REBONIGO DE LA HOMAJ AFEROJ

Al la lumoj Euxropaj, al viroj doktaj, piaj, eminentaj ... dedicxis Komenio la GXeneralan konsultoni0, verkon, en kiu li auxdacis la plej altan suprenlevigxon. Li pensis pri gxi dum cxiuj pasintaj jaroj, li laboris super gxi, plejparte sekrete, plenumante aliajn devojn, li volis eksciti per gxi la mondon por komuna batalo kontraux la homaj konfuzoj. Li agnoskis, ke tia laboro superas la fortojn de unuopulo; sed la sento de respondeco por la homaro ordonis al li, ke li entreprenu tiun taskon. Jen, mi, la plej eta el cxiuj, eliras, havante sopiron alporti al la mondo aux novan torcxon aux almenaux novajn fajrerojn...

Se li devus elsercxi, kie ardigxis la unuaj el la fajreroj, li devus reveni ien en la infanan agxon, kiam lia sentiva animo varmigxis en la atmosfero de la Unuigxo de cxehxaj fratoj. Tie cxiuj edukadis sin reciproke, simplaj kaj piaj homoj faris mallonge post fondigxo de la Unuigxo el la edukado kaj el la seninterrompa prefektigxado aferon de la tuta komunumo. Frateklezia pastro estis egalrajta kun la kredantoj, sed plie li plenumis instruistan mision. La edukado estis ligita kun disciplino, al kiu submetigxis cxiuj ekde la infana gxis la maljunula agxo, la servutuloj same kiel la nobeloj, konfliktoj estis forigataj per frateca maniero. Dum la obskuraj tempoj de forkuroj kaj ekziloj kreskis en li imagoj, kiel utili per la edukado al la nacio kaj al la tuta homaro. Kaj la ideo de edukado farigxis la fundamento de la grandioza plano pri rebonigo de la tuta mondo.

Post kiam li alportis el Anglujo la verkon Lumo de vojo, en momentoj forsxiritaj de aliaj devoj, li provis tralabori siajn opiniojn kaj devizojn en pli detalajn analizojn. Jam en la Didaktiko li bazigxis sur la principo: Nenio ekzistas en la mondo, kion ne povus kompreni homo, dotita per sensoj kaj per prudento. La edukado farigxis por li rimedo de iom-post-ioma turnigxo al pli bona futuro; gxi povis garantii belajn rilatojn inter la homoj, okupigxantaj pri fruktodona kaj utila aktivado kaj gxojantaj pro cxarmoj de la vivo. La unuaj pagxoj de la verko, kiu diskreskis en sep librojn, estigxis jam en Elbla,g, la pluaj en Lesxno kaj en Hungario. Komenio preparis la verkon en sekreto, cxar li deziris, ke gxi tiam, kiam gxi aperos - heligu la tenebron kiel fulmo. Li sciis ankaux, ke multaj aferoj povus veki kontrauxstaron; tial li konfidis al la presado singarde provizore nur la unuajn du partojn.

La unua parto, Panegersio (GXenerala vekigxo el songxo), determinis la fundamentan taskon. La homajn aferojn arangxas la scienco, religio kaj politiko, diris en gxi Komenio; sed cxio cxi difektigxis kaj malbonigxis. La scienco ja naskigxis pro sopiro pri la vero, sed eraroj kaj fendoj en la ekkonado malebligas atingi gxin. La religio devis garantii bonon en la mondo, sed gxi ne plenumis la atendojn, cxar en tiu aspekto, al kiu gxi evoluis, gxi malkoincidas kun la Dia karaktero. La sociaj formacioj estigxis, por ke estu juste administrataj la aferoj; sed anstataux la ordo regas kvereloj kaj tiuj kondukas al militoj. La homoj kondutas unuj al aliaj pli malbone ol bestoj. Sed ke ili deziras la rebonigon, tion atestas lernejoj kaj libroj, eklezioj kaj sektoj, diversaj sxtataj formoj kaj legxoj. Sed ankaux tiel cxio sencxese malbonigxas. Tial necesas provi progresi per novaj vojoj, kiuj devas esti simplaj kaj libervolaj. Al sincera konsulto pri tio cxio invitas la auxtoro cxiujn homojn sendiference.

En la dua parto, Panauxgio (GXenerala klereco), Komenio pliprecizigas, ke la rimedo de la rebonigo devos esti la sagxo, kiu efikos prosperige kiel la lumo.

Pansofio, kiun li lasis gxis nun en sekreto, devis montri filozofian sistemon kiel sxlosilon al konvena kaj sistema edukado kaj al la rebonigo de malbonaj ordoj. Kaj kvankam por li la naturaj fenomenoj estis nur reflektigxo de la Dia povo, li volis koni iliajn kauxzojn kaj postsekvojn; li kredis al potenco de la scienco, ne timante aserti, ke la atendata ora epoko estas epoko de la prudento.

En pluaj partoj de la GXenerala konsulto li klarigis, kiel eblas akiri sciojn kaj kiel cxiuj homoj povus interkomprenigxi. GXenerala edukado, tio signifis komunan klerigadon de cxiuj, en cxio, per plena kaj gxusta maniero, por ke ni vere estigxu homoj. La unuecon kaj la tutecon de la mondo li aparte akcentis. Maljuste do agas kontraux la homaro tiu, kiu ajn serioze deziras, ke bone ne fartu la tuta homaro... La mondo estas nia komuna kaj unika sorto.

Komenio bone sciis, ke lia verko bezonas la epokon, kiu gxin akceptus trankvile kaj indulge. Tio rilatis precipe al la sesa parto, \ Panorthosio (GXenerala rebonigo), kiu devis farigxi instrukcio, kiel elradikigi rapide kaj defundamente la grandan Babilonon ... konsistantan el senfinaj trompoj, perfortoj kaj konfuzoj, por ke jam estigxu sur la tero bildo de regxolando cxiela. Tion oni povas atingi nur tiam, kiam estos rebonigitaj universale cxiuj kaj en cxio. La obstaklojn li vidis ne sole en la kondicxoj publikaj, sed ankaux en antauxjugxoj, en la apatieco, en partianeco por cxio propra kaj malamao al cxio fremda. Paradizo de la gxojo ne povas esti fondita per violento. La homa naturo denaske, li sciis bone, preferas esti gvidata ol trenata, kontraux cxia ordonado nia menso sentas subkonscian spitemon. Li venis al vere kuragxaj ideoj: Ni devas celi senkondicxe al tio, ke la homa gento revenu al la libereco de pensado, la libereco religia kaj al la libereco civitana. La libereco, mi asertas, estas la plej brila posedajxo, kreita samtempe kun la homo kaj de li nedisigebla... Konduku ni la homon, se eble, al la libereco! - liberiginte lin de cxiuj ordonaj dogmoj, kultoj kaj obeoj! Tio estas pensoj, kiuj sonas kvazaux elparolitaj hieraux. Kaj prave li demandas, cxu eblas publikigi ilin en la tempo, kiam la regantoj sian regadon super la animoj de siaj regatoj ankoraux pli fortikigas.

