facebook

2021

Atentu!
Ni estas feliĉaj, ke post unu jaro, kiam ni ne povis renkontadi en klubujo, tio denove eblas. Malgraŭ tio ni ne volas tute eviti retajn renkontiĝojn, ĉar tio ebligas “venigi” en nian klubon pli da homoj, eĉ ekterlandanojn. Do kelkaj renkontiĝoj estos en klubejo kaj kelkaj okazos rete. Zorge rigardu lokon de renkontiĝoj.

Septembro

la 7-an
Postferiaj impresoj ­– rakontado, diskuto rete per Skajpo
la 14-an
Preparado de la festo Nosreti, zasedací místnost, Křenová 409/52, Brno
la 18-an
Festo de 120 jaroj de Esperantista klubo Brno Nosreti, Křenová 409/52, Brno, Ĉeĥio, komenciĝos je 10.00
la 21-an
Instrua programo – Josef Vojáček restoracio Gingilla,Křížová 88/24, 60300 Brno - Staré Brno
la 28-an
ŝtata festo, kunveno ne okazos

Oktobro

la 5-an
Kristana Kongreso en Pollando - Legnica 2021 – Oldřich Arnošt Fischer Občanský klub, Hybešova 65a, Brno
la 12-an
Praga printempo kaj soveta okupacio en la jaro 1968 per miaj okuloj. Rememoroj, diskuto. Rete. – gvidos Milan Kolka rete per Skajpo
la 19-an
­Tabloludoj – Milan Kolka Občanský klub, Hybešova 65a, Brno
la 26-an
­Kodaj Nomoj (vortludo) – Milan Kolka kaj Françoise NOIREAU rete per Zoom kaj retumilo

Novembro

la 2-an
Amuzu, lernu, ridu! – Josef Vojáček Občanský klub, Hybešova 65a, Brno
la 9-an
Renormaligado per miaj okuloj. Rememoroj, diskuto. Mi petas vin, ke vi preparu viajn rakontojn – gvidos Milan Kolka rete per Skajpo
la 16-an
­­Francjozefaj Insuloj kaj Julius Payer – Oldřich Arnošt Fischer Občanský klub, Hybešova 65a, Brno (text přednášky v PDF)
la 23-an
Kodaj Nomoj (vortludo) – Milan Kolka kaj Françoise NOIREAU rete per Zoom kaj retumilo
la 30-an
Kiel oni verku vortarojn – Miroslav Malovec Občanský klub, Hybešova 65a, Brno

Decembro

la 7-an
Postmilitaj kaj kvindekaj jaroj per miaj okulojrete per Skajpo
la 14-an
­­Antaŭkristnaska renkontiĝo kaj Zamenhofa tagoObčanský klub, Hybešova 65a, Brno

Se ne ostos skribite alie, la kunvenoj komenciĝas ĉiam je la 18-a horo.

Ekde oktobro ĉe-estaj renkontiĝoj okazados en Civitana klubejo, Hybešova 65a, Brno-Střed (atentu, alia klubejo ol pasintjare), parto de renkontiĝoj okazos rete. Hibridaj renkontiĝoj ne estos, ĉar ilia organizado estas teknike tre komplika. Se eblos, ni klopodos registri prelegojn (kaj en klubejo kaj la retajn).

La programo povas ŝanĝiĝi.

Programo por venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj mebroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.

Nian programon vi povas vidi ankaŭ ĉe Eventa Servo.