Evoluo de la ĉeĥoslovaka radio

Kategorie: Verda Stacio

Evoluo de la ĉeĥoslovaka radio

La Ĉeĥoslovaka radio estis inter la unuaj en la eŭropaj landoj, kiu ekkomencis printempe de la jaro 1925 regulan ĉiutagan elsendadon. Tio faktiĝis dank' al la entreprenemo kaj decidemo de kelkaj antaŭvidemaj personoj, kunvenintaj en la jaro 1923 parte el rondoj ĵurnalistaj, parte el la firmo »Radioslavia«, kiu nelonge antaŭe fondiĝis kiel akcia kompanio por komerco kun radioapa­ratoj. Per kunlaboro de organizantoj, teknikistoj, ĵurnalistoj kaj artistoj oni sukcesis konstrui en Kbely ĉe Praha la unuan sendostacion, el kiu oni komencis la 18-an de majo 1923 regule elsendadi. Kelkajn tagojn pli poste enmondiĝis la Ĉeĥoslovaka radiofonia societo. Ĝi akceptis la nomon »Radiojournal«, laŭ la ĉefiniciatintoj el la rondoj de »Radioslavia« kaj la ĵurnalistoj kaj pro la origina tasko de la societo, kiu multe akordis al la tasko ĵurnalista. La unua elsendo okazis el tendo, dum ankoraŭ la definitiva stacio estis konstruata kaj malfermita je unu jaro pli poste.

Tiel aspektis la ko­mencaj disaŭdigoj, kiam oni elsendis ankoraŭ el tendo

Komence daŭris la ĉiutaga regula elsen­dado de la stacio en Kbely nur unu horon ĉiutage, kaj oni el­sendadis antaŭvespere, ĉar la kondiĉoj estis por tiu tempo plej favoraj. Temis pri kant- kaj muzik­-programoj, anoncado sporta, meteorologia kaj borsa. Komence de la jaro 1924 oni akiris intereson ĉe muzikistoj kaj ek­komencis kunlabori kun la plej granda ĉeĥa simfonia orkestro, la »Ĉeĥa filharmonio« kaj organizi la unuajn dramvesperojn, regule enprogramigis paroladojn, recitaĵojn kaj amuzprogramojn.

Tiutempe translokiĝis la oficejoj de la radiosocieto en novajn ejojn kaj en la jaro 1932 definitive en novan palacon en la avenuo de marŝalo Foch.

En februaro 1926 komencis elsendadi la radiostacio en Strašnice (Praha II.) kaj la 28-an de oktobro 193l la radiostacio en Liblice (Praha I). Preskaŭ samtempe kun Praha komencas provelsendadon ankaŭ Brno. La definitiva radiostacio en Brno kun regula programo eksendis en apri1o 1926. La saman jaron eklaboris ankaŭ la stacio en Bratislava kaj unu jaron pli poste la stacio en Košice. En la jaro 1929 aliĝas al tiuj-ĉi stacioj nova sendstacio en Moravská Ostrava kun modernaj atelieroj. En majo 1936 oni inaŭguris ankoraŭ la mezslovakian stacion en Banská Bystrica, servantan nur al relajsado.

La palaco de la Ĉeĥoslovaka radio en Praha XII.

La intereso pri radio estis precipe komence vigligata per publika aŭdigo en Praha, pli poste per rondveturado de radio-aŭtobuso eĉ en provincaj urboj kaj vilaĝoj. En la jaroj 1925 kaj 1926 la nombro de la aŭskultantaro komencas rapide kreski. La unuan de majo 1925 oni nombris proksimume nur 10.000 da koncesiitaj aŭskultantoj, kaj en marto de la jaro 1927 oni kalkulis jam pli ol 200.000 aŭskultantojn. La jaralkresko depost 1930 senĉese altiĝas kaj en la jaro 1935 atingas la maksimumon de 153 257 novaliĝintaj aŭskultantoj en unu jaro. Nune altiĝis la nombro de la koncesiitaj radioaŭskultantoj en Ĉeĥoslovakio je unu miliono, per kio Ĉeĥoslovakio procente okupas la kvinan lokon en Eŭropo.

La radioevoluo alportis ankaŭ aron da novaj devoj. Krom la programo muzika, drama kaj la radioanoncado, krom paroladoj kaj raportadoj, krom tuta aro da specialaj elsendajoj, plenumas hodiaŭ la radio ankaŭ grandajn devojn pri servo por sekureco, ĝi havas memstaran taskon en la porlerneja elsendado kaj ĉiujn ĝi plenumas konscience kaj sukcese.

