Klub esperanta a jiných světových jazyků Theodora Kiliana

Riegrova 62, 674 01 Třebíč

let.lancov@seznam.cz - tel. 604 940 663

Tendaro

domů 

Tábor 

Okříšky 

Historie  

Knihy 

Data 

Setkani



 

Setkání bývalých táborníků na Lančově

Tato setkání se uskutečňují každoročně na konci třetí etapy (v polovině srpna) již od roku 1997. Zúčastní se ho lidé, kteří na tábor jezdili za dětských nebo studentských let a rádi se setkají s tehdejšími kamarády.

Výlet do Chvalatic 2013








































Znak na jubilejním tričku ke 20. výročí setkání bývalých táborníků

a k 25. výročí





Lančov 2020




Lančov 2021


Lančov 2022


Lančov 2023



Táborový humor

Mirek Malovec:
Fekiĝu, odorantoj, jam vokas la kukol'!
Agrablan vomadon!
Antaŭtagmeze: menstruado laŭ la plano!
Iri maltrinki - malmanĝi
Bonan martelon! Salaton! Kiel vi fotras?
Flaktaĉmento marŝu ek! (po dešti)



Dnešní folklór:
Zazpívejme si Permolu! (= Per mola paŝo ...)



Marie Kaufmann:
aĉulo



Fidel:
Mášena gimnastiko (když ji vedla Máša)
ne rekomendas gedormi



Čejková
Bonan ranon



Amike (el Hanojo) Stano Marček:
Mi memoras pri "Vekiĝu gedormantoj"...


Hršelka
fekiĝu kundormantoj!

Donu al mi vian manon amiko, donu al mi vian mamon amikin´´ zpíval pan Rybáček s tatínkem od Luš Demendal.. či jak se to písalo

fiačulineto (1972-Gunnar, Christian a spol.)
Salaton!





Katka:
Tendaj ranoj, atendu!
La faktaĉmento marŝu dek!
La fragojn ni gardu!
La fragojn kisu!
Vespera ordeno numero 1.
Malserĉu!
Morgaŭa pogromo: ilustrado laŭ la pramo.
Posttagmeze barado aŭ ekskluzo.
Vespere tendarfojno.
Antenu, disŝiru.
Ĝis revivigo!



Interesa priskribo de la tendaro el Bulteno de EK Praha 4/1988:

L. Křesinová

Somera Esperanto-Tendaro 1988


Kiam ni proksimiĝas al Lančov tra Vranov, jam ĉe eniro al Vranov katenas atenton de ĉiuj vizitantoj la dominanto de Vranov-kastelo fiere altiĝanta super profunda valo. Ĉi tiu juvelo de la baroka arkitekturo, konstruita sur la loko de la iama kastelo, fondita de princo Vratislav, kaj kiu dum la tridekjara milito post ruinigo fare de svedoj forbrulis, estis rekonstruita laŭ plano de la glora aŭstria konstruisto Johano Fischer el Erlach. Poste ĝi estis kelkfoje riparita kaj kompletigita per diversaj riĉaj kolektoj. Veturante tra longaj arbaroj ni ekvidos la belegajn arbarscenojn kaj ni rapide proksimiĝas al Lančov.

En la Arĝenta golfo ĉe la vilaĝo Lančov, proksimume 3 km de baraĵo jam 30 jarojn ekzistas Somera Esperanto-Tendaro, en kiu oni instruas Esperanton. La tendaron vizitis dum tiu tempo jam multaj miloj da esperantistoj preskaŭ el la tuta mondo. La tendaro okazas ĉiam dum julio kaj aŭgusto en tri dekkvartagaj etapoj. Diversgradaj Esperanto-kursoj arigas la lernantojn ĉiutage matene, escepte de dimanĉoj. Posttagmeze la programo konsistas el sportoj, naĝado, ŝipado, ĉar la tendaro pesedas kelkajn ŝipetojn. Se ni decidiĝos navigi per vaporŝipo 25 km, ekkaptos nian atentemon ne nur la naturbelaĵoj, sed ankaŭ la estinta limgardanto de Suda Moravio – burgo Bítov, konstruita jam en la 11-a jarcento. Kontraŭo de Bítov-burgo estas ruino de Corštýn, konstruita en la 13-a-14-a jarcentoj.

