B U L T E N O

                   DE ESPERANTISTAJ KLUBOJ EN PRAGO KAJ BRNO

 

2 - 1997  Periodický zpravodaj esperantských klub  v Praze a Brně

 

 

Na 82. světový kongres esperanta v australské Adelaidě pořádá letecký zájezd firma KAVA-PECH, Anglická 878, 252 29 Dobřichovice. Zájezd navštíví i Sydney, Nový Zéland a Singapur. Datum 17.7.-2.8.97, cena 88600,- Kč. Se stejnou firmou můžete navštívit i japonské Tokio (s několika­kilometrovými procházkami po okolí), datum 28.10.-2.11.97. cena 58800, - Kč.

 

Baltské esperantské dny ve dnech 31.7.-13.9.1997 m žete navštívit s firmou  CK Baltica, Slovany 2751, 276 01 Mělník. Součástí zájezdu je návštěva Varšavy, litevských měst Kaunas, Vilnius a letoviska Palanga, lotyšské Rigy, estonských měst Haapsalu a Tallinu a finských Helsinek. Cena zájezdu je 12 250,- Kč (autobus, snídaně, večeře, noclehy, pojištění, ne však vstupenky do muzeí).

 

Evropský esperantský kulturní týden je název největší letošní esperantské akce v Evropě. Uskuteční se ve dnech 10.-19. května 1997 v německých městech Stuttgart a Aalen (zde je známá esperantská knihovna), na programu jsou zájezdy, návštěvy muzeí, galerií a významných podnik  (Mercedes-Benz), přednášky, koncerty, speciální mládežnický program. Informace: Esperanto Stuttgart, Dachtlestr. 21, D-70499 Stuttgart, tel. 0711/138 89 80, fax. 0711/138 89 82.

 

 

Mahenova knihovna v Brně na Kobližné ulici má v oddělení pro dospělé čtenáře místnost cizojazyčné literatury s policí knih v esperantu. Zájemci si mohou vypůjčit zhruba dvacet titulů  (Prus: Faraono, Sienkiewicz: Quo vadis?, Bulgakov: La Majstro kaj Margareta, Böll: La perdita honoro de iu Katarina Bloom, Čapek: Milito kontraŭ Salamandroj, Hašek: Ne nur soldato Ŝvejk, Kožík: Lumo en tenebroj, Apitz: Nuda inter lupoj, Slovaka Antologio aj.)

 

 

Státní knihovna v pražském Klementinu nabízí v čítárně dva esperantské časopisy, konkrétně Esperanto, orgán Světového esperantského svazu (Rotterdam), a Kontakto, časopis esperantské mládeže.

 

Výroční členská sch ze pražského klubu se uskutečnila 24. února 1997. Byla zhodnocena účast na UK v Praze, na předkongrese a na kongresu nevidomých esperantistů, na jejichž přípravě se členové klubu podíleli. Klub navázal spolupráci s kluby Solre-sur-Sambre v Belgii a Kioto v Japonsku. Výroční schůze zvolila nový výbor: Jiří Patera (předseda), Květa Hubnová (místopředseda), Jindřich Ondráček (pokladník), Bohumil Bouzek (propagandista), Jaroslava Blažková (učitel), Petr Chrdle (člen výboru), Helena Maudrová (revize).

 

Italsko-esperantský slovník, který nedávno vyšel, je dosud největším esperantským slovníkem v národním jazyce. Má 1430 stran, v heslech příklady použití, frazeologické výrazy a přísloví. V úvodu nechybí přehled mluvnice esperantské i italské, takže je určen i pro espe­rantisty, kteří studují italštinu. Autor Carlo Minnaja navázal na lexikografickou práci svých předch dc , která byla zahájena před 60 leti.

