| Rememore pri la Esperanto-teatro Verda ĉaro de Julio Baghy 1954-1959 | |||||||||
| Čudová |  |  |  | ||||||
|  | Eva Seemannová: Poezio kaj vero  Historiaj faktoj pri
  vivo de Marie Magdalena Novotná-Čudová, avino de Božena Němcová (La avinjo“) Kiam mi komencis - sub reĝisora gvido de mia amiko
  kaj reĝisoro Jiří Hraše - studi por sursceneja prezento leterojn de
  Božena Němcová, mi komencis ankaŭ studi detale la vivon de tiu ĉi
  rava artistino. Kaj ju pli intense mi dediĉis min al tiu studo, des pli
  ravita, kortuŝita kaj entusiasmigita mi sentis min. La temo ĉiam
  pli kaj pli kaptis mian tutan memon, miajn intereson, scivolemon kaj avidon
  ekkoni kiel eble plej multe, prefere ĉion eblan pri la vivo, laboro,
  arto de tiu unika estaĵo, pri ŝiaj pensoj, faroj, pri ŝia
  familio kaj familianoj, pri ĉio, kio inspiris ŝin, kio doloris kaj ĝojigis
  ŝin. Mi ekzemple notis ĉiujn lokojn de ŝiaj restadoj en Prago
  kaj provis trovi ilin - kaj fakte mi trovis eĉ nuntempe kelkajn en tiu
  sama stato kiel tiam, kiam Němcová tie loĝis.  Memkomprene, plejparte la domoj estas nun jam detruitaj, eĉ
  kelkaj stratoj ne plu ekzistas, sed tamen mi precize informiĝis pri ĉiuj
  ŝiaj intaj loĝlokoj. Kaj same mi volis ekkoni homojn, kiuj influis ŝin,
  kun kiuj la granda verkistino kontaktis kaj kiuj vivis en ŝia senpera
  proksimo.  Memkomprene, unuavice interesis min la rava estaĵo de
  ŝia avino, tiel kortuŝe kaj majstre priskribita en la „Avinjo“. Kaj
  kun granda surprizo mi konsciiĝis, ke la vivo de Marie Magdalena Čudová,
  edziniĝinta Novotná, estis tute alia ol la vivo de „La avinjo“ - Němcová
  rajtis submeti sin al siaj revoj kaj fantazio, ŝi ne notis familian
  registro-liston, sed verkis belan romanon, revon pri beleco, eternaj bono kaj
  trankvilo. Ŝia romano pri la avino estas majstraĵo absolute malsimpla,
  arte verkita, ĝi plenumas ĉiujn postulojn pri artefarita kaj arte
  kreita belaĵo. Sed, la vera, nuda vivo estas kutima malpli bela ol la
  revo - kaj la vivo de Magdalena Čudová estis vivo kruda, malmola tiom, kiom
  ni eĉ imagi ne plu kapablas. Mi ekamis tiun virinon, mi kliniĝas
  humile atntaŭ ŝia mizero, antaŭ ŝia nekredeble kruda
  vivo, kaj mi estas certa, ke sekvi tiun vivon tra ties realeco ne signifas eĉ
  ete malvalorigi la verkon de nia sinjorino, tute male: mi konsciiĝas, ke
  Němcová estis artistino, kaj samtempe ekstaras en humila miro pro unu virina
  sorto, kiu por ni, modernaj kaj jam tre dorlotitaj homoj, povas esti mirakla
  ekzemplo pri kuraĝo, humilo kaj bono. Jen do kelkaj historiaj faktoj pri
  la vivo de Magdalena Novotná-Čudová: Marie Magdalena Čudová naskiĝis en Křovice apud
  Dobruškaen la montaro Orlické. Ŝiaj gepatroj estis Jan (Johano) Čuda, ĉarpentisto,
  kaj lia edzino Marie, kiuj naskis sep infanojn; jen iliaj nomoj: Anna,
  Dorota, Alžběta, Marije, Kateřina, Magdalena, Josef. Precizajn naskiĝdatojn
  ni ne konas kaj neniam plu kapablos konstati, ĉar en Dobruška maje 1806
  ekestis terura brulkatastrofo, dum kiu 20 homoj perdis siajn vivojn, estis
  neniigitaj multaj konstruaĵoj, garbejoj, la preĝejo, dekanejo,
