de humanismo, kie oni ne nur instruas, sed ankaux edukas al harmonio de plej bonaj homaj kvalitoj. La devizo, kiun li precipe akcentis, estis: Omnia sponte fluant, absit violentia rebus (CXio fluu spontane, sen partopreno de perforto). Kiel dankon por la gastamo li dedicxis la libron al "Okulo de la urboj, al fiero de Nederlando, al plezuro de Euxropo" - al Amsterdamo, kaj en la dedicxo al la patroj de la urbo kaj al la admiralitato li komparis literaturon kaj armilojn: ke ili ne estas antitezaj, se la armiloj estas ilo de la justeco kaj ne de la malamo, se oni uzas ilin ne por la perforto, sed por la defendo kontraux la maljustajxoj. Li klarigis per tio ankaux sian starpunkton, cxar li sciis, ke la cxefan malamikon de la cxehxa nacio, la Habsburgojn, estas eble venki nur per batalo. Militon, profitavidan kaj raban, kiu sklavigas pli malfortajn naciojn aux indigxenojn en transmaraj landoj, li neniam cxesis kondamni. Se homo apartigxas de homo, se homo ne scias toleri homon, se homo furiozas kontraux homo, tio estas evidenta dangxero por la homeco.

Pro la dedicxo de la libro li ricevis ne nur honorajn donacojn, sed ankaux unikan honorigon, ke estis konfidita al li sxlosilo de la urba biblioteko, lokita en la kapelo de sankta Agnesa. Plie la urba magistrato elpetis, ke pentristo Juriaen Owens kreu portreton de Komenio - instruisto de nacioj.

Komenio ecx meze de tiaj sukcesoj ne forgesis tiujn, kun kiuj li vivis multajn jarojn kaj de kiuj disigis lin nur la flamoj de Lesxno. En frua junagxo, li konfesis en letero sendita al la eldonisto Montan, kaptis min sopiro, ke mi sole por mia nacio verku en la gepatra lingvo kelkajn librojn kaj ke mi utilu al gxi tiameniere; tiu sopiro ne forlasis min dum la tutaj kvindek jaroj. Plena de zorgoj li rimarkis, ke la Unuigxo disfalas, se gxiajn membrojn kunigas nek loko, nek ordeno, ecx ne komuna espero. Kaj tial li provis eldoni en Amsterdamo ankaux librojn cxehxajn, kiuj alportas fortigon al la forlasitaj familioj kaj unuopuloj kaj li pensis cxe tio pri tiuj, kiuj restis en la hejmlando kvazaux en arestejo, en Bohemio, Moravio, Supra Silezio, Slovakio. Li cxe tio rezignis pri kia ajn profito, kaj tiel li sukcesis, ke el la nederlandaj presejoj eliris ankaux cxehxaj libroj, kies manuskriptoj eltenis jarojn de militaj katastrofoj, kiel ekzemple eltirajxo el Biblio Manlibro kaj pli poste ankaux Kantlibro, en kiun li envicigis kaj malnovajn tradukojn, kaj ankaux novajn proprajn kantotekstojn. Li gxuste konkludis, ke la vivo, kiu sxangxigxas, bezonas novajn kantojn, ankaux tiujn por tempoj tristaj; li rememorigis la biblian ekzemplon de regxo Davido, kiu ankaux plej multajn kantojn komponis en ekzilo kaj en turmentoj. Kiel poeto li kun amo traktis la gepatran lingvon, ligis prozodion kun rimoj kaj donis al la versoj nacian kaj popolan intonacion.

O by mne muoj ženich věčny°

s milosti° svou sa°m mně vděčny°

poli°beni°m u°st svy°ch poctil

Ho, se mia fiancxo eterna

kun amo sia al mi danka

per kiso de la busxo min honorus!