 

Španělsko-esperantský slovník podobného rozsahu a uspořádání má  počítačem zpracován kolumbijský překladatel Fernando de Diego, který do esperanta skvěle přetlumočil Dona Quijota, Sto rok  samoty, Dońu Barbaru, Severskou odyseu, Dr. Jekylla a pana Hyda a další významná díla španělské a anglické literatury. Doufá, že získá potřebný kapitál, aby mohl slovník vydat podobně jako jeho šťastnější italský kolega.

 


Úplný výkladový slovník esperanta, známý pod zkratkou PIV, na přelomu rok  1997/1998 vydá v novém revidovaném vydání espe­rantská dělnická organizace SAT (založená v Praze v roce 1921, ale sídlící v Paříži). Revizi provedl tým pracovník , který vedl prof. Michel Duc Goninaz, člen Esperantské akademie. I v tomto případě pomohly počítače: skanovaly (ofotografovaly) starší vydání a umožnily rychle a pohodlně provést opravy a doplňky. Slovník obsahuje téměř všechnu esperantskou slovní zásobu dosud použitou v literatuře, s definicemi a příklady použití. Odborné výrazy jsou označeny podle svých obor , jsou odlišena slova nová, použitá zkušebně jen několika autory, byly upřesněny definice a doplněny názvy pro nové reálie.

 

K L U B O V É     P R O G R A M Y

 

Brno:       Pozor!    Nyní ve ČTVRTEK!

 

3. dubna v 18. hod v klubovně ÚMČ Brno-střed na Starobrněnské 15 začíná kurz základ  esperanta v 11 lekcích. Kurzovné 300 Kč, studenti a d chodci 150 Kč.

 

3.4.    Industria apliko de vakuo en nutrado           Ing. J. Vojáček

10.4.  Kontribuado al nova vortaro                                 Ing. J. Werner

17.4.  Kiel diri?                                                              Mgr. Z. Hršel

24.4.  Milenio de S-a Adalberto                                      M. Lorková

15.5.  Survoje al Londono kaj Skotlando (diapozitivoj)    J. Handlová

22.5.  Kuloj kaj parencaj grupoj                             RNDr. E. Wohlgemuth

29.5.  Survoje tra la mondo                                            Claude Martins (Francio)

5.6.    Eŭropa kongreso en Stuttgart                                M. Malovec

12.6.  Vizito al Pollando                                       L. Trojanová

19.6.  Infanoj, spico de nia vivo                                     klubanoj

26.6.  Antaŭ la ferioj                                                      Ing. K. Daněk

 

Praha

 

7.4.    Ekzercado pri la Esperanta gramatiko          Seemannová

14.4.  Kulturaj tradicioj de  Ĉeĥa Paradizo“           Mráz

21.4.  Zamenhof - la aŭtoro de Esperanto                       Patera

28.4.  Fatima - pilgrimloko en Portugalio                         Mařík

5.5.    Ekzercado de la gramatiko                                    Seemannová

12.5.  Falsaj manuskriptoj                                              Mráz

19.5.  Informoj el Oriento                                               Bouzek

26.5.  Mikspoto                                                            Mařík

2.6.    Gramatika ekzercado                                            Seemannová

9.6.    Prahistorio de slavoj                                             Mráz

16.6.  La delegita reto de UEA                              Chrdlová

23.6.  Pri la Esperanta literaturo                             Patera

30.6.  Kant-vespero                                                       Maudrová

La kunvenoj de la klubo okazas ĉiulunde de la 18.00 ĝis la 20.00 h en la kunvenejo de pensiuloj en Praha-Smíchov, Nádražní str. n-ro 52.

 

 

 

 

 

 

 

 

LEGU

KAJ

LERNU

 

 

 

 

 

Ĉi tiu letero devenas el la jaro 1693 kaj estis trovita en iu malnova preĝejo en Baltimoro. Skribis ĝin patro al sia filo. Liaj vortoj parolas ankaŭ al ni, homoj de la dudeka jarcento, tre intense. Tralegu ĝin kaj estu pli riĉaj.