  malsanulejo, kaj forbrulis ĉiuj matrikuloj. Tial ni neniam plu kapablos
  indiki precizan daton de naskiĝo de Magdalena. Sed ĉe ŝia
  edziniĝo en Kladsko la 5an de februaro 1792 Magdalena Čudová deklaris al
  la prusa dekano, ke ŝi estas 22 jara. Sekve ni supozas, ke ŝi naskiĝis
  en la jaro 1770. La familio Čudovi estis ege malriĉa, ili ne havis
  bienon, kiel rakontas Božena Němcová, sed mizeran kabanon (somere mi estis
  tie). Unu dokumenton el tiu tempo ni tamen havas; en kelo de la urbodomo en
  Dobruška restis burgrafaj kaj bienaj libroj, kiujn la brulkatastrofo ne
  atingis, kaj inter ili troviĝas interesa dokumento:.... ..... Certe interesus vin tiu dokumento. Jen ĝia laŭvorta
  teksto: ..... Laŭ la dato de tiu kontrakto - la 8an de novembro
  l783 - evidentas, ke Jan Čuda, la patro de Magdalena mortis jam antaŭ la
  jaro 1783, tiam ŝi estis 10, 12 jara knabinjo - jam en sia infanaĝo
  ŝi iĝis duonorfa. La onta edzo de Magdalena, Jiří Novotný, naskiĝis en
  Křovice - ĉe la geedziĝo li deklaras, ke li estas 29 jara, do verŝajne
  li naskiĝis en la jaro 1763 (mi estis ĉijare ankaŭ ĉe lia
  naskiĝkabano). Li estis absolute orfa, ambaŭ liaj gepatroj mortis,
  la patrino jam antaŭ longa tempo, la patro neatendite, ne havante eĉ
  tempon fari testamenton. Jiří estis la plej juna inter sep fratoj. Ilia
  kabano estis tre ruinigita, mizera kaj ŝuldoŝarĝita. Mizero
  granda. En la jaro 1781 interkonsentiĝis la gefratoj transdoni la
  kabanon al uzo de la plej aĝa frato Jan (Johano); Jiří estis tiam 18
  jara kaj devis ricevi kiel heredaĵon 10 florenojn, - tio estis lia
  unusola havaĵo. Pri lia infanaĝo ni ne havas sciigojn, sed certe ĝi
  estis pezega, enfalante la plej malbonajn tempojn en la historio de ĉeĥa
  agrikulturisto kaj servutulo: 1769 - 71 la konata granda malrikolto, ĉiu
  varo estis tre multekosta, homoj mortas pro malsato, 1775 okazis la granda
  ribelo de terkulturistoj, poste en la jaro 1778 la prusa invado, ruinigo dum
  la dekmonata milito, denova malsato, homoj ne havis ŝuojn nek vestojn /
  en Dobré oni en la paroĥejo pruntedonadis komunan mantelon al fianĉoj
  por la edziĝfesto/.  Memkomprene Jiří ne povis studi, kiel rakontas B. Němcová
  en sia „Avinjo“, ĉar 1/ li ne havis por tio monon, 2) la estrara
  nobelaro eĉ ne permesus tion al li, ĉar, estante kuratoranto de la
  orfo, ĝi rajtis postuli de li 3jaran servon sur siaj bienoj, 3) laŭ
  la terezina verdikto en latinajn studlernejojn neniu, kiu ne scipovis la
  germanan, estu akceptata. B.Němcová post preskaŭ unu jarcento tion ĉion
  memkomprene ne plu sciis. Jiří estis teksisto; li ofte vizitadis sian onklon en
  Křovice - Venceslaon Novotný, kiu loĝis en nro 9. Čudovi loĝis en
  nro 12 /B. Němcová diras en rakonto de sia avinjo: „apud nia bieno loĝis
  la vidvino Novotná .... „ do, Čudovi ne havis bienon, Kaj Novotná, la patrino
  de Jiří, ne loĝis en Křovice, cetere ŝi mortis jam antaŭ
  nelonge. En Křovice loĝis sole la onklo de Jiří. En 1787 laŭ nova Jozefa verdikto rajtas Jiří foriri
  libere kien ajn. Tre verŝajne li foriris, kiel multaj aliaj
  teksistoj, en Kladsko.  Por tri jaroj li malaperas ie
