Čestmír Vidman (1921) básník - poeto
|
||||
|
|
VIDMAN Čestmír
31. 10. 1921 v Monfalcone, Itálie ČESTMÍR VIDMAN Čestmír VIDMAN oni nomas "vojaĝanto kun okuloj de 1'poeto", aŭ "inĝeniero kun animo de l'poeto". Ni nur subtenas, ke la aŭtoro, kiel komerca iĝeniero estadis en multaj fremdaj landoj (li eĉ naskiĝis en Manfalcone, Italio) - nume en Japanio, en Sovetunio, en Usono, Aŭstralio, Alĝerio, Nigerio, Nova Zelando, Egiptio, Maroko, Libio, Hong-kongo, Hispanio, Grekio, Brazilio, Argentino, Kanado. Preskaŭ oni ne trovus landon, kiun li ne vizitis - aŭ almenaŭ ne travojaĝis. Sed Japanion li vizitis 11-foje kaj tio kompreneble influis lian poem-verkadon. Al Japanio estas dediĉitaj poemoj - juveloj en kolektoj: "SUB LA MONTO FUDĴI" (1980) ka) "KIEL VI ORNAMAS, IĈIKI" (1979). Sed ĉi prezentita poemeto alproksimigas al ni lian infan- kaj junaĝon, kiun li travivis en negranda urbo Rožmitál pod Třemšínem. Por la ĉeĥaj gelegantoj mi ne devas klarigi sed por eksterlandaj jes: tiu "Ryba, kantor"ne estas iu indiferenta kantoro (antikve - instruisto), sed li estus per oraj literoj skribita en koroj de ĉeĥoj: li estas aŭtoro de eminenta muzikverko el 18. jc., nun nomita "Kristnaska Meso de Ryba". Krom 1a valorego muzika, ĝi eminentas ankaŭ pro tio, ke ĝi estis u n u a f o j e en religia historio skribita ĉ e ĥ l i n g v e. El tio klariĝas, ke la meso estas vokala verko, kaj pro ĉio ĉi dirita ĝi fakte nomiĝas "ĈEĤA MESO KRISTNASKA". Tion ni ŝuldis klarigi al fremdlanda legantaro kaj tion ni ŝuldis al Čestmír Vidman - lian animon poetan radikigi en la historiajn fontojn, kiuj ĝin certe formis...
LA FLAGOGLORO DE ROŽMITÁL Supreniĝintan la ambiton de epokoj subita blovo turnas vin en trabaĵo de ĝardenoj al lagetaj speguloj Stuko indikas tiujn kiuj fajreron nutris dum la milito Malsupre de l' horizonto mortlaca Ryba, kantor', ne plu perceptas la gloron de tagoj de l' sepcentkvindeka datreven' * * * Pianlude akompanadis la panjo mutajn filmojn Ni transgrimpadis pordetojn pri Zorro-venĝanto revante Nemezureblis horizonto sub kurba pomarbo Kaj pomoj dolĉe bongustis samkiel suna radi' Eĉ pluvo estis varma neĝo ŝvelmola Poste la instruisto Matoušek kvin jarojn apertis pacience papav-kapetojn de bubaj rigardoj Kronikisto de niaj petolaĵoj per fotografaj paŝoj mezuris nian futuon ĈE MALNOVA LERNEJO Dum la paŭzo ni paŝadis ĉirkaŭ mallarĝa korteto bubetoj ses ĝis dekjaraj Post duonjarcento denove vi vidas la grizan korteton ties malmultan herbon Kiel ni ĉiuj enŝtopiĝadis tien kaj kapablis ĉirkaŭŝoviĝi kriante junulece? Ho junaĝo Sur plej eta spaco flugiloj celas al suno
Čestmír Vidman en sia meza aĝo |
|
|