SOMERA ESPERANTO-TENDARO Esperanto – Angla – Germana Hispana – Rusa Riegrova 62, 674 01 Třebíč let.lancov@seznam.cz - tel. 604 940 663
|
||||||||||
|
|
Estimata samidean(in)o,
La Esperanto-klubo en Třebič aranĝas Somerajn kursojn de Esperanto, angla, germana kaj dum la dua etapo ankau hispana lingvoj. La kursoj okazas en tri etapoj, en la tradicia loko ĉe digolago de Vranov, apud vilaĝo Lančov, distrikto Znojmo, en suda Moravio. La instruado de Esperanto, angla, germana kaj hispana lingvoj okazas ĉiutage kvar instruhoroj. Ĉiu partoprenanto povas frekventi iun el la kursoj au simple libertempi. La loĝado estas en duonlitaj kaj kvarlitaj kabanetoj. La manĝojn estas kvinfoje tage. Postagmeze okazas libervola programo ekzemple sinbanado, sportado, ekskursoj, vespere tendarfajroj kaj aliaj programeroj. La ekskursoj ne estas enkalkulitaj en la kotizo de restado. Eniro al kasteloj estas proksimume 3-4 EUROj.Partoprenantoj povas viziti kastelojn Vranov, Bitov, Cornštejn, urbon Znojmo kaj partoprenantoj kun propra trafiko povas veturi kaj viziti UNESCO urbojn Telč, Třebič kaj aliajn interesajn lokojn. Grava atentigo: Bedaŭrinde ni ne povas sendi invit-leterojn al tiuj, kiuj ĝin bezonas por eniri en Ĉeĥion pro viza devo. Nia loko troviĝas apud vilaĝo Lančov, proksime urbeto Vranov ĉe Dyje. La plej proksima fervoja stacio estas Šumna. El Šumna eblas daurigi per buso al Vranov. Same oni atingas Vranov ankau el urbo Znojmo. Eblas anonci sian alveturon aŭ retpoŝte let.lancov@seznam.cz aŭ telefone +420 568 841 909 por pliprecigi la informojn. La kotizo de 175 EURO inkluzivas kvin manĝojn tage, loĝadon kaj kursojn.
Aliĝilon sendu rete je supra retadreso:
ESPERANTO-KLUBO TŘEBIČ PO Box
![]()
|
|
|
|
|||||