  en mondo, li estas eĉ en Berlino en la kolonio de ĉeĥaj
  teksistoj, sed kiam oni komencas en Pruslando varbi por la milito, Jiří fuĝas
  tra Kladsko en Bohemion. Kaj tie, en Křovice li gefianĉiĝas kun
  Madlenka Čudová. Sed en Bohemio oni ankaŭ varbas por la milito. Jiří dum
  ia tempo kaŝas sin, poste fuĝas al Kladsko. Imagu: li ne estis
  edzo, ne laboris sur ia bieno aŭ aliloke, he havis monon por elpagi sin
  mem kaj krom tio li estis absoluta orfo, la estraro certe prenus lin kaj tiam
  oni militservis dumvive, vivodaŭre - sed li estis enamiĝinta! Kaj
  fuĝi li povis sole al Kladsko - estis proksime, 3 horojn daŭris al
  junulo la vojo al Šnapa super Olešnice kaj tio estis jam la limo; la vojo
  bone konatis, oni iradis tie kun la teksita varo al Kladsko kaj reen. Kaj
  Jiří certe ne fuĝis sola. Sed en Kladsko li renkontiĝas kun prusaj
  varbistoj. Ni ne scias precize, kiam li
  fuĝintis, sed versimile estis iam dum la jaro 1791. Somere aŭ aŭtune
  en la sama jaro sekvas lin tra tiu sama vojo lia fianĉino Madlenka
  Čudová. Ŝi iras kun scio kaj konsento de ambaŭ familioj, Čudové kaj
  Novotní sciis pri la sinkaŝado kaj fuĝo de Jiří kaj konsentis, ke
  Madlenka iru por edziniĝi al Jiří. Memkomprene ŝi ne povis iri al
  la paroĥejo por peti: donu al mi miajn dokumentojn, ĉar mi fuĝontas
  al mia fuĝinta fianĉo - tial ŝi foriris sen dokumentoj kaj pli
  poste tiujn neniigis la brulkatastrofo. La geedziĝo okazis la 5an
  de februaro 1792 kaj Madlenka estis tiam 2 monatojn graveda. Ĉi fakto
  malkovritis nur antaŭ nelonge, ĉar ĝis nun ŝian
  unuenaskitan filon oni supozis Karolon Kašpar, kiu naskiĝis nur en la
  jaro 1794. Sed antaŭ nelonge estis trovita la baptolisto de la unua
  infano Johano Karolo Aŭgustin, kiu naskiĝis la 8an de aŭgusto
  1792. La baptolisto estas deponita ĉe Karolicki urzad Parafialny v
  Klodsku. La geedzoj Jiří kaj Madlenka
  Novotných vivas vivon de prusaj soldato kaj soldatino, li en la fortikaĵo,
  ŝi en la urbo. Vivtenas ilin lia soldatsalajro kaj ŝia laboro -
  Madlenka estas teksistino, kiel preskaŭ ĉiu montarano en tiu tempo
  / memkomprene temas pri la montaro Orlické/. Laŭ Božena Němcová la
  avinjo rakontas, ke ŝia edzo Jiří mortis, estinte vundita en la batalo.
  Sed ankaŭ tio estas nur romano-fantaziaĵo. La enskriboj en
  matrikuloj en Kladsko pruvas, ke Jiří vivis en Kladsko ankoraŭ multajn
  jarojn post sia maldungo el la armeo. En la batalo kontraŭ Košciusk
  estis Jiří sufiĉe grave vundita en la piedon, kiun necesis fortranĉi.
  Tamen verŝajne nun komencas la plej feliĉaj jaroj de Madlenka kaj
  Jiří - ili ambaŭ teksas kaj Jiří ne plu estas soldato. Li mortis nur la
  17an de majo 1805 je tuberkulozo, kaj la enregistro pri lia morto troviĝas
  ankaŭ ĉe la Kat. urz. Paraf. v Klodsku. Madlenka havis 9 infanojn,
  kelkiuj mortis en Kladsko ne malfrue post la naskiĝo. Ĉiuj bapto-
  kaj morto-enregistroj troviĝas ĉe la menciita ofico en Kladsko. La
  lasta filino Johana Barbora Terezie estis postmortanaskitino, Jiří mortis en
  majo 1805 kaj tiu ĉi knabineto naskiĝis la 5an de septembro 1805.
