| Rememore pri la Esperanto-teatro Verda ĉaro de Julio Baghy 1954-1959 | |||||||||
| Opava |  |  |  | ||||||
|  | Esperantista
  Kultura Festivalo en Opava kaj teatro          Lunde la 19-an de novembro 2007
  adiaŭis Silezia teatro en Opava kaj vasta publiko kun Vladimír Klazar,  estinta aktoro, reĝisoro kaj ĉefo
  de dramtrupo de la teatro. Li subite mortis 9. 11. en aĝo de 87 jaroj.
  Li mem ne estis esperantisto, tamen li enskribiĝis en la ĉeĥa
  movada historio.       Influita de amikaj rilatoj kun  la subskribinto, li kun sia edzino A.
  Španihelová, opersolistino kaj pluaj mebroj de la teatro en Opava plenumis en
  Esperanto artan programon de la 1-a Esperantista Kultura Festivalo en Opava
  en 1967 omaĝe al 100-jariĝo de la poeto Petr Bezruč,
  kulturdatreveno de UNESCO.  Post
  inspiriga sukceso li akceptis proponon 
  surscenigi iun ĉeĥan dramverkon en Esperanto.       Post pristudo de tiamaj ebloj mi
  proponis elekti verkon de V. Nezval Manon
  Lescaut, kiu estas tre ŝatata de ĉeĥa popolo kaj plue tiam
  ekzistis eminenta traduko de la verko pere de Jiří Kořínek, ĝi estas samnivela kiel la ĉeĥa
  originalo. Komence de la jaro 1968 kreiĝis necesa trupeto, kiu unue
  plenumis bazan Esperanto-rapidkurson, por ke la aktoroj bone komprenu la
  lingvaĵon de la teatraĵo kaj oni komencis studi unuopajn rolojn.
  Vladimír Klazar reĝisoris la spektaklon, mi prizorgis la lingvan
  kvaliton. Post kelkaj monatoj estis la surscenigo preta kaj en Opava – tiama
  Teatro de Z. Nejedlý – okazis la premiero, kiun partoprenis esperantistoj el
  Ostrava-regiono. La rezulto estis eminenta.       Sekve la grupo aliĝis al la
  Internacia Festivalo de Esperanto-teatroj en Pulo (Jugoslavio), kien
  forveturis la grupo aŭtobuse kune kun necesa teknika ekipaĵo,
  kostumoj kaj ĉiuj bezonaĵoj. Tio estis la unua elveturo de Opava
  teatro eksterlanden post la dua mondmilito. La karavano ricevis gravan
  financan subtenon de tiama Regiona Nacia Komitato, kontribuis ankaŭ la
  urbo Opava. Ĉar aktora trupo krom la surscenigo preparis ankaŭ
  Artan Vesperon kun deklamado kaj operarioj, ĝi vizitis unue Zagrebon,
  kie estis prezentita tiu programo (organizis tion Kultura Servo), kaj poste
  okazis jam ĝuste en Pulo en "Istrisko Narodne kazalište"  (Istria Nacia Teatro) la eksterlanda
  premiero de la verko.  Alitage ripetiĝis
  ankaŭ la Arta Vespero. Ambaŭ vesperoj estis sukcesaj.          Post reveno hejmen havis la kolektivo
  pluajn interesajn planojn por prezento de jam preparita surscenigo kaj ankaŭ
  intencis prepari pluan verkon por scenejo. Bedaŭrinde kelkaj tagoj post
  reveno invadis en Ĉeĥoslovakion soveta kaj aliancanaj armeoj kaj la
  situacio draste ŝanĝiĝis. Kvankam prezento de Manon Lescaut
  ankoraŭ foje okazis en Jablonec nad Nisou dum Monda Ekspozicio de Biĵuterio
  kaj intertempe venis ankaŭ por trupo invito al UK en Helsinki, la ŝancoj
  tute perdiĝis. La kolektivo disfalis kaj novaj oficialaj institucioj
  tute malebligis tiel kolektivan elveturon eksterlanden. Tamen post la dua
  milito tio estis ununura kazo, kiam profesia kaj alkvalita teatro surscenigis
  ĉeĥan dramon Esperante.         Vladimír Klazar tamen kun kelkaj
  aliaj teatraj kolegoj ankoraŭ plurfoje publike prezentiĝis en
  Esperanto dum lokaj kaj regionaj renkontiĝoj.                                                                                      
  Vl. Kočvara |  | |||||||