| 
			Ĉeĥe 
			  
			  
			  
			 
			  
			
 
 | 
			
 | 
			
 
 
			
 
 
			Nia gastlibro 
				
				
				
				
					|  
 
 |  
					| Niaj klubanoj
						Milan Kolka kaj Miroslav Malovec partoprenis Austrian
						Esperanto-Kongreson en Graz (8-11 majo 2025). El nia lando
						venis ankau Petr Chrdle kun amikino, Jirka kaj Mirka Tomeček
						kaj muzikgrupo Šafrda. |  
					|  
 
 |  
					|  
 
 |  
					| 
						 La
						2-an de oktobro 2024 vizitis
						nian urbon Marija Beloševič el Kroatio, Pavol Petrík el
						Slovakio, asocia Jiří Tomeček kun edzino Miroslava el České
						Budějovice, Leonarda Chaloupková el Benešov kaj Pavel Polnický
						el Poděbrady por trakti pri postkongreso de UK 2025 Brno. Fotis
						Malovec. Ni traktis en restoracio Lucerna (strato Veveří).
 
						
 
 
						Vespere la geedzoj Tomeček
						vizitis nian klubon. |  |  
 
 
 
 |  
					|  
 
 |  
					| 
						Vizito el Gliwice
						19-21.4.2024 Vizitis nin
						Zofia Śmistek, Aleksander Zdechlich, Dariusz Caban kaj Ewa
						Caban. Vendrede ni iris al subterejo de Brno (Akvocisternoj en
						Flava Monteto), sabate post festa inaŭguro
						de ŝipvetura sezono ŝipe al
						kastelo Veveří, por vidi aktoratan rememoron pri batalo inter
						nazioj kaj partizanoj en 1945, dimanĉe
						post meso en Petrov al
						la turo de Malnova
						Urbodomo, al ĝardenoj de vilaoj
						Tugendhat kaj Löw-Beer
						kaj al kafejo
						Pelíšek kun vivaj
						katoj (tř. kpt. Jaroše). |  |  
 
 |  
					| 
 |  
					|  
 
 |  |  
 
 |  
					|  
 
 |  |  
 
 |  
					| 
						 
 
 
 
 |  |  
 
 |  
					| 
						 
 
 
 La 2-an de
						marto 2024 vizitis nian urbon Brno pragaj esperantistoj el la
						klubo E-mental', kun kiuj ni vizitis somerkasteleton Mitrovský
						(ekspozicio Misteroj de la mondo, kiuj fascinas), poste ni
						tagmanĝis en
						vjetnama restoracio AnVok, ludis keglojn en parko de
						Mendelplaco kaj gustumis kafon en Mendelmuzeo. Unu gasto estis
						el Hungario kaj unu el Slovakio. Partoprenis ankaŭ
						hundeto Luna. |  |  
 
 |  
					|  
 
 |  | 2023-07-18 Juna
						tanzania esperantisto John Magessa traktis en Slovakio kun P.
						Baláž pri UK 2024 en Aruŝa sub
						Kilimanĝaro
						kaj veturante al Bialistoko kelkajn horojn atendis buson en
						Brno. Kelkaj klubanoj kun li pasigis la tempon en vegetarana
						manĝejo
						Bhaba (Panská 12) eksciante multe da interesaj aferoj pri
						Tanzanio.  
 
 |  
					|  Juna
						brazila esperantistino Helena Truzzi Avila, kiu dumonatojn
						studos en Brno elektronikon
 |  | Antau Kristnasko vizitis nian urbon ankau juna
						24-jara kolumbiano, sed tiam la klubaj kunvenoj jam ne okais.
						Li do renkontigxis kun kelkaj klubanoj memstare (Marek Blahuš,
						Miroslav Malovec, Václav Zouzalík) |  
					|  2.11.2019
						vizito de japana esperantisto Ryotaro KOBASHI el Kioto,
						kuracisto. Unue ni babilis en Letmo, tagmanĝis
						en Středověká krčma a fine vizitis Mendel-muzeon.
 |  
 
 |  
					|  
 
 |  
 
 |  
					|  
 
 
 fotis M. Kolka kaj O.A. Fischer |  
 
 |  
					|  
 
 |  
 
 |  
					| Vizito
						de svisa esperantisto
						Mario Giacchetta 30.10.2017 |  
			
 
 
			
 
 
			 La
			8-an de junio 2016 vizitis
			nian klubejon 17-jara meksikia studento Jose Pablo Lara Lopez
 
			 
 
 
 
			 
 
 
 
