| Rememore pri la Esperanto-teatro Verda ĉaro de Julio Baghy 1954-1959 | |||||||||
| programoj |  |  |  | ||||||
|  | Programoj de Verda Ĉaro
  de Julio Baghy 1954-12-16 Vespero de premiitaj konkursaĵoj.
  Estis prezentitaj orginalaj verkaĵoj, premiitaj en la Internacia Beletra
  Konkurso de UK 1954: komedieto de Ant. Semann: „Korespondu!“ (ludis la aŭtoro,
  E. Suchardová, D-ro J. Sucharda kaj L. Rejtharková), unuakta dramo de Ant.
  Semann „Mi esperas“ el la vivo de D-ro L. L. Zamenhof (ludis D-ro Sucharda la
  ĉefrolon, Suchardová, Semann, Rejtharková kaj Ant. Slanina), poemojn de
  E. Urbanová kaj E. Suchardová recitis E. 
  Suchardová. Tiuvespere estis anoncita la ekfunkcio de artisma
  kolektivo de EKP „Verda Ĉaro de Julio Baghy“ kaj legita aproba letero de
  J. Baghy, kies dorlotata revo estis tiamaniere plenumita.  1955-04-13 artvespero honore al L. L.
  Zamenhof, aranĝita de VĈJB en granda salono de Malgranda scenejo.  1955-07-13 en Tutŝtata Konferenco en
  Otrokovice VĈJB prezentis artan programon, en kiu la du teatraĵetojn
  de Ant. Seemann „Korespondu“ kaj „Mi esperas“. La saman programon prezentis VĈJB
  ankaŭ en la Somera kolegio de Esperanto en Doksy. 1955-12-14 en Malgranda Scenejo okazis
  solena artvespero de VĈJB honore al nia Majstro kun jena programo:  1. La 75-a poemo el
  la kolekto „La vagabondo kantas“ de J. Baghy  2. H. Sudermann: La
  hejmo. Laŭ la orginala dramo reverkis kaj e-igis A. Seemann  3. K. Havlíček-
  Borovský: Bapto de caro Vladimír  4. J. Baghy: Ni
  deksepjaraj. Ni sepdekjaraj.   5. K. Ĉapek:
  Patrino. Muntaĵo el la dramo, tradukis R. Hromada.  1956-04-11 Artvespero de VĈJB honore al
  la majstro: Maryša - 4-akta teatra dramo de fratoj Mrštík, por VĈJB
  akomodis A. Seemann, esperantigis E. Suchardová. La teatraĵo prezentita
  duafoje 1956-05-07, ankaŭ en Malgranda Scenejo 1956-06-04 premiero de E-prezento de
  „Pigmaliono“ de G. B. Shaw, en Malgranda Scenejo, E-a traduko de E.
  Suchardová. 1956-12-12 Solena vespero honore al L. L.
  Zamenhof en la granda salono de Malgranda Scenejo. VĈJB prezentis du
  orginalajn teatraĵojn:  Marjorie Boulton: Ĉe
  l' akvo de forgeso (drameto en versoj)  J. Baghy: Dum
  tondras kanonoj, verkita por la VĈJB kaj dediĉita al Eva Seemannová 1957-14-20/24 Esperantista Klubo ĉe
  Kleriga Instituto de ONV Praha 2 kunlabore kun Tutŝtata Konsulta
  Esperanto-komitato aranĝis seminarion por Esperanto-funkciuloj, en kies
  kadro la 20-an de aprilo je la 19-a horo en Malgranda Scenejo VĈJB
  prezentis „Nora“ (Hejmo de ludiloj) de H. Ibsen, trad. Eva Seemannová.   1957-11-09 Solena Vespero okaze de Granda
  Oktobra Socialista Revolucio kun artisma programo kaj kun prezento de
  fragmento el tetraĵo „Patrino“ de Karel Čapek, en traduko de R. Hromada,
  aranĝo kaj reĝio Antoni Seemann.  1958-05-15 Verda Ĉaro de Julio Baghy
  prezentis en Malgranda Scenejo fabelon de Nazim Hikmet „Legendo pri amo“,
  tradukitan de Eva Seemannová, kiu kreis la rolon de la reĝino Mahmene
  Banu.  1958-06-07 duafoje prezentita la teatrajo
  „Legendo pri amo“ antaŭ 150 spektantoj, inter ili la aŭtoro Nazim
  Hikmet, kiu esprimis sin favore pri la Intemacia Lingvo. 1959 Dum la 44-a Universala Kongreso
  de Esperanto en Varsovio prezentis Verda Ĉaro de Julio Baghy la teatraĵon
  „Pigmaliono“ de G. B. Shaw.  1959-10-10 en la Malgranda Scenejo okazis
  ripeto de „Pigmaliono“, sukcesinta en Varsovio. Ĝi estis la lasta
  prezentado de VĈJB. (laŭ
  Centjariĝo de EK Praha de Jiří Patera |  | |||||||