Same kiel li deziris en la fako de filozofio anstatauxigi la herezojn, konjektojn kaj perfortadon de la prudento per scienca kono de la aferoj, kiel li volis, ke anstataux la sektoj, malamantaj unu la alian, dominu gxenerala kaj vera kristana religio, tiel li postulis de la politiko, ke gxi garantiu al la homoj la pacon kaj kiel gxiajn monstrojn li deklaris la despotismon, anarkion, perfortojn, karcerojn, ekzekutojn kaj militojn. Por la plej supera direktado de cxiuj aferoj li proponis establi tri arbitraciajn korporaciojn: ili devis esti korporacio de lumo por aferoj de filozofio, monda konsistorio por aferoj ekleziaj kaj paca tribunalo por aferoj politikaj (kiun jam ducent jarojn antauxe proponis la cxehxa regxo Georgo el Poděbrady).

Sed la rebonigon, li instruis, devas cxiu komenci cxe si mem, poste oni dauxrigos en la familio, en la lernejo kaj en la sxtato. Por ne doni eblon reveni al la malamikeco kaj al militoj, necesas forigi la armilojn... Kion fari per la fusiloj kaj kanonoj? Mi respondas: La fusilojn oni uzu kontraux rabobestoj, dum el kanonoj oni fandu sonorilojn por kunvokado de la popolo aux muzikilojn ... Tio estis pli poetaj fantazioj ol la politikaj planoj, sed por ili necesis multe da kuragxo kaj kapablo altigxi super la krudan realecon. Sed en aliaj konkretaj imagoj li manifestis profundan komprenon por la sociaj rilatoj. En la senco de la Biblia principo kiu ne laboras, tiu ne mangxu, li volis, ke en la sxtato cxiu okupigxu pri utila agado. La laboro por li ne estis puno por la peko de la unuaj homoj, sed digna instrumento por fari la mondon pli bela. Tial la estonta sxtato estu sen almozuloj, sed ankaux sen monopoloj, per kiuj kelkaj homoj forprenas de aliaj panon de la busxo, sed ankaux sen denuncantoj, tiu plej pereiga speco de homoj. Li priskribis zorgon pri publikaj vojoj kaj pri vojagxado de junaj homoj, li proponis instrukciojn pri vestado. Li antauxsentis kaj skribis, ke la sxtato ne farigxos Dia regxolando sur la tero, kiso de paco kaj de justeco antaux ol elcxerpigxos la malfelicxa fonto de la konfliktoj, la MIA kaj la VIA. Per tiaj imagoj li lasis sin porti al la vizioj, per kiuj li ege antauxiris cxiujn eblojn kaj songxojn de siaj samtempuloj. Tial cxi tiu lasta reformacio, kiun ni sopiras, forvokas cxiujn homojn de la partianeco kaj la sekteco kaj cxiujn amasigas en estularo de la mondo... t.e. ne esti nur platonanoj, aristotelanoj, stoikuloj ktp., sed filozofoj, ne esti luteranoj, kalvinistoj, papanoj ktp., sed kristanoj; ne auxstrianoj, hispanoj, francoj ktp., sed egalrajtaj civitanoj de libera tutmonda sxtato; kie ajn kiu estu, li estu egale libera persone kaj egale servanto de la socio.

Prave scipovis imagi Komenio, kia malamikeco levigxus kontraux tiaj meditadoj. Li do prokrastis la finan redaktadon kaj laboris pri aliaj libroj. Sub la impresoj de la tiutempaj malkovroj li adaptis sian antauxan Fiziko-n kaj sxangxis en gxi cxefe la eksplikon pri la homa korpo laux la malkovroj de Harwey pri la cirkulado de la sango. Kiam li preparis por nova eldono sian Labirinto-n, li aldonis al la scenoj priskribantaj la bildon de la mondo ankaux priskribon de sxtormo, kiel li spertis gxin dum sia sxipado al Anglujo. Li ankaux ekvilibrigis sian rilaton al Koperniko. En la verko Lexicon reale pansophicum (Pansofia vortaro) li rekonis cxe la temvorto Planedo almenaux nerekte la teorion de Koperniko: Planedo, suna astro, kiu havas la Sunon kiel sian centron... Diversaj fazoj de la planedoj, kiuj malkreskas kaj plikreskas kiel la Luno, montras, ke la planedoj de si mem ne estas ardantaj, sed reflektas la sunlumon...

La burgxoj kaj metiistoj en la kvartalo Jordaan vidadis cxe vesperigxo majestan figuron de la cxehxa filozofo, kurbigitan de la maljuneco, kiel li post la tago plena de laboro promenas lauxlonge de la kanalo. Sporade kun li promenis lia silentema grizhara edzino; de tempo al tempo alveturis la adoleskanta filo Danielo el la lernejo en Leuwarden aux iu el la amikoj, kiujn gvidis Komenio en la havenon, sed ankaux en gastejon por trinketi bonan vinon. Sonorilludo de la pregxejo Westerkerk lin ankoraux cxiutage invitis plenumi la devon de predikisto. En tiu cxi pregxejo estis ankoraux dum lia restado entombigita granda pentristo, kiu vivis en la sama kvartalo; pri unu el liaj portretoj oni asertas, ke gxi povus prezenti Komenion. Tio estis Rembrandt.