			La 20-an de aprilo
			2016 vizitis nian klubejon redaktoro de la ĵurnalo Rovnost
			Martin Vértesi, studento de ĵurnalistiko (sur ambaŭ
			fotoj dekstre) foto O. A. Fischer 
			 La
			15an de septembro vzitis la klubon franca grupo
 
			 
 
 
 
			 
 
 
 
			Gasto Garry Evans, anglo vivanta kun sia japana edzino en Honkongo
			(maldekstre) 
			 
			
 
 
			 
 
 
			
 
 
			
 
 
			
 
 
			
 
 
			
 
 
			
 
 
			
 
 
			
 
 
			
 
 
			
 
 
			
 
 
			La 31-an de oktobro
			2012 vizitis nian klubejon gastoj el Argentino, Belgio kaj
			Ukrainio 
				
				
					|  La
						7-an de septembro vizitis nian klubejon Arina Osipova el Rusio,
						Brandon Sowers el Usono kaj Aleš Macek el Moravia movado
 
 |  
					|  
 
 
 De
						maldekstre: Martin Bureš, Miroslav Hruška (Miropiro), Arina
						Osipova, Marek Blahuš, Brandon Sowers 
 |  
					|  
 
 
 La
						24-an de februaro 2010 vizitis nian klubejon gastoj Salomé Hug
						el Francio (junulino), Cesáreo García Fernández (barbulo) kaj
						Michal Matúšov el Slovakio (alta junulo). |  
					|  
 
 |  
					|  
 
 
     Nia
						hispana gasto en la muzeo kaj en nia klubejo 
						 |  
					|  
 
 |  
					|  
 
 |  
					|  
 
 |  
					|  
 
 
 La
						20-an de septembro 2008 estis inaŭgurita
						nova Esperanto-Muzeo
						    en Svitavy - la Ottendorfer-domo 
						- portreto de E. Lanti estas donaco     de
						nia membro Adolf Veslý |  
					|  
 
 
     Nia
						klubo festis 80-jariĝon de nia prezidanto Zdeněk Hršel
						(septembro 2008) |  
					| 
						 Grava
						sukceso de la klubo estas Esperanto-versio de propaganda
						flugfolio pri Brno, kiu estis kune kun aliaj novaj
						lingvoversioj publikigita en
						la oficiala retejo de la magistrato la 28-an de marto 2008,
						do en la naskiĝtago de J. A. Komenio, kiu apartenis al la
						patroj de la ideo pri la internacia lingvo. 
						  
						La tradukon realigis la klubestro Mgr.
						Zdeněk Hršel kunlabore kun pluaj klubanoj. 
						 
						Flanke de la magistrato kunlaboris kun la
						klubo Kancelario de strategio de la urbo kaj firmao Grafex, kiu
						prilaboris la grafikan aranĝon de la flugfolio. 
						Město Brno - správný
						směr 
						Urbo Brno - ĝusta
						direkto |  
					|  
 
 
 
						La 31-an de januaro 2008 filmis en nia
						klubejo Ĉeĥa
						televido kaj samvespere ĝi
						elsendis programon pri la kooperativo Interhelpo, en kiu aperis
						ankaŭ nia
						membro Jan Werner. La programo
						estas atingebla en interreto por malrapida konekto:
						http://tinyurl.com/38con5
						kaj por rapida konekto: http://tinyurl.com/3x29k9
						. Raporton pri la klubejo estis elsendita la 19-an de februaro
						2008 je la 6.40 h en  ČT1 kaj je la 9.40 h en ČT2. |  
					|  
 
 
 
						Silvestro
						2007 en la pola Malborko |  
					|  
 
 
 
						Esperanto kiel elektebla
						studobjekto ĉe
						Masaryk-universitato en Brno
						kaj Palacký-universitato en Olomouc |  
					|  
 
 
 
						Vojaĝo
						tra Ukrainio kaj prelego pri ĝi. |  
					| 
						 Vizito
						de belga esperantisto Ben la 2-an de majo 2007
 |  
					|  
 
 
 
						Vizito de sveda esperantisto Johan la 25-an
						de aprilo 2007 |  
			
 
 
			
 
 
 
 
			
 
 
			
 
 
 
 
 
 | 
			
 | 
			
 
 
			Interesaj ligoj 
			Homaj
			rajtoj en Esperanto 
			Wikipedia 
			Somera
			lingva tendaro 
			Lingvo.info 
			UK
			Praha 
			1996
			
			 
			Municipoj
			en Esperanto 
			 
			
 
 
			Verda
			Stacio 
			Esperanta-ĉeĥa
			vortaro 
			Sen
			eldonisto 
			Verda
			Stacio 
			Verda
			Ĉaro 
			Doksy 
			Filatelo 
			Faka
			agado 
			Infanlibro |