 

Mia filo,

 

venas la tempo, kiam mi devos ekiri la vojon, el kiu ne ekzistas reveno. Mi ne povas vin kunpreni. Mi postlasos vin ĉi tie, en la mondo, kie bona konsilo estas ĉiam valora. Neniu ja naskiĝis saĝa. Ĉiu bezonas sperton kaj tempon. Mi vidis kaj observis la mondon pli longe ol vi, kaj tial sciu, ke ne estas oro, kio brilas.

         Mi vidis fali brilantan stelon kaj ankaŭ kiel rompiĝis multaj apogbastonoj, je kiuj la homoj fidis. Mi volas doni al vi hodiaŭ kelkajn konsilojn, por ke ankaŭ vi sciu, al kio mi venis kaj pri kio la tempo instruis min.

         Meze de bruo kaj hasto estu pacema kaj pacienca. Pensu pri kvieto kaj paco, kiu povas ekzisti nur en silento. Plenforte klopodu vivi kun la homoj en harmonio. Vian veron diru kviete kaj klare, sed aŭskultu ankaŭ la ceterajn. Ne forgesu, ke ankaŭ tiuj, kiuj ne estas ĝuste scienculoj kaj kiuj ofte agas mallerte, scipovas ion diri al vi. Evitu homojn perfortajn kaj bruajn. Tiuj alportus en vian vivon nenion bonan - nur maltrankvilon. Se vi sukcesos plenumi viajn intencojn kaj se vi atingos prosperon kaj rekonon, restu ankaŭ poste modesta. Modesteco kaj humileco estas unusolaj daŭraj havaĵoj. Sciu, ke ne estas granda kaj bona nek vera tio, kio ne sukcesos antaŭ la eterna Vero de la dekalogo. Tenu do tial forte bonon kaj diru al neniu malbonon.

         Memoru, kara filo, ke vero neniam direktiĝas laŭ ni, sed ni devas direktiĝi laŭ la vero.

         Timu neniun pli multe ol vin mem. En nia interno loĝas juĝisto. Ĝi estas nia konscienco, kiu ne trompas, kaj ĝi estas pli grava ol samopinio de la tuta mondo. Neniam agu kontraŭ ĝiaj konsiloj. Memoru por ĉiam, ke ĝi parolas tre silente kaj se vi ĝin senĉese malatentos, ĝi plene silentiĝos. Gardu vin antaŭ tio. Lernu de aliaj. Kaj kie oni parolas pri saĝeco de Lumo, libereco kaj humileco, tie ĉiam atente aŭskultu. Se iu volus instrui al vi saĝon, antaŭ ĉio rigardu liajn vizaĝon kaj okulojn, ĉar eternajn valorojn disdoni povas nur tiu, kiu mem posedas ilin. Ne instruu aliajn, antaŭ ol vi mem estos sufiĉe saĝa. Faru bone kaj ne zorgu pri rekompenco. Vian laboron faru kun plena respondeco kaj ne miksiĝu en fremdajn aferojn.

         Flatu al neniu kaj mem flatadon ne akceptu. Ne diru ĉion, kion vi scias. Sed sekvu, kion vi diras. Estu preta aŭskulti ĉiun, sed mem ne malsekretigu ĉion pri vi. Al neniu knabino malĝojigu la koron. Memoru, ke ankaŭ via patrino estis knabino.

         Fortigu en vi la sopiron fari ĉiam bonon. Ĉiutage vi ankaŭ enpensiĝu en silento pri vivo kaj morto, por ke vi povu iam kun paca menso kaj neŝarĝita konscienco foriri el ĉi tiu mondo.

         Tio, kion ni nomas morto, estas nur ŝanĝo al nova ekzistado. Faru ĉion, ke vi foriru al la alia bordo kun amo kaj estimplena timo al via Kreinto, kiun vi ekkonis en liaj kreaĵoj surtere, kaj per via vivo konfesis.