La sopiro de Komenio pri la paco estis en tiu tempo vundata de malamikeco inter la landoj, al kiuj ambaux ligis lin dankema amikeco, inter Anglujo kaj Nederlando; la milito, por certa tempo forpelita antaux dek jaroj, eksplodis kun nova forto kaj kauxzis al ambaux grandpotencaj landoj nemezureblajn damagxojn. Tial, kiam la reprezentantoj de ambaux landoj kunvenis en Breda, por provi kontrakti la pacon, opiniis Komenio sia devo, ke li helpu sukceson de la paca traktado. Li rapide skribis specialan verkon, kiun li simbole titolis Angelus pacis (Angxelo aux Sendito de la paco) kaj li mem veturis en Bredan, por transdoni gxin al la delegitoj de ambaux landoj. Tiuj, kiuj en la tempo de grandaj enspezoj fare de hindaj korporacioj, jam kutimigxis pensi en ekonomiaj nocioj kaj ciferoj, probable miris pro bibliaj alparoloj de la maljuna pastro. Sed kiu legis iliajn liniojn pli profunde, vidis, ke la verkisto bone analizis la veran bazon de la konfliktoj. Al Amsterdamo, same kiel al Londono, al Venecio kiel al Lisbono li rememorigis la pekojn kaj fortimigan punon de Tiro (Tyros), iam la plej fama havenurbo en la mondo, kaj li sentime predikis al ili: Venos tempo, kiam via spekulado kun cxiuj regxolandoj de la mondo estos trafita de la sorto... Ne estas eble amasigi trezorojn por privata prospero, sed estas necese pensi pri gxoja vivo de cxiuj. Benata epoko, se la sorto permesos vidi gxin iam. Kaj en tiu cxi spirito li kuragxigis la delegitojn: Se vi defendos komune la komunan aferon de la libereco, kie estas dotajxo de la homa naturo, kiu venkos vin?

En la sama tempo li zorgis ankaux pri la traduko de Biblio en la turkan lingvon kaj kun respektoplena delikateco li invitis en la enkonduko la reprezentantojn de la islamo al konatigxo kun la kristanaj libroj. Interesis lin jam nur planoj pri principa solvado de la monda situacio kaj la etaj kvereloj de teologoj lin lacigis. Li proksimigxis al la opinioj, ke atingi kontentigxon eblas nur per absoluta absorbigxo en la kredo, kaj ke plej multe valoras la vereco de persona rilato al Dio. En Nederlando cxi tiu konvinko, nomata pietatismo, trovis multajn adeptojn. Precipe grandan impreson je Johano Amoso havis francino Antoinette Bourrignon, kiu deziris, ke anstataux cxiuj eklezioj establigxu komunumo de kredantoj sen pastroj. SXiajn leterojn tradukis al li Pierre Serrurier, valona protestanta predikisto, eksigita el la eklezio pro hxiliasmo, al kies verko pri Descartes ligis Komenio sian anoniman kritikan mediton pri filozofiaj metodoj de Descartes.

La ideoj pri la religio, kondukanta en la profundon de la animo, rezultigis kortusxan verkon Unum necessarium (Unu necesajxo), enskribita en dedicxo al Ruprecht Palatinata, servanta cxe la angla kortego. En la unuaj pagxoj Komenio konfesis sian lacigxon pro sencxesa sercxado kaj perdado de la esperoj. Tio ja ne povas esti la homa destino, li konjektis, kial alie Dio metus en nian internon tiom da neniigebla sopiro? Ni devas eliri el niaj labirintoj. La kauxzoj de cxiuj konfuzoj bazigxas en nia nesciado distingi en la vivo la necesan disde la nenecesa. Kaj tial li konsilis al la leganto: Trovu la felicxon en si mem. Tenu vin nur cxe plej bonaj libroj, por ke vi evitu la distritecon. El labirinto de legxoj vin savos la simpla vorto de Kristo: Amu Dion kaj vian proksimulon. La militon, revenis li al la dolora temo de sia vivo, necesas rifuzadi kiel ion bestan, cxar por la homoj konvenas la humanismo, kaj la kvereloj povas esti finitaj per jugxo gxuste gvidata. Li akuzis la religion, ke gxi ne disponigas la konsolon, cxar gxi mem jam farigxis labirinto pli ol iu ajn alia en la mondo. La sektoj kulpigas sin reciproke pri la herezeco. CXe kiu flanko staras la vero? Reveni al Kristo - jen la gxusta vojo el la angoroj.

Dum mia tuta vivo mi estis viro de sopiroj, konfesis Johano Amoso. Mi mem falis en multajn labirintojn. Mia tuta vivo, rememoris li, estis migrado, kaj mi ne havis patrujon ... neniam kaj nenie mi havis konstantan logxejon. Kio restas post tiom da labirintoj antaux la forpaso el la vivo? La lasta okupo de mia vivo estos, ke mi lernos formorti de cxi tiu vivo kaj naskigxi por la venonta, tekstis lia decidigxo.

Sed la kvieta rezignacio, per kiu spiras la pagxoj de cxi tiu testamento de la koro, ne estis rezulta melodio de la lastaj jaroj de Komenio. Kiam aperis sxanco, li eldonis ankoraux verkon skribitan antaux kvarono de jarcento en Anglujo, Vojo de lumo, kaj en la antauxparolo li dedicxis gxin al Regxa dokta societo en Londono; li auxdacis riprocxi al gxi troan intereson pri la demandoj natursciencaj kaj instigis la societanojn al la zorgo pri la veroj, kiuj estas en ni kaj ekster ni, estras la mondon. La enhavo de Vojo de lumo estis posta klarigo de multaj liaj klopodoj. Mi devas rekte diri klare, legis oni tie, ke la cxefaj politikaj teorioj, sur kiuj apogas sin la nuntempaj regantoj de la mondo, estas perfidaj marcxoj kaj la propra kauxzo de sxanceligxanta kaj pereanta stato de la mondo. Sub la dedicxon li enskribis: Unu el la humilaj viroj de sopiroj, oldulo Komenio, kies vivo finigxas en doloroj kaj jaroj en gxemado.

