Kunlaboro Brno - Stuttgart
          http://www.brno.cz -  www.stuttgart.de
| Inter la
  esperantistoj Inter la
  urboj Stuttgart (570 mil loĝantoj) - ĉefurbo de federacia
  lando Badenio-Vurtembergo,  situas ĉe
  la rivero Neckar en la baseno inter la langoj de la montaroj Schwarzwald kaj
  Schwäbische Alb, suda Gemanio proksime al la landlimoj kun Francio kaj
  Svislando. La unua skriba mencio pri Stuttgart devenas el la jaro 1160, la
  urbo fariĝis sidejo de la grafoj el Vurtembergo (Württemberg) kaj
  rezideja urbo de la duklando. La nomo "Stuttgart" (el
  "Stuotgarten") signifas „ĉevalĝardeno“ (ĉevalkorto, ĉevalparko)
  kaj la urbo ĝis nun havas la beston en sia emblemo. Stuttgart
  estas grava kultura, universitata, industria kaj komerca centro (sidejo de
  firmaoj Daimler-Benz, Porsche, IBM, Bosch...), en la urbo troviĝas
  foirejo kaj kongresejo. En la urbo kaj ĉirkaŭaĵo fontas multaj
  kuracaj mineralaj akvoj. Urba dominanto estas 217 m alta televida turo.
  Rimarkindaj estas la eksa reĝa palaco, Palaco de Princoj, Vilhelma
  Palaco. En Stuttgart kaj ĉirkaŭaĵo estas multaj vinberejoj.  Brno - (367 mil loĝantoj) - estas
  la dua plej granda urbo de Ĉeĥio, historia ĉefurbo kaj plej
  granda urbo de Moravio kaj administra centro de la Sudmoravia Regiono. Ĝi
  situias ĉe la kunfluejo de riveroj Svratka kaj Svitava, en la sudoriento
  de Ĉeĥio. La urbo estas sidejo de la ĉeĥiaj ''Konstitucia
  kortumo'', la ''Supera kortumo'' kaj la ''Supera administra kortumo'', plue
  ankoraŭ de la ''Supera ŝtata reprezentejo'', la ''Ofico por
  protekto de konkurenco'' kaj la ''Ofico de la publika protektanto de rajtoj''
  (ombudsmano). En la urbo estas produktataj ĉasfusiloj, skribmaŝinoj,
  tekstiliaj maŝinoj, lagroj, traktoroj k.a. En Brno troviĝas ses ŝtataj
  universitatoj: Masaryk-universitato, Janáček-Akademio
  de muzaj artoj, Teĥnika altlernejo, Agrikultura kaj Arbarista
  Universitato de Mendel, Bestokuracista kaj farmacia universitato,
  Universitato de Defendo. Krome ekzistas ankoraŭ kvar privataj
  universitatoj. Vidindaĵoj de Brno estas la Vilao Tugendhat de Ludwig
  MIES van der Rohe, Burgo Špilberk (1234, kiu estis uzata kiel ŝtata
  karcero 1621-1858, poste ankaŭ de la nazioj), Katedralo
  de sanktaj Petro kaj Paŭlo, Gotika
  preĝejo de sankta Jakobo, Legoma
  placo kun fontano Parnaso de Fischer VON ERLACH, Malnova
  Urbodomo kun portalo de Antonín PILGRAM, Dominikana monaĥejo kun preĝejo
  de sankta Mikaelo, Mahen-teatro,
  Janáček-teatro, Teatro de fratoj MRŠTÍK, teatro Reduta, Moravia Landa Muzeo,
  Mendel-muzeo, Teĥnika muzeo, muzeo Antropos (pri prahistorio), Moravia
  galerio, Moravia landa biblioteko, Mahen-biblioteko, Internacia
  Foirejo. Kunlaboro inter esperantistoj * ĉeĥa reprezentanto vizitis la
  kulturan festivalon en Stuttgart (majo 1997) * ĉeĥa reprezentanto vizitis
  Universalan Kongreson de Esperanto en Berlino (1999) danke al financa subteno
  de la stutgartaj esperantistoj, kun kies prezidanto li kunvenis * stutgartaj reprezentanoj venis al Brno por
  partopreni solenon omaĝe al „Arĝenta duopo“ Josef Vondroušek kaj
  Vilibald Scheiber (2004) * ĉeĥa reprezentanto vizitis
  Stutgarton okaze de la 100-jara jubileo de la esperantista klubo en Stutgarto Kunlaboro inter la urboj  1989 subskribita kontrakto pri partnereco Plano de
  kunlaboro 2006: * projekto „Sociala doktrino“, semajna staĝo
  de metilernantoj el Stuttgart en lernejoj kaj institutoj de sociala zorgo en
  Brno, 2006  * regula partopreno en sportaj aranĝoj
  (ekz.. Stuttgarter Lauf, Internationales Stuttgarter Schwimmfest)  * turismo:
  reciproka partopreno en foiroj CR Regiontour Brno kaj CMT Stuttgart  * interŝanĝo de „know-how“ en la
  sfero de memorindaĵoj  * strategia kunlaboro en la sfero de trafika
  infrastrukturo (Stuttgart 21, Europoint Brno)  * en Stuttgart: ekspozicio pri la vilao
  Tugendhat, fama memorindaĵo de Brno  * realigo de la projekto "Interkompreniĝo
  kaj repaciĝo kun la orient-eŭropaj partneraj urboj“ (2001-2006)  * kunlaboro kun la fondaĵoj, kies sidejo
  estas en Stuttgart (Heinrich Böll Stiftung, Robert Bosch Stiftung)  La plej
  gravaj komunaj  projektoj ĝis
  2005:  * la kunlaboro evoluis ekde oficialaj vizitoj
  de gravaj eventoj, trans sportaj kaj kulturaj interŝanĝoj ĝis
  la sistema kunlaboro inkluzive de kunlaboro en la sfero de urba administrado
  (laboro kun junularo, koncepto de trafiko, turismo, arĥitekturo,
  kulturo),  * ĉeĥa-germana junulara renkontiĝo
  en Brno kaj en Stuttgart (1998),  * laboro kun junularo: labora renkontiĝo
  de multiplikatoroj en Brno (1999),  * lerneja edukado:
  regula partopreno de instruistoj de la germana lingvo el Brno ĉe la
  Akademio de Plua Kleriĝado aranĝata 
  de Volkshochschule Stuttgart, labortraktado de reprezentantoj de la
  urboj Brno kaj Stuttgart kaj de reprezentantoj de la Sudmoravia regiono kaj
  de Federacia lando Badenio-Vertembergo pri la kunlaboro en la sfero de
  lerneja edukado en la jaroj 2002-2003 (Stuttgart, septembro 2001),  * turismo: prezentado de Stuttgart ĉe la
  foiro Regiontour 1999, 2000, 2001, 2002, 2003), prezentado de Brno en
  Stuttgart - i-centrum (1998), de Brno ĉe la foiro CMT 2002, 2003  * partopreno en la stutgartaj forumoj pri la
  urba sekureco (1999, 2000),  * engaĝigo de Stuttgart en la internacian
  aranĝon "Pontoj inter urboj " - prezentiĝo de stutgarta
  kantĥoro,  * ĉeĥaj-germanaj rilatoj: ekspozicio
  "Ŝanĝostacio Brno" en Stuttgart - helpo de Ĉeĥoslovakio
  al germanaj kaj aŭstriaj elmigrintoj en la jaroj 1933-1939 (aŭtuno
  1999),  * Donaco de la urbo Stuttgart al la urbo Brno
  en la sumo de 255.646,- € enkadre de la projekto "Interkompreniĝo
  kaj repaciĝo kun la orient-eŭropaj partneraj urboj“,  * trafiko kaj teritoria planado: kunlaboro pri
  la solvo de rekonstruo de la fervoja nodo en Brno - Projekto Stuttgart 21
  (internacia seminario, daŭra kunlaboro de ekspertoj),  * sporto: vico da interŝanĝoj,
  partopreno en la Tago de la Sana Vivstilo en Brno kaj en Kuro tra Stuttgart,  * Gendero: vorkŝopo en Brno pri la temo
  "Egaleco de ŝancoj por viroj kaj virinoj je nivelo de loka
  administrado kaj memadministrado", Stabstelle Stuttgart (2002),  * daŭra kunlaboro de asocio de
  samseksemuloj IHS Stuttgart kaj STUD Brno,  * ligo de kontaktoj inter urbopartoj de ambaŭ
  urboj (Brno - Žabovøesky kaj Stuttgart - Feuerbach),  * kunlaboro de arĥitektoj de Stuttgart
  kaj Brno - partopreno en la konferenco "De la moderno al la eŭropa
  urbo " en Stuttgart,  * kulturo: prezentado de la urbo Brno kaj
  spektaklo de la infana foklora ensemblo Javorníèek en la 3-a festivalo
  „KulturMarkt 2001“(septembro 2001), prezentado de la urbo Brno kaj spektaklo
  de la infana foklora ensemblo Brnìnský Valášek en la 4-a „KulturMarkt“
  (septembro 2002),  * partopreno en la knabina kultura festivalo
  "Mädiale", kiu estas samtempe restado por studado (2003)  * vorkŝopo "Sistemo de kunlaboro de
  gimnazioj Brno-Stuttgart", 14. - 17. 3. 2002 en Stuttgart, vorkŝopo
  "Sistemo de kunlaboro de specialaj lernejoj Brno-Stuttgart", 22. -
  26. 4. 2002 en Brno, Forumo de lerneja kunlaboro en Stuttgart,  * lerneja edukado: kursoj pro instruistoj de