Venis la tempoj, kiam li ne povis kirasi sin kontraux malgxojaj pensoj, kaj liaj zorgoj pri la estonteco eksonis per Trista vocxo de pasxtisto al dispelita, mortanta grego; kies nostalgio impresis kiel ehxo de Testamento de la patrino, eldonita antaux dek jaroj: Fartu bone, amikoj karaj! Kaj al mi, ne alie ol kvazaux en tombon vi metus min, rerigardu! CXar kvankam spirado mia ankoraux hodiaux restis cxe mi, cxu morgaux restos gxi, ne scias mi. Ecx kiam la unuaj jaroj en Amsterdamo estis nekutime fruktodonaj, plenan koncentrigxon li tie ankaux ne trovis. Lia pasinteco akompanis lin. Baldaux post la alveno lin vizitis kuracisto Daniel Zwicker el Gdansk, ankaux elpelito kaj siciniano, kiu volis provi proksimigxon de la eklezioj. Komenio volis eviti dauxrigon de malnovaj disputoj, sed kiam Zwicker eldonis siajn opiniojn kaj vortigis suspekton, ke Komenio lin almenaux sekrete aprobas, li opiniis grava, ke li por intereso de la Unuigxo purigxu. Li rapide riparetis siajn du polemikojn faritajn antaux dudek jaroj (kontraux Jonaso Schlichtling kaj Melchior Scha"fer) kaj skribis pliajn; temis precipe pri la problemo de supereco de la homa intelekto super la Skribo kaj pri la demando de homeco de Kristo; nur nun publikigis Komenio ankaux flugfolion, kiun li iam ricevis de la polaj nobeloj en Lubeko. La polemiko kun Zwicker plilongigxis kaj tio devigis Komenion revizii tutan sian rilaton al la socinianoj, ke estu klare, ke li jam antaux longe proklamis sian malkonsenton kun ilia instruo. Necesas diri, ke tiu cxi tipo de polemiko ne apartenis al la plej fortaj bataliloj de Komenio. Kvazaux li devus batali kun siaj propraj duboj kaj kvazaux li ektimus esti suspektata pri kontaktoj kun tio, kion oni gxenerale nomis "verko de diablo", li vidigis en la respondoj al Zwicker malpaciencon kaj ekscitigxon kaj tute escepte li uzis ecx tre durajn kaj malgxentilajn vortojn.

Li sendube estis ekscitita de tio, ke li devas dedicxi tiom da energio al tiuj cxi purigaj disputoj, kaj dume la politikaj cirkonstancoj en Euxropo evoluis tre malfavore kaj li ne havis la povon influi ilin. Por certa tempo sxajnis, ke Rakoczi, kiu invadis en Polujon, havos sukceson. Sed kiam neatendata malamikeco de Danujo forkondukis la svedojn el la batalejo, Rakoczi izoligxis en la batalo kaj devis fugxi. Lia soldataro farigxis militakirajxo de tataroj kaj estis fortrenita al Krimeo, nur li mem kun areto da fideluloj sukcesis trabatali al si la vojon hejmen. Komenio tuj skribis emfazan peton al Cromwell, kiu promesis peradon, kaj turnigxis ankaux al la turka sultano; sed tiu, cxagrenita, ke Rakoczi agis en Polujo sen lia scio, persistis pri lia detronigo. Iom pli poste mortfalis Georgo Rakoczi en vana batalo kontraux la turkoj, kaj per tio estis entombigitaj cxiuj esperoj je la fina venko de cxi tiu dinastio, tiomfoje profetitaj kaj de Johano Amoso subtenataj.

La stranga maljunulo el Lednice Nikolao Drabi°k tamen ne cxesis sendi siajn profetajxojn al Amsterdamo. Komenio ordonis al unu de siaj helpantoj, ke li cxe speciala kunveno en Lednice ekzamenu la verdirecon de Drabi°k; sed li sciis, ke tiuj cxi profetajxoj estas parto de religio de popolamasoj, por kiuj la hxiliasmo, kredo pri alveno de Kristo en la mondon, estis garantio, ke Dio helpas al la suferantoj. Li sciis, ke la tuta lia cxirkauxo, tiomfoje trompita per promesoj de potenculoj, revivigas sin almenaux per espero, cxerpata el fontoj tiom malfortaj. Li do preparis por preso libron, en kiu li resumis la profetajxojn de Kotter, Poniatowska kaj de Drabi°k kaj titolis gxin Lux in tenebris (Lumo en tenebroj): li volis eldoni gxin en minimuma eldonkvanto kaj esperis, ke li per gxi klinos la menson de la regantoj al la flanko de justeco. Sed la eldono de tiuj cxi revelacioj enkondukis lin en pluan labirinton de suferoj kaj malfacilajxoj; multfoje poste li devis klarigi, ke li estas nur tradukisto kaj interpretisto, kaj li devis eniri en polemikojn, el kiuj plej multe dolorigis lin la disputo kun iama discxiplo, profesoro Nikolao Arnold. La maljunagxo ne aldonis al li galon, nek vantemon; volonte li proponis, por ekzameni, cxiujn siajn librojn kaj manifestis sian komplezon akcepti, ecx estante centjara maljunulo, cxiun honestan konsilon.