Efektive li ofte estis malsana, ecx plurajn monatojn, kaj tiam li gxojis, se lin elsercxis iu el la discxiploj aux iamaj kunlaborantoj, kia estis precipe Magnus Hesenthaler el Tubingo. Plezurigis lin, kiam li eksciis, ke lian Pordegon de lingvoj oni eldonis, kvankam sen nomo de la auxtoro, ecx jezuitoj en Prago. Kontrauxe lin kolerigis la polemiko kun profesoro Samuel Maresius de Gromingo. Ambaux viroj estis pasintece amikoj, kaj kiam Komenio presigis la unuan parton de

GXenerala konsulto^, li veturis kun gxi al Maresius; tiam lin Maresius, lauxdevene franco, kuragxigis, sed post certa tempo lin tre akre atakis pro "monstra revo pri religia akordigxo" kaj ecx pro lia GXenerala rebonigo, gxis tiam ne eldonita. Komenio kolerigxis, ke Maresius ne diris al li la objxetojn rekte, kaj li alvokis Maresiuson al repacigxo. Sed la varmsanga Maresius supersxutis Komenion repage per kalumnio kaj moko; li asertis, ke lia pansofio estas trompo, kaj ke Komenio helpe de tiu cxi trompo cxantagxas siajn protektantojn, liajn klopodojn li nomis "perversa fervoreco."

Komenio rapide ekprenis plumon, por defendi sin; sed la febro gxin elsxiris el lia mano. Ree li estis adiauxanta la vivon. Timante, ke li ne plu havos eblon fini la respondon, li lasis Maresiuson al la jugxo de konscienco kaj provis almenaux en konciza supervido amasigi siajn rememorojn pri sia vivo-vojo, por ke montrigxu vereco kaj honesteco de liaj agoj; li priskribis precipe, kiel li estis kontraux sia volo elirigita de Hartlib el la ombro de privateco antaux la publikon kaj per kiuj taskoj li estis sxargxita pro petoj de aliuloj prospere al la tuta mondo.

Liaj detalaj taglibroj, bedauxrinde, perdigxis. Tamen, en Polujo, konservigxis manuskripto kaj koncepto de la verko nomita Clamores Eliae (Vokado de Eliaso), kie Komenio dum la lastaj kvin jaroj de sia vivo enskribis la iniciatojn; li tien algluadis diversajn aldonojn kaj kun menso ofte jam erarvaganta, per mano malfortigxanta de alta agxo kaj de malsanoj, li notis ideojn pri granda reformo de la mondo. Ankaux en cxi tiu verko li turnis sin al cxiuj registaroj, nacioj kaj eklezioj, per afabla agado li volis por ili gajni ecx la papon kaj la jezuitan ordenon, kvankam alie li restis fidela al la instruo de Hus. En rolo de nova profeto Eliaso li anoncis al la mondo, ke Vespero de la mondo venis, granda Sabato, horo dekunua kaj ke do estas necese forigi cxiujn konfliktojn, atingi interkomprenon kaj por fina kaj konkorda unueco eduki la homon senigitan de cxiuj katenoj. La korporacion de lumo li vidis en tiu cxi verko sesii iam en Amsterdamo, alifoje en Prago. Liaj notoj havas iam trajton teologian, alifoje filozofian kaj poezian, kelkfoje ili falas en neklaran mistikon, sed alifoje denove tra ili ekbrilas bildoj de klare vidata estonta mondo, kies alvenon devas helpi cxiu homo, kiu eksentas en si la Dian inspiron.

(En la dedicxo, hazarde ligita al tiu cxi volumo, estas propramana enskribo de Komenio, rajtiganta difini lian precizan nomon. Li subskribis sin Johano Amoso, komencis skribi Ko-, trastrekis tion, kaj poste li alskribis Segesx Nivnicky°, laux patro nomata Komenský.)

En la lastaj jaroj estis por Komenio senpezigxo, ke Petro Figulus estis laux lia peto elektita senioro, kaj sekve ankaux la kapo de la cxehxa brancxo de la Unuigxo. Sed ankaux tiu konsolo ne estis al li permesita, cxar en januaro 1670 falis sur lian animon pezo de nova tombosxtono: Figulus antauxis lin en la morto. Komenio denove farigxis episkopo kaj alvenis al li nova zorgo pri la Unuigxo, kaj ankaux pri la vidvinigxinta filino kun kvin infanoj.

Sed lia menso ne estingigxis. Li revis ankoraux pri novaj libroj, kiujn li volis dedicxi al sia patrujo. Kaj kvankam li jam atingis sian sepdek okan jaron, li igis sercxi novan materialon pri la historio de la Unuigxo, li skribis en Slovakion petante pri gxi, li deziris kolekti la verkojn de Mili°č de Kroměři°ž kaj sinodajn aktojn de la pasintaj tempoj.

Neeldonitaj verkoj rebonigaj restis lia granda doloro. Li vidis kun teruro, ke li apenaux finos ilin, kaj plenigis lin tragika sento, ke li ne realigis ilian eldonon kaj ke tiel li ne ekparolis al la mondo per tiom averta kaj stimula vocxo. Tial li foje venigis al sia lito la filon Danielon kaj devoligis lin per solena jxuro, ke li kun sia helpanto Kristiano Nigrin prizorgu laux liaj manuskriptoj kaj malnetajxoj prilaboradon kaj eldonon de cxiuj partoj de la GXenerala konsulto.

En oktobro 1670 li estis trafita de nova atako de suferiga malsano. En longaj tagoj kaj noktoj li ofte vidis antaux si la pasintecon, en kiu li per kruda vivo kaj per sencxesaj turmentigxoj elacxetis la novajn ideojn, per kiuj li volis utili al la mondo. CXu lia tuta penado ne estis vana? La duboj estis malesperigaj.

La vivo jam ne povis respondi al li.

La 15-an de novembro (laux reformita kalendaro la 25-an de novembro) de la jaro 1670 Johano Amoso Komenio mortis en Amsterdamo.

Post unu semajno li estis entombigita sub la pavimsxtonoj de valona pregxejo en Naarden.

Kun lia vivo estingigxis ankaux la restintaj esperoj de la cxehxaj ekzilitoj, kiuj estis enkorpigitaj en li pli ol duonon de jarcento.

TRANSDONO DE LA TORCXO

La vivo de Johano Amoso Komenio estas per si mem granda homa verko; gxi estas rava bildo de lia heroa volo, kiu venkis tiom da malfelicxoj kaj malfacilajxoj, ke tio estas preskaux nekredebla.

Li nomis sin viro de sopiro. Tio signifas, ke li estis homo de malkontenteco kaj de eterna sercxado, pasie sopiranta pli bonan vizagxon de la homaro. Atestas tion ne nur lia verkaro, nombranta 250 laborajxojn, sed ankaux la brava historio de lia vivo, kvankam gxi en la batalo kontraux la egoisma kaj la perforta mondo devis finigxi per tragika malsukceso.