  la germana lingvo el Brno aranĝataj de la stutgarta Volkshochschule,  * partopreno en la konferenco "De la
  moderno al la eŭropa urbo " en Stuttgart 2002  * kulturo: labortraktado inter reprezentantoj
  de Stuttgart kaj Brno (septembro, decembro 2002),  * ekonomio: laborpartopreno de Stuttgart en la
  konferenco "Prosperado de la regiono meze de Eŭropo" (2003)  * En 2003 ricevis la urboj Brno kaj
  Stuttgart la 1-an premion inter grandurboj en konkurso proklamita de la
  koordina konsilio de Ĉeĝa-Germana Diskuta Forumo pri la plej bona
  kunlaboro inter la ĉeĥaj kaj germanaj urboj  * turismo:
  prezentado de Stuttgart en Brno en la foiro Regiontour, partopreno de la urbo
  Brno en la foiro de turismo CMT en Stuttgart, reciproka publikigado de
  informoj pri la plej gravaj kulturaj kaj aliaj aranĝoj en la magistrata
  gazeto,  * sistema kunlaboro de lernejoj je niveloj
  urbo + regiono + lando - starigo de bazo por ripetataj projektoj, * fakaj staĝoj en la sfero de translima
  kaj projekta kunlaboro,  * partopreno en seminarioj pri "eŭropa
  problemaro" en Stuttgart,  * sporto: regula partopreno de sportistoj el
  Brno ĉe signifaj sport-aranĝoj organizataj de Stuttgart,  * trafiko kaj teritoria planado: kunlaboro pri
  la solvo de rekonstruo de la fervoja nodo en Brno, IDS (integrovaný dopravní
  systém = integrita trafik-sistemo),  * subteno de komunaj ĉeĥaj-germanaj
  aranĝoj de samseksamaj kaj malsamseksamaj civitanoj,  * kunlaboro de kulturaj ensembloj (Státní
  filharmonie Brno, CzechVirtuosi, Stuttgarter Oratorienchor),  * kunlaboro de profesiaj kultur-institucioj,  * realigo de projekto por senioroj kaj por
  sociala sfero en Brno kun la donaco de 255.646,- € de Stuttgart kaj de ĝia
  ekonomia sfero (2002 - 2005),  * kunlaboro en la sfero de egalaj ŝancoj
  por viroj kaj virinoj, konferenco "Akordigeblo de profesio kaj
  familio" - bazaj dokumentoj Stuttgart, Brno 2004  * kunlaboro en la sfero de zorgo pri memorindaĵoj,
   * kunlaboro en la afero de resanigo kaj
  utiligo de malnovaj konstruaĵoj,  * migranta ekspozicio okaze de la 15-a
  datreveno de partnera kontrakto Brno-Stuttgart,  * solena inaŭguro de rekonstruitaj partoj
  de DPD Foltýnova enkadre de la projekto "Interkompreniĝo kaj repaciĝo
  kun la orient-eŭropaj partneraj urboj“ kun ĉeesto de la urbestro de
  Stuttgart W. Schuster kaj reprezentantoj de Stuttgart (marto 2004),  * solena inaŭguro de la parko kun
  "Fontano de amikeco Brno-Stuttgart" kun ĉeesto de
  vic-urbestrino de Stuttgart Gabriele Müller-Trimbusch (junio 2004),  * vizito de reprezentantoj de civitanoj el
  Brno, kiuj dum la milito estis senditaj al Germanio por devigaj laboroj
  (Stuttgart, septembro 2004) * kunlaboro de muzikaj grupoj amatoraj kaj
  profesiaj (Stuttgarter Spielkreis, Schwaben Bräu, Mädchenkantorei St.
  Eberhardt, Collegium Iuvenum ktp.)  * projekto de partnereco de lernejoj
  Brno-Stuttgart  * planada kunsido de lernejaj reprezentantoj
  Brno-Stuttgart, Badenio-Vurtembergo – Sudmoravia regiono, Stuttgart 2005  * semajna staĝo de studentoj kaj
  pedagogoj de Evangelia Faklernejo por la sociala pedagogio en  Brno, 2005  * konferenco „Lerneja edukado Brno-Stuttgart“,
  Brno 2005  * partopreno de Stuttgart en la laborgrupo
  (workshop) pri problemaro „junularo sur la strato“ Ratolest Brno,
  Obèanské sdružení, Brno 2005  * partopreno de politika reprezentanto de
  Stuttgart en ekspozicio pri la civitanoj senditaj devige labori por la Tria
  Regno, Brno 2005  * partopreno de politika reprezentanto de
  Stuttgart en la solena re-inaŭguro de la teatro Reduta, Brno 2005  |