                                                                                              Via patro

 

 

TEMPO DE

ORNAMITAJ

ŜAFOJ

 

 

En la antaŭpaska kaj Paska tempo ni renkontiĝas, precipe en eskterurbaj regionoj, kun diversaj kutimoj kaj moroj. Pri niaj enlandaj Paskaj popolaj kutimoj ni certe ĉiuj almenaŭ iom scias.


         Sed hodiaŭ mi ŝatus paroli pri eksterlanda kutimo, pri kiu mi legis antaŭ kelkaj jaroj.

         Nun ni translokiĝu al la sudfranca montaro Cevenny, kie troviĝas malgranda vilaĝo Saint-Martin-de-Lordres, kaj ni ĉeestu eksterordinaran eventon (= okazaĵon). La ĉefa fonto de vivrimedo de la tiea loĝantaro estas ŝafbredado, tial  bonvenigado de printempo estas tradicie kunligita kun pelado de gregoj (= ŝafaroj) sur montaran paŝtejon. Sed ne per ordinara maniero.

         La Paska elpelado estas konservata dum jarcentoj. La bestoj antaŭsentas jam, ke oni pelos ilin el malabundaj, dum vintro formanĝitaj plataĵoj al montaraj sukoriĉaj herbejoj, kaj ili antaŭgojas. La paŝtistoj ekkonas la ĝojon laŭ gaja tintado de sonoriloj sur iliaj koloj. Sed kio estas plej grava: dum la tuta vintro la paŝtistoj kaj precipe iliaj edzinoj preparas buntkolorajn rubandojn kaj specialajn kufojn (= grandajn ĉapojn) kaj ornamitajn kol-zonojn. En la pasinteco tio servis por pli bone distingi la ŝafojn, sed nun la signifo ŝanĝiĝis: la ŝafojn necesas ornami kiel eble plej parade.

         Fine venas la longe atendata tago, la ŝafoj migras tra pluraj montvilaĝoj, por ke la loĝantoj povu satigi siajn rigardojn admirante la riĉecon kaj buntecon de la gregoj. Kompreneble, en lastaj jaroj venas el malproksimo multaj scivoluloj, kaj fiero de ĉiu ŝafisto estas prezenti kiel eble plej grandan nombron de parade ornamitaj ŝafoj. La migrado daŭras ses tagojn. Bedaŭrinde la tradicio forvelkas, la junaj ŝafistoj ne plu pretas ornami siajn ŝafojn, ĉar preparo de ornamaĵoj por la tuta grego estas peniga kaj temporaba.

 

         Malgraŭ tio, la soleno de ornamitaj ŝafoj ankoraŭ nun simbolas alvenon de Pasko kaj printempo.

 

AMIKA VIZITO

 

Familio Frambizi

Li:     Bela ordo, Hana! Mi ne povas trovi eĉ unu puran ĉemizon por hodiaŭ!

Ŝi:     Ne ĝenu min! Ni invitis ge-Ĉerizi por la dua, kaj mi estas ankoraŭ en     hejm-vesto. Ili estas naŭze akurataj.

Li:     Kaj kio sugestis al vi inviti ilin por la dua? Vi devis inviti ilin por la    tria. - Kio estos kun mia ĉemizo? Gladu iun por mi!

Ŝi:     Ĉu vi freneziĝis? Ge-Ĉerizi ĉiumomente algalopos, kaj mi ankoraŭ        nenion surhavas.

Li:     Do vestu vin!

Ŝi:     Vestu vin, vestu vin! Ĉesu min peli!

Li:     Mi dezirus havi ĉion jam post mi. Tiu Ĉerizi drinkas kiel porko, kaj mi          devos trinki kun li. Mi ankoraŭ havas postdiboĉan ebrieton de Klaĉizi.

Ŝi:     Mi preferus drinki kun tiu kreteno ol du horojn amuzi lian idiotan          edzinon.