Lia universala spirito, ampleksanta la homan klerecon ekde la medicino gxis la astronomio, de la poezio kaj muzika edukado de infanoj gxis la administrado de sxtato, trovigxis multfoje sur la krucvojoj de la epoko, sur kiuj la scienco karambolis kun la religio. Kvankam per sia eduko kaj naturo li ankris en humileco de la kredo, per nelacigebla laboremo de la spirito kaj per fido je la homaj kapabloj li enkorpigis en si la mision de sciencisto; de tempo al tempo tiuj cxi du pozicioj de lia animo koliziis, precipe tiam, kiam li kiel pastro devis obei konservativan koncepton kaj kiam la scienca pasio lin turnis kontraux li mem. Li tamen ne povis kaj ne kapablis apartigi la sciencon disde la teologio; sed li estis granda ankaux en siaj eraroj; kaj estas honorinde por li, ke li ne defendis sin kontraux la duboj pri legxoj sxajne nerefuteblaj, kaj kie ajn li vidis la falsecon, li rifuzis gxin kaj fordonis sian tutan vivon al la laboro pri iniciatoj tiom grandegaj, ke li ecx mem ektimis ilin. Ni precipe devas aprezi, ke li sencxese okupigxis pri imagoj de kompletaj verkoj kaj sistemoj, kiajn gxis tiam ne havis ecx nacioj kun multe pli malnova kultura tradicio, kaj li ekde la komenco enspiris al la cxehxa scienca klopodo insistan tendencon al demokratieco kaj al konkretaj problemoj de la vivo. Kio do signifas esti kulturata cxiuflanke? Tio signifas ne por ekstera sxajno, sed por la vero, kun sekura utileco por si kaj por la venonta vivo. Li deziris, ke tiu, kiu estas klerigata kaj edukata, estu ne scivolemulo , sed doktulo, ne babilemulo, sed elokventulo, ne memlauxda komencanto de laboro, sed kapabla plenumanto de laboroj, ne masko de honoro, sed la honoro mem. Lia devizo estis: Aktiva vivo estas vera vivo, pigreco estas tombo dumviva por la homo. Lia hxiliasmo, t.e. kredo pri alveno de miljara regno de Kristo, ne signifis por li pasivan atendadon, sed viglan preparadon kaj insistan plibonigadon de cxiuj homaj aferoj. Li vivis preskaux seninterrompe meze de humiligaj kaj malamikaj historiaj faktoj, sed li ne subordigxis, ne cedis, li klopodis trovi kauxzojn de la mankoj kaj eraroj kaj li ne cxesis sopiri, ke li povu meritigxi pri la unuecigo de la homaro.

Kiam li mortis, sxajnis unue, ke per lia morto finigxis ankaux cxiu lia signifo. Danielo kun siaj helpantoj ne povis plenumi sian jxuron, donitan al la patro, cxar Komenio, kvankam li mem estis antauxinto de la renesanco, estis forgesita de la renesanca epoko, kaj pri liaj planoj kaj rebonigaj proponoj neniu interesigxis. La kontrauxreformacio klopodis mutigi lian vocxon, kaj parto de tiu klopodo estis ankaux ekzekuto de la viro, kiu farigxis kelkfoje ombro de Komenio, de Nikolao Drabi°k. Al pli ol okdekjara maljunulo oni en Bratislava dehakis kun la kapo samtempe la dekstran manon kaj poste oni elsxiris lian langon, kaj kun la korpo estis bruligitaj la manuskriptoj kaj libroj, eldonitaj de Komenio, tio cxio tial, ke - vocxis la verdikto - "li atakis majestularon, hontigis la regantan dinastion kaj la sanktan romanian imperion, la regnestron li nomis morta tombomonumento kaj lian familion generacio de vipuroj, per kio li provis ribeli kaj konspiri kun dangxero por la tuta kristanaro." CXi tiu kruela fino de Drabi°k justigas ne nur liajn profetajxojn, sed ankaux la librojn pri revelacio de Komenio; gxi montras, ke tio estis tre efika maniero de batalo, kaj tiuj, kontraux kiuj gxi estis adresita, gxin vere timis. Do tio devis esti ankaux finkalkulo kun Komenio. Sur lian verkaron faladis ofendoj, li estis nomata frenezulo kaj cxarlatano. Sed al lia Labirinto kaj al aliaj konservitaj libroj restis la cxehxa kamparanaro fidela, kvankam oni povis legi ilin nur post sxlositaj pordoj. Kaj juna germana filozofo G.W. Leibniz esprimis en poemo, per kiu li adiauxis Komenion, respekton al lia verkaro kaj sian ingxenian klarvidecon: Venos tempo, kaj amasoj da nobluloj estimos vin, Komenio, kaj viajn agojn, kaj la revon de viaj esperoj.

La 19-a jarcento denove trovis Komenion. La cxehxa nacio denove naskigxanta al la vivo revenis al la memoro de sia granda filo. La signifa cxehxa sciencisto J.E.Purkyně kaj historiisto Antonio Gindely trovis en arkivoj de Lesxno ducent jarojn perditajn cxehxajn verkojn, precipe la Didaktikon. Nur poste resonis de gxiaj pagxoj la angora vocxo de Komenio, gxis tiam mutigita: Ni ne estu, mi petas, tiel maldiligentaj, ke ni nur post aliaj cxiam rigardu kaj post aliaj de malproksime ni volu krabli! Almenaux en io la aliaj vidu nin antaux si! Liaj vortoj farigxis kuragxigo por la nacio, kiu nur post ducent jaroj pli poste povis ekmarsxi sur la vojo, al kiu gxin invitis Komenio. La historiisto František Palacky°, kiu tiom signifis por la vera repurigo de nia pasinteco, skribis (1832) lian biografion kaj aljugxis al li meritan signifon: "Al cxiu amanto de nia literaturo estas konate, ke gxis nun en lingvo nia pli gxojigan kaj per pli kerna prozo skribitan verkon super tiun cxi Labirinto-n ni ne havas. Post tiu cxi libro, kiu koneksis sciencan instruadon kun amuza formo, ekkonadis nia publiko - dank° al oferemaj esploristoj - pluajn verkojn, kaj lante aperadis nekredebla universaleco de Komenio; li enkreskadis en la konscion de la nacio kiel giganto, kvankam malmulte rekonita, kaj pro tio eble oni akcentis pli multe lian instruistan gravecon ol lian signifon por homa kunvivado entute. Pro tio gxis hodiaux multaj lin rememoras el la bildo kun suprenstrecxita fingro, kvankam li devus esti bildigata pli multe kun malfermitaj brakoj.