  Tiu ĉi Johana Barbora Terezie estis longe opiniata la patrino de Božena
  Němcová, sed ŝi estis nur ŝia onklino. Patrino de Němcová estis
  Marie Magdalena Terezie, naskiĝinta la 8an de novembro 1797, do ŝi
  estis 22jara, kiam naskiĝis B.N., kaj ne 15jara - dekkvinjara estis la
  onklino de B.N., la menciita lasta filino de Madlenka, Johana Barbora
  Terezie. Kaj nun pri la vivo de
  Madlenka post la morto de Jiří. Němcová rakontas en sia „avinjo“, ke oni
  proponis al la vidvino Novotný eduki ŝiajn filojn en fremdaj lernejoj
  kaj ke la vidvino rifuzis tion kaj prefere foriris. Jen ekzemplo pri bela
  patriotisma sento de Němcová, sed la vero aspektas iom aliel: depost februaro
  1807 scias la estro de la fortikaĵo en Kladsko von Götzen, ke la fortikaĵo
  sieĝotas, ĉar proksimiĝas la franca armeo - estis milito
  kontraŭ Napoleono de la jaro 1806. Von Götzen rapide kompletigas
  soldataron, kolektigas armeojn kaj nutraĵojn. Kaj ĉefe - li
  ekziligas ĉiujn fremdlandanojn, kiujn li ne povus utiligi por la milito
  kaj kiuj formanĝadus el malmulta nutraĵo, bezona por soldatoj.  Madlenka Novotná estas
  fremdulino, ŝi ne plu havas edzon kiu povus esti utila por la milito,
  sed ŝi havas nuntempe kvar infanojn, kaj ĉiujn necesus nutri. La
  ekziliga ordono plene koncernas ŝin, ŝi foriras, ĉar ŝi
  devas foriri, estante ekziligita kun ĉiuj siaj infanoj. Kaj denove ŝi
  ne petas siajn dokumentojn en la paroĥejo, - aŭ ŝi foriras
  rapide kaj forgesas pri tio, aŭ tio por ŝi ne valoras: ŝi kaj ŝia
  edzo vivis ja ĉiam sen dokumentoj. Kaj tiel okazis, ke la dokumentoj ne
  perdiĝis kaj estis lastatempe trovitaj en Kladsko ĉe la menciita
  ofico. Versimile ŝi ne foriras kun
  tri infanoj, kiel rakontas Němcová, sed kun kvar - ĉar tiu unuenaskita
  ne mortis en Kladsko. La plej malgrandan knabineton ŝi portas surmane,
  la knabinjo estis unu kaj duonjaron aĝa.  La vojo, kiun iris Madlenka
  Novotná el Kladsko en Bohemion, estas konata, mi povus precize priskribi ĝin,
  aŭ montri sur la mapo, sed mi ne volas trolongigi mian rakonton. Nur mi
  mencios, ke ŝi foriris el Kladsko printempe, en la jaro 1807, dum la
  komencanta tagiĝo kaj malfrue vespere venis al Olešnice. Nun mi
  memorigas vin pri tio, ke ŝi rajtis resti /laŭ la kontrakto/ en sia
  naskiĝkabano nur ĝis sia memstariĝo, do nun ŝi ne plu
  rajtis reveni tien. Tial ŝi ne iris tuj al Křovice - cetere tion ŝi
  absolute ne povus fari en unu tago - sed nur al Olešnice, kie ŝi kun
  siaj infanoj tranoktis. Certe ŝi trovis tie konatulojn, eble eĉ
  parencojn, ankaŭ el la familio de sia edzo.Do, vidu - Němcová rakontas,
  kiel la avinjo revenis el Kladsko al siaj gepatroj - kaj Madlenka jam longe
  ne havis gepatrojn en tiu tempo, cetere ŝi ne naskiĝis en Olešnice,
  kiel  mencias Němcová, sed en Křovice.
  Kaj same ŝi ne povis resti en sia kabano, ĉar neniam dum sia vivo ŝi
  havis propran kabanon... Ni ne scias precize, kion ŝi faris dum tiuj
  jaroj, dum tiuj multaj jaroj antaŭ ol ŝi venis al  Ratibořice. Sed ŝi devis vivi kiel
  dungitino ĉe fremdaj homoj.   La montaro  Orlické estis teksista regiono kaj estis
  tie kutimo, ke oni dungis iun al teksiaparato tie, kie oni havis du tiajn
  aparatojn kaj pro malsano aŭ alia kaŭzo sur unu oni ne laboris.