Dum la lastaj 30 jaroj la vizitantoj el la tuta mondo kreis internacian lingvan etoson. Ĉi-jare partoprenis: 

en la unua etapo: 180 partoprenantoj, la lastajn kvar tagojn 205 partoprenantoj, ĉar 25 bulgaraj gekursanoj alveturis antaŭtempe. Entute estis 11 kursoj, la "C"-kurson instruistan tre sukcese gvidis s-anino D-rino Pavla Jodasová. Eksterlandaj partoprenantoj estis el Bulgarujo, Sovetunio, Germana DR, Nederlando.

La 2-a etapo: 168 partoprenantoj, entute estis 9 kursoj, "C+D" kurson gvidis s-ano prof. D ro Rudolf Horský. Eksterlandaj partoprenantoj estis el Bulgarujo, Sovetunio, Germana DR, Hungarujo.

La 3-a etapo: 139 partoprenantoj, entute estis 7 kursoj. "C+D gvidis s-ano Ing. Karel Janouš. Eksterlandaj partoprenantoj estis el Bulgarujo, Germana DR, Kamerunio, Angolo, Jugoslavio.

Je la 6-a horo kaj 30 minutoj estis vekiĝo. Eksonis fajfado kaj la konata kanto: "Vekiĝu, ho dormantoj..." Ni tuj gimnastikis kaj poste matenmanĝis. Je la 8-a horo komenciĝis la instruado – du instruhoroj, poste lunĉo, pluaj du instruhoroj kaj la kvina horo estis kantado. Sekvis tagmanĝo kaj poste amuzo, sporto, laŭ ĉies elekto.

Je la 18-a horo estis vespermanĝo, je la 19-a "la viciĝo". Ni ĉirkaŭis la maston kun alte flirtantaj flagoj. En la frunto de la viciĝo staris la tendarestraro kaj la tagestro (por ĉiu tago estis elektita alia tendarano) ordonis:

Tendaranoj, atentu!    

La tendarestro s-ano Pavel Sittauer tralegis la enkondukon de ordono.

Tendaranoj, ripozu!

Daŭris legado de la ordono. La legado estis finlegita kaj eksonis novaj ordonoj.

Tendaranoj, atentu!

Flagtaĉmento, marŝu ek!

Tendaranoj, al la flagoj rigardu!

Flagtaĉmento, la flagojn malhisu!

Dum la malhisado ni kantis la konatan kanton: "Per molaj paŝoj venas..."

Kaj pluaj ordonoj:

Flagtaĉmento, marŝu for!

Tendaranoj, rigardu rekten!

Al la hodiaŭa tago trifoje hura!

Super la tuta tendarplaco sonis: hura, hura, hura!

Disiru!

La viciĝo finiĝis kaj ĉiu tendarano konis la programon por morgaŭo.


Vesperojn ni ĝuis ofte ĉe la tendarfajro, kie ni amuziĝis laŭ la programo. La flamoj de la tendarfajro altiĝis kaj briligis la ĉirkaŭajn arbojn kaj siluetojn de la ĉirkaŭsidantoj. Dum la kantado kaj amuzo la fajreroj ŝvebis tra la arbkronoj al la nokta, stelriĉa firmamento. La partoprenantoj de ĉiu nacio prezentis sian nacian vesperon. Se pluvis, ĉiuj programoj estis okazigitaj en la manĝejo, same kiel disko-dancado, lumbildoj, ekspozicietoj, prelegoj kaj aliaj kulturaj programoj. En ĉiu kurso estis okazigita tuttaga ekskurso por trarigardi la ĉirkaŭajn kulturajn memoraĵojn.

La fino de nia kurso proksimiĝis kaj ĉiu el ni estis ekzamenita – perbuŝe kaj ankaŭ skribe. Dum la lasta vesperordono ĉiu ricevis la ateston laŭ sia merito kaj ni ĉiuj adiaŭis kun la novaj amikoj, bela medio de la tendaro, tendarfajroj, bona kaj abunda manĝaĵo, bonaj kaj zorgemaj tendarestroj. Kiam poste je fino de tago ni eksidis antaŭ la kabaneto kaj aŭskultis mallaŭtan melodion de nokto, ni eksopiris denove reveni al la lokoj tiom malproksimaj de la rapidema ritmo de la moderna civilizacio.

Esperanto-klubo en Třebíč ĉi-jare jam 36 jarojn zorgas sukcese pri Somera Esperanto-Tendaro, sed la 5-an de aŭgusto 1988 festis la tendaro jam la 30-jaran datrevenon de la Somera Esperanto-Tendaro en Lančov ĉe la Arĝenta golfo.

Dankon al ĉiuj anoj de E-klubo en Třebíč por multaj amikecoj inter la homoj, por la disvastigado kaj la perfektigado de la Esperanto-movado. 




 



Fotky Dix