La profetajxoj neniam por li estis mesagxo, antaux kiu la kristano metas la manojn, en pacienca atendado, en la sinon. Tial, kvankam li ankoraux tradukis la revelaciojn de la tajloro Stefano Melisx el Lesxno, li turnis sin per speciala verketo al la germanaj princoj, por instigi ilin al korekto de la vestfalia paco. Tio ankaux estis kauxzo, pro kiu li sendis fidelan Johanon Redinger kun la libro de revelacioj al Ludoviko la XIV. kaj iom pli poste al la granda veziro en turkan bivakon apud Mohacs.

Kiam Redinger felicxe revenis, Komenio gxuste estis finpresanta novan volumon titolitan Lux ex tenebris (Lumo el tenebroj). Li ne destinis la libron por la publiko; sed li dedicxis gxin al la imperiestro Leopoldo - kun peto, ke li finu la pekojn de sia dinastio per akto de justeco, al la papo Aleksandro VII - ke li vekigxu el la ebriigxo kulpita de flatado, antaux ol li suferos pro Dia kolero, al Ludoviko XIV - ke li kunvoku koncilion por resanigi la eklezion, kaj ankoraux al ceteraj regantoj kaj princoj. En la enkonduko deklaris Komenio eksplicite, ke li volas neniun ofendi, sed ke li deziras nur, ke la nacioj finfine veki^gu kaj kunigxu por elradikigi la pereigan malamon.

CXiuj tiuj cxi agadoj, ecx eble plej frenezaj, atestis pri tio, ke Komenio scipovis levi sin super la kompaton pri suferado de la propra nacio kaj ke li komprenis, ke la tuta Euxropo estas en dauxra dolora krizo. Pri tio, ke li scipovis kompreni ankaux la maljustajxojn, ecx se gxi okazas al iu fora gento aux al iu eklezia tuto, atestas lia indigno, kiam la saksa duko Karolo Emanuelo II komencis en Piemont kruele persekuti la sekton de valdenanoj. Krom busxa raporto Komenio sciigxis pri tiu sanga maljustajxo el la verko de Jean Le°ger, kiu per tio sukcesis veki interesigxon pri la opresatoj en Svislando, en Nederlando kaj en Anglujo. Komenio enigis tiam tiujn cxi okazajxojn en sian

Historion de cxagrenoj, kaj kiam preskaux la tuta eldonkvanto de la libro forbrulis en Lesxno, li denove envicigis la raportojn de Le°ger en novan eldonon de la libro en Amsterdamo. Kun Jean Le°ger li poste amikigxis kaj tiu en sia libro reciproke dedicxis sian honoran rememoron al Komenio.

Johano Amoso estis en tiu tempo ofte malsana kaj multfoje li jam timis, ke li devos adiauxi la vivon. Sed lia spirito defendis sin kaj la volo sin strecxis. Unu el la plej fortaj ligoj, kiuj lin tenis cxe la vivo, estis la sopiro, ke li povu transdoni al la mondo verkon, de kiu li atendis plej multe, dum jaroj kasxe preparitan kaj korektatan GXeneralan konsulton pri la rebonigo de la homaj aferoj."

Li atendis, cxu venos en Euxropon almenaux iom pli favoraj kondicxoj por tio, ke lia verko aperu, kaj ke liaj sugestoj realigxu. Sed li atendis vane; montrigxis, ke la akordigxo de la regantoj estas neebla kaj ke ecx la armiloj de justuloj ne povas forigi la regadon de maljusteco kaj opreso. Do sur kian fundamenton li povis starigi sian konstruajxon de la nova humanismo ol sur imagon de alveno de miljara paco, kiu nur poste certe permesos enkonduki en la vivon cxiujn intencojn pri la granda internacia interkomprenigxo?

Nur kiam li finis la sepdekan jaron, printempe de la jaro 1662, li konfidis al la presisto almenaux du partojn de GXenerala konsulto en la latina lingvo. Tiam li ricevis tristan sciigon, ke mortis tiu, kun kies sugestoj estis senpere kunligita la estigxo de la verko kaj pri kiu li dum sia laboro ofte rememoris, amiko malproksime, sed pli ol aliaj sindona kaj fidela, Samuelo Hartlib.