La unuaj pilgrimantoj ekiris laux spuroj de lia vivo. Sed kiam ili volis klinigxi antaux lia tombo, ili ne trovis gxin. La pregxejo en Naarden estis sxangxita je kazerno kaj la tero super la tomboj trafalis. Nur per komuna laborado de nederlandaj kaj cxehxaj sciencistoj, el kiuj la plej grandan meriton gajnis dr. R.a.B. Oosterhuis, estis la tombo en la jaro 1929 trovita kaj digne arangxita.

Fameco de la ideoj de Komenio ne restis limigita de la sxtatlimoj. La germana filozofo J.G.Herder lin nomis "apostolo de la homaro" kaj pri liaj opinioj li diris: Piaj deziroj de cxi tiu tipo ne flugas al la luno. Ili restas sur la tero kaj kiam venas ilia tempo, ili farigxas videblaj agoj. En Germanujo estis fondita Societo de Komenio, kiu eldonadis pedagogian monatgazeton, en Ruslando estis Komenio multfoje proklamita la plej granda monda pedagogo. La franca historiisto Jules Michelet lin nomis "Galileo de edukado".

La intereso pri la verkaro de Komenio kreskis. Sed gxi, disigita, persekutata kaj kasxata, nur elmergigxadis el la tenebroj. En Leningrado estis trovitaj (1931) kvar latinaj kaj du cxehxaj verkoj. En heredajxo de S. Hartlib trovis nur antaux nelonge G.H. Turnbull leterojn kaj gxis nun nekonatajn erojn de manuskriptoj kaj de preparaj laborajxoj pansofiaj. Nur post 250 jaroj ekde gxia estigxo trovis prof. Dmytro Čyževskij en biblioteko de orfejo en Halle manuskripton (resp. kopion, versxajne el la mano de Nigrin) de pluaj partoj de GXenerala rebonigo, krom tio pansofian vortaron kaj aliajn manuskriptojn. Nur cxi tiuj trovajxoj kompletigis la sciencan kaj homan profilon de J.A.Komenio kaj pruvis kaj largxecon, kaj trapenetremon de liaj pensoj.

Nur post la lasta mondmilito oni eldonis en nia lando la GXeneralan edukadon, en kiu Komenio unuafoje en la historio de pedagogio postulas klerigadon dum la tuta vivo, kaj GXeneralan rebonigon (en traduko de prof. J.Hendrich), verkon de praktika politiko, mirinde progreseman je tempo, en kiu gxi ekestis. Indas rigardi en la GXeneralan deklaracion de homaj rajtoj (el la jaro 1948), por ke ni mirigitaj konvinkigxu, ke gxiajn plej elstarajn ideojn proponis Komenio jam antaux tricent jaroj. GXenerala rebonigo, tiu cxi unika projekto de sxangxigxo de la mondo diferencas de cxiuj gxisnunaj utopioj gxuste per tio, ke gxi kalkulas kun cxi tiu konkreta mondo kaj ke gxi supozas kaj ebligas la efektivigon; cxiuj liaj proponoj estas partoj de la trapensita sistemo.

Nur al nia tempo estis donite, ke gxi ekvidu Komenion en lia tuta grandeco, por ke gxi konvinkigxu, kiel ingxenian armilon por plibonigo de la mondo li volis forgxi el la edukado, kaj ankaux kiel la harmonio, kian li imagis, estas proksima al niaj sopiroj. Plenrajte la monda pacmovado aligxis en la jaro 1956 dum la kunsido de UNESCO en Dilli al Komenio. Unu jaron poste en Prago okazis - memore al la unua eldono de la didaktika verko antaux tricent jaroj - komeniologia konferenco, kiu pruvis altan aktualecon de Komenio kaj starigis antaux la esplorantojn novajn taskojn. La reehxon de tio cxi estas eble ankaux sekvi en la Arkivo por esploroj pri la vivo kaj verkoj de J.A.Komenio (mallonge: Acta Comeniana), en kiu publikigis siajn malkovrojn kaj studojn sciencistoj de diversaj nacioj. Iam skribis Pierre Bayle, ke por la senmorteco suficxus al Komenio, se li estus eldoninta nur Pordegon de lingvoj. Ekde tiu tempo oni omagxis al "pedagogia genio" kaj "heroa filozofo" pro multaj aliaj kauxzoj. Sed nur kiam nia akademio komune kun UNESCO eldonis en la jaro 196 du foliantojn de GXenerala konsulto, eblis ekscii, ke - kvankam la preso de cxi tiu verko prokrastigxis je tri jarcentoj - gxi ne prokrastigxis post la nuna tempo kaj en multaj direktoj gxi cxiam ankoraux signifas por la homaro urgxan programon. Nek la pedagogia scienco, nek la praktiko scipovis gxis nun plenumi lian postulon pri la libervoleco, gxoja karaktero de instruado kaj de seriozeco de la instruistoj, la lerneja sistemo cxie malantauxis post liaj deziroj pri estetika edukado. Ankoraux pli malbona situacio regas koncerne la plenumigxon de la Komenia sopiro pri sagxa kunvivado de la homaro kaj pri reciproka interkomprenigxo sen uzado de perforto flanke de la pli potencaj. Plenrajte eksonis la atributo, kiun eldiris itala esploristo: "Komenio - nia samtempulo."

Tiun cxi admiron meritis Komenio ne pro majesta kapjesado al la gxenerale konataj scioj, sed male pro seninterrompa atakado kontraux la antauxjugxoj, duboj, sercxado de la lasta eksciebla vero. Li konsideris plezuro de la homa vivo esti preta je cxio, kion predikas la justeco, kaj li kredis, ke venos la tempo, kiam la trezoroj de la mondo servos al prospero de cxiuj. Nur el la estajxoj tiom modestaj pro sia natura distrigxemo kaj tiom nemodestaj kaj pasiaj pro sia oferemo kreskas la homoj - montoj. Pro tio gxis nun la tuta mondo klinigxas antaux la viro, kiu - kvankam dum la tuta vivo persekutata - neniam cxesis demandi pri la felicxo por cxiuj kaj al gxi li dedicxis cxiun sian laboreman amon.

