Rememore pri la Esperanto-teatro

Verda ĉaro de Julio Baghy

1954-1959

ĉefpaĝo

programoj

Ondráček

Čudová

Opava

Mařík 

 

 

 

 




Jaroslav Mařík 

TEATRO, KIUN ADMIRIS NAZIM HIKMET



Marĝene al "Verda Ĉaro de Julio Baghy " /1954-1959/



Antaŭ dudek jaroj la praga aktorino Eva Suchardová-Seemannová kun sia edzo Antonín Seemann realigis delongan revon de sia ŝatata leteramiko Julio Baghy, fondinte ĉe EK Praha teatran kolektivon, al kiu ŝi donis la nomon Verda Ĉaro de Julio Baghy.

La fama esperantista poeto verkis por ĝi du originalajn teatraĵojn "GRANDA LUDO" kaj "DUM TONDRAS KANONOJ“.

Kion mi donus por povi revidi kaj reaŭdi la fascinan scenon el la "Dum tondras .." en la prezentmaniero de Eva kaj de Pavel Tichý! Aŭ - por resenti la emocion de la apero de aŭtentikeca Zamenhof (d-ro Jaroslav Sucharda) en la "Mi esperas" de A. Seemann, cetere premiita ĉe la UK en Haarlem! Tiun tagon, la 19-an de decembro 1954, la kolektivo je la unua fojo prezentis sin sub la nomo V.Ĉ. de J.B. en la "Vespero de premiitaj konkursaĵoj" kun verkoj de Seemann, jam premiitaj en la menciita Haarlem.

La ensemblo komencis per diversaj programoj, recitadoj kaj nelongaj teatraĵoj antaŭ o1 transiri al prezentadoj tutvesperaj, por kiuj "granda provo" estis i.a. la tutvespera artprogramo antaŭ internacia publiko en la j. 1955 en Otrokovice, en la kadro de la Tutštata konference de la esperantistoj-pacdefendantoj. Inter la tutvesperaj ludoj la ensemblo surscenigis la teatraĵojn "Maryša" de fratoj Mrštík, "Pigmaliono" de G.B. Shaw (3foje), "Nora" de H.Ibsen, "Legendo pri amo" de Nazim Hikmet. La kontraŭmilitan ludon de K. Čapek "La patrino" la kolektivo-realigis ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en la ĉeĥa en la kadro de la publika konkurso "Popola artisma kreado".

La prezentadon de la "Legendo" en 1958 ĉeestis eĉ la aŭtoro mem, Nazim Hikmet, la turka poeto. Ankaŭ alparolis la publikon kaj deklaris i.a., ke li aŭdis sian teatraĵon jam en multaj landoj kaj en grandaj teatroj (la surscenigo okazis en la tiama teatro "Malá scéna" - Malgranda scenejo - en Prago), sed ke li aŭdas ĝin je la unua fojo en Esperanto, kiun li, cetere, trovas tre muzikeca. Kaj li aldonis: „Tamen nenie mi estis tiel emociita, kiel hodiaŭ inter vi, amatoroj ...Mi rekomendas, ke la gepatroj instruu al siaj gefiloj Esperanton. Se mi estus pli juna, mi mem lernus ĝin.“

Pri la sukcesplena prezentado raportis internaciaj esp. gazetoj kaj sugestis inviti la Verdan Ĉaron al la UK en Varsovio (1959). "Tri mil spektantoj el 45 landoj ĝuis la surscenigon de "Pigmaliono" en la varsovia Palaco de Kulturo. Sekvis invito al la 45-a UK en Bruselo, ne plu plenumita.

Neniu antaŭsciis, ke per ripetita prezento de la „Pigmaliono" 10.10.1959 en Praha la Verda Ĉaro propre adiaŭas. Sed ĝia pionira laboro plenumita laŭ unika maniero en la fako de la Esperanta kulturo ne estas forgesebla. Unu el la atestaĵoj estu mencio pri la gazeto de la Asocio de vjetnamaj verkistoj, kiu ankoraŭ en la jaro 1961 resumis kaj aprezis en speciala artikolo la agadon de tiu ĉi unika ensemblo.

Nombra estis la kolektivo de V.Ĉ.J.B., el kiu iuj apartenis al la ĉefa stabo, la aliaj rolis ne ofte, sed ni diru, kun la sama emo kaj interesiĝo. Krom la jam menciitaj sekvu: d-ro P. Sádlo, E. Nývltová-Řiháčková, J. Ondráček, L. Rejtárková (el Hradec Králové), A. Nývltová, M.Kalivoda, E. Drapáková, I. Bartošíková, J. Pastor, A. Slanina, E.Rybinski, L. Kynčl, L.Novotný, Pražák, O. Kníchal, J. Mařík. Inter deklamantoj estu menciitaj: S. Staněk, S.Živná kaj J. Neumann.





Panoramo 1/1974, p. 39-40