Li:     Kial vi do invitis ilin?

Ŝi:     Kial? Ĉar ni devas tion iam trapasi.

Li:     Bone, ili venu, kaj ni havu por iom da tempo trankvilon de ili.

Ŝi:     Por iom da tempo? Ili tuj reinvitos nin, kaj ni devos reciproki ilian        viziton. Ili ofendiĝas ja pro ĉia bagatelaĵo. Vestu vin pli rapide!

Li:     Bone. Mi surmetos la hieraŭan ĉemizon. Por ili ĝi estas bona.

Ŝi:     Nu, memkomprene. Ĉu mi donu sardinojn?

Li:     Ne! Ili tuj komentus, ke mi havas Dio-scias-kiajn enspezojn!

Ŝi:     Kaj tiel ili deklaros min avarulino. Do, ĉu mi donu sardinojn aŭ ne?

Li:     Donu, kion vi volas. Mi prefere irus dormi. Kaj eblas, ke ili ne alvenos.

Ŝi:     Ili - kaj ne alveni!

Li:     Se ili almenaŭ ne sidus longe.

Ŝi:     Kiaj vanaj esperoj! Ili neniam scias, kiam leviĝi. Mi malamas      festotagojn por gastoj.

 

Familio Ĉerizi

Li:     Bela ordo, Helena! Mi ne povas trovi la grizan kravaton.

Ŝi:     Ne ĝenu min! Ge-Frambizi invitis nin por la dua, kaj mi disŝiris la        ŝtrumpon. Sed Dio gardu veni al ili malfrue.

Li:     Kiu diris al vi interkonsentiĝi por la dua? Vi devis diri, ke antaŭ la tria          ni ne povas veni. Kie estas la kravato? Helpu min serĉi!

Ŝi:     Ĉu vi freneziĝis? Ge-Frambizi jam certe furiozas, kaj mi estas ankoraŭ nudpieda.

Li:     Do surmetu ŝuojn ...

Ŝi:     Atendu! Mi devas ripari la ŝtrumpon. Ĉesu min peli!

Li:     Mi emas iri tien kiel surdulo al koncerto. Tiu Frambizi estas fama         drinluko, kaj mi devos trinki kun li. Mi ankoraŭ havas pezan kapon de          Krevizi.

Ŝi:     Mi preferus trinki kun tiu idioto ol du horojn aŭskulti lian frenezan        edzinon.

Li:     Kaj kial vi akceptis la inviton...?

Ŝi:     Kial? Ĉar ni devas tion iam trapasi.

Li:     Bone, ni iros kaj havos por iom da tempo trankvilon de ili.

Ŝi:     Por iom da tempo? Ni devos ilin inviti. Ili ofendiĝas ja por ĉiu    bagatelaĵo. Pli rapidu kun la vestado!

Li:     Bone. Mi prenos la bluan kravaton. Por ili ĝi estas sufiĉe bona.

Ŝi:     Memkomprene. Mi scivolas, per kio ili regalos nin.

Li:     Ne timu. Li havas enspezojn kiel paŝao.

Ŝi:     Povas esti. Sed ŝi estas terura avarulino. Certe ŝi prezentos al ni keksojn.

Li:     Por mi estas tute egale. Mi preferus viziti kinejon. Kaj kio okazus, se    ni ne irus al ili?

Ŝi:     Kio? Provu ne alveni al ili.

Li:     Espereble ni ne bezonos sidi tie longe.

Ŝi:     Certe jes! Kaj ili poste diros, ke ni venis nur por manĝi. Mi malamas    festotagojn por vizitoj.

Finalo

Ge-Frambizi:       Aj! bonvenu, bonvenu! Fine aperis niaj karaj gastoj! Ni ne                     povis ĝisatendi.

Ge-Ĉerizi: Ni klopodis veni ĝustatempe. Tia agrabla invito ...