Vizito en Vieno
(komenco
de julio 2006)
Matene
mi renkonitiĝis kun Marek kaj per buso veturis en Viennon. En 8:30 ni
estis en Pratestern. Poste Gregor venis por ni kaj ni decidiĝis, ke Gregor
veturos por Peter Baláž kaj mi kun Marek iros al Stephansdom kaj tie ni
renkontiĝos. Poste, kiam Gregor venis kun slovakoj al Stephansdom, ni iris
kune en muzeon de esperanto. Tie jam atendis aliaj homoj. Ĉar hungaroj ne
estis ankoraŭ tie ĉe la muzeo, ni decidiĝis viziti la muzeon de
globusoj. Tute interesa muzeo. Kiam hungaroj jam venis, ni komune kun ili en
muzeon de esperanto. Post la vizito ni iris en restoracion. Mi havis mineralan
akvon kaj Marek havis "Almdudler". Poste ni iris en urbon vidi
monumentojn. Ni ankaŭ uzis unufojebuson en Vienno, senpage, ĉar
stiranto ne havis tiketojn. Poste Marek kun slovakoj devis forveturi el Vienno
kaj hungaroj jam per aŭtomobiloj forveturis ankaŭ. Do ni veturis per
metroo duoble kaj poste per tramo al suda stacio. Ĉe suda stacio ni ankaŭ
vidis Belveder. Post la trarigardo de Belveder Marek jam devis veturi kun
slovakoj, do tiel ni iris en stacion. Poste mi devis ankaŭ veturi el
Pratestern hejmen, do amikoj esperantistoj veturis kun mi pre tramo al
Pratestern. Mi ankoraŭ trafis viziti por minuto amuzan parkon kaj poste
estis jam tempo iri al la haltejo. Mi disiĝis kun ili kaj poste, mi sidis
en autobuson kaj veturis hejmen. La renkontiĝo estis tre bela.
Mirek Hruška