Literaturo por geknaboj en Esperanto |
|||||||||
|
Literaturo
pri knaboj kaj knabaj grupoj estas en Esperanto reprezentita per klasikaj
libroj kiel Koro de Edmondo de
Amicis, Maks kaj Moric de Wilhelm
Busch, La Butonmilito de Louis
Pergaud, La knaboj de Paŭlo-strato
de Ferenc Molnár, La Knaboj de Kastora
Rivero de Jaroslav Foglar, Timur
kaj lia taĉmento de Arkadij Gajdar kaj Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapiĉ de Ivana
Brlič-Mažuranič. La
originalan literaturon reprezentas La
junaj detektivoj kaj La junaj
trezor-serĉantoj de John Herbert Sullivan kaj Aventuroj de Antonio
de František Omelka. La knabaj
romanoj de Mark Twain ekzistas sole en formo de bildrakonto. |
|
|||||||