Komenio restas kun ni. Kaj cxar li kun sento de la unuaj mondcivitanoj pensis pri la venontaj generacioj de cxiuj nacioj de la mondo, sonas al ili cxiuj gxis nun lia amplena vocxo:

Necesas, ke cxiuj nacioj strebu pri la komuna bono, ke ili sercxu la pacon, la veron kaj dissemu amon al la proksimuloj.

KLARIGOJ

ALSTED, Johann Heinrich (1588-1638) germana protestantisma filozofo kaj profesoro en Herborn

ANDREAE, Johann Valentin (1586-1654) germana luterana teologo kaj poeto

BACON, Francis (1561-1626) angla filozofo

BAYLE, Pierre (1647-1706) franca filozofo

BLANKA MONTETO - nun parto de Prago sur ties okcidenta parto; tie 1620-11-08 en duhora batalo la bohemia nobelara armeo estis venkita de la armeoj de katolika Ligo kaj la impreriestro Ferdinando la Dua; la malvenko de la protestantisma insurekcio estis sekve sigelita per ekzekuto de 27 gxiaj gvidantoj en 1621, kaj ekde 1628 cxiuj nekatolikoj devis forlasi Bohemion kaj Moravion

BLAHOSLAV, Jan (1523-1571) cxehxa episkopo de la Frata Unuigxo, tradukinto de la Nova Testamento en la cxehxan

BOCSKAY, Istva°n (1557-1606) hungara transilvania magnato

BODINUS, Elias (1600-1650) germana pedagogo

BOURRIGNON, Antoinette (1616-1680) mistikulino

BRAHE, Tyge (1546-16O1) dana astronomo, vivinta du lastajn jarojn de la vivo en Prago (lat. Tycho de BRAHE)

BUDOVEC z BUDOVA, Va°clav (proks. 1547-1621) cxehxa politikisto ekzekutita post la batalo sur la Blanka monteto

BUQUOY de LONGUEVAL, Charles Bonaventura (1571-1621) imperiestra generalo en la batalo sur la Blanka Monteto

CALVIN, Jean (1509-1564) svisa religia reformisto (esp. Kalvino)

CAMPANELLA, Tommaso (1568-1639), itala dominikano, verkinto de la utopio pri ideala Sunsxtato

CATO vidu KATONO

CHELČICKY°, Petr (proks.1390-proks.1460) cxehxa filozofo predikanta simplecon kaj rifuzanta perforton (modelo por L.N.Tolstoj)

CICERONO (106-43 a.K.) granda romia oratoro kaj verkisto (lat. Marcus Tullius CICERO)

CROMWELL, Oliver (1599-1658) gvidanto de la angla revolucio kontraux la regxo Karolo I, poste diktatoro (esp. Kromvelo)

CYRIL, Jan (1570-1632) cxehxfrata pastro, bofrato de Komenio

DAMPIERRE, Henri Duval (1580-1620) franca generalo

DESCARTES, René (1596-1650) franca filozofo konata pro sia eldiro "Mi pensas, do mi ekzistas", aprobanto de la ideo pri internacia lingvo (lat. Cartesius, esp. Kartezio)

DIOGENO (proks. 400-323 a.K.) helena filozofo, onidire logxinta en barelo (helene DIOGENES)

DO"NHOFF, Gerhard von (1589-1648) germana grafo, protektanto de la CXehxaj Fratoj

DRABI°K, Mikula°š (1588-1671) cxehxa viziulo, samlernejano de Komenio en ilia juneco

DURY, John (1595-1680) angla predikisto

ERASMO de ROTERDAMO (1465/7-1536) nederlanda renesanca filozofo, auxtoro de la satiro Lauxdo de l° Stulteco (propranome GEERT Geerts)

FIGULUS-Jablonsky°, Petr (1619-1670) discxiplo, kunlaboranto kaj bofilo de Komenio

FILIPO III Habsburgo (1578-1621) regxo de Hispanio

FREDERIKO PALATINATA (1596-1632) palatinata princo-elektisto, cxefo de Protestanta Unio, 1619 elektita Bohemia regxo, sed post la batalo sur la Blanka Monteto li devis fugxi en Nederlandon

FREDERIKO VILHELMO (1620-1688) branderburga princo-elektisto kaj prusa duko

GALILEI, Galileo (1564-1642) itala astronomo, fizikisto kaj matematikisto (esp. GALILEJO)

GEER, Ludoviko de (1587-1652) nederlanda barono, komercisto

GEER, Lauxrenco de (1614-1666) filo de Ludoviko de Geer

GUSTAVO la Dua ADOLFO (1594-1632) sveda regxo

HARANT z POLŽIC a BEZDRUŽIC, Kryštof (1564-1621) cxehxa komponisto, partoprenanto de la kontrauximperiestra insurekcio, ekzekutita post la batala sur la Blanka Monteto

HARTLIB, Samuel (1595-1662) anglo, auxtoro de la utopio Macaria

HARVEY, William (1578-1657) angla kuracisto, malkovrinto de la sango-cirkulado

HENDRICH, Josef (1888-1950) cxehxa komeniologo

HERDER, Johann Gottfried von (1744-1803) germana filozofo kaj verkisto hxiliasmo - kredo je alveno de miljara regno de Kristo sur la tero (hxiliastoj)

HOLLAR, Va°clav (1607-1677) cxehxa grafikisto, vivinta en Anglio

HOTTON, Godeffroy (1596-1656) edukisto en la familio de Geer

HUS, Jan (1372-1415) cxehxa religia reformisto, sxtiparumita en Konstanco (husanoj)

JAKOBO la Unua (1566-1625) skota kaj angla regxo de la dinastio Stuart

KALVINO vidu CALVIN

KATONO la Maljuna (234-149 a.K.) latina verkisto (lat. Marcus Porcius CATO Maior)

KOPERNIKO, Nikolao (1473-1543) pola astronomo, kiu pruvis, ke la Tero orbitas cxirkaux la Suno