  Tiamaniere devis vivi ankaŭ Madlenka kun siaj infanoj, cetere tiuj
  maturiĝantaj baldaŭ foriradis el la montaro, Kašpar en Vienon kaj
  Terezie, la onta patrino de B.N., ankaŭ en Vienon, kie ŝi laboris
  kiel servistino. Tie ŝi konatiĝis kun Jan Pankl kaj naskis sian
  unuan filinon kaj eble interesos vin, ke sur ties baptolisto estas nomo
  Barbora Novotná. Post kvar monatoj Pankl edziĝis al terezka kaj donis la
  nomon ankaŭ al sia filino Barbora, onta granda verkistino Božena
  Němcová. EnRatibořice venis Magdalena
  Novotná en la jaro 1825 - tiam estis Barunka kvinjara. /mi/ Kun Magdalena
  venis al Ratibořice ankaŭ ŝia plej juna filino Johanka, por kiu
  Pankl prizorgis postenon en la kastela kuirejo. La malmultaj jaroj, pasigitaj
  en Ratibořice, nepre estis por la avino jaroj de feliĉo. Ŝi havis
  tie nepojn, la malgranda Barunka fariĝis ŝia favoratino. Sed tamen
  baldaŭ evidentiĝis malakordiĝoj inter la avino kaj ŝia
  filino Terezie, kiu jam apartenis al pli nobla societo kaj riproĉis al
  sia patrino ŝiajn simplajn kutimojn kaj fakton, ke ŝi na parolis
  germane. Magdalena estis simpla kampara virino, ŝi ne volis kaj ne
  kapablis akomodiĝi. Jam post kvar jaroj, en la jaro 1829, translokiĝas
  la avino en la nobelkastelan korton al sia plej juna filino Johanka. Kaŭzo
  estis, ke Johanka atendis eksteredzecan infanon kaj Terezie, kiu nun
  apartenis al pli alta socio, forgesis, ke ŝi mem naskis eksteredzecan
  filinon kaj opiniis tion skandalo kaj honto por la tuta familio. La avino
  memkomprene ne estis tiom severa. En la jaro 1830 foriris la avino kun
  Johanka al Ratibořice kaj se ni legas notojn de B.N., kiu intencis verki sian
  vivpriskribon sed bedaŭrinde neniam tion faris, ni trovas, ke verŝajne
  temis pri sufiĉe drasta „elpelo el la hejmo“. La eksteredzeca filo de
  Johanka naskiĝis en Chvalkovice kaj post 10 monatoj mortis.  Poste foriris Johanka en
  Vienon kaj la 60 jara Magdalena Novotná denove revenas al servutula vivo de
  dungitino. Dume Johanka, kiu servis en
  Vieno kiel kuiristino, edziniĝis tie al la urba harinvendisto Šimon
  Josef Fräntl kaj en la jaro 1837 naskis sian unuan - do la unuan kun sia edzo
  - infanon. Ni ne scias precize, kiam la avino alveturis al tiu ĉi sia
  filino en Vienon, sed jam en tiu sama jaro, en 1837, ŝi estas jam notita
  en la listo pri loĝantaro de la urbo Vieno, sekve ni supozas, ke
  Johanka, atendante la infanon, venigis al si sian patrinon por ke tiu helpu ŝin. En Vieno, en la familio de sia
  laste naskita filino, restis Magdalena Novotná-Čudová ĝis sia morto.
  Neniam plu ŝi revenis al sia amata montaro, kie ŝi naskiĝis.
  Kaj kiam ŝi mortadis, ŝia amata Barunka, tiam jam edzino de Němec,
  vivis kun sia edzo en Polná, estis laŭ siaj propraj vortoj ankoraŭ
  feliĉa kaj nenion sciis pri la mizero de sia avino, kiu tiom amis ŝin
  kaj pli poste inspiris ŝin al plej rava juvelo de nia nacia literaturo. Magdalena Novotná-Čudová
  mortis absolute malriĉa kaj estis entombigita en la malnova
  matzleinsdorfa tombejo en Vieno, sed vane ni serĉus ŝian tombon: la
  tombejo proksimume antaŭ 30 jaroj estis nuligita kaj ŝanĝita
  en parkon. Do el unu tiom peza vivo, kies mizeron ni hodiaŭ eĉ
  imagi ne plu kapablas, restis absolute nenio .... El la „primorta enskribo“,
  kiun deponitas ĉe Katholisches Pfarramt St.Florian, Wien, ni scias, ke
  Magdalena Novotná mortis je la tria horo matene la 27an de marto 1841 en
  Vieno nro 439 , kaŭzo de la morto estis pulmoparalizo. Kaj aŭskultu
  la kortuŝan enskribon el la „Listo pri postlasaĵo“ - mi legos al vi
  la ĉeĥan tradukon, ĉar memkomprene la dokumento estas germana:
  ....... |  | |||||||