| Rememore pri la Esperanto-teatro Verda ĉaro de Julio Baghy 1954-1959 | |||||||||
| Ondráček |  |  |  | ||||||
|  | Jindřich Ondráček rememoras             En la jaro 1955, veninte en
  Prahan, mi tuj komencis vizitadi la Esperanto-klubon, merkrede, kaj
  junularajn renkontiĝojn, marde.             Tiam la Verda ĉaro de Julio Baghy jam ekzistis, ĝi prezentis
  jam kelkajn programojn. Eva Seemannová konvinkis min, ke ankaŭ mi estu
  ano de Verda ĉaro de Julio Baghy.             Mian unuan rolon mi studis en la
  teatraĵo Mariŝa de fratoj Mrštík. Mi ricevis la rolon de Francek,
  sed kvankam mi konis la rolon kaj kun ceteraj partoprenis la provludojn, al
  Seemanová ŝajnis, ke por tiu rolo mi estas tro trankvila kaj fine
  anstataŭis min Jiří Pastor.             Sed en la dua teatraĵo,
  Pigmaliono de G. B. Shaw, mi ricevis rolon de kolonelo Pickering. Kelkfoje ni
  prezentis la teatraĵon en Praha, poste nia grupo ricevis inviton
  prezenti Pigmalionon dum la Varsovia kongreso en la jaro 1959.             Por ilustri la tiaman politikan
  etoson: la inviton subtenis pola ministro (mi ne plu memoras kiu), ni havis aĉetitajn
  trajnbiletojn por trajno forveturonta je la 15a horo, sed ankoraŭ
  tagmeze ni sidis en nia ministerio kaj atendis la permeson por forveturi.
  Tamen ni elveturis el Praha kaj nur tiam, kiam ni trapasis la ĉeĥoslovakan-polan
  landlimon, ni estis certaj, ke ni atingos Varsovion.              Tie, en la palaco de kulturo, kie
  okazis la kongreso, ni  poste prezentis
  Pigmalionon. Vidante tie la scenejon, ni estis ŝokitaj.             En Praha ni kutimis ludi en Malá scéna (Malgranda scenejo), kie la
  scenejo havis nur kelkajn metrojn. En la kulturpalaco estis la scenejo preskaŭ 50 metrojn
  longa. Ni devis alkutimiĝi paroli al 6 mikrofonoj, kiuj pendis de la
  plafono.             Tio
  ne estis la sola problemo. La rolon de servistino Pearc ricevis Inge
  Bartošíková. Kiel nederlandanino ŝi ne ricevis permeson veturi al
  Pollando.             Mi
  jam ne scias, kiamaniere - por anstataŭi ŝin - ricevis la rolon
  samideanino el Pardubice (la nomon mi ne plu rememoras). Preskaŭ antaŭ
  la forveturo al Varsovio ŝi malsaniĝis.             Kiel
  nun rapide trovi novan anstataŭintinon? Jen estis elektita Jaroslava
  Míčová, kiu gvidis infanan lernejan rondeton, kiu deklamis poemojn kaj
  prozojn prezentitajn tiam dum politikaj, sindikataj kaj similaj kunvenoj,
  tiel nomata „kulturní vložka“ (kultura parto).             Ŝi
  akceptis la rolon. Ĉiuj estis trankvilaj, ĉar ĉiuj supozis, ke
  ŝi havas spertojn ankaŭ en teatro.             En
  trajno al Varsovio Antonín Seemann, kiu reĝisoris, demandis, ĉu
  Míčová konas sian rolon. Ŝi respondis ke jes. Sed siajn frazojn ŝi
  prezentis kiel poemon, ne sciante, en kiu momento diri la ĝustan.             Do
  la tutan veturon en la trajno, en unu kupeo, ni pruvadis partojn de ŝia
  rolo, por ke ŝi alkutimiĝu, kiam estas ŝia vico por paroli.             Tamen
  dum la prezentado en Varsovio okazis jeno.             Sur
  la scenejo estis Pickering, Eliza kaj Higins. Eniris servistino Pierc
  (Míčová), diris sian frazon, poste interparolis Higins kun Eliza kaj subie
  estis silento. Tra la scenejo iradis
  kontraŭ si Eliza kaj Higins. Dum ilia preterpaso Eliza mallaŭte
  diras al Higinso: „Do parolu“. Dum la dua renkontiĝo meze de la scenejo
  Higins respondis al ŝi: „Mi havas nenion por paroli.“ Tiel okazis
  kelkfoje. Malantaŭ la scenejo Seemann rimarkis, ke io ne estas en ordo.
  Post pli longa silento li sufloris al Míčová. La situacio estis savita, poste
  ĝis la fino okazis nenio malbona.             Ni supozis, ke tio estas terura
  hontindaĵo. Sed la spektantoj opiniis, ke la situacio estis tiamaniere
  bone substrekita, akrigita. Do ni malfeliĉis pro la hontindaĵo,
  spektanto tion sentis male.              En Praha la rolon de Pickering
  ludis mi. Por la kongresa prezentado, ĉar mi por la kolonelo estis tro
  juna (24-jara), devis tie anstataŭi min sinjoro Rybinski. Same, antaŭ
  la forveturo, li malsaniĝis, kaj mi ludis mian rolon en Varsovio.              Glora epoko de la Verda ĉaro
  de Julio Baghy estis dum mia soldatservo. Tiam estis prezentita Nora de
  Ibsen, Legendo de amo de Nazim Hikmet, kiu hazarde estante en Praha,
  partoprenis la prezentaĵon.             Post mia reveno al la civila vivo
  mi ludis ankoraŭ en la teatraĵo Matka (Patrino) de Karel Čapek.             Pro diversaj kaŭzoj poste la
  grupo disfalis kaj foriris el Praha.              Eva Seemannová en postaj jaroj
  prezentadis diversajn monologojn. Iam-tiam antaŭ ŝia programo mi
  legis enkondukajn vortojn.              Kun siaj programoj en Esperanto aŭ
  ĉeĥe ŝi vizitadis ankaŭ diversajn urbojn, kie ŝi
  havis prezentaĵojn.              Ankoraŭ mi devas aldoni, ke ĉiujn
  tekstojn tradukis ŝi mem, eventuale iam kunlaboris A. Seemann.              Post la sukceso en Varsovio ni
  ricevis inviton al la venonta kongreso en Bruselo. Sed ni jam ne ricevis
  permeson veturi okcidenten. |  | |||||||