KOTTER, Kryštof (? - 1647) cxehxa viziulo

KROMVELO vidu CROMWELL

LEIBNIZ, Gottfried Wilhelm (1646-1716) germana filozofo kaj matematikisto, aprobanto de la ideo pri internacia lingvo (esp. LEJBNICO)

LUDOVIKO la Dektria (1601-1643) franca regxo el la dinastio Bourbon (konata el Tri musketeroj de Dumas)

LUKIANO (120-180) helena satiristo

LUTHER Martin (1483-1546) germana religia reformisto (esp. Lutero)

MAGNI, Valerian (1586-1661) kapuceno, propagandanto de pansofio

MARESIUS, Samuel (1599-1673) protestantisma teologo, oponanto al la pansofio de Komenio

MARRADAS, Baltazar (1560-1630) generalo en la tridekjara milito

MARTINIC, Jaroslav Bořita (1582-1649) cxehxa katolika nobelo, regxa gubernatoro, trafenestrigita en majo 1618 en Prago (kune kun Slavata)

MATIASO Habsburgo (1557-1619) hungaria kaj bohemia regxo

MATTHIAE, Johannes Gothus (1592-1670) sveda teologo

MICHELET, Jules (1798-1874) franca historiisto

MILI°Č z KROMĚŘI°ŽE, Jan (?-1374) cxehxa predikisto kaj reformisto antaux Hus

MILTON, John (1608-1674) angla poeto, auxtoro de la Perdita Paradizo

MONTANUS, Pieter (1603-1706) amsterdama eldonisto

NIGRINUS, Bartolomeo (1595-1664) protestantisma instruisto

ORANGXA dinastio - princoj de la franca regiono kaj urbo Orange, kiuj plenumis altajn funkciojn en Nederlando; 1688-1702 la dinastio ecx regxis sur la angla trono

OVENS, Juriaen, nederlanda pentristo, discxiplo de Rembranto

OVIDIO (43 a.K.-18 p.K.) romia poeto (lat. Publius OVIDIUS Naso)

OXENSTIERNA, Axel (1583-1654) sveda kanceliero panglotio - interlingvo, universala lingvo de la Komenia pansofio pansofio - suma sistemo de cxiuj scioj, universala scienco

PAREUS, David (1548-1622) profesoro klopodanta unuigi protestantojn

PISCATOR, Johannes (1546-1625) profesoro de teologio

PONIATOWSKA, Kristina (1610-1644) pola viziulino

PTOLEMEO - nomo de pluraj egiptaj regxoj

PURKYNĚ, Jan Evangelista (1787-1869) cxehxa fiziologo, per kies nomo oni difinas karakterizajn neuxronojn de la cerbo (cxeloj de Purkinje)

PYM, John (1584-1643) angla politikisto

RADZIWILL, Bogusl/aw (1620-1669) kaj Janusz (1612-1655) polaj princoj, protektantoj de kalvinistoj

RÁKÓCZI, Zsigmond (1622-1652) hungara magnato, li invitis Komenion en Hungarion

RATKE, Wolfgang (1571-1635) germana pedagogo

REDINGER, Johann Jakob (1619-1688) svisa predikisto, vivis en Amsterdamo

REMBRANDT van Rijn, Harmanszoon (1606-1669) la plej granda nederlanda pentristo (Rembranto)

RICHELIEU du Plesis, Armand Jean (1585-1642) duko, kardinalo, franca cxefministro

RUDOLFO la Dua Habsburgo (1552-1612) romia-germana imperiestro, rezidis en Prago, kolektis artajxojn kaj subtenis alkemiistojn

RU"LZ, Johann (1602-1666) protestantisma pastro

RUPREHXTO PALATINATA (1619-1682) filo de Frederiko Palatinata

SÁDOVSKÝ, Jiří (?-1640) hetmano en la bohemia regiono de la urbo Hradec Králové

SCHLICHTLING, Jan Jerzy (1597-1644) urbestro de Lesxno

SERRURIER, Pierre (1600-1669) fama hxialisto

SLAVATA z CHLUMU a KOŠUMBERKA, Vilém (1572-1652) cxehxa katolika nobelo, regxa gubernatoro trafenestrigita en majo 1618 en Prago (kune kun Martinic)

SOZZINI, L. (?-1562) kaj Faust (?-1604), fondintoj de religia movado rifuzanta la sanktan Triunuon (socinianoj, socinianismo)

STADIUS, Jan (?-1634) cxehxfrata pastro

TOLNAI, Jan (1606-1660) profesoro de reformita teologio en Sárospatak

ze ŠTÍTNÉHO, Tomáš (1333-1409) cxehxa verkisto kaj religia filozofo

TORSTERSON, Lannart (1603-1651) sveda generalo

VALDSXTEJNO Albrehxto (1583-1634) cxehxa nobelo, ekde 1625 generalisimo de auxstria armeo (cxehxe Albrecht z VALDŠTEJNA, germ. Albrecht von WALLENSTEIN)

VERGILIO (70-19 a.K.) romia poeto (lat. Publius VERGILIUS Maro)

WILLIAMS, John (1582-1650) angla dekano, cxefepiskopo

WŁADYSŁAW IV (1595-1648) pola regxo (esp. Vladislao, hung. Ulászló)

WOLZOGEN, Johann Ludwig von (1599-1661) auxstria barono elmigrinta en Pollandon, matematikisto

ze ŽEROTÍNA, Karel, la Maljuna (1564-1636) moravia politikisto, protektanto de Komenio

 

La libro aperis por la internacia seminario pri la 400-jara datreveno de la naskigxo de Jan Amos Komenský (Komenio) enkadre de la Praga Antauxkongreso de la 77-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno 1992

František Kožík (1909-1997) estis jam dum sia vivo vivanta klasikulo de la cxehxa literaturo, samregionano de Komenio (ambaux devenas el la urbo Uherský Brod) kaj favoranto de Esperanto, honora membro de CXEA. Aktive li partoprenis la radio-programojn de Verda Stacio en Brno (1932-1938). La cxehxaj legantoj lin konas precipe kiel auxtoron de biografiaj romanoj el historioj monda (Cervantes, Camoēs, Deburau, de Sade) kaj cxehxa (Karolo IV, Komenio, Janįček, Mįnes, Čermák, Tyl, Vojan, Braunerová). Li verkis ankaux romanojn historiajn, nuntempajn kaj porinfanajn.