La Ĉeĥoslovaka radio havas krom tio specialan devon, fontantan el la nacieca strukturo de la loĝantaro - elsendoj germana, hungara, karpatorusa. Gravan programparton formas ankaŭ la fremdlingvaj elsendoj por eksterlando, envicigataj post la vespera programo. Al tiuj-ĉi viciĝas ankaŭ la elsendoj en Esperanto. Por bonregi ĉi tiujn kaj la ceterajn taskojn, devis Radiojournal unue starigi siajn unuopajn fakojn kaj organizi grandan propran orkestron, kantistan libron, helpajn orkestrojn kaj tutan armeon da teknika personaro. Same grava estis doni al la stacioj kondiĉojn de sukcesa laboro, teknikan ekipon prezentantan la lastan vorton de la tekniko. Ĉar la radio estas esprimilo eterne juna, senĉese progresanta kaj kreskanta, estas ĝia granda tasko fakte neniam finita. Pro tio ankaŭ la ministerio de poŝtoj kaj telegrafoj kune kun la teknika centro de Radiojournal zorgas pri efektivigo de tiuj taskoj. Jen temas same pri modernigado de la atelieroj kaj konstruaĵoj, kiel ankaŭ pri konstruado de pluaj elsendostacioj, de novtempaj antenmastoj ktp.

La teknika salono de la sendostacio Praha I (Liblice)

La Ĉeĥoslovaka radio estis ano de la Internacia Radio-Unuiĝo (Union Internationale de Radiodiffusion, Genčve) tuj de ĝia fondiĝo kaj akiris en la internacia forumo gravan pozicion. Nuntempe, kiam la Unuiĝo nombras jam 54 anojn de preskaŭ ĉiuj ŝtatoj eŭropaj kaj de tuta aro da ŝtatoj ekstereŭropaj, estas certe multsignifa, ke la prezidanto de la Ĉeĥoslovaka radio, Dro Ladi­slav Šourek estas prezidanto de ĝia jura sekcio, en kiu decidiĝas gravaj juraj demandoj kaj ke la vicprezidanto de Radiojournal, sekcia ĉefo de ministerio por poŝtoj kaj telegrafoj, inĝ. Josef Strnad estas membro de ĝia teknika komisiono. La reprezentantoj de la Unuiĝo kunvenis jam trifoje en Praha por konferenci kaj krom tio gastigis Praha en la jaro 1929 reprezentantojn de poŝt­estraroj okaze de eŭropa konferenco.

La enirejo kaj ŝtuparo en la palaco de la Ĉeĥoslovaka radio en Praha

La Unuiĝo celas krei amikan interrilaton de vigla kunlaborado inter la unuopaj membraj radiosocietoj kaj helpi per reciproka konatiĝado pere de la radio, de internaciaj koncertoj kaj de interŝanĝado de kulturfaktoroj, al pli intensa alproksimiĝo de la nacioj (kion grandmezure ebligas ĝuste la radio). La Ĉeĥoslovaka radio subtenas kiel eble plej arde ĉi tiun klopodadon kaj multe kunhelpas eĉ per propra iniciato, kiel ekzemple per la propono pri efektivigo de raportado el diversaj landoj kristnaske sub la devizo »Pacon al homoj de bona volo« kaj la nunjara pacmanifestado je Nova jaro, kiun denove dissendis preskaŭ ĉiuj anoj de la Unuiĝo.

La muzika ateliero en Praha dum elsendado

La ĉeĥoslovaka radio­programo konsekvence laboras laŭ difinita skemo, kiun ĝi taksas grava helpilo por la sindirekto de la aŭskultanto. Tial komenciĝas la elsendado regule je la sama horo, certaj paroladoj estas kutime ankaŭ en la programo je la sama tempo same kiel anoncado de novaĵoj, antaŭtagmezaj kaj posttagmezaj koncertoj, informoj borsaj, sportaj, meteorologiaj kaj ceteraj programeroj estas ankaŭ firme lokitaj. La radio akordiĝas tiel kun la tagskemo de la aŭskultanto kaj penas ankaŭ per sia formo kontentigi lian bezonon.

La estraro de la Ĉeĥoslovaka radio penas celkonscie pri idea harmonio de ĉiuj partoj de la radia agado kiel inter la unuopaj stacioj, tiel ankaŭ inter la specialaj fakoj (laborista, agrikultura, industria ktp.). La ĝenerala karaktero de la radio celas per sia enhavo kaj interpretado esti refortigo por la aŭskultanto kaj akcenti la ĝojan karakteron de optimismo por la vivo. Ĉe tio la laboro de la apudaj stacioj estas tiel dividita, ke ili reciproke kompletigu sin kaj ke ĉiu laboru en tiu fako, en kiu ĝi povas valorigi sin laŭ sia kapablo kaj materialo per kiu ĝi disponas.

Granda devo de la radio estas ekkapti la nacian vivon en ĝia plena larĝo kaj ĉerpi el ĝi ĉion, kio valoras kaj kio devus fariĝi spirita propraĵo de ĉiuj. Aliparte la radio reagas je tiu-ĉi vive, formas multflanke ĝiajn esprimojn, helpas al levo de la lingva kulturo kaj al delikatigo de la popola artesprimo, vekas kaj subtenas noblajn interesojn de la larĝaj popolklasoj kaj faras en la popoledukado, kiu precipe en Ĉeĥoslovakio fariĝis centro de senĉesa kaj intensa zorgado, grandan laboron, kiun ne estus eble starigi en tia mezuro kaj kun lia akcentado sen la grandaj teknikaj helpiloj kaj sen centrigado de kulturfaktoroj, kion ebligas nur la radio. La muzika ateliero en Praha dum elsendado.

La prelegstudio en Praha

La ĉeĥoslovaka popolo estas proverbe muzika nacio. La muziko kiel internacie komprenebla artesprimo, estas la plej grava kaŭzo de tio, ke la ĉeĥoslovaka radio estas en eksterlando tre ŝatata kaj tre aŭskultata. Ĝi reprezentas tiamaniere en la mondo la kulturan nivelon kaj la artisman kulturon de la ĉeĥoslovaka nacio kaj pruvas al la tutmonda aŭskultantaro la famon pri sia natura muziktalento. Tion ekzemple pruvas eĉ la takto, ke en la konkurso de infanĥoroj okaze de la internacia radio-manifestado »La junularo kantas translime«, elsendita en oktobro 1935, estis la kantado de la ĉeĥoslovakaj infanoj taksita la plej bona. La ĉeĥoslovaka radio estas unu el la valoraj periloj al reciproka alproksimiĝo, gvidanta al konatiĝo de sia nacio kun la aliaj nacioj.

Kiel jarn menciite, la ĉeĥoslovaka radio senĉese evoluiĝas kaj moderniĝas ankaŭ teknike. Ekzemple por la radiostacio en Liblice (Praha I) estis konstruita nova kontraŭfada anteno. Ĉe sia fondo havis la stacio la antensistemon en la formo »T«, kiu estis portata de du antenturoj 150 m altaj. Ĉar tia antensistemo ne havas kontraŭfadan econ, suferis la pli malproksimaj landoj, precipe la suda Bohemio pro malbona aŭdeblo. Oni decidis, ke nun, kiam la kontraŭfada antensistemo estis jam trastudita kaj elprovita, oni ekipu ankaŭ la stacion Praha I per la nova antensistemo. Tiun-ĉi novan antenon formas unusola masto, 290 m alta, kiu havas la formon de du kvarflankaj piramidoj. La piramidoj estas starigitaj unu sur la alian, tuŝante siajn bazojn. La pinto de la malsupra piramido estas samtempe la bazo de la tuta masto kaj estas izolita de la tero. La supra pinto portas grandan ŝtaltubon, per kiu oni finreguligas la ondlongon. La masto estas fiksita en duono de sia alteco per ok ankroj.

La radiostacio en Mělník (proksime de Praha), kiu estas ĵus nun konstruata, servos kiel dua radiostacio por Praha. La sendostacio estos ĝis 100 kilovata kaj ekipita per la plej moderna modulsistemo, de la t.n. »B« kategorio, kiu eminentiĝas per tio, ke ĝi estas ĉe sama modulkvalito pli ŝpara ol la malnovaj modulsistemoj, rilate la konsumon je elektra kurento. La sendostacio estos interesa ankaŭ pro tio, ke la konformigo de la normala laborondo al la ondlongo de la stacio Praha I elpostulos rilate mallongan tempon (10 minutojn). La sendostacio havos nur unu maston, altan 130 m, kiu mem prezentos la disradiantan sistemon kaj havos kontraŭfadajn ecojn. Oni diligente laboras je la finkornstruo de la stacio, tiel, ke oni povas esperi, ke la disaŭdigado per la stacio estos komencita ankoraŭ ĉi tiun jaron.

Ni provis konatigi nian esperantan amikaron per tiu-ĉi mallonga skizo kun la evoluo kaj la laboro de la ĉeĥoslovaka radio kaj ni esperas, ke ni plenumis malgraŭ la koncizeco la taskon kiel eble bone. Ni ĝojas, ke ni povis ĉiloke prezenti al la esperantistaro iom da ĉeĥoslovaka radiohistorio kaj ni estas certaj, ke ili de nun aŭskultos niajn programojn kun ankoraŭ pli granda fervoro.

(laŭ broŝuro „Verda Stacio“, 1937)